Wednesday, December 31, 2014

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2015!

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2015! Laudu la Eternulon pro alia jaro 2015! Kutime, Opeyemi (mia edzino), kaj Boluwatife kaj IfeOluwa (niaj infanoj) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Jesaja 61:6-7. Je cxi tiu jaro: - La Eternulo donu al vi novan nomon; - Li trovu vin inda por servi Lin; - Vi gxuu la bonajxojn de Dio je viaj klopodoj; - Anstatau via honto vi ricevos duoblan honoron; - Vi gxojos en tio kion la Eternulo donos al vi; - Efektive, Lia gxojo eterna estos cxe vi cxijare je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio. +234 805 515 9591 +234 816 304 5450 http://www.thewordthruthenet.org/esperanto http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ http://spiritanutrajxo.blogspot.com/ https://www.facebook.com/afolabayo https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi PS: Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 27, 2014

KIO ESTAS HOMO, KE VI LIN KONAS?

Estimataj, KIO ESTAS HOMO, KE VI LIN KONAS? "Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?" (Psalmo 144:1-3). Kiel la jaro 2014 venas al fino, mi rigardas je la estinto kaj pensadas pri miaj vivo kaj aktivecoj en la pasanta jaro. La jaro komencigxis bele por mi. Mi havis multajn aspirojn kiujn mi volis plenumi antau la fino de la jaro. Mi kredis ke mi vidos la finon de la jaro. Je malmultaj tagoj por la jaro veni al fino, mi ankorau vivas. Mi fakte kaj figure faris multajn vojagxojn de vivo en la dauro de la jaro. Multajn dangxerojn alfrontis mi kaj mi trairis multajn sxtormojn de vivo. Jen mi hodiau vidonta la finon de la jaro. Cxiutage mi dormas en la nokto kaj vekigxas en la morgauxa tago. Mi ecx observas miajn dormetojn iam ajn mi havas la sxancon. Mi neniam sciis tion kio okazas kiam mi dormas. Cxu estas mia farado ke mi vekigxas cxiufoje kiam mi dormas? La sistemoj en mia korpo laboras perfekte. Eble, mi vizitis la hospitalon unufoje au dufoje dum la jaro por medicinaj ekzamenoj. Mi estis neniam entenita en hospitalo por sanaj kialoj. Mi mangxadas nutrajxojn kaj trinkadas akvon kaj aliajn trinkajxojn. Kiel tiuj substancoj trapasas la digestivajn procezojn en mi estas mistero al mi. Mi facile ekskrecias la malsxparatajn elementojn en mi cxiutage. Mia mensa kapablo laboras bone. Mi estas libera iri de unu loko al alia. Mi povas daure rakonti tion kio okazis kaj okazadas al mi en la pasanta jaro. Cxu cxi tiuj estas miaj agoj? Kio pri la milionoj da homoj kiuj komencis cxi tiun jaron kun mi, sed estas jam mortintaj hodiau? Cxu mi estas pli bona ol ili? Kio pri homoj kiuj estas vivaj, sed ne gxuas cxi tiujn bonajxojn kiujn mi gxuas? Kio igas min pli speciala ol tiuj homoj? Kiel mi pripensadas cxi tion, la vortoj de la Psalmisto cititaj supre venas al mia menso. Kio altiras min pleje en la versoj estas la frazo, "...kio estas homo, ke Vi lin konas...?" Kio au kiu estas mi kiu faras Dio esti tiel bona al mi je cxi tiu jaro? Kial Li tiom memoras min? Certe, mi ne atingis cxiujn miajn aspirojn je cxi tiu jaro. Tamen, la Eternulo estis tiel bona al mi, dum la jaro. Mi laudas Lin cxar Li vere estas "...la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?" (Psalmo 144:1-3). Sendube, la Eternulo jam faris multajn aferojn por vi ankau je cxi tiu pasanta jaro. Cxu vi pripensas tion? Cxu vi havas ian kialon por laudi Lin cxi-jare? Cxu vi ne ankau aligxos al la Psalmisto ekkrii, Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 20, 2014

NE ATENDU GXIS LA 31-A DE DECEMBRO

Estimataj, NE ATENDU GXIS LA 31-A DE DECEMBRO "Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankau, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo)" (2 Korintanoj 6:1-2). Unu el la kontaktoj en unu el miaj BBM listoj kontaktis min lastatempe kaj volis min konsili lin pri kiel li povas venki la kutimon de masturbo. Kiam mi pridemandis pri liaj agadoj kaj kompanoj, li faris iujn konfesojn pri tio, kion li faras, kion li pensas kontribui al sia malbona kutimo. Mi konsilis lin deteni sin de tiaj agoj. Lia respondo estis ke li devus komenci deteni sin de ili ekde la 31-a de decembro kiel parto de liaj rezolucioj por la nova jaro. Mi malkonsentis kaj diris al li rekte ke li ne bezonas atendi gxis ajna tago antau ol li komencos deteni sin de ajna ago kiu povas kontribui al sia malbona kutimo se vere li volas esti libera de tia kutimo. Li promesis provi. Li poste informis min ke estis sxangxoj ekde la tago kiam li komencis deteni sin de tiaj agoj. Estas komune vidi homoj fari rezoluciojn por la Nova Jaro je la 31-a de Decembro, speciale kiam ili intencas eniri la Novan Jaron. La plejparto de cxi tiuj rezolucioj estas determinoj sxangxi iujn malbonajn kutimojn en la Nova Jaro. Kurioze, tiaj determinoj apenau dauris tra la monato de Januaro antau ol la homoj kiuj ilin faras revenas al siaj malbonaj kutimoj. Certe, tiaj rezolucioj igxis kutima praktiko kiu ne venas de la profundo de la koro de homoj kiuj kutime faras ilin. Lau tradicio, tiaj homoj aligxas al aliaj homoj por fari la rezoluciojn sen reala devontigo obei ilin. Se ne estus tiel, kial homoj atendas gxis aparta tago (speciale la 31-a de Decembro) antau ol fari rezoluciojn sxangxi de aparta malbona kutimo? Dio donis al la homo la forton de volo fari bonon au alie. Fakte, Li donacis al ni la gracon por fari gxustajxon je la gxusta tempo. Tamen, cxu ni uzas bone tiun gracon? Apostolo Paulo admonis la korintajn kristanojn ne ricevi Dian gracon vane cxar NUN estas la tempo de Dia Favoro (vidu: 2 Korintanoj 6:1-2). Se cxi tio estas tiel, kial do prokrasti la tempon, kiam Dio estas preta helpi vin? Estas bone fari bonajn rezoluciojn je la 31-a de Decembro. Tamen, ne atendu gxis tiu tago. Determinu hodiau deteni vin de malbonaj kutimoj kaj komenci bonfaradon. Se vi sincere determinus hodiau, la Eternulo ja helpos vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 13, 2014

FILO ESTAS DONITA AL NI

Estimataj, FILO ESTAS DONITA AL NI "Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6). Kristnaska sezono cxiujare estas dedicxita al la okazigo de la Infano Jesuo Kristo, kiu estis naskita, cxirkauvindita kaj kusxigita en staltrogon en Bet-Lehxem antau iujn du mil jarojn (Luko 2:7). Estas interese ke Profeto Jesaja prave profetis ke infano naskigxus, kaj filo estus donita. Tamen, estas bedaurinde ke multaj homoj ne atentas tion au havas iom da atento pri tio, speciale la Filo donita tiutage! Dum la Infano kiu estis naskita signifas la homecon de Jesuo Kristo, la Filo kiu estis donita signifas lian diajxon. La altiro centrita sur la Infanon kiu estis naskita jam malestimigas la signifon de la Filo kiu estis donita. La Infano kiu estis naskita estis la Filo kiu estis donata per la montro de la amo de Dio la Patro al la mondo "...por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16. Vidu ankau: Johano 1:14, 18; Romanoj 5:6-10; 8:32; 1 Timoteo 1:15-16). La lasta parto de la profetajxo en Jesaja 9:6 estas aludita al la Filo kiu estis donita. Li estas la Mesio, de kiu "la regado estos sur Lia sxultro" - la eterna Regxo kiu regxos kaj regos super la universo. La nomo de cxi tiu Filo estos: "...Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6). Li estas ja pli ol infano, kiun multaj homoj festas dum Kristnasko. Dum estas bone dece festi la Infanon kiu estis naskita en Bet-Lehxem, estas multe pli bone kredi je la Filo kiu estis donita dum tiu evento por la savo de la homaro. Ne lasu la okazigon de la naskita Infano blindigi vin pri la graveco de la donita Filo kiu jugxos la mondon iutage. Filo estas donita al ni! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 6, 2014

CXEESTU, FIDULOJ

Estimataj, CXEESTU, FIDULOJ "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? Cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li"(Mateo 2:1-2). La sezono Kristnaska estas cxi tie denove! Estis kiel hierau ni okazigis la lastan pasintjare. Dank’ al Dio pro tio ke Li sxparis niajn vivojn vidi alian sezonon. Dum kelkaj estas indiferentaj al la sezono kaj gxia kauzo, multaj homoj estus komencintaj plani kiel uzi la Sezonon al ilia avantagxo. Bedaurinde, plejparte el tiuj homoj ankorau faras la eraron forlasi la Kialon por la Sezono, Jesuon Kriston, el la sezono. Oni devas uzi la sezonon por memorfesti la naskigxon de Jesuo Kristo adorante Lin en cxi rimedo kion ni povas. La sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, por adorklinigxi al la nova naskita Regxo. La koncepto de adorado de Jesuo Kristo, la Sinjoro dum Kristnasko, kaj ecx je cxiuj sezonoj, eble instigis la verkiston de unu el popularaj Kristnasko himno, "CXEESTU, FIDULOJ" (Adeste Fideles) kiun multaj homoj kredis esti John Francis Wade (c. 1710-1786) inviti homojn veni kaj adori la Kriston, la Sinjoron. Wade gxoje kaj triumfe kunvokis cxiujn fidelajn veni kaj adori Lin, por rigardi la Regxon de angxeloj. Wade uzis himnon por priskribi la novan naskitan Regxon: "Dio el Dio, Lumo el la Lumo... Jen Dio vera, Die generita!" Kiel la pasxtistoj kaj sagxuloj venis adori la jxus naskitan Regxon, ni ankaux devus veni kaj adori Lin. Ni donu cxiun gloron al Li nun kaj eterne. Amen. Ajna okazigo au aktiveco dum cxi tiu sezono kiu ne gloras Jesuon Kriston ne estas agrabla al Dio. Li volas, ke ni uzu la sezonon por adorklinigxi al Li. "Alkuru, ni adoru la regxon de glor’." Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 29, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2)

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2) "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalm 103:1-2). Cxi tio estas la daurigo de la studo pri Psalmoj 103 kaj 104 komencita pasintsemajne. Ni konsideris tiun kiu Dio estas precipe en Lia grandeco montrita je Lia kreitaro kiu igis la psalmiston ekkrii al sia animo beni au laudi la Eternulon. En la dua parto de la studo, ni konsideros tion, kion Dio faris, faras, kaj ankorau faros por ni kiu igas Lin meriti niajn adoron, laudojn kaj dankon. La psamisto konsilis sian animon ne forgesi cxiujn bonfarojn de Dio. Kio estas cxi tiuj bonfaroj? Li listigis ilin en Psalmo 103: la Eternulo pardonas cxiujn liajn pekojn (verso 3a); la Eternulo sanigas cxiujn liajn malsanojn (verso 3b); la Eternulo savas lian vivon de detruo (verso 4a); la Eternulo kronas lin per boneco kaj favorkoreco (versoj 4b, 8, 11, 13, 17); kaj la Eternulo kontentigas liajn dezirojn per bonajxoj (verso 5). La psalmisto deklaris ke la Eternulo faris cxiujn tiujn aferojn al lia animo, tial, la ekkrio al lia animo beni Dion. Li plue deklaris aliajn aferojn kiujn la Eternulo jam faris al li aldone al aliaj homoj: la Eternulo estas justa al la prematoj (verso 6); la Eternulo forkondukis la Israelidojn el la sklaveco per Moseo (verso 7); la Eternulo estas kompatema kaj longetolerema (versoj 8-10); kaj je Lia favorkoreco kaj amo, Li korfavoras nin kiel infanojn (versoj 10-14). Deklarante la bonecon (au bonfarojn) de Dio, la psalmisto petegis la angxelojn kaj cxiujn cxielajxojn aligxi al li benante la Eternulon. Li ecx petegis vin kaj min, Liajn faritajxojn ankau beni la Eternulon. Sendube, vi ankau havas multajn aferojn pri kiuj vi laudu la Eternulon. Pripensu tiujn aferojn. Ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. Listigu ilin kaj laudu la Eternulon. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 22, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON "Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,De majesto kaj beleco Vi estas vestita." (Psalmo 104:1). La libro de Psalmaro estas plene da laudoj de, kaj pregxoj al Dio. Psalmoj 103 kaj 104 estas distingitaj de aliaj psalmoj pro ilia priskribo de tiu kiu Dio estas kaj tio kion Li faras por ni kiu igas Lin meriti niajn adoradon, laudadojn kaj dankadon. Ni konsideru unue tiun kiu Dio estas en Psalmo 104 antau ol ni revenos al Psalmo 103 por malkovri tion kion Li faras por ni kio igis la psalmiston diri al sia animo "kaj [sia] tuta internajxo" beni au laudi la Eternulon. Li komencis per la grandeco de Dio. La grandeco de Dio estas montrita je Lia kreitaro: Li sternas la cxielon kiel tapisxon (verso 2b); Li fondis la teron sur gxia nesxanceligxaj fundamentoj (verso 5) kaj kovras la abismon (verso 6); Li arangxas la direkton de akvo (versoj 6b-9); Li kontentigas la teron kaj la aliajn kreitojn per Sia faro (versoj 10-13); Li provizas logxejon por Siaj Kreitoj (versoj 16-18); kaj Li arangxas la sezonojn, tagojn kaj jarojn per la suno kaj luno (versoj 19-23). La psalmisto dauxrigas priskribi kiel Dio faris Sian kreitaron en sagxo, kaj cxiuj cxi tiuj kreitoj atendas de Dio por subtenado (versoj 24-29). Konsiderante cxi tiojn, la psalmisto konkludas ke la gloro de Dio estos por eterne kaj ke li respondos al la grandeco de Dio kantante al Li je la dauro de sia vivo kaj ke li trovos placxon je la medito pri gxi. La impliko de cxi tiu psalmo estas ke ni devas laudi Dion pro tiu kiu Li estas kiel Li montras gxin je Lia kreitaro. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Venontsemajne, ni konsideros la alian aspekton kial nia animo devas beni la Eternulon. Gxis, Dio benu vin!

