Saturday, May 15, 2010

VI BALDAU REFORTIGXOS!

Estimataj,
VI BALDAU REFORTIGXOS!
"Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, kaj gxia trunko mortas en polvo, tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9).
La Joruboj havas multajn pensigemajn dirajxojn. Antau nelonge, unu el tiaj dirajxoj venis en mian penson. Jen gxi: "Ti eni ti o be igi ni o ju, igi yo ruwe." [Lauvorte, tiu kiu faligis arbon devas esti honta cxar la arbo baldau denove verdigxos.] La supra citajxo el la Sankta Biblio konfirmas la joruban dirajxon. Tamen, venia en mian penson ke la tiel nomata arbo spertos ian periodon. Cxi tiu sxangxa periodo estas gxenerale ne placxa cxar la arbo provas adaptigxi al la nuna situacio. Tamen, siatempe, gxi reakiros siajn plenajn forton kaj belon kaj ecx produktos fruktojn.
Multaj homoj ankau jam estis "faligitaj" de aliaj homoj iamaniere. Tio eble estas per trompado, fraudo, friponado, rabado, maldungado je laborejo, neado de justajxo, kaj similaj. Sendube, la persono kiu estas "faligita" travivos ian emocian traumon. Li eble kulpigas tiun kiu "faligis" lin. Li eble kulpigas sin pro sia sufero. Li ecx eble kupigas Dion pro permeso de la malfelicxo. Tia persono eble permesas al la sufero blindigi lin de la vido de aliaj rimedoj de progreso. Tamen, tia homo ja refortigxos baldau. Je la sento de la odoro de akvo, li denove verdigxos kaj kreskos plue, kvazau jxus plantita kaj produktos fruktojn.
Cxu via "arbo estas faligita"? Kian traumon vi travivos nuntempe? Kiel vi reagas al la sufero? Cxu vi kulpigas vin au la personon kiu "faligis la arbon"? Cxu vi kulpigas Dion? Ne kulpigu iun ajn! Fokusu al Dio! Fidu al Li. Malfermu viajn okulojn por aliaj oportunoj. Via "arbo denove verdigxos" kaj produktos fruktojn! Vi baldau refortigxos. Apostolo Paulo diris al la Korintanoj, "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Vi ja baldau refortigxos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 8, 2010

PRIZORGU VIAJN GEPATROJN

Estimataj,
PRIZORGU VIAJN GEPATROJN
"Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27).
Dum Jesuo Kristo estis krucumita, multaj homoj venis por atesti la okazon. La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo estis tie. Ili staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial li prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon.
La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko.
Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo?
Dum kelkaj partoj de la mondo celebras la Tagon de la Patrino cxi-semajne, faru gxin kiel devon prizorgi, ne nur vian patrinon, sed viajn ambau gepatrojn. Se ili ne plu vivus, sercxu homojn kiujn vi povas prizorgi honore al viaj mortintaj gepatroj. Felicxan Tagon de la Patrino!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dio, helpu min por ke mi povu prizorgi miajn gepatrojn je ilia maljuneco.
2. Helpu miajn infanojn por ke ili povu prizorgi min je mia maljuneco.

Saturday, May 1, 2010

KIO ESTAS VIA FOKUSO?

Estimataj,
KIO ESTAS VIA FOKUSO?
"Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante: Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo. Kaj [Jesuo Kristo] diris al ili: ...ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo" (Luko 10:17-20).
"Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2).
Jesuo Kristo forsendis sepdek el Siaj discxiploj "duope antau sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta" (Luko 10:1). La misio estis granda sukceso dum la discxiploj revenis kun multaj atestoj. La discxiploj diris la atestojn al Jesuo Kristo kun granda gxojo. Sendube, ilia fokuso estis sur la sukceso. Tamen,re-asertinte la venkon de la discxiploj super la Diablo kaj liaj subuloj, Jesuo Kristo redirektis ilian fokuson al pli bona afero kaj loko: cxielo.
Multaj kristanoj nuntempe fokusas al sukcesoj en akademiaj, okupaj, edzecaj, financaj, kaj/au ecx spiritaj klopodoj. Plej precipe, multaj servistoj de Dio igas la euforion de diservaj sukcesoj superi la decidigan celonatingi cxielon kaj akiri rekompecojn en cxielo. Ili estas superigitaj kaj sxajne kontentigitaj pro siaj sukcesaj diservoj. Ne mirinde, multaj el tiaj servantoj de Dio ne prizorgas kiel ili akiras tian sukceson. Sukceso je ia ajn klopodo estas bona, sed tio devas ne esti la fokuso de iu tauga-anima kristano. La fokuso devas esti cxielo kaj la rekompecoj kiujn oni akiros tie.
Kio estas via fokuso surtere? Cxu gxi estas surtera sukceso? Kiel servanto de la evangelio, kio igas vin gxoji dum vi faras la diservon? Cxu gxi estas la sukceso kiun vi akiras je la diservo? Via fokuso estu la fakto ke vi laboras kun Dio kaj ke Li rekompencos vin laue je Lia cxiela regno. Kio estas via fokuso?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).