Saturday, May 26, 2018

CXU VI MEMORAS VIAN MEZURILON DE BENZINO?

Estimataj, CXU VI MEMORAS VIAN MEZURILON DE BENZINO? "Kaj [Delila] diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! Li vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin" (Jugxistoj 16:20). "Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito" (Efesanoj 5:18). Antau nelonge, la mezurilo de benzino en la panelo de mia auto trompis min. Au cxu mi preferus diri, ke mi ne konsideras la kvanton da benzino de la auto, cxar mi sciis la lastan fojon, kiam mi plenigis la benzinujon kaj la kvanton, kiun mi acxetis tiam. Estis dum la fruhoro de la tago, kiam cxiuj rapidis al sia oficejo. Mi lasis hejmon frue kiel kutime por venki la tipajn trafikojn, kiuj cxiam karakterizas la vojon al mia oficejo. Mi estis duonvoje al mia oficejo kiam la auto malrapidigxis kaj rifuzis daurigi. Mi tuj eksciis, ke la automotoro estis sen la benzino. Mi sukcesis parki la auton cxe la rando de la vojo. Bonsxance por mi, estis malplena benzinujeto en la kofrujo de mia auto. Mi prenis la benzinujeton al proksima benzinstacio por acxeti iujn litrojn da benzino, replenigis la benzinujon kaj daurigis al mia oficejo. La okazajxo memorigis al mi pri la historio de Sximsxon en la Biblio en Jugxistoj 13-16. Sximsxon estis la lasta el la jugxistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Libro de Jugxistoj en la Biblio kaj unu el la lastaj estroj, kiuj "jugxis" Israelo antau la institucio de la monarkio. Li estis Nazirito. Al li estis donita grandega forto por helpi lin kontrau siaj malamikoj kaj permesi al li fari superhomajn heroajxojn, inkluzive mortigante [mortigi] leonon per siaj nudaj manoj kaj masakri tutan armeon de Filisxtoj uzante nur la makzelon de azeno. Tamen, lia amantino, Delila, perfidis lin ordonante al servisto trancxi la harojn dum li dormis per tio, ke li perdi sian supernaturan potencon. Li ne rimarkis tion, kiam li volis eliri kiel kutime por kontraubatali siajn malamikojn. Lia supernatura benzino forkuris! Liaj malamikoj, la Filisxtoj, kaptis lin, frapis liajn okulojn kaj malliberigis lin. Kvankam, li poste reakiris sian supernaturan forton, mortigis multajn el la Filisxtoj, kiel ili faris al li plej bonan en sia templo, kaj mortis kun ili en la okazajxo. Estas multaj debatoj pri cxu la Sankta Spirito povos lasi/lasos kredanton kiam la kredanto pekas. La celo de cxi tiu prediko ne temas pri tio. Kio estas certa estas, ke ekzistas diferenco inter la logxado de Sankta Spirito (kiu okazas en konvertigxo al cxiu kredanto) kaj enfluajxo de la potenco de la Sankta Spirito (tio okazas konstante). Multaj kredantoj en Kristo ne memoras la takson de la potenco de la Sankta Spirito en iliaj vivoj. Ili estas nur vivantaj gxis ili forkuras de la potenco de la Spirito. Ili estas kiel Sximsxon, kiu ne rimarkis, ke li forkuris el la supernatura potenco, kaj volis eliri kiel li devis fari. Cxu vi cxiam plenigas la potencon de la Sankta Spirito? Apostolo Paulo ordonis: "...plenigxu per la Spirito" (Efesanoj 5:18). Cxu vi memoras la takson de potenco de la Sankta Spirito en via vivo? La potenco de la Sankta Spirito estas la brulajxo de cxiu kredanto en Kristo. Cxu vi replenigas gxin konstante? Cxu vi memoras vian mezurilon de benzino? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam memoru la mezurilon de la potenco de la Sankta Spirito en via vivo kaj vi cxiam plenigos gxin.

Saturday, May 19, 2018

NE IGNORU LA AVERTOJN DE DIO!

