Saturday, September 21, 2019

PLENUMANTE CXIAN JUSTECON

Estimataj, PLENUMANTE CXIAN JUSTECON "Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon" (Mateo 3:15). Kiel Johano, la Baptisto, oni miras kial Jesuo Kristo donis Sin por baptado de pento. Tamen, la respondo de Jesuo al Johano, la Baptisto estis ke estas tauge por Li partopreni je la baptado de Johano tiutempe por plenumi cxian justecon. Cxar estis neniaj bezonoj pri baptado je la Legxo de Moseo, Jesuo ne povis pensi ion ajn pri la justeco de Levidoj. Tamen, la mesagxo de Johano, la Baptisto estis mesagxo de pento kaj tiuj kiuj travivis gxin atendis venontan Mesion kiu estos virta kaj kiu enportos justecon. Se Jesuo Kristo kiel la Mesio provizus justecon por pekuloj, Li devas esti identigita kun pekuloj. Cxi tiu identigo ricevis la aprobon de Dio cxar Dio sendis Sian Spiriton sur Jesuon kaj deklaris ke Jesuo estas Lia amata Filo. Jesuo Kristo ne nur estis identigita kun la homoj per Sia baptado, Li ja venis por servi ilin kaj doni Sian vivon kiel elacxeton por ili (vidu: Mateo 20:28;  Filipianoj 2:4-8). Pro cxi tio, oni tre alte superigis Lin kaj donis al Li nomon kiu estas super cxia nomo "... por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ciu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro " (Filipianoj 2:10-11). Multaj homoj je la altaj lokoj kaj oficoj de gvidado malfacile estas identigitaj kun homoj kiujn ili gvidas kaj en malaltaj lokoj. Ili pensas ke ili estas "tro grandaj" estis identigitaj kun la malaltuloj. Ili ne estas pretaj oferi sian placxon por kontentigi la homojn kiuj estas sub ili. Ili jam forgesis ke lau Dio, "la pli granda el vi estos via servanto" (Mateo 23:11). Ne mirinde, Paulo admonis je Romanoj 12:16, "Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj." Je kia rimedo vi estas identigita kun la homoj kiujn vi gvidas au servas? Ne estu "tre granda" reale servi aliajn cxe vi. Por plenumi cxian justecon, trovu rimedojn en kiuj vi povas esti identigita kun homoj cxe vi. La Eternulo ja rekompencos vi pro cxi tio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne estu tro fiera identigi vin kun homoj cxe vi.

Saturday, September 14, 2019

EGE FIDELAS VI!

Estimataj, EGE FIDELAS VI! Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23). Preskau cxiuj kristanaj himnoj havas kortusxajn historiojn kiuj igis la verkintojn verki ilin. Interese, la populara himno - " EGE FIDELAS VI!" - ne havas tian historion. La verkinto de la himno, Thomas O. Chisholm, konfensis ke estis neniaj specialaj cirkonstancoj kiuj igis lin verki cxi tiun grandan himnon. Li akiris sian inspiron nur de sia travivo kaj vero de la Sankta Biblio. Li poste diris je iu letero skribita en 1941 ke malgrau lia malgranda enspezo pro difektita sano je sia fruaj jaroj, li sciis pri la nemanka fideleco de interkonsento-tenanta Dio kaj ke Dio jam donis al li multajn mirindegan montrajxojn de Lia provizita zorgo. Je la himno, kiel Jeremia je siaj plorkantoj, Chisholm deklaris ke cxar la favorkoreco de Dio neniam cxesas, granda estas la fideleco de Dio. Dio renovigas cxi tiun fidelecon vintre, somere, printempe, kaj autune, efektive, cxiumatene. Cxi tiu fideleco estas montrita per la suno kaj luno kaj tuta cxielo. La tuta naturo kununuigxas por laude atesti poi cxi tiu fideleco. La fideleco entenas pekliberecon kaj trankvilon daureman, la instigan kaj enestan influon de Dio, forton por nun kaj esperon por morgau, kaj nekalkuleblajn benojn. Granda ja estas la fideleco de Dio! Vi ankau travivas cxi tiun fidelecon de Dio cxiutage. Cxu vi komprenas cxi tion? Se jes, cxu vi alte taksas Dion pro gxi? Se vi ne komprenas gxin, tio signifas ke vi ne fokusas al Dio kaj vi fidas al cxu vi mem au alia afero krom Dio. Fokusu al Dio kaj vi havas multajn kialojn deklari Lian fidelecon sur via vivo. Ege fidelas vi, Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi cxiam travivu la fidelecon de Dio cxiutage.

Saturday, September 7, 2019

LA PROFITOJ DE VIRTULO

Estimataj, LA PROFITOJ DE VIRTULO "Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon" (Psalmo 112:6-7). Pli multe da homoj farigxas religiaj precipe je cxi tiu parto de la mondo. Tamen, estas pli malfacile trovi virtulon kiu reale timas Dion je sia cxiutagaj agadoj. Magrau tio, la skribinto de Psalmo 112 denombris kelkajn el la profitoj kiujn virtulo gxuas. Kiu estas virtulo? Unue, virtulo estas tiu kiu estas nekompromisa. Li estas etika kaj estas konata pro tio je kio li kredas. Li ja estas celema. Due, virtulo estas tiu kiu estas honesta kaj justa je sia klopodoj. Dum li eble ne necese estas senkulpa, li devas estis fidela kaj je bona reputacio. Trie, virtulo estas tiu kiu estas en rajta staro kun Dio. Li estas tiu en kiu Dio enmetis Sian virtecon en Jesuo Kristo kaj li vivas je la rimedo kiu estas placxa al Dio. Bazita sur la fino de la antaua psalmo, la skribinto de Psalmo 112, je la unua versiklo, diris ke tiu kiu timas la Eternulon kaj placxas je Lia Legxo estas benita. Kvin benoj au profitoj kiuj venas al tiu kiu estas virta kaj timas Dion estas denombritaj: unue, la virtulo estas benita per fizika kaj materia prospero cxar Dio estas virta (versikloj 2-3). Due, lumo estas donita ecx je mallumo por la virtulo (versiklo 4). Cxi tio eble estas aludita al sukceso (anstatau malsukceso) au sagaceco. Trie, la virtulo ricevas bonecon pro malavareco kaj justeco (versikloj 5 kaj 9). Kvare, la virtulo estos firme fondita je sia kredo, kaj nemovebla kun nenia timo de tio kion homoj eble faras al li (versikloj 6-8). Efektive, la memoro de la virtulo estos eterna kaj benita (kp Sentencoj 10:7). Kvine, cxar la virtulo donas malavare kaj juste je siaj aferoj (versikloj 5 kaj 9), li estos farita forte kaj honore al la Eternulo. Sendube, cxiu volas gxui cxi tiujn profitojn. Tamen, kiom da homoj estas pretaj virte kaj vere timi Dion? Kiom da homoj estas nekompromisaj, honestaj kaj estas en rajta staro kun Dio? Eble sxajne ke estas ne profite esti virta je cxi tiu nuna socio, sed estas reale profite esti virta kaj vere timi Dion. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la kapableco esti virta je la mondo plena da malvirteco.