Tuesday, December 31, 2019

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2020


Estimataj,
 NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2020
 Laudu la Eternulon! Li jam donis al ni alian oportunon komenci alian jaron. Bonan Novjaron (2020). Al Li sole estu la gloro!
 Kiel ni kutime faras cxiujare, Opeyemi (mia edzino), Boluwatife, IfeOluwa, Michael, Abraham (miaj infanoj) kaj mi bonvenigas vin al cxi tiu Novjaro per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Jesaja 54:3-4.
 Je cxi tiu nova jaro:
 - vi disvastigxos je cxi rando;
 - vi ekposedos naciojn;
 - vi venkos cxiun kiu iam estis nevenkita je via vivo;
 - vi ne estos malhonorata,
 - vi ne estos hontigata kaj
 - vi forgesos viajn pasintajn honton kaj malhonoron je cxi tiu jaro je la nomo de Jesuo. Amen.
 Felicxan kaj prosperan Novan Jaron!
 Je la servo de Dio,
 Bayo Afolaranmi (Pastoro),
 Baptist Building, Oke Bola,
 PMB 5113, Ibadan 200001,
 Nigxerio
 +2348055159591
 http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ 
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
 https://groups.io/g/spiritanutrajxo https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi (Facebook Fan Page)
 https://www.facebook.com/afolabayo
 https://www.facebook.com/groups/SpiritaNutrajxo/
 https://twitter.com/spiritualdigest

Saturday, December 28, 2019

ALIA JARO RULIGXAS

Estimataj, ALIA JARO RULIGXAS "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Lamentoj 3:22-23). Kiam mi estis kreskanta en la vilagxo, unu el la himnoj, kiujn ni certis, ke ni kantos je la diservo de la novjara festo en joruba estas "Odun Miran ti Koja, Waawaa ni akoko naa n lo" [Alia jaro ruligxas, La tempo flugas for tiel rapide]. La himno kutimis signi la finon de malnova jaro, kaj la komencon de nova jaro. Kiel junulo, mi neniam pensis profunde pri la kantoteksto de la himno kaj gxia signifo. Tamen, antau nelonge, du el la altrangaj oficistoj en mia laborejo gvidis nin kanti la anglan version de la himno en unu el niaj kapelaj diservoj. Estis kvazau mi neniam kantis la himnon antaue. Kiel konsilis la altrangaj oficistoj, mi pensis profunde pri la kantoteksto de la himno, kaj mi malkovris, ke la himno vere indas esti kantata kaj gxiaj kantotekstoj indas esti meditataj je la fino de cxiu jaro. Interese, la himno ne estas populara, kaj gxia verkisto kaj la homo, kiu adaptis gxin al muziko, estas nekonataj. Mi ecx ne povis trovi gxian historion interrete kiel multaj aliaj himnoj. La kantoteksto de la himno troveblas en nur kelkaj retejoj. Efektive, alia jaro ruligxas, kaj la tempo flugas for tiel rapide! Kiam ni komencis cxi tiun jaron? Ni estas nun en la lastaj tagoj de la jaro. Bedaurinde, cxi tiu pasanta jaro eble estos la lasta jaro por iuj homoj, cxar multaj ankorau mortos je la ceteraj tagoj de la pasanta jaro. Tiu himno-verkisto pravis konstati, ke estas la favorkoreco de Dio, kiu subtenis nin. Per Lia kompatemo kaj fideleco ni ne pereas. La himno-verkisto plue demandis retorikan demandon: "Cxu ni profitis [de la pasanta jaro]?" Kaj li petis nin demandi nin, cxu ni estas pretaj, se ni mortos cxi-jare? Cxi tiu mondo sendube estas batalema loko. Miloj falas senvive, kaj la sagoj de la morto, kiuj flugas, povas esti senditaj al iu ajn. La himno-verkisto avertis, ke ni devas audi kaj mediti pri la vorto de Dio, kiun oni predikas cxiun fojon, cxar la fino de la eterneco alproksimigxas, ni staras cxe la rando de cxi tiu epoko. Li do pregxis, ke ni savigxu de niaj pekoj per la graco de Dio kaj audu Lin diri: "Venu hejmen". Tamen ni bezonas dian kompaton je la venonta nova jaro, kaj jaron pli plenan de gxojo. Aliaj jaroj ruligxas.... Cxu vi pripensas la gracon de Dio je via vivo en cxi tiu pasanta jaro? Cxu vi vere dankas Dion pro gvidi vin gxis nun en la jaro? Cxu vi ankorau subtaksos la kompaton de Dio super via vivo? Kiel vi traktas la vorton de Dio, ke vi havas aliron cxi tiu jaro? Cxi jaro ne estos la lasta en via vivo. Vi atestos pliajn jarojn per dia kompatemo kaj pli plenaj de gxojo en la nomo de Jesuo. Amen. Tamen, kion vi farus se cxi tiu jaro estas via lasta? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Danku Dion, ke gxis nun Li gvidas vin en la pasanta jaro, kaj pregxu, ke vi ne subtaksu Liajn kompaton kaj fidelecon dum via vivo.

