Saturday, February 23, 2019

KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?

Estimataj, KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO? "Tial, cxirkauzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo" (1 Petro 1:13). "[Graco de Dio instruas] nin, ke foriginte malpiecon kaj laumondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo" (Tito 2:12). Bremso estas mekanika aparato por malakceli, haltigi au reguligi movon au funkciadon de masxino. Gxi estas tre grava aparato en automobilo. La sistemo de bremso en automobilo enhavas manbremson, bremsan pedalon, kaj ujon de bremsa fluido inter aliaj. Iu ajn kiu veturigos automobilon devas certigxi ke la sistemo de bremso de la automobilo funkciu bone. Malfunkciado de bremso povas esti tre dangxera precipe kiam tio okazas ne atendite dum movo. Interese, uzado de bremso subite kaj sen taktiko dum movo povas esti pli dangxera. Cxiu normala homo ankau devas havi sistemon de bremso kiuj li au sxi uzas por sinregado. Tia sistemo estas nomata sinrego au sobreco. Gxi estas ago de rego au venko de oniaj agoj, emocioj, deziroj kaj pasioj, precipe oniaj voluptaj deziregoj. La Sankta Biblio instruas ke sinrego estas virto kiun cxiu kristano devas fari (Sentencoj 23:1-3; 25:16; Daniel 1:8, 12-16; 1 Korintanoj 7:9; 9:25; Galatoj 5:22-23; 1 Tesalonikanoj 5:6-8; 1 Timoteo 3:2-3, 8; Tito 1:8; 2:2-3, 12; 1 Petro 1:13; 2 Petro 1:6). Nur tiuj kiuj lasas lokon al Dio en siaj vivoj kaj igas Lian gracon kiel la bremsan fluidon havos efikan bremson nomatan sinregon au sobrecon. Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne havas cxi tiun gravan virton. Ili ne scias kiel regi sin kiam estas plej grave. Nemirinde, tiaj homoj faras aferojn ielmaniere al sia malprofito. Ilia manko de sinrego jam kauzis, kaj ankorau kauzas, eviteblan detruon al ilia reputacio. Cxu vi havas bremson en via vivo? Kiel efika estas via bremso? Kiel vi regas vin, viajn agojn, emociojn, dezirojn kaj pasiojn, precipe viajn voluptajn deziregojn? Cxu vi havas efikan regon sur vi kaj cxi tiuj aferoj? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo helpu vin kutime prizorgi la bremson de via vivo kaj uzi gxin efike.

Saturday, February 16, 2019

VI ANKAU POVAS SUKCESI!

Estimataj, VI ANKAU POVAS SUKCESI! "Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino" (Hebreoj 6:11). "Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito, konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo" (Judas 20-21). Mi antau nelonge legis historion de iu populara joruba dramisto en tutlanda gazeto kiu tusxis mian koron. Temas pri 60-jara dramisto kiu, kun sia dua filo en la sama lekciejo, akiris sian bakalauron de 49 jaroj, sed nun li estas doktoro kaj lekciisto en unu el la superaj universitatoj en Nigxerio. Li povis viziti unuagradan lernejon pro la deviga senpaga eduko en la tiama Okcidenta Regiono de Nigxerio. Krom speco de post-unuagranda edukado tiam konata kiel "moderna eduko", la viro ne povis viziti duagradan lernejon pro malricxeco de siaj gepatroj. Per rezoluteco post agado kiel dramisto kaj sur scenejo kaj en kinofilmoj dum pli ol tri jardekoj, li farigxas altlerneja profesoro kaj autoritato en sia elektita profesio - la teatro. Lia vivo estas instigo por multaj el ni. Cxu vi jam perdis esperon ke vi ne plu povas sukcesi en iu klopodo? Ne perdu esperon! Daurigu persisti per rezoluteco ke, iutage, vi sukcesos. Cxu homoj malestimas vin pro via modesta kondicxo au via sxajna malsukceso en viaj klopodoj? Ne faru al vi zorgon pri ili. Daurigu la lukton. Memoru tiun malnovan proverbon "Daura lukto, certa venko." Venko estas certa se vi ne perdus esperon. Alia populara dirajxo estas jena, "Sukcesantoj neniam forlasas (bonan klopodon); forlasantoj (de bona klopodo) neniam sukcesas." Paulo la apostolo admonis, "Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos" (Galatanoj 6:9), kaj "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58). Vi ankau povas sukcesi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la tenaco daùrigi la klopodon gxis vi sucesos en vivo.