Estimataj, NE IGNORU LA AVERTOJN DE DIO! "Se homo ofte admonita restos obstina, Li subite pereos sen ia helpo" (Sentencoj 29:1). La fortoj de Nebukadnecar, regxo de Babel, siegxis la urbon de Jerusalem. [urbon Jerusalem.] La fortoj venkis Regxon Cidkija de Judujo. Cidkija estis forkondukita al Nebukadnecar, kaj cxi tiu lasta prononcis justicon pri la antaua. Malgrau la fakto, ke Cidkija sendis kelkajn el siaj oficiroj al Profeto Jeremia por demandi la Eternulon pri la ebleco savigxi de Nebukadnecar, Dio diris al ili, ke la popolo de Jehuda kaj Jerusalemo preparu sin por malvenki, cxar ili falos en la manojn de la mortigantaj Babelanoj (vidu: Jeremia 21:4). Cidkija estis sendita al ekzilo dum liaj filoj estis mortigitaj antau li kaj li estis blindigita. La lando Jehuda estis detruita. Oni demandis, kial Cidkija estis venkita kaj lia lando estis detruita. Indiko estis donita en 2 Regxoj 24:20: la kolero de Dio. Dio avertis la regxojn kaj homojn de Judujo, sed ili ne estis pretaj atenti Liajn avertojn. Tial Dio tre koleris kun Cidkija kaj al la Juda lando, ke Li forpelis ilin de Sia cxeesto. La brakoj de Dio ne estas tro mallongaj por liveri, kaj Liaj oreloj ne estas surdaj audantaj, kiam homoj vokas Lin. Tamen, la pekoj de homoj faras Dion ne auskulti au transdoni ilin kiam ili estas en problemoj (vidu: Jesaja 59: 1-2), kaj la graco de Dio ne povas abundi, kie peko abundigxas (vidu: Romanoj 6:1-2). Kion vi farus (au rifuzus fari), kio faros Dion koleri kontrau vi, por ke vi estu venkitaj de viaj malamikoj? Estas multe pli bone agordi kun Dio cxar "Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio" (Hebreoj 10:31). Se vi volas gxui la protekton de Dio, do, abstinu de ia ajn peko. Cxiu, kiu engagxigxas en peko, montras sin al cxiuj specoj de dangxero. Esti antauavertita estas antauarmita. La malamiko venkos iun ajn, kiu ne agordas kun Dio. Ne ignoru la avertojn de Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Ho Dio, helpu min abstini de iu peko, por ke Vi ne forlasu min en la tago de mizero.

