Saturday, November 11, 2023

KIAL DANK’ AL DIO?

Estimataj, KIAL DANK’ AL DIO? “Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). La Jorubaj kaj multaj aliaj triboj en Afriko sxatas diri "Dank’ al Dio" cxiufoje kiam ili estas estimataj pro io kion ili faras. Mi grande estas influita de tiu praktiko kaj gxi reflektixas en mia babilado kun homoj sendepende de kiuj ili estas. Kelkaj personoj kiuj ne estas afrikanoj pridubis min pli ol unufoje kial mi au ili bezonas danki Dion pro nura konversacio. Tamen, la Sankta Biblio ordonas al ni danki Dion en cxio (vidu: Psalmo 34:1; Efesanoj 5:20; Filipianoj 4:6; Kolosanoj 3:17; 1 Tesalonikanoj 5:18; Hebreoj 13:15). Fakte, plejparto de la Psalmaro (kiu estas la plej granda libro en la Biblio) estas plena de danko kaj laudo al Dio. Cxu vi iam pensis kial vi devas danki Dion? Unu el la plej popularaj psalmoj, Psalmo 100, donas kelkajn kialojn kial oni dankas Dion. Unu, Li estas la Eternulo, Dio (verso 3a). Du, Li estas Tiu, kiu kreis cxion kaj cxiujn, kaj cxiu kaj cxiuj apartenas al Li (verso 3b). Tri, Li estas bona al Siaj kreajxoj kaj Lia amo por ili restas de generacio al generacio (verso 5). Apostolo Paulo, en 1 Tesalonikanoj 5:18 diras ke danki Dion estas la volo de Dio por ni. Interese, kiel Ijob pruvis, danki Dion ne devus esti nur kiam afero estas agrabla. Ecx, en ies malfelicxoj, oni devas lerni kiel danki Dion. Danki Dion en tia situacio signifas, ke oni scias, ke Dio estas super la situacio kaj ke nia rilato kun Li ne devus esti kondicxa. Zorgema studo de la psalmoj en la Biblio malkasxos ke malgrau la fakto ke ili estas plenaj de danko kaj laudo de Dio, la plimulto el ili estis verkitaj en mizero. Cxu danki Dion estas via kutimo? En cxi tiu sezono de dankado, cxu vi havas kialojn por danki Dion? Danko al Dio neniam devas esti kondicxita au ekster sezono. Koncerne min, mi havas sennombrajn kialojn por danki Dion kaj Mi cxiam dankas Lin. Dio, mi dankas Vin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Pregxu por dankema koro kiu danku Dion en cxiuj situacioj.