Saturday, July 21, 2018

"MI NE SUFERAS..."

Estimataj, "MI NE SUFERAS..." "...cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankau suferi pro li" (Filipianoj 1:29). Estas iu populara hxorajxo en mia parto de mondo kiu estas tradukita lauvorte en Esperanto jene: "Mi ne suferas. Mi ne petas por pano. Dio de miraklo estas mia Pacjxo. Dio de miraklo estas mia Pacjxo." La kanto estas pozitiva konfeso de tiu kiu kristano estas je Dio kaj tio kio okazas al li. Tamen, la kanto estas parte unu el tiaj falsaj esperoj kiuj igas multajn kristanojn perdi la esencon de la esto kiel kristano. La Sankta Biblio je multaj lokoj instruas pri la sufero de kristano. Konsideru cxi tiujn veskilojn: "Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon " (Johano 16:33). "Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj" (2 Timoteo 3:12). "Cxar kiam ni estis cxe vi, ni antaudiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias" (1 Tesalonikanoj 3:4). "...por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto" (Filipianoj 3:10). "Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazau io stranga okazus cxe vi" (1 Petro 4:12). Tamen, cxi tiu sufero ne estas sufero pro nefaro sed sufero pro tio, ke oni estas kristano (vidu: 1 Petro 4:12-16; Filipianoj 1:29), kaj estas certe ke la Eternulo subtenas la kristano gxis la fino de la sufero kaj igas lin/sxin farigxi kiel purigita oro (vidu: Psalmo 23:4; 66:10; Zehxarja 13:9; Malahxi 3:3; 1 Petro 4:12-13). La implico de cxi tio estas ke la kristano estus preta por sufero cxiufoje. Tamen, li devus esti tia, ke li "ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Estas ja bone pozitive konfesi ke ni ne volas suferi. Tamen, ni devus memori cxiam ke la kristana vivo entenas suferon je cxi tiu mondo. La bonajxo estas ke Dio jam donis al la kristano venkon sur la sufero, kaj Li estos kun la kristano por ke li trapasu la suferon sukcese. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la Ertenulo donu al vi venkon dum vi preparas suferi por Liaj kialoj.

Sunday, July 8, 2018

KIU ESTAS MIA PROKSIMULO?

Estimataj, KIU ESTAS MIA PROKSIMULO? “Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo: Kaj kiu estas mia proksimulo?” (Luko 10:29). Mi ankorau miras, kiam nia socio (precipe la nigxeria socio) farigxis mem-centrita, senzorga kaj nekoncernita al la suferoj de homoj cxirkau ili? Mia auto havis mekanikan eraron je okupata vojo kiel mi iris al mia oficejo antau kelkaj semajnoj. Mi vokis mian mekanikiston kaj sidis en la auto atendante lian alvenon. Surprize, dum pli ol unu horo, kiam mi estis en la auto atendante, neniu zorgis au pripensis pri mi au la auto. Anstataue, iuj abusis min, ke mi kauzis obstrukciojn sur la vojo kvazau mi volonte agis tiel. Kelkaj ecx prisxercis min! Mi ne estis felicxa. La registaro povas havi siajn mankojn, sed cxu tio signifas, ke ni ne zorgas unu la alian kiel samurbanoj? Cxi tiu okazajxo faris min pensi pri la Parabolo de la Bona Samariano en Luko 10:25-37. Kiu vere estas mia najbaro au proksimulo? Tio estis la demando, kiu elportis la parabolon. Iu legxisto venis al Jesuo Kristo por demandi al Li, kion li devas fari por heredi eternan vivon. Parto de la respondo de Jesuo Kristo estis, ke la legxisto amu siajn najbarojn. Volante pravigi sin mem, la legxisto demandis Jesuon Kriston: "Kaj kiu estas mia najbaro?" Jesuo Kristo tiam donis la Parabolon de la Bona Samariano, kie iu Samariano (kiu estis konsiderita fremda) helpis vunditon dum Levido kaj pastro (la plej piaj kaj religiaj gvidantoj de la tago) sxajnigis, kvazau ili ne vidis la vunditon. La legxisto prave jugxis la samaritanon kiel la proksimulon de la vundito cxar li (la samariano) prizorgis la vunditon. Do Jesuo Kristo petis lin iri kaj fari same. Post la okazajxo, kiu okazis al mi, mi pensis interne: kion mi farus, se mi estus unu el tiuj pasintoj? Cxu mi ankau atendas helpi au ecx nur pripensi? Kion vi farus en simila situacio? Cxu vi atendus helpi? Cxi tio estas nedubeble situacia. Tamen, jen kelkaj instruoj de la Sankta Biblio, kiujn oni povas pripensi: “Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari” (Sentencoj 3:27). “Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.... Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos. Gal 6:10 Tial lau nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido” (Galatoj 6:2, 9-10). “Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio” (Hebreoj 13:16). Kiu estas tiu persono, kiun vi bezonas helpi au pripensi hodiau? La persono estas via najbaro au proksimulo. Cxiu, kiun vi havas la kapablon helpi, estas via najbaro au proksimulo. Ne hezitu helpi lin/sxin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi estu sentema al la bezono de aliaj homoj cxirkau vi kaj ke vi povu montri zorgon kaj/au vere helpi ilin.