Saturday, May 12, 2018

ZORGANTA PATRINO

Estimataj, ZORGANTA PATRINO "Se iu trovis kapablan edzinon, sxia valoro estas pli granda ol perloj. ... Donu al sxi lau la fruktoj de sxiaj manoj; kaj sxiaj faroj sxin gloros cxe la pordegoj" (Sentencoj 31:10, 31). La skribinto de Sentencoj 31:10-31 brile priskribis noblan kaj virtan edzinon, kaj supozeble noblan kaj virtan patrinon. Sxi estas iu kiun sxia edzo povas fidi. Sxi estas fonto de kuragxigxo por li. Sxi estas diligenta je sia laboro. Sxi estas kreema. Sxi estas sindona. Sxi estas milda kaj sagxa. Sxi estas zorganta. Ne mirinde la skribinto de la skribajxo konkludis sian priskribon per alvoko por doni al tia virino honoron. Mia patrino unue montris la econ de zorganta patrino al mi. Ecx, post kiam mi farigxis edzigxinta viro, sxi ankorau montris tiun econ al mi. Tamen, la zorga eco de mia edzino kiel patrino superas tiun de mia patrino. Mi kutime admiras kaj alte taskas sxian (tion de mia edzino) patrinan zorgan econ por miaj infanoj kaj ecx mi. Antau nelonge, sxi montris tiun patrinan zorgan econ eksterordinare kiam unu el niaj kokinoj mortis mistere lasinte kvar tre junajn kokidojn. Mi estis indiferenta al la estonto de la senpatrinaj kokidoj, sed mia edzino pensis pri rimedoj bredi ilin. Sxi ja prizorgis ilin kaj ili cxiutage fartas bone. Tia ago al ordinaraj kokidoj eble ne estas signifa, sed gxi montras kiel realaj patrinoj zorgas pri siaj infanoj kaj aliaj cxe ili. Nature virinoj estas gxenerale amantaj kaj zorgantaj. Tamen, kelkaj el ili estas eksterordinaraj kun la ecoj. Tial virinoj reale prizorgas siajn edzojn kaj infanojn kaj iun au ion ajn cxe ili. Tamen, estas virinoj kiuj ne prizorgas siajn infanojn nemenciante siajn edzojn. Estas virinoj kiuj prizorgas malplie siajn infanojn kaj prizorgas plie sin kaj mondajxojn. Estas ecx virinoj kiuj ne prizorgas iun inkluzive sin! Cxu vi estas zorganta patrino? Cxu viaj edzo kaj infanoj povas laudi vin pro via zorgeco? Prizorgu plie viajn infanojn kaj edzon. La Eternulo repagos vin grande pro tio je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Tagon de La Patrinoj! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Dum mi dedicxas cxi tiun mesagxon al zorgantaj patrinoj tutmonde, pregxu ke kiel Dio rememoris Saran, Hxanan, kaj Elizabeton en la Sankta Biblio, Li rememoru la atendantajn patrinojn kiuj sopiras montri la zorgan kaj amantan econ al siaj propraj infanoj ankau.

Saturday, May 5, 2018

LI NE BEZONAS IAN DEFENDON

Estimataj, LI NE BEZONAS IAN DEFENDON "Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Cxu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj? Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?" (Mateo 26:52-54). Antau nelonge, mi ricevis plusenditan cxenan retmesagxon petantan min partopreni je afero por protesti al iu sociala reta servo forigi iun retejon kiu estas ofenda al la personeco de Jesuo Kristo de la reta servo de la sociala reto. Centoj da homoj jam aligis siajn nomojn al la retmesagxo dum oni ekspedis gxin al aliaj homoj antau ol gxi atingis min. Mi volis aligi mian nomon, sed mi memoris ke estas neniu bezono komenci la aferon je la unua aferon cxefe cxar Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon de iu ajn. Subtenantoj de multaj mondaj religioj, konfesioj, kaj aferoj estas pretaj defendi la inciatintojn de tiaj religioj, konfesioj, au aferoj per la lasta guto de sia sango. Tamen, Jesuo Kristo au la Dio kiun la kristanoj adorservas ne bezonas tian defendon. Li estas sin-suficxa, nesxangxebla kaj ne movebla. Nenio povas depreni ion ajn de Lia Esteco ne gravas la malestimiga vorto uzita por Li. Provoj defendi Lin eble povas esti labori kontrau Lia volo! Kiam oni volis aresti Jesuon Kriston, unu el Siaj discxiploj provis defendi Lin, sed Li avertis lin kaj sciigis lin ke Li povas regi la situacion. Je tiu tempo, gxi estis parto de la arangxo por plenumi la dian celon de Lia veno al la mondo. Malgrau la aresto, molesto, proceso, krucumado kaj morto de Jesuo Kristo, Li levigxis je la tria tago. Li estas tre alten levita kaj ricevinta "nomon, kiu estas super cxia nomo, por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:9-11). Neniu kvanto de malestimiga vorto povas redukti Lian suverenecon. Homoj kiuj uzas abomenajn vortojn kontrau Li nur malsxparas sian tempon. Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon. Malgrau cxi tio, kiu estas Li al vi? Kiel vi rilatas al Li? Li jam venis kiel Savanto de la mondo. Li nuntempe defendas tiujn kiuj kredas je Li. Li venos reen baldau kiel la Jugxo de la tuta mondo. Cxu vi estas preta alfronti Lin? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne malsxparu vian tempon klopodi defendi Dio, sed anstataue vi estu je prava stato kun Li.