Saturday, May 25, 2019

POR TIA TEMPO

Estimataj, POR TIA TEMPO "Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de aliaj loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?" (Ester 4:14). Sxi estis orfino prizorgita de sia kuzo, en la lando de kaptiteco. Sxi havis favoron cxe cxiu kiun sxi renkontis. Poste, sxi farigxis la regxino en tiu lando de kaptiteco. Tamen en tia tempo, sxi hezitis uzi sian oficon por savi sian popolon. La virino estis Hadasa populare konata kiel Regxino Ester. Modehxaj - unu el la kaptitoj el Judujo - prizorgis sxin. Per dia favoro, sxi farigxis la regxino de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Obeinte sian kuzon, sxi ne malkasxis sian identecon. Komploto estis planita por ekstermi la Judojn. Modehxaj, sxia kuzo alvenis al sxi por la savo de la Judoj. Sxi hezitis interveni en la afero pro la palaca ceremoniaro. Tial Modehxaj instigis sxin ke sxi ne pensu ke sxi estas savita en la palaco cxar sxi ne povis diri kial Dio metis sxin en la regxinecon por tia tempo. Regxino Ester respondis per unu el la rimarkindaj dirajxoj en la Sankta Biblio, "Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en Sxusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; KAJ SE MI PEREOS, MI PEREU" (Ester 14:16). Post la fasto (kaj eble pregxo), Ester iris al la regxo kaj raportis la aferon al li. Diavole, la Judoj estis savitaj per la bona ofico de Ester. Dio metis Esteron en tiun regxinan oficon por tia tempo por ke Li dauxrigu la savan agon per la Juda nacio. Dio metas multajn personojn en unu oficon aux alian por difinita celo. Cxu vi scias la kialon de via nuna ofico? Kion Dio kaj aliaj cxe vi esperas de vi en tiu ofico? Kiu scias cxu vi estas en tiu ofico por tia tempo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu uzi ian ajn oficon en kiun Dio jam lokis vin por plenumi la celon de Dio por via vivo kaj cxi tiu generacio.

Saturday, May 18, 2019

DEJXETU LA FORTIKAJXOJN

Estimataj, DEJXETU LA FORTIKAJXOJN "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj; dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo" (2 Korintanoj 10:4-5). Estas multaj fortikajxoj kiujn la diablo uzas kontrau la kristano. Kiuj estas cxi tiuj fortikajxoj? Kiel ni povas dejxeti ilin? La ordinaraj signifoj de la vorto "fortikajxo" ne donas ian ajn malbonan sencon. Tamen, la uzado de la vorto en la Sankta Biblio donas al ni pluan komprenon pri la neceso de la temo. La ununura loko kie la la vorto fortikajxo estas uzita en la Nova Testamento estas en la 2 Korintanoj 10:4 kie oni uzis gxin metafore de tiuj aferoj al kiuj nur homa fido estas altrudita. Oni bele uzis gxin cxi tie por signifi diversajn barojn kiuj similas al fortikajxo kiuj ekzistas, kaj kiuj estas faritaj kaj adaptitaj por kontraustari la veron kaj triumfon de la afero de la kristano. Cxi tiuj fortikajxoj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "[la] regantoj... autoritatoj... mondpotenculoj de la nuna mallumo... [kaj]... la spiritaroj de malbono en la cxielejoj" (Efesanoj 6:12). Oni povas priskribi ilin kiel atmosferon de mallumo kiu estas fortigita por atako kaj aflikto. Ili estas la rego de spirita militado kie la potenco de mallumo luktas por malfortigi la dian autoritaton, uzurpas la autoritaton de Dio kaj obstrukcas la planon kaj celon de Dio por Lia kreitajxo. Satano funkciigas siajn fortikajxojn per multaj rimedoj. Estas personaj fortikajxoj kiuj metas siegxon kontrau la persono por influi la vivon de la persono negative. Nemirinde, Ijob lamentis, "Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj" (Ijob 14:1). Estas familiaj fortikajxoj kiuj montrigxas en/ per la familia vivo. La diablo vidas aliajn instituciojn krom la familio kiel siaj regionoj kie li povas vagacxi kaj prosperi bone je siaj agadoj. Estas multaj satanaj konspiroj kiuj funkcias kiel kunigantoj de la regno de la mallumo. Ili montras sin en la aliaj religioj de la mondo. Cxi tiuj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ... cxiun penson [kiujn oni devas ekkapti] al la obeo al Kristo" en 2 Korintanoj 10:4-5. plue, estas sociaj kaj teritoriaj fortikajxoj kie Satano kaj siaj aliuloj konstruas fortajn sed nevideblajn murojn kontrau geografiaj lokoj por firmaj posedado kaj rego kiujn multaj aferoj decidas. Pro tio ke cxi tiuj fortikajxoj estas spiritaj fortikajxoj, oni bezonas spiritajn rimedojn por dejxeti ilin. Paulo diris, "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj" (2 Korintanoj 10:4). Cxi tiu dia potenco estas la regna potenco – la kapablo kaj autoritato de la Regno (Dio au Jesuo Kristo) kiun Li jam donis al homoj de Sia regno. Jen la kialo kial Paulo konsilis, "...fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraustari al la artifikoj de la diablo.... por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte tion, stari" (Efesanoj 6:10-13). La armilaro de Dio konsistas el diaj virtecoj de vero, fideleco, paco, fido, kaj savo kiel la defensivaj iloj, kaj la vorto de Dio kaj pregxado kiel la ofensivaj iloj (Efesanoj 6:14-18). Kiuj estas tiuj fortikajxoj kiujn Satano kaj liaj aliuloj jam konstruis kontrau vi? Ni ne povas pretendi kvazau ili ne estas tie. Homaj rimedoj kaj potenco ne povas dejxeti cxi tiujn fortikajxojn. Ili estas kiel la muro de Jerihxo por kiu oni bezonis obeadon al diaj instruoj por dejxeti gxin (vidu: Josuo 6). Vi ankau povos dejxeti cxiujn fortikajxojn de la diablo en via vivo se vi povus esti obeema al la instruoj de Dio je Liaj vorto, la Sankta Biblio, surmetante la tutan armilaron de Dio kaj batalu la militon per la potenco de la regno. Venko estas via! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la spirito de obeemo por ke vi povu dejxeti cxiujn diablajn fortikajxojn en via vivo.

