Thursday, December 31, 2020

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2021

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2021 Jen alia tute nova jaro 2021! Dank’ al Dio pro tio, ke Li ebligis vidi alian jaron. Felicxan Novjaron (2021). Nome de mia edzino, Opeyemi, kaj niaj infanoj, Boluwatife, IfeOluwa, Michael kaj Abraham, mi bonvenigas vin al cxi tiu nova jaro per cxi tiuj profetaj vortoj adaptitaj de Jesaja 54:7-13. Cxi tiu nova jaro: - la Eternulo kompatos vin per Sia granda kompato kaj eterna boneco; - Li malsxparos vin per Sia boneco; - Li starigos Sian interligon de paco kun vi; - Li igos vin stari firme kaj prosperigi viajn klopodojn cxi-jare en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio +2348055159591 https://groups.google.com/forum/#!forum/spiritualdigest https://groups.io/g/spiritualdigest https://groups.io/g/spiritanutrajxo https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi (Facebook Fan Page) https://www.facebook.com/afolabayo https://www.facebook.com/groups/SpiritaNutrajxo/ https://twitter.com/spiritualdigest

Saturday, December 26, 2020

DIO ANKORAU ESTAS FIDELA!

Estimataj, DIO ANKORAU ESTAS FIDELA! “Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23). “Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne” (2 Korintanoj 1:18). Apostolo Paulo planis viziti la eklezion en Korinto, sed kelkaj cirkonstancoj preter lia rego malhelpis lin fari tion. Sxajnis ke la eklezio pridubis lian sincerecon. Liaj malamikoj tie sercxis cxiajn okazojn kulpigi lian karakteron, kaj sxajnis ke ili uzis cxi tion por riprocxi lian personecon kaj senkreditigi lian diservon. Emfazante sian dedicxon al sia plano por la Korintanoj je sia dua epistolo al ili, li uzis la fidelecon de Dio kiel ekzemplon. Kiam Dio promesas fari ion ajn, Li faros gxin. Li ne estas tiu persono kiu estas nekonsekvenca je Siaj vortoj. Efektive, Jeremia ekkriis, “Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23). Dio ja estas fidela je Siaj promesoj por Siaj infanoj. Liaj vortoj estas “jes” kaj “Amen.” Li certe faros tion kion Li promesas ke Li faros, cxar “Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros” (1 Tesalonikanoj 5:24. Vidu ankau: Hebreoj 10:23). Cxu Dio jam promesis fari ion ajn por vi cxijare? Cxu vi jam perdis esperon je Li au cxu vi pridubas Lin? Li estas fidela, kaj Li faros gxin. Daurigu fidi al Li cxar kvankam malfrua estas la jaro, Dio ankorau povas surprizi vin. La Joruboj havas cxi tiun dirajxon: “Oorun ti o ku ni oke yii si to aso i gbe.” Lauvorte, “la suno kiu restas sur la cxielo ankorau povas sekigi malsekan tukon.” Alivorte, ankorau estas espero je sxajne senespera situacio! La plenumo de la promeso de Dio eble malfruos, sed gxi certe venos. Malgrau la situacio, Dio ankorau estas fidela! Cxu vi kredas cxi tion? Se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio (kp. Johano 11:40). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Montru Vian fidelecon en mia vivo, Oh Eternulo, ecx je la ceteraj tagoj de cxi tiu jaro.

Saturday, December 12, 2020

MI ESTAS GRANDE FAVORATA!

