Saturday, January 27, 2018

NE PRIDUBU DION!

Estimataj, NE PRIDUBU DION! "Kaj Moseo diris: El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras: Mi donos al ili viandon, ke ili mangxos dum tuta monato! Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke suficxu por ili? au cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke suficxu por ili? Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:21-23). Moseo estis en kriza situacio dum li kondukis la popolon Izraelan al la Promesita Lando. Malgrau la mirakla manao, la popolo ekploris pri aliaj mangxajxoj kiujn iam ili mangxis kiam ili estis en servuto en Egiptujo. Moseo estis tiel dronigita per cxi tiu peto ke li ecx petis de Dio mortigi lin! (vidu: Nombroj 11:15). Tamen, la Eternulo estis preta fari du aferojn por Moseo: unue, sanktigi aliajn homojn kiuj portos la sxargxon de la popolo kun li; kaj due, provizi viandon kiun la tuta popolo mangxus dum unu monato. Moseo ne havis problemon kun la unua solvo, sed li ne povis kredi la duan. Li esprimis sian dubon tuj. Tamen, Dio demandis de Moseo unu el la recertigaj demandoj pri Sia potenco: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?" (versiklo 23. Vidu ankau similajn demandojn en Genezo 18:14; Jesaja 50:2; 59:1; Mihxa 2:7; Zehxarja 8:6). Dio fine faris tion kion Li promesis malgrau la dubo de Moseo (vidu: Nombroj 11:31, 32). Mi miras kial Moseo povis dubi pri la vortoj de Dio post kiam Dio jam montris Sin al li kaj la popolo Izraela je multaj okazoj. Sed, tio estas kiel ni ankau pridubis Dion multfoje. Ni estas tiel dronigitaj per nia situacio ke ni ne memoras ke la potenco de Dio estas pli alta kaj pli granda ol nia situacio. Ni estas tre problemo-konsciaj kaj metas Dion en la antauon. Ecx kiam Li recertigas nin pri Siaj cxeesto kaj potenco por savi nin el nia necerta situacio, ni inklinas dubi pri Li. Kio estas via nuntempa situacio? Cxu vi estas tiel dronigita per la situacio ke vi jam perdis cxiun esperon? Cxu vi kredas ke Dio estas pli granda ol via situacio kaj Li povas savi vin el gxi? Ne dubu Dion! Se vi kredus, vi vidos la gloron de Dio (vidu: Johano 11:40). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco ne pridubi Dion ecx kiam vi trovus vin en necerta situacio.

Saturday, January 20, 2018

"JESUO AMAS MIN, CXI TION MI SCIAS"

