Saturday, June 25, 2022

KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON!

Estimataj, KIAM DIO VEKAS VIAN NESTON! “Kiel aglo vekas sian neston, flugpendas super siaj idoj, tiel Li etendis siajn flugilojn, prenis lin, portis lin sur siaj flugiloj. La Eternulo sola kondukis [la Izraelidojn], kaj neniu fremda dio estis kun [popolo Izraela] "(Readmono 32:11-12). Aglo estas unika birdo inter aliaj birdoj. Oni povas lerni multajn lecionojn per gxia unikeco. Unu el tiaj lecionoj estas gxia vekata movado de la nesto, kie gxi tenas siajn idojn por instrui ilin kiel flugi kaj esti pli forta. Aglo kutime konstruas sian neston en altaj arboj au sur altaj klifoj, kie malamikoj ne povas facile atingi. La aglo, kiu prizorgis siajn idojn dum kelka tempo en cxi tiu sekura kaj komforta nesto, vekus la neston per tio, por ke la idoj estu en dangxero fali de la alta loko. Kiam la idoj provas flugi, la aglo sxvebas super la idoj kaj disvastigas siajn flugilojn por kapti ilin kaj porti ilin sur gxiaj pingloj por sekureco. Cxi tio ripetigxas en pluraj okazoj, gxis la idoj povas flugi perfekte lau si mem por sekureco sen helpo de la patrino-aglo. En la Kanto de Moseo, kiam Moseo estis forironta de la Izraelidoj post kvardek jaroj, kodukinte ilin al la rando de la Promesita Lando, li komparis la traktadon de Dio kun la popolo de Israelo kun veki la neston de aglo por ke la popolo Izraela povu esti forta (vidu: Readmono 1:31; 32:11). Li rakontis kiel Dio estis kun la popolo Izraela en la dezerto dum kvardek jaroj, kondukante ilin, cxirkauante ilin, instruante ilin, tenante ilin kiel la pupilon de Sia okulo, protektante ilin, nutrante ilin kaj prenante ilin al kie ili estis por eniri la Promesitan Teron. La popolo Izraela ne sciis, ke Dio trejnis ilin farigxi forta kaj forminda nacio kiam ili trapasis la dezertan sperton. Cxu vi ankau demandas, kial Dio vekas la neston al via komforto? Kial Li permesus vin alfronti la malfacilajxojn, kiujn vi nun havas? Kial Li ne povas cxion zorgi por vi? Kial Li permesas la justulojn suferi? Li vekas vian neston por ke vi farigxu pli forta. Ijob atestis pri Dio: "Sed mian vojon Li konas; se Li min elprovos, mi eliros kiel oro" (Ijob 23:10). Apostolo Petro konsideris cxi tiun provon kiel ion farita per fajro (vidu: 1 Petro 1:7). Malgrau tio, gxi alportas "laudon, honoron kaj gloron" al Dio. Cxar la aglo kutime estas kun siaj idoj dum kaj post la vekado de la nesto kaj ecx prenante la idojn por sekureco, tiel ankau la Eternulo estas kun ni (vidu: Hebreoj 13:5). Li flugpendos super vi, portos vin sur Siaj flugiloj, kaj kondukos vin al via Promesita Lando (vidu: Psalmo 36:7; 61:4; 63:7; 91:4). Do, kiam Dio vekas vian neston, estas por fari vin pli forta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu eliri pli forta kiam Dio "vekas vian neston".

Saturday, June 18, 2022

KIO ESTOS VIA POENTKARTO?

Estimataj, KIO ESTOS VIA POENTKARTO? "[Jotam] agadis bone antau la Eternulo; li agadis tiel same, kiel agadis lia patro Uzija" (2 Regxoj 15:34). Lastatempe, la temo de la matena diservo en mia familio estis pri sekvado de bonaj ekzemploj de patroj kiel estis montrita de Uzija kaj Jotam. Ambau ili estis regxoj de Judujo. La unua estis la patro de la dua. En la fruaj jaroj de Uzija kiel regxo, li agadis bone antaux la Eternulo, kaj, sendube, li instruis al siaj filoj la vojojn de la Eternulo kaj montris bonajn ekzemplojn por ili gxis poste en liaj jaroj, kiam li estis sukcesa kaj farigxis fiera al Dio. Tamen, lia filo sekvis lian bonan ekzemplon. Kiam mi gvidis la matenan diservon tiumatene, mi emfazis la fakton ke patroj ne devus nur instrui siajn infanojn por fari bonajn aferojn, ke ili (la patroj) devus esti pretaj montri la ekzemplon farante bonajxojn al iliaj infanoj. Cxar la mesagxo tiutage estis rekte por mi, la patro de la hejmo, mi estis defiita permesi miajn infanojn sincere diri al mi la bonajn kaj malbonajn ekzemplojn kiujn ili vidas en mi. Estis kvazau doni al ili poentkartojn por taksi min. Cxiu el la infanoj diris al mi tion kion ili konsideras kiel bonajn kaj malbonajn en miaj kondutoj. Mi decidis ne defendi min tiutage por la bonaj kaj sxajne malbonaj kondutoj kiujn ili atentigis. Kiel patro au cxefo, cxu vi povas permesi viajn filojn au subulojn malkasxe taksi vin? Kio estos viaj poentkartoj se viaj filoj au subuloj havus tian okazon? Patroj havas grandan respondecon montri al siaj infanoj bonajn ekzemplojn. Tio estas la plej bona legaco kiun ili povas doni al iliaj infanoj. Cxu viaj infanoj taski vin alte pri tio? Kio estos via poentkarto? Felicxan Tagon de Patro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por patroj, ke ni montru bonan ekzemplon por ke niaj infanoj sekvu ilin.