Saturday, November 15, 2014

ESTAS PLI BONA ESTONTO

Estimataj, ESTAS PLI BONA ESTONTO "La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi. La sentaugulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili" (Cefanja 3:17-18). "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). La malbonoj de la mondo precipe la sxajnaj venkoj de la teroristoj antau ne longe igis kelkajn konkludi ke cxi tiu mondo ne plu povas esti pli bona loko. Lau tiaj homoj, aferoj farigxos plue pli malbonaj. La malvirtuloj prosperos dum la virtuloj kaj la senkulpuloj dauxrigos suferi pro nenecesaj doloroj. Cxi tiu mondo eble farigxos plue pli malbona cxiutage pro sia ribelemo kontraux Dio. Dio eble permesas ke la malvirto venku virtecon portempe. Tamen, estas pli bona estonto. La popolo Juda je la tempo de profeto Cefanja estis en simila situacio. Gxiaj estroj forkondukis gxin el Dio kaj Dio permesis ke ili alfrontu nedireblajn suferojn de aliaj landoj. Tamen, Dio sendis mesagxon de espero al gxi per profeto Cefanja - estas pli bona estonto! (Cefanja 3). Cxi tiu mesagxo venis post kiam Dio deklaris jugxojn sur la landoj kiuj turmentis ilin. Kion vi trapasas persone? Cxu sxajnas kvazau la malvirtuloj venkas vin? Cxu sxajnas kvazau Dio ne batalas por vi? Estas pli bona estonto por vi! Li batalos por vi. Li forigos cxiujn tiujn afliktojn. Vidu tion kion Dio promesis al la popolo Juda, "Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin. En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antau viaj okuloj" (Cefanja 3:19-20). Estas ja pli bona estonto! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 8, 2014

KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO?

Estimataj, KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO? "Kaj [Jesuo] diris al ili: Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio" (Luko 20:25). Ni estis en klaso de dimancxa lernejo antau nelonge kiam iu partoprenanto private rakontis al mi, ke ni povas peki foje cxar Jesuo Kristo diris, ke ni donu al Cezaro la proprajxon de Cezaro. Li plu diris, ke doni al Dio la proprajxon de Dio kiam ni atingos pregxejon por adorservi Lin. Mi tuj neis lian opinion kaj klarigis, ke Jesuo ne parolas pri peko en tiu verso, sed cxefe pri nia civitana respondeco al la registaro kaj la socio. Li malvolonte kapjesis en interkonsento. Tiu erara aludo al la proprajxo de Cezaro faris min pensi pli pri kio vere estas la proprajxo de Cezaro kaj kio estas vere la proprajxo de Dio. Se oni zorge rigardus la verson (kaj aliajn paralelajn versojn: Mateo 22:15-22; Marko 12:13-17), oni havas plian komprenon pri cxi tio. La Fariseoj kaj la Herodanoj koluziis kune kaj sendis kelkajn el siaj discxiploj al Jesuo, por kapti Lin. Ili demandis, "Cxu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, au ne" (Luko 20:22). Se Jesuo aprobis pagi tributon al Cezaro, li ofendas la judojn, kaj tio povus senkreditigi Lian oficon inter ili. Se Li malaprobis pagi tributon al Cezaro, por la religiaj gvidantoj estus facile havi pruvon por akuzi Lin antaux la regantaj Romaj potencoj. Tamen, estante cxioscia, Li sciis iliajn petolajxojn. Do, Li petis ke ili donu al Li al Li moneron. Post kiam estis provizita la monero, Li demandis pri la bildo sur la monero. Ili informis Lin, ke la bildo estis tiu de Cezaro. Li tiel rakontis al ili doni al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio, la proprajxon de Dio. La monero kaj aliaj materialoj uzataj kiel monvaloroj havas la bildojn de cxi tiu mondo kaj gxiaj gvidantoj, kaj ili apartenas al cxi tiu mondo kaj la regantoj de cxi tiu mondo. Ili devus esti redonita al la mondo. Aliaj aferoj inkludante regulojn kaj regularojn kreitajn de la mondo devus esti strikte aligxintaj al gxi se ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio (vidu: Agoj 4:19; 5:29). Tamen, homoj kiuj uzas la monon estas kreitaj lau la bildo de Dio kaj apartenas al Dio. Do, ili donu siajn vivojn kiuj portas la bildon de Dio al Dio. Apostolo Paulo metis gxin tiamaniere: "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo" (Romanoj 12:1). Se oni povas doni sian vivon plene al Dio, ne estus malfacile doni al la mondo kaj gxiaj gvidantoj, kio apartenas al ili, kaj ecx uzi tion, kio apartenas al la mondo, por glori Dion. La persono kiu donis sianvivon plene al Dio trovas malfacile malobservi la regulojn kaj legxojn de la mondo (kiam ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio), kaj li volonte obeas la regulojn kaj legxojn de Dio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos doni vian vivon plene al Dio kaj kiel vi donos al la mondo kio apartenas al gxi vi povos tion fari kaj uzi gxin por Lia gloro.

Tuesday, November 4, 2014

SERVU DION EN GAJECO

Estimataj, SERVU DION EN GAJECO "Pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde..." (Readnomoj 28:47). La unuaj dekkvar versoj de Readmono cxapitro 28 estas bone konataj de multaj personoj pro la promesoj de Dio, kiuj estas tie. Kontraue, malmultaj homoj volos studi la ceterajn kvindek kvar versojn en la cxapitro pro malbenoj en tiuj lastaj versoj. Tamen, tiuj versoj plenaj de malbenoj estas avertoj por cxiu kiu ne volas ke tiuj malbenoj estu lia/sxia parto. Okulfrape, la cxefa kialo por la malbenoj en tiuj versoj estas malobeo al Dio, sed estas aliaj kialoj por tiuj malbenoj kiel Moseo avertis la Izraelidojn. Unu el tiaj kialoj estas ne servi Dion en gajeco kaj kun gxojo de koro pro la abundo de Lia boneco. Se Dio povas esti bona al ni multmaniere, tiam ni devas dankestimi Lin servi al Li gxoje ecx se Li ne faras, au ne faris, kion ni volas ke Li faru por ni. La konsekvenco de ne servi al Li kun gxojo estas servuteco al niaj malamikoj. Anstatau promocio, degradado estus la parto de cxiu kiu rifuzas servi al Dio gxoje. Alivorte, cxiu kiu ne dankestimas Dion eble ne gxuos pli de la boneco de Dio, sed certe estos sub la malbeno de Dio. La popolo de la Izraelidoj, kiuj eliris el Egiptujo estas bona ekzemplo de tio. Ili murmuris kontrau Dio en multaj okazoj, kaj cxiuj el ili (krom Kaleb kaj Josuo) ne povis eniri en la Promesitan Landon (vidu: Nombroj 14:26-35). Cxi tiu jaro aliras al la fino. Meditu pri via vivo cxijare. Cxu vi dankestimi Dion? Cxu vi servas al Li kun gxojo, au vi estas plena de rankoroj kontrau Li pro tio kion Li ne faris al vi? Ne kauzu malbenojn de Dio en vi. Danku al Li kaj servu al Li kun gxojo, kaj Li montros Sin en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 25, 2014

NE ESTU KULPA

Estimataj, NE ESTU KULPA "Vi deziras, kaj ne havas.... Vi ne havas, cxar vi ne petas" (Jakobo 4:2). Miaj infanoj kutime akiris arojn de biskvitoj cxiumatene dum ili iras al lernejo por refresxigajxoj krom la mangxo kiun ili portas por ilia mantenmangxajxo. Mia edzino kaj mi forgesis donis al ili la biskvitojn unu tagon, kaj neniu el ili memoris rememorigi nin kiel ili kutime faras. Kiam ili revenis de la lernejo, la maljuna, mia filo, akuzis nin, siajn gepatrojn, cxar tiuj ne donis al ili biskvitojn tiun tagon. Mia respondo estis, "Cxu vi petis por tio?" Li ne povis defendi sin cxar li sciis ke li ankau estis kulpa pro forgeso pri la kutimaj aroj de biskvitoj dum li estis ironta al lernejo. Estas spirita leciono je cxi tiu okazajxo. Nia cxiela Patro havas multajn benojn kaj provizojn kiujn ni estas ricevontaj. Li jam donas al ni cxi tiujn benojn kaj Li dauxrigos doni al ni ilin. Dum Li ne estas forgesema Patro kiel ia monda patro, tamen Li volas ke ni petu de Li tion kion ni volas. Jesuo Kristo diris, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon; au se li petos fisxon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajojn al tiuj, kiuj petas de Li?" (Mateo 7:7-11). Cxu vi bezonas ian bonajxon? Venu kuragxe al trono de graco kaj petu (Hebreoj 4:16). Johano diris, "Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15). Ne estu kulpa nepetante. Audu Jesuon Kriston ree, "Gxis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, October 19, 2014

CXU KVANTO AU KVALITO?

Estimataj, CXU KVANTO AU KVALITO? "Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li" (Mateo 6:7-8). Iu pastoro-kolego kiu vizitis mian familion frumatene je iu tago pro granda tasko renkontis nin farantaj nian familian diservon. Post la diservo, li demandis pri la kutima dauro de niaj cxiutagaj diservoj. Mi diris al li ke mi ne zorgas pri la dauro, sed la kvalito de la diservoj. Li tiam diris al mi sian sperton kun iu kiu venis al li por pregxoj. Kiam li uzis iun nombron da minutoj kun la persono, tiu persono estis surprizita ke la dauro de la pregxoj jam estis finita plej baldaue. Li tiam demandis de la persono la nombron da minutoj au horoj kiun li kredas ke malbeno metita sur alia persono estos efika. La persono kredas ke iu malbeno metita dum malpli ol unu minuto povas havi eternan sekvon sur la persono kiun oni malbenas. La pastoro kaj mi tiam pridiskutis la kvaliton kaj kvanton de tempo pasigita por pregxo por ke gxi estu efika. Kelkaj homoj opinias ke ju pli longa la pregxo, des pli efika gxi estas, au ju pli vi ripetas la saman peton je difinita tempo, des pli baldau Dio respondas al tia peto. Cxi tio jam igis homojn fari nenecesajn longajn pregxojn, diron de la sama dirajxo je iu granda kvanto da tempo, longegajn pregxajn diservojn, tra-la-nokto pregxajn maldormojn, ktp, por ke Dio rapide respondu al iliaj pregxoj. Kelkaj Kristanaj konfesioj kaj kelkaj religioj ecx adaptas rimedon de uzo de specoj de ilo por helpi sin ripeti siajn pregxojn je difinita kvanto da tempo. Plej multaj el cxi tiuj kredoj kaj kutimoj kontrauas la instruojn de la Sankta Biblio pri pregxo. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Kristo ne fiksas la longecon de niaj pregxoj. Li diras ke ni ne ripetu la saman dirajxon, kvazau Dio ne audis; kaj ne estas dube ke Li intencis kondamni la kutimon de longaj pregxoj. Liaj propraj petoj estis rimakinde mallongaj." Mi rimaku cxi tie ke ne temas pri persisteco dum oni petas ion de Dio gxis Li respondos al la pregxo (kiel Jesuo Kristo instruis gxin en Luko 18:1-7). La Sankta Biblio instruas ke ni pregxu cxiutempe (Luko 18:1; 21:36; Romanoj 12:12; Efesanoj 6:18; Koloseanoj 4:2). La demando tiam estas: kio plej gravas je nia pregxo? Cxu gxi estas la kvalito au la kvanto da tempo kiun ni uzas por diri gxin? Cxi tio estas demando al kiu ni devas respondi dum ni iras al la Eternulo en pregxoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 11, 2014

ESTU VIVANTA OFERO

Estimataj, ESTU VIVANTA OFERO "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo" (Romanoj 12:1). Iujn tagojn antaue, islamanoj tra la mondo festis la feston de Eld El Kabir, tio estas ili memorfestis la dian providencon de virsxafo por Ibrahim kiam li volis oferi sian filon al Dio. Malgrau la distordo de la originala rakonto de la Sankta Biblio, la maniero en kiu cxi tiuj homoj fidele oferis bestojn, precipe virsxafojn, dum cxi jara festo estas rimarkinda. Bedaurinde, ili ereras cxar Jesuo Kristo estas la fina Ofero por la peko de la homaro (vidu: 1 Korintanoj 5:7). Neniu alia ofero au sangoversxado placxas al Dio nun, "...cxar per unu ofero [Jesuo Kristo] perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn" (Hebreoj 10:14. Vidu ankau verson 10). Anstatau fari beston ofero au versxado de sango en ajna formo por pacigi Dion, ni devas prezenti nin kiel vivantan, NE mortintan au senvivan, oferon al Dio (Romanoj 12:1). Apostolo Paulo daurigis diri ke cxi tio estas la vera kaj sankta diservo kiu estas placxa kaj akceptebla al Dio. La impliko de cxi tio estas ke ni devas abnegacii nin de pekaj plezuroj kaj celoj, kaj uzi niajn vivojn por la gloro de Dio. Cxi tio signifas entutan cedon al Dio. Gxi estas la dedicxo de prezentado kaj cedo de korpo, animo kaj volo al Dio cxiutage. Gxi estas dedicxi nin al Dio, kvazau ni ne havis plu ajnan rajton en ni mem. Gxi estas suferi kaj toleri cxion kion Dio eble difinas, kaj propagandi Lian honoron iamaniere kion Li eble ordonas. Oni notu cxi tie ke cxi tio estas pli ol donado au oferado de bestoj au posedajxo al Dio. Gxi estas pli ol labori por Dio. Gxi estas volonta kaj konscia donado de onia tuta memo al Dio antau ol donado de ajna alia afero. La Makedoniaj eklezioj montris cxi tion kiam "...unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio" (2 Korintanoj 8:5). Cxu vi pretas prezenti vin kiel vivantan oferon al Dio? Neniu kvanto de ajna alia ofero estas akceptata de Li. Li volas ke vi unue tute cedu vian vivon al Li antau ol Li povas akcepti vian posedajxon, servon au ajnan alian formon de diservo kiun vi povas doni al Li. Estu vivanta ofero al Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povos prezenti vin mem kiel vivantan oferon al Dio.

Saturday, October 4, 2014

KIAN INFLUON VI FARU?

Estimataj, KIAN INFLUON VI FARU? "Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno" (Filipianoj 1:20-21). Mi cxiam estas cxarmita per la vivo de Frances Jane van Alstyne (naskite Crosby) (Marto 24, 1820 - Februaro 12, 1915), pli komune konata kiel Fanny Crosby kiam mi kantas iun el sxiaj himnoj. Jen estis virino, kiu estis blinda por plej parto de sia vivo (sxi estis blindigita de nekompetenta kuracisto je ses semajnoj de agxo). Malgrau tio, sxi verkis pli ol ok mil himnojn. Reta fonto citas sxian diron: " Sxainis desdtinite per benita providenco de Dio, ke mi farigxu blinda mian tutan vivon, kaj mi Lin gloros por la arangxo. Se perfekta surtera vido estus proponita al mi morgau mi ne akceptus gxin. Mi eble ne kantus himnojn al la laudo de Dio se mi estus distrita de la belaj kaj interesaj aferoj cxe mi." Iuj el la plej konataj kantoj de Crosby kiujn jam estis tradukitaj en Esperanton inkludas "Bena konfido, cxe mi Jesu'", "Grandajxojn li faris! Al Di' estu glor'", "Laudu, laudu, Jesuon la Elacxetinton", kaj "Cxe la kruco tenu min." Aliaj plej konataj kantoj de sxi en la angla inkludas "Pass Me Not, O Gentle Saviour", "Jesus Is Tenderly Calling You Home", "Rescue the Perishing", “All The Way My Saviour Leads Me”, “Take The World But Give Me Jesus” kaj multajn aliajn. Crosby verkis pli ol mil sekularajn poemojn, kaj havis kvar librojn de poezio eldonitaj, krom du plej venditajn autobiografíojn. Aldone, sxi verkis kune kun aliaj popularajn sekularajn kantojn, same kiel politikajn kaj patriotajn kantojn, kaj almenau kvin kantatojn pri bibliaj kaj patriotismaj temoj. Crosby estis faritaj al kristanaj rekuperaj misioj, kaj estis konata pro sia oratorado. Sendube, sxiaj verkajxoj inspiris kaj benis milionojn da animoj tra la mondo. Apostolo Paulo (kaj aliaj kristanoj cxe li) "... estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj" (2 Korintanoj 4:8-9). Li estis en la roma malliberejo atendante mortkondamno kiam li verkis multajn el siaj epistoloj. En unu el tiaj epistoloj, la Epistolo al la Filipianoj, Paul esprimis sian deziron altigi Jesuon Kriston malgrau sia malfacila situacio. Li estis ecx pretas morti por la kauzo de la evangelio de Jesuo Kristo (vidu: Filipianoj 1:20-21). Ne mirinde, li ankau faris multajn influojn en la vivoj de multaj personoj. Kion vi trapasas nun? Kian influon vi faru malgrau via situacio? Kian postlasajxon vi lasos malantau kiam vi ne plu estos? Determinu fari pozitivan influon en via generacio. Ne lasu ajnan situacion malhelpi vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio helpu vin fari pozitivan influon en via generacio malgrau ajna situacio kiun vi povas trapasi.

Saturday, September 27, 2014

PRIZORGU VIN MEM!

Estimataj, PRIZORGU VIN MEM! "Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj" (1 Timoteo 5:23). La supra eltirajxo el la Sankta Biblio jam farigxis unu el tiuj kiujn oni misinterpretas kaj misaplikas. Efektive, gxi estas unu el tiuj debateblaj versoj de la Sankta Biblio. Ebriuloj kaj tiuj kiuj estas emaj trinki tro da vino kaj alkoholaj trinkajxoj estas rapidaj aludi al la verso por subteni sian agadon. Tamen, dum mi cxeestis Dimancxan Lernejan klason iun dimancxon, mi trovis malsimilan aplikon al la konsilo de Paulo al Timoteo: Timoteo devis prizorgi sin. La rimedo de faro de cxi tio estis uzo de iom da vino. Aliaj lokoj kie la Sankta Biblio aludas vinon kiel ian medikamentan substancon estas: Dua Samuel 16:2 kie oni diris ke gxi revivigas la lacigxantojn; Sentencoj 31:6 kie oni diris ke gxi estas tauga kiel sedativo por homoj kiuj havas suferantajn animojn; Luko 10:13 kie la Samariano surversxis oleon kaj vinon sur la vundojn de la vundita vojagxanto; kaj Mateo 27:34 kaj Marko 15:23 kie oni miksis gxin kun galo por mildigi suferadon. Nu, cxi tiu prediko ne temas pri subteno au ne subteno de la uzo de vino, sed por substreki la gravecon de onia prizorgo. Paulo estis zorga pri la bonsano de Timoteo, kaj li rekomendis rimedon de lia prizorgo. Sendube, Timoteo sekvis cxi tiun konsilon je sia bono. Oni jam donis al multaj homoj medicinajn kaj aliajn konsilojn nuntempe, sed multaj homoj ne sekvas tiajn bonajn konsilojn je ilia malprofito. Cxu vi estas unu el tiaj homoj kiuj ne sekvas medicinajn, profesiajn, pastrecajn kaj aliajn specialigitajn konsilojn pri via sano, komerco, familio au aliaj klopodoj? Parto de prizorgo de vi estas sekvo de tiaj bonaj konsiloj. "Auskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu sagxa" (Sentencoj 19:20). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro)

Saturday, September 20, 2014

CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA?

Estimataj, CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA? "Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon" (Mateo 25:13). La historio de la Dek Virgulinoj estas unu el la popularaj paraboloj de Jesuo Kristo. Gxi rakontas pri dek virgulinoj, kiuj atendis fiancxon. Interese, kvin el tiuj virgulinoj estis prudentaj por havi oleon en potoj kune kun siaj lampoj dum la aliaj kvin ne estis prudentaj por ne havi ekstran oleon per tio ne preparante sin por ajna eventualo. La fiancxo prokrastis veni kaj alvenis malfrue en la nokto. La pretaj sagxaj virgulinoj povis akompani la fiancxon al la geedzigxo al la bankedo dum la malsagxaj maltrafis la bankedon, cxar ili ne estis adekvate preparitaj. Probable cx tiu rakonto de la Sankta Biblio motivis la faman blindan himnoverkistino, Fanny Crosby, verki la anglan himnon “WILL JESUS FIND US WATCHING?” [esperante: " CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA?"] je 1875. La vortoj de la himno atestas tion cxi. Crosby demandis cxu Jesuo trovos nin fidele atendante kun niaj lampoj cxiuj borderitaj kaj brilaj kiam Li venos por rekompenci Liajn servantojn, cxu je tagmezo au nokto. Cxu ni povas diri ke ni estas pretaj por la hela domo de la animo? Se Jesuo vokos nin unu post unu en la tagigxo de la frua mateno redoni niajn talentojn reen al Li, cxu Li povas diri "Gratulon" al ni? Ni havos gloran reston se nenio estas en niaj koroj por kondamni nin post ni estas fidelaj por la konfidon Li forlasis nin kaj ni celis fari nian plejeblon. Benita ja estas tiuj, kiujn la Eternulo trovas atendante cxar ili partoprenas en Lia gloro. Tamen, la granda demando estas, "Se li venos je la tagigxo au noktomeze, cxu Li trovos nin atendi?" Cxu vi estas vere preta se Jesuo Kristo revenus hodiau? Au cxu vi estas kiel la malprudentaj virgulinoj en la rakonto de la Sankta Biblio? Jesuo Kristo revenos iutage. Eble nun, eble poste. La fakto, ke Li ne venis al dum la lastaj du mil jaroj ne neas la certecon de Lia alveno. Cxu vi pretas por Lia veno? Cxu Li trovos vin atendanta? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la dua alveno de la Sinjoro Jesuo Kristo ne renkontos vin ne preta.

Saturday, September 13, 2014

KIAM SUKCESO OKAZAS

Estimataj, KIAM SUKCESO OKAZAS "Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara" (Eliro 15:22-23). La popolo Izraela jxus havis grandan sukceson - Dio savis gxin tute de la premantaj Egiptanoj igante gxin trapasi la Rugxan Maron sur seka tero kaj tute dronigante gxiajn malamikojn en la maro (Eliro 14). Gxi konfesis cxi tiun venkon kantante kantojn de laudo al la Eternulo (Eliro 15:1-21). Tamen, tuj post forlaso de la Rugxa maro, malfacila tasko trafis gxin - vagado en la dezerto dum tri tagoj sen trovo de akvo. Ecx kiam la Izraelidoj finfine trovis akvon, ili ne povis trinki gxin cxar gxi estis maldolcxa. La reago de la popolo Izraela montris ke gxi ne povis regi sian sukceson nek povis fidi al la fonto de la sukceso. Tamen, la emfazo cxi tie ne temas pri la reago de la Izraelidoj, sed pri sekvo de la sukceso. La Sankta Biblio estas plena de sekvoj de sukcesoj: Noa ne povis regi sin post la unua frukto de sia laboro post la diluvo (Genezo 9); oni postulis Abrahamon oferi la filon kiun li havis je sia maljuneco (Genezo 22); la popolo Izraela iris trans la Rivero Jordano sur seka tero en la atendantajn manojn de la malamikaj Kanaanidoj (Josuo 3-10); Gideon falis en la pekon de idolkulto post kiam Dio donis al li kal la popolo Izraela venkon super la premantaj Midianidoj (Jugxistoj 8:22-27); Samson malsukcesis regi siajn multajn sukcesojn super la furiozantaj Filisxtoj kaj finfine falis en iliajn manojn (Jugxistoj 14-16); Samuel estis sukcesa pastro de Dio, sed li ne povis instrui al siaj filoj la vojojn de Dio (1 Samuel 7:13-8:3); avidado venkis Saulon post lia sukceso super la Amalekidoj (1 Samuel 15); David falis en pekojn de adulto kaj murdo post kiam Dio starigis lian regnon (2 Samuel 11); malgrau sia sagxo, Salomono amis kaj edzinigis multajn fremdajn virinojn je sia risko (1 Regxoj 11); notinda estis Uzijan kies sukceso igis lin iri kontrau la legxo de Dio (2 Kroniko 26:16-21). La listo ne povas esti elcxerpita. Cxu vi scias ke sukceso ne estas la fino de la rakonto en via vivo? Cxu vi cxiam preparas vin regi la sekvojn de via sukceso? Kiam sukceso okazas, estu preta alfronti pluajn malfacilajn taskojn. Tiaj taskoj eble estos pozitivaj au negativaj. Pregxu ke Dio ebligu al vi regi ilin sukcese. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 6, 2014

SERCXATA: DILIGENTA LABORULO!

Estimataj, SERCXATA: DILIGENTA LABORULO! “Unu fojon Eli kusxis sur sia loko… kaj la lucerno de Dio ankorau ne estingigxis, kaj Samuel kusxis… tiam la Eternulo vokis Samuelon” (1 Samuel 3:2-4). “Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antau regxoj; Li ne staros antau maleminentuloj” (Sentencoj 22:29). La knabo Samuel servis je la tabernaklo cxe Sxilo kiam li subite audis iun alvokante lian nomon. Li pensis ke estis Eli la pastro kiu alvokis lin. Tial, li alkuris al Eli por respondi la alvokon. Tamen, ne estis Eli. Eli diris al li iri kaj kusxi. Cxi tio okazis trifoje. Estis je la tria okazo ke Eli perceptis ke eble estis Dio kiu alvokis Samuelon, do, li diris al la knabo tion kion li dirus kiam li audos tian alvokon denove. Samuel audis la alvokon kvarafoje kaj faris kiel Eli diris al li. La rakonto estas plej bone konata precipe por la infanoj, sed estas leciono en gxi kiun multaj homoj ne kutime atentas: la preteco de Samuel fari ion ajn por sia estro, Eli, ecx je la nokto dum aliaj homoj jam dormis. Estis cxi tiu preteco servi kaj lia diligenteco kiu igis Dion alvoki lin kaj uzi lin grande anstatau la ribelaj filoj de Eli. Cxu vi ankau estas preta esti diligenta je via laboro gxis farante pluatempan laboron sen penso de pago por tia laboro? Cxu vi estas diligenta je via laboro gxis la amplekso ke via estro kaj ecx Dio distingos vin por plia granda respondeco kaj kompenso? Dio ne sercxas ordinarajn laborulojn, sed laborulojn kiuj estas pretaj labori por Li diligente. Sercxata: diligenta laborulo! Cxu vi estas preta esti tiu precipe je la servo de Dio? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Peto: 1. Dio, donu al mi la spiriton de diligenteco por esti plue diligenta je cxiu mia laboro. 2. Lasu mian diligentecon konduki min al alta loko je mia laborejo kaj je via servo en la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, August 30, 2014

KION VI ELEKTUS?