Estimataj, "JESUO AMAS MIN, CXI TION MI SCIAS" "Kiel la Patro min amis, tiel mi ankau vin amis; restadu en mia amo" (Johano 15:9). Unu el la himnoj, kiujn mi amis, kiam mi kreskis kiel malgranda infano en loka Baptista eklezio estas la angla himno, "JESUS LOVES ME, THIS I KNOW" [esperante: "JESUO AMAS MIN, CXI TION MI SCIAS"]. Gxi estas unu el la plej sxatataj himnoj de multaj infanoj. Mi ankorau amas la himnon nun, ke mi estas plenkreskulo! Anna Bartlett Warner (1820-1915) verkis la himnon. La versoj de la himno estis komence parto de poemo, kiun sxi verkis kune kun sia pli maljuna fratino Susan Warner (1819-1885). Kiel multaj homoj en sia tempo, William Batchelder Bradbury (1816-1868) enamigxis pri la poemo, kaj kiel muzikisto, li aldonis melodion al la poemo igante gxin himno. Bradbury aldonis la refrenon al la himno. La poemo turnita al himno asertas la amon de Jesuo, kiu estas konata kiel la Sankta Biblio rakontas la historion. Lau la himno kiel asertita de la Sankta Biblio, infanetoj, tiom malfortaj kiom ili estas, apartenas al Jesuo Kristo, kiu estas forta. En Marko 10:13-16, Jesuo estis tre malkontenta kun Liaj discxiploj cxar ili malhelpis homojn alporti infanojn al Li. En Sia amo por la infanoj, Li instigis infanojn veni al Li kaj pruvis la amon prenante ilin en Siajn brakojn, metante Siajn manojn sur ilin kaj benante ilin. Gxis nuntempe, Jesuo Kristo ankorau amas infanojn kaj cxiujn, kiuj venas al Li. Li iras kun ili kiel Amiko (vidu: Johano 15:9, 13-15). Jesuo Kristo pruvis sian amon mortante por malfermi la pordegon de la cxielo por tiuj, de kiuj li elvisxis la pekon (vidu: 1 Korintanoj 6:11; Tito 2:14; 3:5; 1 Johano 1:7). Pro la amo de Jesuo Kristo pruvita de Lia morto, Anna Bartlett Warner finis ke sxi de nun vivus por Li. Jes, Jesuo amas min! Li amas cxiujn, kiuj venas al Li, kaj Li neniel forsendos tian homon (Johano 6:37; 10:27-29). Apostolo Paulo ankau asertis cxi tiun amon de Kristo kaj diris kategorie, ke nenio apartigos nin de cxi tiu amo (Romanoj 8:35-39). Jes, Jesuo amas min! Estas tiel komforta scii, ke Jesuo amas nin. Tamen, nur tiuj, kiuj venis al Li, povas sperti la amon. Cxu Li amas vin? Cxu vi scias cxi tiun amon? Cxu vi spertas gxin? Se vi venus al Li kaj restus en Li, vi ankau scios kaj spertos la amon de Jesuo Kristo. Jesuo amas min, cxi tion mi scias! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Danku Dion pro la amo de Jesuo Kristo pri via vivo, kaj pregxu por la graco vivi por Li en gxojo de cxi tiu amo.

Saturday, January 13, 2018

NE MISLOKU VIAN PRIORITATON!

Estimataj, NE MISLOKU VIAN PRIORITATON! "Kaj [Jesuo Kristo] diris al [Siaj discxiploj]: La regxoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj. Sed vi ne estas tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu farigxu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas cxefa, kiel la servanto" (Luko 22:25-26). La apostoloj de Jesuo Kristo estis kun Li dum pli ol tri jaroj. Li instruis ilin pri la principoj de servisto-gvidantaro. Ili ecx havis la privilegion esti servataj de Jesuo Kristo kiel Li lavis iliajn piedojn - praktiko asociita kun servistoj en familio. Malgrau tio, la prioritato de la apostoloj estis kiu estus la plej granda inter ili. Estas interese, ke ili diskutis pri tio en la vojo al la Getsemano je horoj post kiam Jesuo Kristo pruvis la veran mezuron de granda estro al ili cxe la supra cxambro (vidu: Johano 13:1-17, Luko 22:24). Antaue, du el ili, Jakobo kaj Johano, tra sia patrino, venis peti elstaran lokon en la regno de Jesuo - akto kiu kolerigis la aliajn discxiplojn (vidu: Mateo 20:20-28). Ecx, post la morto kaj resurekto de Jesuo Kristo, la prioritato de la discxiploj ankorau estis en regno, kie eble ili havas konsiderindajn poziciojn (vidu: Agoj 1:6). Bedaurinde, la prioritato de multaj homoj nuntempe estas kiel esti rekonitaj kiel grandaj personoj au tre gravaj homoj kaj estis servataj kiel tiaj. Ne mirinde, ili amas akiri au doni titolojn kaj poziciojn, kie homoj adoras ilin. Cxiu, kiu ne rekonas cxi tiujn titolojn kaj/au poziciojn, jam faris "nepardoneblan" ofendon. Plejparto de cxi tiuj homoj perdis fokuson pri tio, kio vere signifas esti en gvidanta pozicio. Ili mallokigis sian prioritaton. Mondaj gvidantoj povas sinjori gxin super la homoj, kiujn ili kondukas. Ili povas trakti la kondukitojn kiel homojn kun malpli malalta graveco. Tamen, veraj kristanaj gvidantoj estas servistoj-gvidantoj, kiuj servas la homojn, kiujn ili kondukas. Ili ne manipulas sin au petas por esti en gvidanta pozicio. Ili kalkulas privilegio, ne rajto, esti en gvidantaro. Tio estas la vera prioritato. Kio estas via prioritato kiel gvidanto? Au kio estas via prioritato, kiel vi aspiras farigxi gvidanto? Cxu vi pretas esti servisto-gvidanto kiel Jesuo Kristo kiu venis ne por esti servata sed por servi aliajn (vidu: Mateo 20:28)? Vi ne pretas gvidi gxis vi pretas servi la homojn, kiujn vi gvidas. Ne misloku vian prioritaton! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi havu la spiriton de servisto-estro, kiu pretas servi tiujn, kiujn vi gvidas.