Saturday, May 11, 2019

NE FINIGXAS, GXIS GXI FINIGXOS!

Estimataj, NE FINIGXAS, GXIS GXI FINIGXOS! “Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita” (Ijob 14:7-9). Mia intenco estis verki mesagxon honore al patrinoj por memorfesti la Tagon de Patrino cxi-jare, cxar multaj partoj de la mondo gxin festas. Tamen, la dramaj kaj nekredeblaj revenoj de la du futbalaj kluboj de Futbal-Ligo de Anglio – Liverpool FC kaj Tottenham Hotspur FC – kontrau iliaj respektivaj kontrauuloj (tio estas, FC Barcelona kaj Ajax Amsterdamo FC) en la duonfinaloj de cxi-jara Ligo de Cxampionoj de UEFA faris min al sxangxi la temon de mia mesagxo por la semajno. Liverpool FC estis batita 3-0 en la unua etapo antau semajno dum Tottenham Hotspur FC estis venkita 1-0 hejme. Cxiu analizisto jam perdis esperon je la du anglaj teamoj antau la dua etapo de la matcxoj. Tamen, kontrau cxiuj prognozoj, Liverpool FC renversis sian malvenkon batante FC Barcelona 4-0 dum Tottenham Hotspur FC batis Ajax Amsterdamo FC 3-2 en Amsterdamo! Kurioze, la decidaj poentoj por ambau matcxoj estis gajnitaj en la lastaj minutoj de la matcxoj kiuj malhavis iujn el la plej bonaj ludantoj de ambau teamoj. Efektive ne finigxas, gxis gxi finigxos! La diablo afliktis la viron Ijob en la Sankta Biblio per multaj problemoj (vidu: Ijob 1:9-19). Li estis afliktita per morta malsano, kaj lia edzino ecx sugestis, ke li malbenu Dion por ke li povu morti (vidu: Ijob 2:1-9). Konsiderinde, oni interkonsentus kun la edzino de Ijob, perdus esperon je Ijob, kaj dezirus, ke estas pli bone, ke li mortis pro cxiuj cxi tiuj katastrofoj. Tamen Ijob ne perdis esperon. Li ne rezignis. Li ankorau kredis je Dio kaj staris firme en sia fido al Li, ecx kiam liaj amikoj akuzis lin maljuste. Li kredis, ke li povus levigxi denove. Li eldiris la supre cititajn deklarojn kaj multajn aliajn esperemajn deklarojn. Konsideru cxi tiujn: "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" (Ijob 13:15). “Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo” (Ijob 19:25). “Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro” (Job 23:10). "Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi" (Ijob 42:1-2). Li relevigxis, kaj "la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn" (Ijob 42:12). La rakonto de Ijob estas rakonto pri viro, kiu estis fortrancxita sed ree burgxonis kaj portis multajn fruktojn. Fakte, ne finigxas, gxis gxi finigxos! Kio estas via nuna situacio? Cxu gxi sxajnas senespera? Ne perdu esperon. Kiam ekzistas vivo, estas espero! Ankorau estas espero por vi. Vi povas burgxoni kaj esti produktiva. Homoj gxojos kun vi. Ne finigxas, gxis gxi finigxos! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne rezignu, sed daurigu gxis vi burgxonos kaj estu produktiva. PS Mi deziras al cxiu respondeca patrino Felicxan Tagon de Patrino! La Eternulo revenigos cxiun sxajne senesperan situacion sur viaj edzoj kaj/au infanoj al esperemaj situacioj. Vi atestos pri la boneco de Dio pri tia situacio je la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, May 4, 2019