Saturday, December 21, 2019

PACA NOKT', SANKTA NOKT'!

Estimataj, PACA NOKT', SANKTA NOKT'! " Kaj [Maria] naskis sian unuan filon, kaj sxi cxirkauvindis lin kaj kusxigis lin en staltrogon, cxar ne estis loko por ili en la gastejo. Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon" (Luko 2:7-8). Sendube, unu el la plej amataj kaj plej kantataj himnoj dum kristnaska sezono estas "PACA NOKT', SANKTA NOKT'!" [STILLE NACHT]. Kvankam tre romantikigita, la rakonto de la himno estas unu el la plej amindaj kaj daurantaj en kristana himnaro. Joseph Mohr (1792-1848) verkis la himnon en la germana. Cirkonstancoj kunvenigis Mohr (kiu estis katolika pastro kun humila fono) kaj Franz Gruber (1787-1863) (orgenisto ankau de humila fono) kiel amikoj. La himno estis verkita cxar Mohr bezonis kanton por diservo. Mohr verkis poemon antau kelkaj jaroj. Li alportis la poemon al Gruber, kiu tuj muzikigis gxin. Tiun vesperon en 1818 cxe Noktomeza Meso, Gruber gvidis la parokanaron en Sankta Nikolao (sia pregxejo) en la unua prezento de " PACA NOKT', SANKTA NOKT'!" Kvankam la populara himno trairis diversajn versiojn (ecx en Esperanto!), cxar gxi estas vaste tradukita al multaj lingvoj el sia originala germana versio, tamen la esenco de la himno kaj kio inspiris la verkiston por verki la himnon estas ankorau konservitaj en la diversaj versioj de la himno. Lau historio, Joseph Mohr komence verkis la poemon, kiu poste estis muzikita, kiam li mediteme cxirkaupasxis sur monteto kaj li rigardis malsupren sur la pacan negxkovritan vilagxon. La scenaro memorigis lin pri trankvila kaj hela paca nokto, kaj la mirindajxo de tenera kaj milda novnaskita Infano naskita de virgulino kiel rakontite en Luko 2. Li pripensis la pasxtistojn, kiuj tremis antau la vidado de angxeloj, kiuj alportis la novajxon de la Kristo la Savanto, kiu naskigxis kaj kantis " Haleluja al nia Regxo." La paca kaj sankta nokto malkasxis la Filon de Dio per brilegaj radioj de Lia sankta vizagxo kun Lia naskigxo alportante la tagigxon de la elacxetanta graco. Joseph Mohr finis sian pripensadon per alvoko al homoj, ke ili nun aligxu al la angxeloj por kanti, "Kristo la Savanto naskigxis por ni!" Jes! "Kristo la Savanto naskigxis por ni!" Li naskigxis je "...la pleneco de la tempo... por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopto " (Galatoj 4:4-5). Tio estas cxiama novajxo. La evento festas cxiun jaron kun la nomo "Kristnasko". Sendepende de via vidpunkto pri la festo, la okazajxo de la naskigxo de Jesuo en tiu paca kaj sankta nokto devus havi eternan diskonigon en via vivo. “[Jesuo Kristo] venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio” (Johano 1:11-13). Cxu vi jam kredis je Lia nomo? Cxu vi jam estis elacxetita per Lia sango? Mi deziras al vi Felicxan Kristnaskon kaj Felicxan Novjaron (2020) anticipe. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la alveno de Jesuo Kristo en tiu paca kaj sankta nokto havu eternan donacon al via vivo.

Saturday, December 14, 2019

AL KIU VI DONOS DONACAN KORBEGON JE CXI TIU KRISTNASKA SEZONO?