Estimataj, KION VI ELEKTUS? "Mi atestigas pri vi hodiau la cxielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro" (Readmono 30:19). "Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion" (1 Regxoj 3:9-10). La tradicia edizigxfesto en multaj partoj de Nigxerio jam estis anstatauigita per au kristana pregxeja edizigxfesto au la islama edizigxfesto. Cxi tiu nuntempa festo estas nun antauigita per tio kion oni kutime nomas fiancxigxfesto. La fiancxigxfesto estas plejparte tradicia en naturo. Unu el la aspektoj de la finacxigxfesto estas la elektado de la plej valora ajxo el la dotajxoj alportitaj de la familio de la edzigxonto al la familio de la edzinigxonto. La edzinigxonto faras la riton. Oni esperas ke sxi (se sxi estas kristanino) elektu kopion de la Sankta Biblio kiu estas aldonita al la dotajxoj por tiu celo. Gxi estas rimedo por diri al la tuta mondo ke la edzinigxonto valorigas la Sanktan Biblion pli ol ia ajxo el la dotajxoj kaj ke sxi decidas igi la vorton de Dio sia gvidanto dum sxi eniras en novan vivon. Cxi tiu kutimo estas bona kaj laudinda. Tamen, kiom da tiaj edzinigxontoj valorigas la vorton de Dio pli ol ia alia ajxo en la mondo? Kiom da ili fakte igas gxin sia gvidanto en siaj geedzaj hejmoj? Cxi tio estas aplikebla al viroj ankau, kvankam, oni ne postulas ke ili faru tian decidon dum la fiancxigxfesto. La kutimo jam igis min pripensi multajn aliajn kutimojn kiujn ni faras religie sen serioze pensi pri iliaj celoj kaj implikoj. Se oni permesus al la edzinigxonto (au ecx la edzigxonto) la liberon elekti tion kion sxi deziras pleje, cxu sxi elektus la Sanktan Biblion? Se oni donus al vi la maloftan oportunon elekti el la mondajxoj kaj la vorto de Dio, cxu vi fakte elektus la vorton de Dio? Salomono elektis esti sagxa kiam Dio diris al li peti ion ajn (1 Regxoj 3:4-14), tamen, je sia postaj jaroj, li forlasis sian elekton kaj permesis al siaj fremdaj edzinoj miskonduki lin (1 Regxoj 11:1-9). Kion vi elektus? Ecx kiam vi elektas sagxe, cxu vi restus cxe via elekto? Je servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 23, 2014

NE CXE DIO

Estimataj, NE CXE DIO “Rigardante ilin, Jesuo diris: Cxe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio" (Marko 10:27). Nia Dio estas la Dio de cxiuj ebloj. Nenio estas neebla cxe Li, escepte de tio kio estas kontrau Liaj diaj ecoj (vidu: Nombroj 23:19; 1 Samuel 15:29; 2 Timoteo 2:13; Tito 1:2; Hebreoj 6:18). Dio estas la senlima Dio. Li povas fari cxion. Li scias cxion. Li estas super cxio. Efektive, Li estas la eterna Dio kiu estis antau la kreado de cxio; Li estas dum estas cxio; kaj Li daurigos esti dum cxio estos ne plu (vidu: Hebreoj 13:8). Kia Dio! Male, homo estas limigita. Li ne povas fari cxion. Li ne scias cxion. Li ne estas super cxio. Li nur estas kreito. Efektive, li "havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj" (Ijob 14:1). Jesuo Kristo notis cxi tiun grandan diferencon inter Dio kaj homo kiam Liaj disxciploj miris je Liaj instruoj pri la regno de Dio. Li diris, "Cxe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio" (Marko 10:27. Legu ankau: Genezo 18:14; Jeremia 32:17, 27; Luko 1:37; 18:27; Filipianoj 3:21). Kiu estas la apliko de cxi tiu evidenta diferenco? Tuta fido al Dio, kaj ne homo. Oni ne devas fidi al iu, ecx si. Oni ne devas perdi esperon ke onia situacio estas preter solvo. Homo eble malsukcesas pro sia limigiteco. Aferoj eble atingas malvenkon cxe homo, SED NE CXE DIO. Cxio estas eblaj cxe Li! "Kio estas neebla cxe homoj, tio estas ebla cxe Dio” (Luko 18:27). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Dio, faru cxiujn tiujn bonajn aferojn kiuj estas neeblaj eblaj por mi je la nomo de Jesuo. 2. Lasu min tute fidi al vi en cxio precipe tiuj aferoj kiuj estas preter mia rego je la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, August 16, 2014

EBOLA EPIDEMIO DEVAS ESTI PRIDISKUTITA EN LA EKLEZIO!

Estimataj, EBOLA EPIDEMIO DEVAS ESTI PRIDISKUTITA EN LA EKLEZIO! "Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same,kiel prosperas al via animo" (3 Johano 2). Ekde la eksplodo de la Ebola epidemio en kelkaj partoj de Afriko kaj gxia eniro en Nigxerion antau unu monato, multaj faktoj, onidiroj, kaj ecx sxercoj jam estas eligxitaj pri la epidemio. Unu el miaj amikoj en Facebook antau nelonge eldonis cxi tiun mesagxon (en la angla) sur sia muro: "IF YOU GO TO CHURCH TODAY AND THE MESSAGE CENTERS ON EBOLA... KNOW IT FOR SURE THAT THATS ONE DEAD CHURCHEXISTING AS A NEWS/CURRENT AFFAIR CENTER!" [Esperante: "Se vi iras al eklezio kaj la prediko temos pri Ebola epidemio... Sciu certe ke tiu eklezio estas mortinta eklezio ekzistanta kiel centro por novajxoj/nunaj aferoj!"] Mi tute malkonsentis kun gxi tuj kaj komentis pri la eldono por esprimi mian malkonsenton. Interese, la plimulto de la homoj kiuj komentis pri la eldono ankau malkonsentis pri tio. Fundamenta demando okazis cxi tie: cxu nunaj aferoj gxenerale kaj la temo de Ebola epidemio aparte estus diskutitaj en la eklezio? Tio povas esti polemika, sed mi opinias ke la eklezio ne estu indiferenta al la nunaj temoj en la socio. Fakte, la Eklezio devas esti aktive implikita en tio kio estas okazanta en la socio cxar la eklezio estas en la socio, kvankam gxi eble ne estas de la socio. La eklezio devus esti loko por informi membrojn pri la nunaj temoj en la socio. Tiu informo devas inkluzivi klarigon, avertojn, konsilojn, sugestojn, observojn, komentojn, kaj similajn pri la nunaj temoj. Se la eklezio ne estas preta fari tion, do ni devus esti preta por misinformado kio finfine trompas membrojn de la eklezio. La Sankta Biblio diras, "Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion" (Hosxea 4:6). Pri la temo de la Ebola epidemio, la eklezio devas sciigi siajn membrojn pri la eblaj kauzoj de epidemio, kiel preventi ilin, la simptomoj de epidemio, kaj kiel prizorgi homojn kiuj estis infektitaj de la epidemio. Sendube, tie estas multaj promesoj en la Sankta Biblio kontrau ia plago. Tamen, homoj devus esti sciigataj por ne preni kiel garantion tiujn promesojn sed oni antauzorgu pri la eblaj kauzoj de Ebola epidemio kaj cxiuj aliaj malsanoj, kaj provu laueble malhelpi la infekton de iliaj posteuloj. Estas potenco en la sango de Jesuo por sanigi onin el ajna malsano au epidemio, sed la eklezio ne rajtas igxi sanigaj centroj dum hospitaloj kaj aliaj medicinaj centroj estas neglektitaj. Pastoroj kaj aliaj spiritaj cxefoj ne devus farigi sin dumnokte al kuracistoj de Ebola epidemio au ajna malsano. Estas la volo de Dio ke cxiu membro de eklezio gxuu bonan sanon (vidu: 3 Johano 2; Psalmo 20:1-5; 91:10;: Filipianoj 2: 4, 27; Readnomo 7:15; Eliro 23:25; Jesaja 33:24). Tial, Ebola epidemio devas esti adekvate pridiskutita en la eklezio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Por praktikigi cxi tiun mesagxon, lasu min mallonge doni iujn faktojn pri la Ebola epidemio: Ebola epidemio estas ankau konata kiel hemoragia febro. Gxi mortigas preskau 90% de la personoj kiuj estas infektitaj. Gxi estas malofta sed mortiga viruso kiu kauzas sangadon en kaj ekster la korpo. Kiam la viruso disvastigxas tra la korpo, gxi damagxas la imunan sistemon kaj la organojn. Finfine, gxi kauzas nivelojn de sango-koagulitaj cxeloj fali. Gxi rezultas al severa neregata sangado. Kiel akiri Ebolan epidemion: Ebola epidemio ne estas tiel kontagxa kiel pli komunaj virusoj kiel malvarmumoj, gripo, au morbilo. Gxi disvastigxas al homoj per kontakto kun la hauto au korpaj fluidoj de infektita besto, kiel simio, cximpanzo, au vesperto. Gxi tiam movi de persono al persono la saman rimedon. Tiuj kiuj prizorgas por malsanulo au enterigas iun kiu mortis pro la epidemio ofte akiras gxin. Aliaj rimedoj por akiri Ebolan epidemion inkluzive tusxante poluitajn nadlojn au suprajxojn. Vi ne povas akiri Ebolan epidemion de aero, akvo, aux mangxajxo. Persono kiu havas Ebolan epidemion sed kiu ne havas simptomojn ne povas disvastigi la epidemion. La simptomoj de Ebola epidemio: Ebola epidemio frue povas senti kiel la gripo au aliaj malsanoj. La simptomoj aperas du gxis du dek tagojn post infekto kaj kutime inkludas: altan febron, kapdoloron, doloron de artikoj kaj muskoloj, doloron de gorgxo, malforton, doloron de stomako, mankon de apetito. Kiel la malsano plimalbonigxas, gxi kauzas sangadon en la korpo, kaj la okuloj, oreloj kaj nazo. Iuj homoj havas sangan tuson au vomadon au diareon kaj ekhavas erupcion. Kiel oni diagnozas gxin: Kelkfoje estas malfacile sole diri cxu persono havas simptomojn de Ebola epidemio. Kuracistoj povas provi forstreki aliajn malsanojn kiel hxoleron au malarion. Provoj de la sango kaj histoj ankau povas diagnozi Ebolan epidemion. Se vi havas la Ebolan epidemion, vi estos izolita de la publiko tuj por malhelpi la disvastigxon. Bonvolu krei konsciencon, ne panikon, pri la Ebola epidemio! (Vi povas scii plie pri cxi tiu epidemio tra la interreto.)

Saturday, August 9, 2014

CXU VI KONSENTAS AL ILI?

Estimataj, CXU VI KONSENTAS AL ILI? "Kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankau konsentas al la farantoj de ili" (Romanoj 1:32). Iu joruba proverbo estas jene: "Li [Tiu] kiu ne mangxas raton ne devus uzi siajn dentojn por dividi gxin por la infanoj." La proverbo amuzis min. Tamen, dum mi pripensis gxin plue, mi konstatis ke multaj kristanoj estas kiel tiu proverba homo. Ili ne volas fari ion, precipe malbonajxon, sed ili konsentas al tiaj aferoj kiam aliaj homoj faras ilin. Regxo Salomono gxuis aligentajn virinojn dum Dio malpermesis al la popolo Izraela fari tiele (Readnomo 7:3-4). La Sankta Biblio diras, "La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn.el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo" (1 Regxoj 11:1-2). Cxi tiuj aligentaj virinoj iom post iom gvidis lin for de Dio. Kelkaj bonaj regxoj de Judujo havis difekton - "nur la altajxoj ne estis forigitaj" (1 Regxoj 22:43; 2 Regxoj 12:3; 14:4; 15:4, 35). Oni rakontis pri cxi tiu difekto kontrau Jehosxafat, Jehoasx, Amacja, Azarja, kaj Jotam. Ilia problemo de ne forigo de la altajxoj eble estis ke ili konsentis al ili. Estas absurde ke kelkaj homoj en ka en la kristana kredo konsentas al aferoj kiuj kontrauas la vorton de Dio. Bona ekzemplo de cxi tio estas la debatebla ordinado de samseksemuloj cxe kelkaj kristanaj konfesioj. Mi miras pri la mesagxoj kiujn tiaj konfesioj volas ke la nekredantoj havu. Kiu estas tiu malbonaj kaj maljustaj aferoj al kiuj vi konsentas? Kiel vi konsentas al tiuj kiuj faras tiajn malbonajn kaj maljustajn aferojn? Zorgu ke vi ne konsentu al malbonaj kaj maljustaj aferoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 2, 2014

CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB?

Estimataj, CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? "Ho, se iu auskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo" (Ijob 31:35-37). Ijob estis virta viro. Mi multe estimas lin. Lia lasta defendo en Ijob 31 estas pensiga. Ni konsideru la defendon: li komencis la lastan parton de sia defendo deklarante sian decidon ne avide alrigardi virinojn (verso 1). Li ripetis cxi tion en verso 9 ke lia koro neniam forlogigxis al virino. Kia seksa pureco! Li atestis pri sia senkulpeco pri malvero kaj trompo en versoj 5-8. Ankau li parolis pri kiel li ne traktis siajn geservistojn maljuste cxar li sciis ke la sama Dio kreis lin kaj cxi tiujn geservistojn (versoj 13-15). Plie, li povis fanfaroni pri sia donacemo al la bezonantoj (versoj 16-23). Cxi tiu grandanimeco estis plivastigita al la anoj de lia tendo plus fremduloj (versoj 31-32). Li ankau senkulpigis sin pro fido al materialaj posedajxoj au ia ajn idoleco (versoj 24-28). Li povis diri ke li neniam "gxojis pri malfelicxo de [sia] malamiko" nek malbenis kontrau lia animo (versoj 29-30). Li ecx asertis sian justecon al senanimajxoj kiel tero (versoj 37-40). En cxiuj kazoj, li pregxis por severaj konsekvencoj se li farus alie. Sendube, li povis apelacii pri sia kazo al la Plejpotenculo (versoj 35-37). Kiu surtere nuntempe povas fari kiel Ijob faris - esti kuragxe suficxe alvoki homojn por pridemandi lian/sxian honestecon kaj justecon? Cxu ni viroj ne avide rigardas aliajn virinojn, kaj estas allogitaj je ili? Cxu virinoj ankau ne faras tion kio igas virojn avidi ilin per iliaj vestadoj. Kiel senkulpaj estas ni rilate al malvero kaj trompo? Cxu ni ne traktas tiujn kiuj estas niaj subuloj per maljusteco? Kiel grandanimaj estas ni al la bezonantoj kaj aliaj cxe ni? Cxu vi ne fidas je materialaj posedajxoj kaj aliaj mondajxoj kiel nia fonto de sekureco? Cxu cxi tiuj ajxoj ne jam farigxis niaj malgrandaj dioj? Kio estas nia sinteno al viaj sxajnaj malamikoj? Cxu ni ne gxuas pro ilia malfelicxo kaj ecx pregxas por malbeno por ili? Kiel justaj estas ni al bestoj kaj senanimajxoj cxe ni? Cxu ni sincere povas pregxi ke Dio rekompencu nin lau niaj faroj? Homoj eble kulpigas Ijobon pro lia sankt-afekteco, sed lia vivo estas tiu pri kiu ecx Dio povis fanfaroni (Ijob 1:8; 2:3). Cxu vi povas esti kiel Ijob, kaj cxu vi povas fari kiel li faris? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 26, 2014

AUDU, LA VOCXO DE JESUO VOKANTA

Estimataj, AUDU, LA VOCXO DE JESUO VOKANTA "Kaj mi ekaudis la vocxon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min" (Jesaja 6:8). "Tiam li diris al siaj discxiploj: La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton" (Mateo 9:37-38). Daniel March estis pastoro en Filadelfio, Pensilvanio, Usono en la deknaua jarcento, kiam li havis la inspiron por verki la anglan himnon, “HARK, THE VOICE OF JESUS CALLING” [esperante: AUDU, LA VOCXO DE JESUO VOKANTA]. Li verkis la himnon dum diservo por anstataui himnon kion li pensis ne estis tauga por lia prediko, kaj li kantis la himnon tuj. Sendube, oni pensus pri Jesaja 6:8 kaj Mateo 9:37-38 (cititaj supre) kiel iuj el versoj de la Sankta Biblio kiel tekstoj de la Skribo kiujn Daniel March povus uzi por sia prediko tiutage. Pli ol en la tempo de Daniel March, la vocxo de Jesuo estas ankorau vokanta hodiau, "Kiu iros kaj laboras hodiau? Kampoj estas maturaj kaj rikoltoj atendante, Kiu forportos la garbojn? "Cxu vi respondos al la alvoko kiel Jesaja, kaj diros: "Jen mi estas, sendu min!” Daniel March donis kelkajn klarigojn en tiu himno. Vi ne bezonas iri al malproksima loko por fari cxi tiun taskon. Vi povas trovi la perditan cxirkau vi; Vi povas helpi ilin cxe via pordo. Vi ne bezonas havi milionojn da dolaroj antau ol vi povas doni por la misio. Vi povas doni moneretojn de la vidvino, cxar, kion vi donos pro Jesuo estos grandpreza je Lia vidpovo. Vi ne bezonas esti granda oratoro antaux ol vi parolas pri la amo de Jesuo kaj Lia morto. Vi povas konduki la etajn infanojn al la atendantaj brakoj de la Savinto. Kvankam eble vi ne estas konataj al multaj personoj kiel kelkaj grandaj evangeliistoj kaj predikistoj de la Evangelio, per viaj pregxoj kaj viaj malavarajxoj, vi povas sekrete fari tion kion la cxielo petas. Vi povas esti kiel fidelaj Aaron kaj Hxur kiuj tenis la manojn de Moseo dum Josuo estis je la milito batalante batalon de Dio (vidu: Eliro 17:10-13). Avertita ke ni ne lasu homojn auxskulti nin mallaboreme dirantaj, "Estas nenio kion mi povas fari. Dum la perditaj de la Tero estas mortantaj, kaj la Sinjoro alvokas al vi, "Daniel March, do, finis je la himno per cxi tiu admono: "Prenu la taskon kiun Li donas al vi gxoje; Lasu Lia laboro esti via plezuro; Respondu rapide kiam Li vokas al vi, Sinjoro, jen mi, sendu min, sendu min. "Cxu vi pretas cedi al cxi tiu admono? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 19, 2014

CXU REVIVIGXOS CXI TIUJ OSTOJ?

Estimataj, CXU REVIVIGXOS CXI TIUJ OSTOJ? “Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenajxo, kiu estis plena de ostoj. Kaj Li kondukis min cxirkaue cxirkau ili; estis tre multe da ili sur la ebenajxo, kaj ili estis tre sekaj. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! cxu revivigxos cxi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias” (Jehxezkel 37:1-3). Mi ne estas felicxa pro la nivelo de korupto en mia lando, Nigxerio. Korupteco mangxas profunde en la fibroj de cxiu loko de la alta nivelo en la koridoroj de la registaro en la lando gxis la plej malalta nivelo kiun oni povas pensi. Ecx, nia religiaj (kaj precipe kristanaj) agordoj ne lasis for el cxi tiu morala dekadenco. Mi pensadis cxu tie estus iu rimedo el tiu situacio. Cxu Nigxerio iam estos denove libera el korupto? Kiel mi pensadis pri tio, la vizio de Jehxezkel en Jehxezkel 37 venis al mia menso, kaj specife, la demando de la Eternulo: " Cxu revivigxos cxi tiuj ostoj?" Jehxezkel ne povis respondi la demandon, sed la Eternulo demandis lin, por ordoni al la sekaj ostoj esti vivigitaj. Post kiam la sekaj ostoj venis reen al vivo je la ordono de Jehxezkel, la Eternulo donis al li la signifon de la vizio: la sekaj ostoj estis la tuta domo de Israelo, kiuj pensis, ke iliaj ostoj sekigxis, kaj pereis ilia espero (vidu: verso 11). La Eternulo tiam demandis al Jehxezkel por profeti al la popolo, ke Li (Dio) malfermu iliajn tombojn kaj suririgu ilin el iliaj disjxetitaj lokoj; ke Li konduku ilin al la tero de Israelo. Post tiuj, la popolo de Israelo scius ke Li estas la Eternulo, kiam Li malfermos ilian tomboj kaj alportos ilin el la fora lokoj. Li ankau promesis meti Sian Spiriton en ili kaj ke ili vivus (vidu: versoj 12-14). Malgrau la nivelo de korupto en Nigxerio, mi kredas, ke Nigxerio estos libera de korupto unutage. Nur, mi ne povas diri, kiel rapide tio estos. Tamen, kiun rolon mi ludas por fari cxi tion veni al realeco pli frue? Kiujn rolojn vi ludas por fari Nigxerion libera de korupto? Por ne-nigxerianoj, kiujn rolojn vi ludas por fari vian socion libera de korupto? La ostoj de honesteco povas revivigxi kie ajn vi trovos vin mem per kontribuo de via propra pozitiva kvoto al gxi. Evitu korupton en ajna formo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la Eternulo rompu cxian jugon de korupto en via vivo kaj socio.

Saturday, July 12, 2014

KIEL POVAS DIO PLENUMI SIAN VOLON?

Estimataj, KIEL POVAS DIO PLENUMI SIAN VOLON? "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). "Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni cxiuj estas la produkto de Via mano" (Jesaja 64:7). Foje, mi uzas la vortojn de la himnoj kiujn mi dissendis cxiutage surrete por pregxi por homoj. Mi faras cxi tion cxar multaj homoj nur kantas kaj gxuas la melodiojn de tiuj himnoj sen mediti pri la vortoj de la himnoj. Antau nelonge, oni pruvis min prave kiam mi uzis la vortojn de la populara angla himno "HAVE THINE OWN WAY, LORD" de Adelaide A. Pollard por pregxi por homoj tiutage. Mi estis surprizita kiam iuj homoj en miaj kontaktlistoj demandis min, kiel Dio povas plenumi sian volon en iliaj vivoj. Kiam oni petas de Dio por plenumi sian volon en onia vivo, oni sugestas du aferojn: unu, oni estas depende de Dio kaj estas preta por cedi al la volo de Dio, kaj du, Dio povas fari la gxustajxon je kaj super ies vivo. Tial, tiu kiu permesas al Dio plenumi sian volon super onia vivo cedas sian tutan vivon al Dio por gvido kaj direkto. Tiaj homoj permesos ke Dio faru kiel Li volas super iliaj vivoj sen barakti kun Dio aux devigi Dion fari ilian volon. Provinte igxi misiisto en Afriko sen sukceso, Adelaide A. Pollard cedis sin al Dio kaj verkis tiun himnon, "HAVE THINE OWN WAY, LORD" [esperante: Plenumigxu Via volo, Eternulo]. Sxi similis sin al argilo dum Dio estas la Formanto kiu formas la argilon, kiel li volas. Sxi atendis kaj cedis sin tiel ke Dio povus formi sxin lau Lia volo. Ecx kiam sxi diris tion, sxi plue pregxis ke Dio sercxu sxin kaj provu sxin kaj lavu sxin kiel sxi humile riverencis je la Lia cxesto. Cxar sxi permesis al Dio plenumi Sian volon en sxia vivo, sxi povus pregxi ankau ke Dio helpu sxin, tusxu sxin kaj sanigu sxin de vundita kaj laca koro. Cxefe, sxi deziris esti nutrata per la Sankta Spirito por vidi nur Kriston cxiam logxi en sxi. Cxu vi jam permesis al Dio plenumi Sian volon en via vivo? Cxu vi permesas al Dio esti la Formanto de la argilo en via vivo? Cedu vian tutan vivon al Li kaj ne baraktu kun Li super la ambicioj de via vivo. Li formos vian vivon en bona maniero ol vi iam imagis. Eternulo, plenumu Vian volon en mia vivo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne baraktu kun Dio sed permesu ke Li plenumu Sian volon en via vivo tiel, ke via vivo estos formita kiel Li volas gxin.

Saturday, July 5, 2014

KELKAJ HAVAS MANGXAJXON, SED...

Estimataj, KELKAJ HAVAS MANGXAJXON, SED... "Elversxigxas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis gxin en la domon de Dio, cxe lauta kantado kaj glorado de festanta amaso" (Psalmo 42:5). Unu el la kantoj kiujn ni kutimis kanti kiam mi estis en elementa lernejo estas jene en la angla, “Some have food, but cannot eat; some can eat, but have no food. We have food and we can eat. Glory be to You, O Lord!” [esperante: "Kelkaj havas mangxajxon, sed ne povas mangxi; kelkaj povas mangxi, sed havas nenian mangxajxon. Ni havas mangxajxon kaj ni povas mangxi. Gloro estu al Vi, ho Sinjoro!] "Honeste, kiel multaj el miaj samtempuloj, mi ne scias la realajn vortojn de tiu kanto kaj multaj aliaj popularaj kantoj kantitaj en lernejo en tiuj tagoj. Ni nur kantis ilin rutine. Tamen, nur lastatempe, mi audis gxin de kelkaj lernantoj kiam ili volis havi sian tagmezan pauzon. Mi atente auskultis al gxi kiel gxi refresxigis mian memoron de miaj tagoj en elementa lernejo, kaj mi pripensis la vortojn de la kanto. Multaj homoj vere havas sate da mangxajxo kaj aliaj financaj kaj materialaj rimedoj, sed ili ne povas gxui ilin pro fizikaj malsanoj, psikologia traumato kaj aliaj malhelpoj, kiuj estas preter ilia rego. Aliflanke, multaj personoj estas sanaj sen streso, sed ili ne havas mangxajxon kaj aliajn financajn kaj materialajn rimedojn por gxui. Tiu scenaro povas esti komparata al la joruba sentenco: unu, kiu havas kapon ne havas cxapon surhavi sur gxi. Tamen, multaj el ni havas mangxajxon kaj aliajn financajn kaj materialajn rimedojn relative kaj ni povas gxui tion cxar ni havas malgrandan au nenian fizikan malsanojn, psikologian traumaton kaj aliajn tiajn aferojn kiuj povas malhelpi al ni la gxuon de la Dio-donitaj rimedoj. Gloro, ja, estu al Dio. La verkisto de Psalmo 42 povus klarigi cxi scenaron bone. Li volis aligxi al aliaj adori Dion sed li estis malhelpita de fizika malsano kaj psikologia traumato, kiuj estis preter sia rego. Tamen, li kuragxigis sin metante sian esperon al Dio. Aliflanke, alia psalmisto en Psalmo 103 esprimis sian gloron al Dio "kiu satigas per bonajxoj" (verso 5). Cxu vi donu gloron al Dio, pro la graco Li kiun Li donis al vi por gxui la rimedojn per kiuj Li favore dotis vin? Kelkaj havas tiujn rimedojn, sed ili ne povas gxui ilin. Kelkaj deziras havi tion, kion vi havas, sed ne disponas ilin. Danku Dion pro tio, kion Li faris por vi, kaj Li ebligos vin gxui ilin plie. Mi havas mangxajxon, kaj mi povas mangxi. Gloro estu al Vi, ho Sinjoro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: 1. Pregxu, ke vi cxiam danku Dion pri la graco por gxui Lian bonecon en via vivo. 2. Pregxu por homoj, kiuj volas gxui la bonecon de Dio, sed ne povas pro iuj malhelpoj.