Sunday, February 10, 2019

CXU ESTRO AU SERVANTO? (Pregxu por Nigxerio!)

Estimataj, Cxi tiu jaro estas jaro de elektado en Nigxerio. La elektado estas unika cxar gxi enkondukos aliajn arojn da homoj kiel estrojn de la lando. Gxi estos la alia civilulo-al-civilula sxangxo kiun la kvindek-ok-jara-agxa lando spertos. La prezidanta kaj naciaj asembleaj elektoj okazos la 16-an de februaro kaj elektoj al la guberniestraj kaj sxtataj domoj de kunveno okazos la 2-an de marto de ĉi tiu jaro. Cxi tio igis min decidi resendi la mesagxon sube kiun mi sendis je aprilo 2003 dum similaj elektadoj okazis anstatau mesagxo rilate al la Tago de Valentino, kiu mi kutime sendas je la semajno antau tiu okazo, kaj precipe peti por viaj pregxoj por Nigxerio dum cxi tiu sxangxa periodo: CXU ESTRO AU SERVANTO? Kaj ili diris al li jene: Se hodiau vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam" (1 Regxoj 12:7). Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili: Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas autoritaton super ili. Sed ne tiel estos inter vi; sed kiu volas esti granda inter vi, tiu estu via servanto; kaj kiu volas esti la unua inter vi, tiu estu sklavo de cxiuj. Cxar la Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elacxeton por multaj" (Marko 10:42-45). Alia gxenerala elektado en Nigxerio baldau okazos. Multaj homoj aspiras al politikaj estraj oficoj. La posten-tenantoj adoptas la “nemovitan” sindromon. Aliaj planas preni iliajn postenojn. Multaj el la posten-tenantoj ne povas dormi kaj fermi siajn du okulojn cxar ili ne servis la homojn kiujn ili gvidas. Cxu la novaj estroj ankau servos ilin se ili estus elektitaj? Tio estas la demando kiun ni demandas de ni kiam ni volas elekti novajn estrojn. Rehxabeam filo de Salomono trovis sin en simila situacio post la morto de sia patro. Li volis sekvi sian patron kiel la regxon de Israel. La popolo diris al li sian problemon dum la rego de lia patro, kaj petis de li tion kion ili atendos dum lia rego. Estis kiel peto por lia manifesto. Li iris al la maljunuloj kiuj kutime konsilis lian patron. Ili donis al li bonan konsilon kiun iu ajn kiu volas esti estro nuntempe devas pripensi: “Se hodiau vi estos servanto al cxi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por cxiam" (1 Regxoj 12:7). Alivorte, se vi volas gvidi homojn, preparigxu servi ilin. La homo returne farigxos viaj servantoj. Jesuo Kristo ankau donis la saman principon en Marko 10:42-45: se vi volas esti estro, unue estu la servanto de la homoj kiujn vi volas gvidi. Tiam oni konsideras vin kiel bonan estron. Jesuo Kristo ne nur instruis cxi tion, Li montris gxin “alprenante la formon de sklavo” (Filipianoj 2:7) veninte al cxi tiu mondo ne por esti servata sed por servi aliajn homojn. Rehxabeam ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kaj li perdis multan parton de la regno. Jesuo Kristo atentis la konsilon, kaj oni donis al Li la Nomon kiu estas estas super cxia nomo (Filipianoj 2:6-11). Ne estas malbone aspiri farigxi estro. Tamen, cxu vi aspiras servi la homojn au estri (diktatori) ilin? Se vi volus esti bona estro, unue estu servanto de viaj homoj. Nia alvoko kiel estro estas servant-estreco. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). SPECIALA PETO - Bonvolu pegxi por Nigxerio dum ni elektos novajn estrojn. - Pregxu por liberaj kaj justaj elektoj. - Pregxu ke cxi tiu civilula-al-civilula sxangxo sukcesu. - Pregxu kontrau ia ajn formo de perforto antau, dum kaj post la elektoj. - Pregxu por la absoluta volo de Dio ke gxi estu plenumita.