Saturday, January 6, 2018

LA BENITAJ DE LA ETERNULO

Estimataj, LA BENITAJ DE LA ETERNULO “Felicxa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras lau Liaj vojoj” (Psalmo 128:1). Denove, Felicxan kaj prosperan Novan Jaron! Kiel mi uzis Psalmon 128 pregxi por vi cxi-novjaro, mi diras denove ke vi estos benita kaj kovrita per la favoro de Dio; vi mangxos la laborakiron de viaj manoj; bone estos al vi; via familio estos kiel fruktoporta vinberbrancxo interne en via domo; efektive, vi vidos la bonon de viaj devenoj, infanojn de viaj infanoj; kaj paco estos al vi je cxi tiu jaro je la nomo de Jesuo. Amen. Estas bone postuli cxi tiujn profetajxojn. Tamen, la profetajxoj estas por aparta aro de homoj: tiuj, kiuj timas Dion (vidu verskilojn 1, 4) kaj tiujn, kiuj iradas lau Liaj vojoj (vidu verskilon 1). Kion gxi signifas timi Dion, kaj kiel oni iradas lau la vojo de Dio? Ambau estas similaj se ne interplektitaj. Timi Dion estas teni Lin respekte, adori Lin, honori Lin, fidi al Li, danki Lin, ami Lin kaj, kompreneble, timi Lin por kiu Li Estas kaj la fakto ke Li povas mortigi la korpon kaj puni (kaj ankau rekompenci) la animon (vidu: Luko 12:5). La verkisto de Sentencoj simple diris: "Timo antau la Eternulo malamas malbonon..." (8:13). Iri lau la vojoj de Dio estas vivi lau Liaj vortoj kaj volo por niaj vivoj. Nur tiuj, kiuj timas respektante Lin, adorante Lin, honorante Lin, kaj amante Lin povas vivi lau Liaj vortoj. Hxanohx iris fidele kun Dio, li ricevis specialan privilegion per tio, ke li estas prenita de cxi tiu vivo per tio, ke gxi ne travivs fizikan morton (vidu: Genezo 5:24; Hebreoj 11:5); Abraham timis Dion, ke li preskau oferis sian filon, Isaakon al Dio, kaj Dio benis lin kaj faris al cxiuj nacioj esti benita de li (vidu: Genezo 22:12-18); Dio donis al la hebreaj akusxistinoj siajn proprajn hejmojn cxar ili timis Dion (Eliro 1:21); David estis homo lau la koro de Dio, cxar li pretis fari cxion, kion Dio volis fari (vidu: Agoj 13:22). La listo de tiuj, kiuj timis Dion kaj iradis lau Liaj vojoj, estas neelcxerpebla. Unu afero certas pri cxiu el ili: ili estis benitaj de la Eternulo. Cxu vi ankau volas esti benita de la Eternulo cxi-jare? Timu Lin kaj iru fidele kun Li! Nur tiuj, kiuj timas Dion kaj iras fidele kun Li, vere estos benitaj de Li. Cxi tiuj estas la veraj benitoj de la Eternulo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Donu al mi la gracon, ho Eternulo, timi vin kaj iradi fidele kun Vi tiel ke mi estu benita de Vi cxi-jare.