Saturday, June 28, 2014

ESTOS PLUVOJ DE BENO

Estimataj, ESTOS PLUVOJ DE BENO "Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno" (Jehxezkel 34:26). Pasxtisto en la Malnova Testamento simbolas regxan gardiston de la popolo de Dio. Cxi tio estas la kialo pro kiu la grandaj viroj de la Malnova Testamento estis aluditaj kiel pasxtistoj (Jeremia 23:1ss; Jehxzkel 34:1ss). Ecx Dio estis nomata la pasxtisto de Izraelo en Psalmo 80:1 (vidu ankau: Psalmo 23; Jehxzkel 34:11-16). Bedaurinde, multaj el la estroj de la popolo Izraela estis malbonaj pasxtistoj. Ili miskondukis la popolon. Ili nur nutris sin al la malprofito de la popolo. Cxi tio igis Dion deklari veon sur ili (Jehxezkel 34:2-6). Li diris ke Li faros ilin elpostulitaj pro la miskondukitaj kaj nenutritaj sxafoj kiuj estis la popolo kiun ili kondukis (versoj 7-10). Tamen, la bona novajxo estas ke Dio promesas sercxi Siajn sxafojn kaj prizorgi ilin (versoj 11-16a). Kie estis neniu justeco, precipe inter la popolo, Dio promesas ke Li pasxtas la sxafaron per justeco (versoj 16b-24). Li promesas fari kun ili interligon por ke ili havu ripozon (verso 25). Precipe, Li sendos al ili pluvojn de beno (verso 26). Cxi tiuj pluvoj de beno entenas fruktodonecon, sekurecon, liberecon el premado, kaj tiel plu. La Eternulo faros cxi tion por ke Lia popolo sciu ke ili apartenas al Li, kaj ke Li estas la cxiopova Dio, la Sinjoro super cxiuj sinjoroj, la Dio de la universo. Cxu la estroj de via lando, eklezio, au grupo trompis vian esperon? Cxu ili ne plenumis la devojn de Dio je iliaj estraj roloj? Cxu vi ne plu fidis al ili? Kuragxigxu! La Eternulo sercxos vin kaj prizorgos vin. Li kondukos vin per justeco. Li faros kun vi interligon de paco kaj vi havos ripozon. Precipe, estos pluvoj de beno por vi de Li - pluvoj de fruktodoneco kaj abundeco, sekureco kaj protekto, libereco de premado, promocio, kaj tiel plu. Vi ankau scios ke la Eternulo estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna (vidu: Psalm 100:5). Homoj gloros Dion pro la bonajxoj kiujn Li faros en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Manifestu vin, Eternulo, en cxi tiu mondo kiu estas plena de maljusteco kaj premado kaj lasu la mondon scii ke vi estas la cxiopova Eternulo je la nomo de Jesuo. 2. Dio, lasu viajn pluvojn de beno esti sur mi, miaj edz(in)o, infanoj, laboro, kaj cxio kio apartenas al mi je la nomo de Jesuo. 3. Lasu homojn de la mondo scii ke vi estas mia Dio per la bonajxoj kiujn vi faros en mia vivo je la nomo de Jesuo. Amen.

Sunday, June 22, 2014

VI KOMPLETIGOS GXIN!

Estimataj, VI KOMPLETIGOS GXIN! "Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankau finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi" (Zehxarja 4:8-9). La popolo Izraela estis returne veninta de la ekzilo. Ili refortigis la erojn de sia nacieco sub la estrado de Zerubabel. Unu el tiaj eroj estis la rekonstruo de la templo de Dio en Jesusalem. Tamen, fortaj kontraustaroj alfrontis ilin de najbaraj landoj kiuj ne volis ke ili refortigu sian nacion (vidu: Ezra 4). Estis dum unu el cxi tiuj kontraustaroj ke la vorto de Dio venis al profeto Zehxarja por recertigi Zerubabelon ke li estos tiu kiu definitive kompletigos la konstruan projekton. Zehxarja Cxapitro Kvar estas plena da profetajxoj rilate la proceduron de la kompletigo de la rekonstruo de la templo: unue, gxi ne estas per homa forto nek potenco, sed per la Spirito de Dio (verso 6). Tio signifas ke la sukceso de la projekto estos per la faro de Dio, ne per la ago de homoj. Due, cxiuj fortaj kontraustaroj kontrau la projekto estos malsukcesaj (verso 7). Cxi tio precize okazis kiam Regxo Dario eldonis dekreton por malhelpi cxiujn kontraustarojn (vidu: Ezra 6:1-12). Trie, la persono mem kiu metis la fondon de la rekonstruo de la templo estos tiu kiu kompletigos gxin (verso 9). Tiu promeso efektive plenumigxis (vidu: Ezra 6:13-18). La lastajxo sed ne la malgravajxo de la proceduro estas la fakto ke ili ne malsxatu la tagon de malgrandajxoj (verso 10a). Tio estas, ili ne malestimu la malgrandajn rimedojn kiujn ili havis, precipe, la tempon kiam ili komencis la projekton kun neniu espero. Cxi tio ankau eble signifas ke ili ne subtasku sian malgrandan au malrapidan progreson je la laboro. Ili ne lasu ke la malestimado de aliaj homoj malkuragxigu ilin (kp. 1 Timoteo 4:12). La rezulta efiko estas ke homoj gxojos je la kompletigo de la projekto (verso 10b). Kian projekton vi jam komencis? Cxu gxi estas akademia okupo, konstrua projekto, komerca projekto, au ecx diservo? Cxu vi alfrontas kontrauxstarojn, au havas malfacilajxojn kompletigante gxin? Cxu homoj rigarde malsxatas pro la sxajna malsukceso au malrapido en gxia kompletigo? Viaj manoj kiuj komencis la projekton perfektigos gxin gxis kompletigo je la nomo de Jesuo. Sekvu ankau la proceduron kiu estis donita al Zerubabel. Ne fidu al via kompreno, forto au rimedo. Fidu al Dio. Lia graco estas suficxa por vi. Cxiuj malfacilajxoj antau vi vanos, kaj cxiuj kontraustaroj estos venkitaj. Kredu ke vi kiu komencis la projekton kompetigos gxin. Kaj ne malsxatu la tagojn de via humila komenco. Ne malestimu vin. Ignoru la malestimon de homoj. Memoru, "...Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo" (Filipanoj 1:6). Vi kompletigos la projekton! Homoj gxojos kun vi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 14, 2014

KIA KONSOLANTO ESTAS VI?

Estimataj, KIA KONSOLANTO ESTAS VI? "Mi audis multe da similaj aferoj; tedaj konsolantoj vi cxiuj estas" (Ijob 16:2). Mi kutime kompatas la viron Ijob kiam ajn mi legas la libron de la Sankta Biblio kiu portas lian nomon. Jen viro kiu perdis cxion kion li posedis je sama tago. Oni afliktis lin per malsano, kaj lia edzino konsilis lin blasfemi Dion kaj morti. Por pli malbonigi liajn problemojn, liaj tiel nomataj amikoj kiuj venis por konsoli lin farigxis "tedaj konsolantoj." Ili "afliktadis kaj turmentadis" lin per vortoj dum ili kulpigis lin pro liaj angoroj. Ili devus atenti la konsilon de Ijob, "Ho, se vi silentus, tio estus sagxeco de via flanko" (Ijob 13:5. Vidu ankau: verso 13; 16:3; 18:2; 19:2; 21:2-3). Ju pli Ijob avertis ilin konsideri sian malfelicxon des pli ili riprocxis lin pro lia sankt-afekteco. Ili ja estas "senutilaj kuracistoj" (Ijob 13:4). Travivajxoj jam pruvis ke silento estas la plej bona rimedo por konsoli iun kiu estas funebranta. Homo eble havas malsaman opinion, precipe homoj kiuj estas korelversxemaj. La amikoj de Ijob faris bone kiam ili unue venis al li por restado "kun li dum sep tagoj kaj sep noktoj" (Ijob 2:13), sen parolo de ecx unu vorto. Tio estas kunsentado. Anstatau esti plena de vortoj, estas pli bone esti plena de ago - tio kion oni povas fari por mildigi au ecx solvi la problemon se gxi estus solvebla. Cxi tio estas tio kion Jesuo Kristo faris je cxiuj kazoj kiam Li levis iun el la mortintoj (vidu: Luko 7:11-17; 8:49-56; Johano 11:17-44). En cxiuj kazoj, Jesuo ne parolis multe. La apostoloj ankau sekvis cxi tiun ekzemplon (Agoj 9:36-43; 20:7-12). Vi eble ne povas fari kiel Jesuo Kristo au la apostoloj solvante tute iun problemon, sed vi povas atenti cxi tiun admonon, "Gxoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj" (Romanoj 12:15). Ne estu konsolanto kiel unu el la amikoj de Ijob. La Sankta Biblio diras, "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Kia konsolanto estas vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu sendi vian reagon al cxi tiu mesagxo retke al mi au kopii min cxe . Dio benu vin!

Saturday, June 7, 2014

PARENCOJ PER EDZIGXO: CXU BENO AU MALBENO?

Estimataj, PARENCOJ PER EDZIGXO: CXU BENO AU MALBENO? “Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Hxetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Hxetido. Gen 26:35 Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan” (Genezo 26:34-35). Mi estis en geedzigxa festo iun tempon kiam mi audis virinon diskuti kun alia virino pri sxia dolcxa sperto kun la fratinoj de sxia edzo. Lau sxi, la fratinoj de sxia edzo estas tiel bonaj al sxi kaj sxia filo, ke kiam ajn ili renkontas sxin, ili cxiam laudas sxin kaj donas al sxi kaj sxia filo monajn kaj materiajn donacojn. Mi ne povas memori kion iniciatis la diskuton pri tiuj bofratinoj, sed tiu atesto memorigis min pri virino kiu konspiris kun sia patrino kaj fratinoj fraudi sxian edzon de miloj da usonaj dolaroj. Mi scivolas pri kia bopatrino kaj bofratinoj ili estas al la homo. Parencoj per edzigxo povas esti bopatr(in)o, boinfan(in)o au bofrat(in)o. Parencoj per edzigxo povas esti beno por geedza paro en multaj manieroj. Tio eble estas per amo, sagxo, kuragxo kaj donacoj. La Sankta Biblio faras noton de kelkaj helpemaj rilatoj per parencoj per edzigxo, nome Rut kaj Naomi (Rut 1), Petro kaj lia bopatrino (Marko 1:31), kaj Jitro, kiuj gvidis al sia bofilo, Moseo (Eliro 18). Tamen, parencoj per edzigxo ankau povas esti peza sxargxo por geedza paro toleri. La Biblio ankau havas ekzemplojn de tio: la edzinoj de Esav estis fonto de malgxojo por siaj bopatroj (Genezo 26:34-35). La bopatro de David, Regxo Saul, sercxis lin en provoj por mortigi lin (1 Samuel 19:11). Laban, la bopatro de Jakob trompis lin (Genezo 31:7). Ahxab kaj Izebel havis malbonan influon je Jehosxafat, regxo de Judujo, cxar Atalja (edzino de Jehoram, filo de Jehosxafat) estis ilia filino. Cxu vi havis parencojn per edzigxo por nur kelkaj monatoj, au gxi estis dum multaj jaroj, ili devos esti au beno au malbeno por vi. Ekzemploj abundas je parencoj per edzigxo kiel beno je multaj okazoj kaj kiel malbeno je aliaj multaj okazoj. Simile, cxu vi estas beno au malbeno por viaj parencoj per edzigxo. Multaj faktoroj determinas cxu ili estas beno au malbeno por vi kaj inverse. La granda demando estas: cxu vi estas beno au malbeno por viaj parencoj per edzigxo? Unu cxefa afero, kiu povas fari vin beno al viaj parencoj per edzigxo estas ke vi rilatus kun ili ne kiel parencoj de via edz(in)o, sed kiel viaj propraj parencoj. Viaj parencoj per edzigxo ne estos fonto de malgxojo por vi, kaj vi ankau ne estos fonto de malgxojo por viaj parencoj per edzigxo je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 31, 2014

ESTAS NE FINITE...