VI POVAS HELPI


Estimataj,
 VI POVAS HELPI
 "Kaj sxi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron" (2 Regxoj 5:3).
 La historio de la vivo de Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, ne estas kompleta sen la rolo de Izraelida sklavineto kiu estas lia servistino. Namaan estis tia granda homo antaŭ sia sinjoro pro sia milita braveco. La Sankta Biblio diras, "ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed [li estis] leprulo" (2 Regxoj 5:1). Tiu lasta komento pri li igis la sklavinon rilata en lia vivo. Bandoj de la Siria armeo iam eliris taĉmente kaj kaptis iun Izraelan malgrandan knabinon. Sxi farigxis sklavino kaj servistino de la edzino de Naaman. Sendube, sxi jam perdis sian estimecon, kaj nur Dio scias la tipon de traktado kiun sxi travivs en la hejmo de Naaman. Tamen, cxi tiu knabino vidis sin kiel kanalon de helpo al la problemo de la hejmestro, kaj sxi volonte prezentis la helpon. Sxi diris al sia mastrino pri la eblo de rimedo al la problemo. En sia kaptiteco, sxi kredis je la efiko de la potenco de sia Dio, kaj sxi volis ke cxi tiu estu montrita en la vivo de sxia mastro. La mastro atentis sxian konsilon "kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura" (2 Regxoj 5:14). 
Iu proverbo estas jene, "Via proskimulo estas tiu ajn kiun vi povas helpi, helpu lin." Jesuo Kristo subtenis cxi tion kiam iu legxisto volis scii al kiu li povis montri sian amon. Jesuo diris al li parabolon pri iu vundita viro kiun iu Samariano helpis kaj konkludis ke la "neamata kaj nebezonata" Samariano estis la proskimulo de la vundita Judo anstatau la "piaj" pastro kaj Levido kiuj rifuzis helpi (Luko 10:25-37).
 Kiun vi povas helpi hodiau? Cxu la persono estas malamikema al vi, au cxu li estas via sxajna malamiko? Cxu vi helpas la personon? Ecx tiuj kiujn vi amas kaj estas intimaj al vi, cxu vi helpas ilin? Ne diru ke vi povas fari nenion. Vi povas helpi, ecx al via plej malbona malamiko. La Sankta Biblio diras, "Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo" (Romanoj 12:20. Vidu ankau: Eliro 23:4-5; Readmono 22:1-4; Sentencoj 25:21-22; Mateo 5:44; Luko 6:27-28; 1 Tesalonikanoj 5:15). Cxiam pensu pri manieroj kiam vi povas helpi al homoj cxe vi ne gravas la situacio.
 Je la servo de Dio,
 Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Malfermu miajn okulojn, ho Eternulo, al manieroj kiam mi povas helpi al homoj cxe mi ne gravas la situacio, kaj helpu al mi reale helpi ilin.