Saturday, February 2, 2019

MIA FIDO RIGARDAS AL VI

Estimataj, MIA FIDO RIGARDAS AL VI "Direktante la rigardon al la autoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antau li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio" (Hebreoj 12:2). Cxi tiu fido-inspira himno “MY FAITH LOOKS UP TO THEE” [esperante: "MIA FIDO RIGARDAS AL VI"] estis verkita de Ray Palmer (1808-1887). Palmer estis malfelicxa kaj soleca junulo, kiu havis vendejon de sekaj varoj kaj instruis en privata lernejo de knabinoj por subteni sin antau ol li farigxis ordinara diservisto en la Eklezio Kongregaciista. Li verkis cxi tiun himnon unu nokton kiam li studis kaj tradukis iujn germanajn poeziojn. Li ne intencis eldoni la himnon gxis li renkontis Lowell Mason (1792-1872), kiu kompilis himnolibron. Mason demandis de Palmer, cxu li (tio estas, Palmer) havas ajnan himnon, kaj Palmer donis al Mason la himnon, kiun li trezortenis private du jarojn. Mason komponis la melodion de la himno "Olivet" kaj eldonis gxin en sia himnolibro. La himno poste igxis unu el la plej famaj himnoj de amerika historio, kiu estis uzata kiel fonto de instigo kaj trankvileco fare de soldatoj dum la Usona Enlanda Milito. Kiel junulo, kiu luktis kontrau senkuragxigo, malbona sano kaj manko de financoj, Palmer preferis rigardi kun fido al Jesuo Kristo - "Sxafido de Kalvario". Li prefere koncentrigxis je sia spirita malforteco kaj pregxis, ke la dia Savanto forprenu lian tutan kulpon kaj tute plene li apartenu al Li ekde tiu tago. Kiel Dio diris al Apostolo Pauxlo, ke Lia graco suficxas por li (vidu: 2 Korintanoj 12:9), Palmer petis la ricxan gracon de Dio por ke Li donu kaj foetigu loian malfortan koron kaj inspiru lian fervoron. Li deziris sian amon al la Sinjoro, kiu mortis por li esti "pura, varma kaj sensxangxa" kaj esti "vivanta fajro." Palmer efektive suferis multajn malgxojajxojn en siaj junaj jaroj, sed li rigardis al Jesuo Kristo por ke Li estu lia gvidanto kaj sxangxu lian malgxojan historion, cxar li pledis, ke li ne forkuros de Li. Fine, Palmer konsciis pri morto, “kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo" (Hebreoj 9:27). Do li deziris la benatan Savanton doni al li eternan ripozon pli supre kiel "liberigita animo". Kia estas via situacio nuntempe? Cxu vi alfrontas senkuragxon, sanajn defiojn au financajn aferojn? Kia ajn estas via situacio, lasu vian fidon rigardi al Jesuo Kristo, la autoro kaj perfektiganto de nia fido, kiu mem suferis sur la kruco kaj gxia akompanata honto, sed kiu nun sidas dekstre de la trono de Dio (vidu: Hebreoj 12:2). Li estu via gvidanto. Lia graco suficxos por vi. Ecx se vi mortos, Li donos Sian eternan ripozon al vi kiel elacxetita animo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke via fido sencxese rigardu al Jesuo Kristo en kia situacio, en kiu vi eble trovigxos.