Estimataj, AL KIU VI DONOS DONACAN KORBEGON JE CXI TIU KRISTNASKA SEZONO? "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Ordinare, korbego (por donaco) estas granda korbo, kutime kun kovrilo, uzata por la pakado kaj portado de vestajxoj. Estis longa tradicio de komunumo kaj socia filantropio kaj karitato rilataj al donacaj korbegoj, per kiu homoj au komunumaj grupoj donacas al senhavuloj korbegojn da nutrajxo, vestajxoj, tualetartikloj, purigaj produktoj, au aliaj hejmaj bezonoj helpi kun iliaj familiaj bezonoj. Gxis lastatempe, en la Okcidenta tradicio, tiaj donacaj korbegoj enhavantaj enladatajn au pakitajn varojn estas donitaj al oficistoj, negocaj klientoj, familioj kaj amikoj dum Kristnasko, kvankam kelkaj homoj faras tiel iam en la jaro. Tiu praktiko estas iel asociita kun la Donaco-Tago. Interese, la celo de donado de donacaj korbegoj dum cxi tiu sezono estis jam nuligita cxar plej multaj homoj donas gxin por egoismaj motivoj. Cxi tio estas aplikebla al organizoj kiuj donas donacajn korbegojn al siaj klientoj. Multaj el tiuj organizoj uzas donacajn korbegojn kiel manieron de plia karigo de iliaj klientoj al la organizoj. Ecx multaj el tiuj, kiuj ricevas la donacojn estas tro egoismaj, cxar nur la supraj oficistoj dividas la donacojn, neglektante la malsuprajn oficistojn. Jesuo Kristo estas la plej granda Donaco el cxiuj tempoj donita de Dio mem, sed ne pro Li mem sed pro la savo de la mondo. La plej populara versiklo de la Biblio, Johano 3:16, konfirmas cxi tion. Jesaja 9:6 diras, "Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni...." Multaj homoj festas la infanon, kiun naskigxis, sed neglektas la Filon kiu estas donita, kaj ne sekvas la spiriton de amo, kiun Dio faris por doni la Filon. Donado de donacaj korbegoj ne devus esti limigita sole al organizoj. Individuoj povas ankau doni donacajn korbegojn al aliaj homoj, precipe la malpli privilegiitaj por ke ili ankau povu festi cxi tiun sezonon. Kiel vi planas okazigi cxi tiu Kristnaskon, al kiu vi donos donacan korbegon je cxi tiu Kristnaska sezono? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo malfermu viajn okulojn al homoj kiuj reale bezonas donacajn korbegojn de vi je cxi tiu Kristnaska sezono, kaj ke vi povu doni al ili la donacon

Monday, December 9, 2019

Spiritual Digest for the Day 10Dec2019

BIBLE VERSE FOR THE DAY “Make a joyful shout to God, all the earth! Sing out the honor of His name; make His praise glorious” (Psalm 66:1-2 NKJV). ****************** QUOTE FOR THE DAY Praise and worship of God is not an optional extra. It should be our natural response to God’s holiness and goodness. - Becky Brooks ******************** PRAYER/ACTION FOR THE DAY Help me, O Lord, to always praise and worship You for who You are.

Sunday, December 8, 2019

Spiritual Digest for the Day 09Dec2019

BIBLE VERSE FOR THE DAY “And let the peace of God rule in your hearts, to which also you were called in one body; and be thankful” (Colossians 3:15 NKJV). ****************** QUOTE FOR THE DAY Even in our times of genuine struggle and pain, we can know God’s peace and permit it to rule our hearts. - Bill Crowder ******************** PRAYER/ACTION FOR THE DAY Help me, O Lord, to know Your genuine peace in whatever situation I find myself, and help me to be thankful for such situation.

Saturday, December 7, 2019

LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO

Estimataj, LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO "Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6). Ni estas en alia kristnaska festo! Gxi estas festo apartigita rememorigi la naskon de nia Savinto kaj Sinjoro Jesuo Kristo antau du mil jaroj. La festo estas unu el la plej celebrataj festoj tra la mondo. Estas multaj debatoj por kaj kontrau la festo. Kelkaj diras ke la festo havas idolanan deveno. Aliaj prave observas ke la 25-a de decembro ne povis esti la naskodato de Jesuo Kristo. Multaj homoj kiuj celebras gxin dedicxas la feston al la naskigxo de Jesuo Kristo. Tamen, ne gravas via opinio pri la festo, cxu vi iam pripensis la misteron de la nasko de Jesuo Kristo? Kio estis speciala je Lia nasko? La Infano kiu estis naskita en Betlehem de la Virgulino Mario estas la Regxo de regxoj. La Filo kiu estis donita al ni estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Kiel la Potenca Dio, Li estas tiel potenca ke Li ne bezonis ian ajn helpon porti la regadon de cxi tiu mondo sur Lia sxultro. Li estis naskita kiel ordinara nove naskita infano, sed Li estas la Patro de Eterneco. Li estas la Mirinda Konsilisto kaj Princo de Paco. La nasko de cxi tiu speciala Infano alportis lumon, pacon kaj gxojon al la vivoj de multaj homoj precipe homoj kiuj fidas tute al Li. Li regas je iliaj vivoj nuntempe. Sed Li regos sur la tuta universo iun tagon kiam Lia regno estos senfina. Ne gravas cxu vi kredas je la festo de Kristnasko de Jesuo Kristo au ne. Tio kio gravas estas: cxu vi jam spertis la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo? Cxu vi havas Liajn enajn pacon kaj gxojon? Cxu vi partigas cxi tiujn lumon, pacon kaj gxojon kun aliaj homoj? Cxu vi briligas Lian lumon al la mallumo de la mondo? Cxu vi regos kun Li kiam Li finfine starigos Sian eternan regnon sur la universo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi reale spertu la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo.