Saturday, June 28, 2014

ESTOS PLUVOJ DE BENO

Estimataj, ESTOS PLUVOJ DE BENO "Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno" (Jehxezkel 34:26). Pasxtisto en la Malnova Testamento simbolas regxan gardiston de la popolo de Dio. Cxi tio estas la kialo pro kiu la grandaj viroj de la Malnova Testamento estis aluditaj kiel pasxtistoj (Jeremia 23:1ss; Jehxzkel 34:1ss). Ecx Dio estis nomata la pasxtisto de Izraelo en Psalmo 80:1 (vidu ankau: Psalmo 23; Jehxzkel 34:11-16). Bedaurinde, multaj el la estroj de la popolo Izraela estis malbonaj pasxtistoj. Ili miskondukis la popolon. Ili nur nutris sin al la malprofito de la popolo. Cxi tio igis Dion deklari veon sur ili (Jehxezkel 34:2-6). Li diris ke Li faros ilin elpostulitaj pro la miskondukitaj kaj nenutritaj sxafoj kiuj estis la popolo kiun ili kondukis (versoj 7-10). Tamen, la bona novajxo estas ke Dio promesas sercxi Siajn sxafojn kaj prizorgi ilin (versoj 11-16a). Kie estis neniu justeco, precipe inter la popolo, Dio promesas ke Li pasxtas la sxafaron per justeco (versoj 16b-24). Li promesas fari kun ili interligon por ke ili havu ripozon (verso 25). Precipe, Li sendos al ili pluvojn de beno (verso 26). Cxi tiuj pluvoj de beno entenas fruktodonecon, sekurecon, liberecon el premado, kaj tiel plu. La Eternulo faros cxi tion por ke Lia popolo sciu ke ili apartenas al Li, kaj ke Li estas la cxiopova Dio, la Sinjoro super cxiuj sinjoroj, la Dio de la universo. Cxu la estroj de via lando, eklezio, au grupo trompis vian esperon? Cxu ili ne plenumis la devojn de Dio je iliaj estraj roloj? Cxu vi ne plu fidis al ili? Kuragxigxu! La Eternulo sercxos vin kaj prizorgos vin. Li kondukos vin per justeco. Li faros kun vi interligon de paco kaj vi havos ripozon. Precipe, estos pluvoj de beno por vi de Li - pluvoj de fruktodoneco kaj abundeco, sekureco kaj protekto, libereco de premado, promocio, kaj tiel plu. Vi ankau scios ke la Eternulo estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna (vidu: Psalm 100:5). Homoj gloros Dion pro la bonajxoj kiujn Li faros en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Manifestu vin, Eternulo, en cxi tiu mondo kiu estas plena de maljusteco kaj premado kaj lasu la mondon scii ke vi estas la cxiopova Eternulo je la nomo de Jesuo. 2. Dio, lasu viajn pluvojn de beno esti sur mi, miaj edz(in)o, infanoj, laboro, kaj cxio kio apartenas al mi je la nomo de Jesuo. 3. Lasu homojn de la mondo scii ke vi estas mia Dio per la bonajxoj kiujn vi faros en mia vivo je la nomo de Jesuo. Amen.

No comments:

Post a Comment