Estimataj, ESTAS NE FINITE... “Kaj Sara diris: Ridindajon faris al mi Dio; cxiu, kiu audos, ridos pri mi. Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? Cxar mi naskis filon en lia maljuneco” (Genezo 21:6-7). La fino de la UEFA Cxampiona Ligo de la jaro 2014 jam okazis, sed gxi havas unu grandan lecionon: Ne estas finite gxis gxi estos finita. Mi ne havis la sxancon televidi la epopean futbalan matcxon dumtempe, sed mi sekvis la cxiuminutajn komentojn je la UEFA oficiala retejo kaj tion kion homoj diris tra iliaj montraj mesagxoj je mia BBM. Preskau cxiuj (inkluzive de la sxatantoj de Real Madrido FC) jam pensis ke Klubo Atlético de Madrido jam venkis la matcxon kiam la teamo gvidis per sola golo je la naudek minutoj de la matcxo. Fakte, la komento de unu el miaj BBM kontaktoj cxirkau naudek minutoj de la matcxo estis rimarkinda. Li diris ke li atendis por vidi kiel Kristano Ronaldo ploros je la fino de la matcxo. Interese, Ronaldo maltrafis multajn sxancojn poenti dum la dauro de la akurata tempo de matcxo. Tamen, je naudek tri minutoj de aldonita tempo, Sergio Ramos egalis egaligis por Real Madrido FC kaj tial farigxis ke la matcxo iris por plia timo kiam tri aliaj goloj estis poentitaj de Real Madrido FC, inkluzive de lastminuta puna piedbato de Ronaldo. Real Madrido FC estis kronita kiel la nova Europaj cxampionoj kaj Ronaldo per tiu puna piedbato kreis novan rekordon en la gola poentado de UEFA Cxampiona Ligo. Efektive, estas ne finite gxis gxi estos finita. Neniu, inkluzive de Abraham kaj Sara, iam pensis ke Sara naskos propran infanon post naudek jaroj de agxo. Ili (Abraham kaj Sara) ecx pridubis Dion kiam Dio sciigis al ili ke sxi havos filon “en la sama jartempo” (Genezo 18:10). Tamen, “en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris” (Genezo 21:2), Sara naskis filon. Sxi poste atestis, “Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? CXar mi naskis filon en lia maljuneco” (Genezo 21:7). Elizabeto faris similan ateston: “Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riprocxon inter homoj” (Luko 1:25). Estas ne finite gxis gxi estos finita. Cxu vi estas je rando de perdo de espero pri ia aparta situacio? Ne perdu esperon! Estas ne finite gxis gxi estos finita. Kiam estas vivo, estas espero. Je la neatendita okazo, la Eternulo levigxos, kaj surprizos vin. Homoj kiuj malestimas vin baldau alte estimos vin. Vi baldau atestos al la boneco de Dio en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 24, 2014

KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO?

Estimataj, KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO? "La beno de la Eternulo ricxigas, kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi" (Sentencoj 10:22). Kiam oni priparolas ricxajxon, onia penso rapide iras al la populara signifo de la vorto "ricxajxo" kiun iu vortaro donas kiel "(posedo de) granda kvanto de mono, posedajxo, ktp." Alia signifo de iu enciklopedio estas "amasigo de varoj havantaj ekonomian valoron." Tamen, en cxi tiu verko temas pri la largxa signifo de la vorto - granda kvanto da io. Cxi tio eble povas esti eduko, scio, kompreno, sagxo, lerto, talento, sperto, inteligenteco, ktp. Iu joruba proverbo lauvorte estas jene: la fonto de ricxajxo estas malpura. Oni estas devigita konsenti kun cxi tiu proverbo se oni pensus pri akiro de ricxajxo nuntempe. Esti ricxa au mona au materia terminoj au ecx gxenerala termino ne estas facilajxo. La malbeno de Dio sur homon post la falo en la Edena Gxardeno estas parto de cxi tiu malfacilajxo en akiro de ricxajxo (vidu: Genezo 3:17-19). Tiuj kiuj estas ricxaj klarigos plibone tion kion ili trapasis antau ol ili farigxis tiuj kiuj ili estas hodiau. Efektive, oni ne povas nudigi la fonton de la ricxajxo de multaj ricxuloj hodiau pro gxia malpureco morale. Tamen, la proverbo estas en granda kontrasto kun la instruoj de la Sankta Biblio. Malgrau la malbeno kiu igas aferojn malfacilaj por homo, la Sankta Biblio diras, "Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi" (1 Kroniko 29:12). Dio diris al la popolo Izraela, "...memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon" (Readnomo 8:18). Estas cxi tiu speco de ricxajxo kiu elvenas de la beno de la Eternulo al kiu Li aldonas nenian malgxojon. La fonto de tia ricxajxo ne estas malpura. Gxi estas pura kaj dia. Iu ajn kiu havas gxin gxuas gxin plene. Sed la monda ricxajxo cxiam alportas nesatigeblan deziron por plua kiu igos tiun kiu havas ne gxui gxin. Kia estas la fonto de via ricxajxo? Cxu gxi estas malpura au dia? Dum vi aspiras farigxi ricxa finance, materie au en aliaj aferoj, kio placxus al vi esti la fonto de via ricxajxo? Petu por la benoj de Dio kiu alportas ricxajxon kun nenia malgxojo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 17, 2014

FARU VIAN PROPRAN PARTON!

Estimataj, FARU VIAN PROPRAN PARTON! "Kaj Josuo...batalis kontrau la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Hxur supreniris sur la supron de la monteto. Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj Hxur subtenis liajn manojn… kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo" (Eliro 17:10-13). Unu el la plej sxatataj kantoj de la baptista virina misia unio de Nigxerio estas jene angle: "If we work together, Together, together; If we work together, the happier we’ll be. Your work and my work, our work for the Lord; If we work together, the happier we’ll be." [Esperante: "Se ni laborus kune, Kune, kune; Se ni laborus kune, des pli felicxaj ni estas. Via laboro kaj mia laboro, nia laboro por la Eternulo; Se ni laborus kune, des pli felicxaj ni estas."] Iu okazajxo kiu okazis al la popolo Izraela dum gxi iris el Egipitujo, gxia lando de sklaveco, al Kanaan, gxia promesita lando konfirmas cxi tion. Survoje, la Amalekidoj decidis embuski kontrau ili. Estis neniu kialo donita por cxi tiu atako. Tamen, Moseo agis sendante Josuon kaj kelkajn virojn por iri kaj batali kontrau la Amalekidoj. Li ankau decidis fari sian propran parton je la batalo irante supre al monto por propeti por ili. Josuo kondukis la batalantajn virojn al la batalo kontrau la Amalekidoj. Moseo ankau kondukis alijan du homojn, Aaronon kaj Hxuron, al iu monto kie li propetis por la batalantaj viroj. Ju pli li levis siajn manojn, des pli la Izraelidoj venkis, sed la Amalekidoj venkus kiam ajn li mallevis siajn manojn. Tiam, li lacigxis. Aarono kaj Hxur, tial, faris sian propran parton trovante sidlokon por Moseo kaj helpante lin levi siajn manojn, certigante ke la Izraelidoj havu tutan venkon. Kvin malsamaj estuloj faris siajn proprajn partojn por doni al la Izraelidoj sukceson: 1) Josuo kiu atentis la ordonon de Moseo elektante kaj kondukante la batalantajn virojn; 2) la elektitaj viroj kiuj faris la batalon; 3) Moseo kiu iris por propeti por ili; 4) Aaron kaj Hxur kiuj tenis la manojn de Moseo kiam li lacigxis; kaj 5) Dio kiu donis la venkon. La rolo de neniu el cxi tiuj estuloj povas esti subtaskita. Same, la moto de la unio aludita supre estas tauga cxi tie: "Cxar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio" (1 Korintanoj 3:9). Dio jam etendis la inviton al laboro kun Li al ni. Cxu vi respondis al la invito? Eble, gxi estas cxe via loka pregxejo, je diservo kiel cxi tiu , au en alia loko. Cxu vi faras vian propran parton? Ne gravas kiel malgranda au nesignifa via parto eble estas, faru vian propran parton, kaj faru gxin fidele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 10, 2014

MI SALUTAS PATRINOJN

Estimataj, MI SALUTAS PATRINOJN "Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, gxis starigxis mi, Debora, gxis starigxis mi, patrino en Izrael" (Jugxistoj 5:7). Mi cxiam admiras virinojn speciale patrinojn por ilia eksterordinara zorgema sinteno. Fakte, mi salutas ilin. La reganta afero de la forrabado de lernejaj knabinoj en Chibok (urbo en la nordorienta Nigxerio) de la ekstrema islama aktivuloj popole konataj kiel Boko Haram denove liveras la zorgeman sintenon de virinoj. Dum multaj viroj estas indiferentaj pri la afero au malseriozigas la aferon, la virinoj estas en la avangardo de la protesto kaj lukto por la savo de tiuj forrabitaj lernejaj knabinoj kiuj estas super 200. Deborah en la Sankta Biblio estis unu el tiaj esceptaj patrinoj. Jugxistoj cxapitroj kvar kaj kvin donis sxian historion pri kiel sxi lauvorte "levigxis ... [kiel], patrino en Israelo" savi la popolon de Israelo el Kanaanida premado. Alia virino kuragxe helpis sxin doni al la Izraelidoj venkon super iliaj malamikoj. Patrinoj, precipe zorgemaj kaj respondecaj, estas eksterordinaraj. Mi faris la distingon cxar estas evidenta kialo ke kelkaj el ili estas ne zorgemaj kaj respondecaj. Tamen, plej multaj el ili estas. Mi salutas tiujn zorgemajn kaj respondecajn patrinojn. Cxu vi estas unu? La Eternulo rekompencas viajn oferojn al viaj edzoj, infanoj kaj aliaj. Vi vivos rikolti la klopodojn de via patrineco je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Tago de la Patrino! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Mi aligxas milionoj da patrinoj kaj aliaj homoj tra la mondo alvokadi la islamajn aktivulojn popole konatajn kiel Boko Haram liberigi la forrabitajn knabinojn kaj cxesigi iliajn malbonajn agadojn. La cxiopova Dio povas batali por Mem. Neniu povas sukcese defendi Lin.

Saturday, May 3, 2014

KIO ESTUS VIA ATESTO?

Estimataj, KIO ESTUS VIA ATESTO? "Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankau estis en Kristo antau ol mi. Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo." (Romanoj 16:7, 10). Kiam Paulo finis sian epistolon al la kristanoj en la imperia urbego Romo, li listigis, en Romanoj 16, katalogon de homoj kiuj influis lian vivon kaj la diservon iumaniere. Dum li listigis ilin, li menciis precize tion kion kelkaj el ili faris por li kaj la kristana kredo. Inter ili estis Priskila kaj Akvila, kiuj pro lia vivo riskis siajn kolojn (versoj 3-4); Epajneto, kiu estas la unuaajxo de Azio por Kristo (verso 5); Maria, kiu multe laboris por aliaj kristanoj (verso 6); Androniko kaj Junio, miaj parencoj kaj miaj kunkaptitoj, kiuj estas konataj inter la apostoloj (verso 7); Urbano, kunlaboranto por Kristo (verso 9); Apeleso, kiu estis provita kaj aprobita en Kristo (verso 10); Trifajna kaj Trifosa, virinoj kiuj laboras en la Sinjoro (verso 12a); Persiso, alia virino amata, kiu MULTE laboris en la Sinjoro (verso 12b); kaj la patrino de Rufo, kiu jam farigxis patrino de Paulo (verso 13). Paulo ankau menciis pretere kelkajn aliajn inkluzive Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, Filologon, Julian, Nereon kaj Olimpason kaj aliajn nenomitajn sanktulojn. Interese, multaj el cxi tiuj nomoj ne estas rememoritaj nuntempe cxar ili ne estas parto de la plej komunaj nomoj donitaj al niaj infanoj, tamen, ili havas neforgeseblajn atestojn en la Sankta Biblio. Kio estus via atesto en la nomelvoko de la sanktuloj? Cxu via nomo estus menciita pretere au cxu gxi ecx estus unu en la nemenciitaj nomoj? Penu por havi bonan ateston en via hejmo, pregxejo, laborejo kaj la socio gxenerale. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 19, 2014

LA BATALO ESTAS NUN FINITA

Estimataj, LA BATALO ESTAS NUN FINITA "La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo " (1 Korintanoj 15: 56-57). La latina himno “Finita Iam Sunt Proelia” [esperante: "La Batalo Estas Nun Finita"] estas ofte kantata kiel Paska himno, kaj (en mia parto de la mondo) dum entombigaj servoj. Tiu himno montras la venkon, kiun Jesuo Kristo havas super la potenco de morto. Gxi ankau kaptas la triumfan gxojon de Lia relevigxo kaj la estonteca revivigxo de tiuj kiuj kredas je Li. Ne mirinde, la himno estas kantata dum entombigaj servoj de kredantoj je Kristo. Jesuo Kristo elacxetis homaron estante kiel elacxeto por ni per Sia morto. Li konkeris la potencojn de la infero kaj restarigis la ligilon inter falinta homaro kaj la cxielo. Cxi tiu himno ja festas la batalon batalitan kaj venkitan cxe la kruco de Kalvario. "La povoj de la morto jam plenumis sian plej malbonan," sed Kristo gajnis la venkon. La konflikto estas finita kaj la batalo estas farita. Venko de la vivo estis gajnita kaj la kanto de triumfo komencigxis: Haleluja! Haleluja! Haleluja! La povoj de la morto ja faris sian plej malbonan, sed Kristo dissemis siajn legiojn. Li fermis la oscedantajn pordegojn de infero kaj faris la stangojn el cxielo altaj portaloj falintaj. Ni povas nun eksplodi per krioj de sankta gxojo elprenas: Haleluja! Post tri malgxojaj tagoj en la tombo, Li glore levigxis el la mortintoj. Haleluja! La lasta strofo de la himno estas pregxo - pregxo, ke Kristo, per sia morto, povus liberigi nin el morto tiel ke ni vivu kaj kantu al Li: Haleluja! Jesuo Kristo ja batalis kaj venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko. Kredantoj je Li supervenkas (vidu: Romanoj 8:37). Tamen, tio ne signifas ke ili estas liberaj de la luktoj de la vivo. Fakte, Jesuo Kristo kategorie diris al Siaj discxiploj, ke ili havos problemojn en tiu cxi mondo. La bona novajxo estas ke Li jam venkis la mondo (vidu: Johano 16:33). La impliko de cxi tio por cxiu kredanto estas ke malgrau la fakto, ke Jesuo Kristo venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko, ni devas daurigi kun la diversaj luktoj de la vivo, gxis ni mortos au Jesuo Kristo revenas kun la plena konscio ke Li jam donis al ni venkon. Haleluja! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 12, 2014

LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?