Estimataj, MI ESTAS GRANDE FAVORATA! "Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi” (Luko 1:28). Kvankam mi komencis dissendi informon pri mia kvindeka naskigxtago per sociaj retoj monaton antau la tago, mi ne havis la financajn rimedojn por celebri en la tago, kiam mi festus mian oran jubileon sur la tero. Mi devis uzi la sorton kaj decidi festi la unikan tagon per danko al Dio kaj afisxado de iuj el miaj malnovaj bildoj kaj personaj citajxoj en la sociaj retoj, kiuj farigxis miaj cxefaj platformoj por servi homojn. Iuj proksimaj homoj demandis min, kion kaj kiel mi festos je la tago. Mia respondo estis, ke ne okazos speciala eventon tiutage. Naskigxtagaj deziroj per tekstaj mesagxoj de iuj el miaj bankoj vekis min kelkajn minutojn post noktomezo en la tago, la 8-a de decembro, 2020. Mi decidis ne fari alian aferon sed rigardi malantauen kaj pripensi mian vivon en la pasintaj kvindek jaroj, kaj danki Dion pro tio, kion Li faris en mia vivo en cxi tiu duonjarcento. Mi povis vigle memori, kiel mi komencis bazlernejan edukadon je la agxo de ses jaroj. Dankeme al Dio, mi daure menciis tiom multajn aferojn, kiom mi povis memori ekde 1976 gxis 2020. Mi faris tion preskau unu horon. Mi konstatis, ke mi estis tre favorata kaj honorata de Dio. Je la mateno de la tago, miaj edzino kaj infanoj pregxis kun mi kaj mi iris al mia oficejo. Sennombraj mesagxoj per telefonvokoj, SMS, WhatsApp, Instagram, LinkedIn, Facebook kaj retposxto felicxigxis kun mi. Mi ne felicxis, ke mi ne povas pagi naskigxdatan kukon au distri homojn per iuj delikatajxoj au trinkajxoj, cxar gxi estas la praktiko, kie mi logxas. Miaj oficejaj kunuloj atendis, sed nenio aperis. Malgrau tio, mi gxojis aliflanke, ke la Eternulo povus favori min atesti mian 50-an naskigxdaton en bona sano. Mi dankis Dion pro la donaco de vivo, kiun Li kompleze donis al mi. Mi devas konfesi, ke iuj homoj efektive benis min finance kaj materie poste tiutage. Unu neatendita beno ecx venis de pli ol okdekjara virino, kiu ebligis al mi fari la bezonatajxojn lau la afrika maniero. Ja mi estas tre favorata! Vi eble nun festas neniun naskigxodaton. Tamen, cxu vi scias, ke ankau vin tre favoras Dio? Pensu pri via vivo. Ecx, se Dio ne faris tion, kion vi atendas de Li cxi-jare, la fakto, ke vi ankorau vivas, estas granda favoro. Multaj mortis. Iuj mortas dum vi legas cxi tiun mesagxon. Estu dankema al Dio. Danku Lin pro tio, kion Li faris por vi en la pasinteco. Danku Lin pro tio, kion Li faras nuntempe. Ecx, danku Lin pro tio, kion Li ne faris. Li daure favoros vin Siatempe kaj lau Sia maniero. Je mi, mi dankas Dio, cxar Li multe favoris min. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam danku Dion, cxar Li favoras vin cxiutage. PS: Mi dankas ankau cxiujn, kiuj gratulis kun mi antau, dum kaj post mia 50-a naskigxtago je la 8-a de decembro 2020 per telefonvokoj, SMS, WhatsApp, Instagram, LinkedIn, Facebook kaj retposxto (iuj ankorau sendas siajn naskigxtagajn dezirojn!). Mi estas tre honorita per viaj deziroj. La Eternulo plu honoru vin kaj favoru vin je la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, December 5, 2020

LA PLEJ GRANDA NOVAJXO DE KRISTNASKOFESTO

Estimataj, LA PLEJ GRANDA NOVAJXO DE KRISTNASKOFESTO "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Kutime, la kristnaskofesto cxi-jare jam komencigxis per multaj fanfaroj kaj finigxos je la 25-a de decembro en grandaj diservoj en plejparto de niaj pregxejoj. Tamen, multaj homoj jam perdis au forgesis la plej grandan novajxon de la kristnaskofesto. Cxi tiu novajxo estas resumita en la plej populara verso de la Sankta Biblio: "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). La novajxo komencigxis kun Dio, la Kreinto de la universo. La Sankta Biblio ne penis pruvi la ekziston de Dio. Gxi nun komencigxis dirante, "En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron" (Genezo 1:1). Estas interese vidi kelkajn homojn nuntempe kiuj pretendas ke Dio ne ekzistas. La novajxo de kristnaskofesto ne povas esti valorigita sen la agnosko de la ekzisto de Dio kiu iniciatis la fundamenton de kristnaskofesto. Cxi tiu Dio estas la Dio de amo kiu amis la homojn de la mondo malgrau ilia neindeco. Li elmontris Sian senkondicxan amon al homaro kaj faris tion kion ordinara homo trovus malfacile fari - donado de la alte sxatata ajxo al nemerita persono. Cxi tiu ago de donado estu cxefa en ni dum ni celebras la kristnaskofeston. Cxi tio ne estas la tipo de donado kie vi esperas ke la ricevanto donos ion alian reciproke. Gxi ne estas la tipo de donado rilate al la Patro Kristasko kie vi devas pagi kelkan sumon da mono antau ol vi ricevas la donacxon. Gxi estas oferdona donado. La objekto de cxi tiu donado estas la plej sxatata senparalela Donaco - Jesuo Kristo, la solenaskita Filo de Dio! Multaj homoj trovas malfacile kredi ke la Kreinto de la universo povus havi Filon. Lau ili, gxi tro malgrandigas Lian majeston. Tamen, tio estas parto de kialoj kial Paulo ekkris, "Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! Cxar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? au kiu estis Lia konsilanto? au kiu antaue al Li donis ion, poste redonotan al li? Cxar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen" (Romanoj 11:33-36). Tio kion Dio postulas de ni pro Sia donado estas kredo en Jesuo Kristo por ke ni ne pereu - havante eternan apartigon de Li, sed havu eternan vivon - senlime altan kvaliton de vivo en viva kuneco kun Dio, kaj nun kaj eterne, donitan grace de Jesuo Kristo al cxiu kiu kredas je Li (vidu: Johano 1:4; 10:10, 28). Cxu vi havas cxi tiun vivon? Cxi tio estas la plej granda novajxo! Ne gravas kiel vi celebris la kristnaskofeston au cxu vi estas indiferenta al gxi, lasu la novajxon havi pozitivan efikon en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke nenio malhelpos vin akcepti la eternan vivon per la donado de Jesuo Kristo al la mondo.