Estimataj, LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO? (Teskto: Luko 19:28-40) Palmodimancxo, la cxiujara soleno antaux Paskodimancxo memorhonorigas la triumfan eniron de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemon. La evento okazis je la unua tago de la Pasiona Semajno. La nomo "Palmodimancxo" devenas el Johano 12:13, "[Ili] prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana?." La soleno komencigxis cxirkaux tria-kvara jarcento p.K. Tamen, cxu la evento havas ian signifon? Cxu ni lernas ian lecionon? La evento montras humilon kaj pacon de Jesuo Kristo (v. 30). Jesuo Kristo elektis enrajdi Jerusalemon sur azeno (vidu Mateon 21:2), ne cxevalo. Azeno simboligas humilon kaj pacon dum cxevalo estas kutime asociita kun forto kaj milito. La rezulto de Lia elekto estis honoro kaj gloro (vv. 37, 38; Johano 12:19). La kristana mesagxo ne estas mesagxo de perforto aux tiranemo, sed mesagxo de paco (vidu: Efesanoj 6:15), cxar "...cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita." La evento pluklarigas tutan transdonon (v. 35). La posedintoj transdonis la azenidon al la fremduloj kiuj venis malligi gxin. Same, la azenido lasis sin esti uzata de Jesuo Kristo surrajdi gxin. Ni devas ankaux esti pretaj transdoni niajn posedajxojn kaj ecx nin mem tute por la uzo de la Sinjoro. La postefiko de la transdoneco estas alia leciono - nemeritita honoro (vv. 35, 36). Estas nekutime seli azenojn, sed pro la trasdono de la azenido, gxi estis selita kaj farigxis ilo por Jesuo Kristo. La azenido ricevis parton de la honoro farita de homo por Jesuo Kristo. Iu ajn kiu transdonas sin al Jesuo Kristo ankaux travivos la gracon - la nemerititan favoron - donitan de Dio (vidu: Efesanoj 1:3-4; 2:4-8). Plue, la nedependeco kaj nekonformeco de homoj estis demonstritaj en la evento (vv. 37-38). Malpli ol semajno [semajnon] post la evento, la sama jerusalema homamaso kiu kriis "Hosana!" estis ankaux tiu kiu kriis "Krucumu Lin!" (23:18-23). Jesuo ne estis surprizita pri ili. Li iam deklaris pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: 'Cxi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi'" (Marko 7:6). Finfine, ni vidas la bezonon cxiam lauxdi Dion en cxi tiu evento (vv. 38-40). Iuj el la Fariseoj volis ke Jesuo haltigu la homojn kiuj lauxdis Lin, sed Li diris al ili fundamentan verajxon: " "...se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios" (Luko 19:40). Cxi tiu signifas ke se ni ankaux rifuzas lauxdi Dion, Li levos aliajn homojn, ecx sxtonojn por lauxdi Lin! Dio ne anstatauxigu min per sxtonoj en Lia vinberejo. Kiel ni celebras cxi-jaran Palmodimancxon, pripensu gxin: Cxu vi scias gxiajn signifojn? Cxu ili havas ian influon en via vivo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2004.

Saturday, April 5, 2014

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

Estimataj, KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO? "Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. Kaj Li diris : Jxetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi" (Eliro 4:2-3). Kelkfoje, ni cxiuj sentas neadekvate, nesuficxe, nekapable, nekompetente kaj senhelpe fari ion, dum efektive la rimedoj uzendaj por fari la aferon estas je nia dispono. Moseo trovigxis en tia situacio. Kiel? La Eternulo alvokis lin iri kaj forkonduki la Izraelidojn el la lando de sklaveco. Li provis eviti la plenumon de dia tasko per nekonvinkeblaj senkulpigoj. Li malestimis sin. Do Dio demandis lin, "Kion vi tie havas en via mano?" Moseo eble pensis jene: "Kiel uzeblas simplacha bastono por plenumi tian grandan taskon?" Tamen la "ordinara" bastono farigxis eksterordinara ilo, kiam Moseo transdonis gxin al Dio. Ankaux la discxiploj de Jesuo Kristo haltis antau disdecidigxo. Ili devis satigi pli ol kvin mil homoj en dezerta loko. Kiel tio fareblas? "Unu el Liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al Li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; SED KIO ESTAS TIO POR TIOM DA HOMOJ?" (Johano 6:8-9). Kiel ili povis nutri tiom da homoj per la luncxo de knabo? Ili neniam vidis Dion super siaj kapabletoj. Tamen Jesuo satigis la homojn per tiu "malgranda" nutrajxo, kaj postrestigis dek du korbojn da krompecoj! Same, vidvino de iu profeto estis perdonta siajn du filojn pro la sxuldo. Sxi alkuris profeton Elisxa por helpo. "Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? Diru al mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo nenion KROM KRUCXETO KUN OLEO" (2 Regxoj 4:2). Kiel sxi forpagu siajn sxuldojn per tiu "malgranda" krucxo da oleo? Elisxa diris al sxi iri kaj uzi tiun "malgrandajxon". Sxi plenumis lian ordonon kaj jen forpagis la sxuldojn, kaj ecx havigis al si plie! Simile, mortis la filo de Sxunemanino. Sian bastonon Profeto Elisxa donis al sia servanto, Gehxazi, por ke li iru kaj levu de la morto la knabon. "Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxo de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis" (2 Regxoj 4:31). Li havis neniom da kredo. Li ne povis vidi la eksterordinaran potencon en la "ordinara" bastono. Honeste rigardu vian propran vivon. "Kion vi tie havas en via mano?" Kion vi havas kiu aspektas "ordinare", "malgrande" aux "sensignife"? Rigardu gxin per okulo de kredo. Vi havas ion, kion aliaj ne havas. Lasu Dion uzi gxin fari Siajn mirindajxojn en via vivo. "[Cxar] la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaux Dio" (1 Korintanoj 1:28-29). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 16-a de februaro, 2004.

Saturday, March 29, 2014

CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?

Estimataj, CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON? "Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (2 Regxoj 20:1-3). Regxo Hxizkija de Judujo estis unika el la aliaj regxoj de Judujo. Dum multaj el la aliaj regxoj ne havis bonajn atestojn je iliaj rilatoj kun Dio, li "agadis bone, juste, kaj vere antau la Eternulo, lia Dio" (2 Kroniko 31:20). Dio reciproke donis al li sukcesojn super multaj fortaj regxoj de lia epoko. Kiam estis tauge por li forlasi la scenejon, li estis terure malsana ecx je la punkto de morto. Je cxi tio, Dio sendis al li profeton Jesajan por anonci lian okazontan morton. Tiu estis la absoluta volo de Dio por li. Dio volis ke li forlasu la scenejon dum la ovacio estis plej lauta. Tamen, li malakceptis la absolutan volon de Dio. Li pregxis al Dio por Lia permesema volo, kaj Dio aldonis al lia vivo aliajn dek kvin jarojn. Bedaurinde, la aldonaj jaroj farigxis lia risko. La Sankta Biblio diras, "Hxizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontrau li kaj kontrau Judujo kaj Jerusalem" (2 Kronikoj 32:25). Parto de lia fiero estis la montro de lia potenco al la vizitantaj senditoj de iu Babilonia regxo, ago kiun Dio vigle kondamnis (2 Regxoj 20:16-18; 2 Kronikoj 32:31). Ecx la nasko de lia malvirta filo kaj sekvanto, Manase, okazis dum tiuj aldonaj jaroj. Hxizkija havus puran raporton se li akceptus la absolutan volon de Dio por sia vivo. Jesuo Kristo preskau falis en la kaptilon de permesema volo de Dio kiam Li alfrontis Siajn suferon kaj morton. En la gxardeno de Getsemano, Li pregxis, "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). Li akceptis la absolutan volon de Dio. Li ecx kriis sur la kruco montrinte la agonion de la volo de Dio (Marko 15: 34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11). Tiu ago de Jesuo Kristo jam donis al cxiu Kristano la esperon kiu estas preter ia alia espero ke se ni mortos hodiau, ni iros por regi kun Li. Kio estas via reago kiam Dio malkovras Sian absolutan volon por vi kaj tiu volo ne estas "bona"? Cxu vi ankau malakceptas la absolutan volon de Dio kaj petas por Lia permesema volo? Cxu vi estas preta akcepti la "negativan" respondon de Dio al la deziro de via koro? Memoru, “...por tiuj, kiuj amas Dion, cxio [ecx morto] kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de aprilo, 2006.

Saturday, March 22, 2014

VI ESTOS RESPONDECA

Estimataj, VI ESTOS RESPONDECA “Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj?... Jen Mi iras kontrau la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili en plu estu mangxajo por ili” (Jehxezkel 34:2, 10). Tragedio okazis pasintsemajne en multaj centroj, kie la Nigxeria Enmigrada Servo varbis novajn oficistojn kiam preskau dudek (20) homoj mortis kaj multaj aliaj personoj estis grave vunditaj en amaskuregoj kiam milionoj da junaj senlaboruloj baraktis por partopreni en la varbado. Tio estis poste cxiu el tiuj junaj senlaboruloj estis devigita pagi unu mil nairo (N1000). Jen agado kiu celas varbi malpli ol kvin mil (5000) homojn kaj tio estas certa, ke en korupta lando kiel Nigxerio, la influaj personoj en kaj ekster la registaro jam sciis sian proprajn homojn, kiuj estus fine varbitaj. Ironie, membroj de la tiel nomata nacia konferenco kiujn la registaro elektis kaj inauguris antau nelonge estos pagitaj kvar (4) milionojn da nairoj monate por tri monatoj en lando kiu trovas gxin malfacila por pagi dek ok mil nairojn (N18000) kiel minimumajn salajrojn por siaj laboristoj kaj la plimulto da homoj vivas en ekstrema malricxeco. Multaj, se ne cxiuj, el la membroj de tiu konferenco jam estas bone establitaj ricxaj personecoj. Do, la ricxuloj en la lando igxas pli ricxaj, dum malricxuloj igxas pli malricxaj. Bedaurinde, la plejparto de la homoj en la registaro instigas kaj ecx forte estas implikitaj en tiuj koruptaj praktikoj. Estante en la registaro igxis modo ricxigi sin. Estas domagxe, ke la homoj, al kiuj Dio grace konfidas la zorgon de la nigxeriaj homoj estas la samaj kiuj atakas ilin. La popolo de Israelo en la Sankta Biblio ankau havis similajn spertojn. Iliaj gvidantoj, nomataj en multaj kazoj kiel pasxtistoj, ekspluatis ilin gxis la punkto ke Dio prononcis veojn sur cxi tiuj gvidantoj kaj tenis ilin respondecaj por iliaj kruelaj agadoj kontrau la personoj kiujn ili kondukis (vidu: Jesaja 56:11: Jeremia 10:21; 12:10; 23:1-4: 25:34-36: 50:6: Jehxezkel 34:1-10: Zehxarja 10:3). Oni povas kulpigi la homojn cxe la registaro de koruptaj nacioj kiel Nigxerio pro la putreco en la sistemo de la regado. Ili estas ja mallaudindaj, kaj Dio tenos ilin respondecaj por la sufero de la amasoj malgrau la troajxo de la plimulto de tiuj landoj. Tamen, iu ajn kiu estas en ajna pozicio de gvidantaro estos respondeca por la mizero de la homoj kiujn li/sxi gvidas. Tiuj homoj en la registaro estos respondecaj. Vi ankau en via malgranda angulo de gvidantaro estos respondecaj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 15, 2014

NE FIDU AMIKON

Estimataj, NE FIDU AMIKON "Gardu vin unu kontrau alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado" (Jeremia 9:4-5). La vivo de tipa Judo je la tempo de Jeremia estis tiel degenerinta kaj koruptita ke estas malfacile fidi alian samjudon. Cxiu faris tion kio sxajnis gxuste cxe li. La politikaj estroj jam forlasis la vivantan Dion por senvaloraj dioj. Ecx la religiaj estroj ne estas fidindaj cxar ili miskondukis la popolon per falsaj profetajxoj. Jesaja montris cxi tiun malhonestan situacion tiele, "Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). La situacio igis Jeremian averti la popolon gardi sin kontrau siaj amikoj kaj ne fidi iun ajn fraton (Jeremia 9:4-5). Profeto Mihxa, kiu vivis antau profeto Jeremia, ankau havis similan averton. Audu lin, "Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontrau tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontrau sia patrino, bofilino kontrau sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj" (Mihxa 7:5-6). Cxu cxi tiuj avertoj estas rilataj al ni nuntempe kiel gxi estis al la popolo juda? Cxu honesteco, vero kaj justeco ne estas forsenditaj al forgeseco? Cxu ni povas fidi niajn amikojn, proksimulojn, kunlaborantojn, gefratojn, kaj ecx niajn edz(in)ojn? Cxu miaj amikoj, proksimuloj, kunlaborantoj, gefratoj, kaj ecx mia edzino povas fidi min? Cxi tiuj estas pensigaj demandoj je nia nuntempa socio kiu estas degenerinta morale per iaj abomenajxoj nome de civilizacio, raciigo, kaj liberaleco. Tamen, iu "amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24). Cxi tiu Amiko povas esti fidita cxiutempe ecx dum aliaj trompas vian esperon. La amiko estas Jesuo Kristo (vidu: Johano 15:13-15). Dum estas mafacile au singarde fidi iun amikon, fidu tute al Jesuo Kristo. Vi nemiam bedauros ke vi faris tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de augusto, 2005