Sunday, June 22, 2014

VI KOMPLETIGOS GXIN!

Estimataj, VI KOMPLETIGOS GXIN! "Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankau finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi" (Zehxarja 4:8-9). La popolo Izraela estis returne veninta de la ekzilo. Ili refortigis la erojn de sia nacieco sub la estrado de Zerubabel. Unu el tiaj eroj estis la rekonstruo de la templo de Dio en Jesusalem. Tamen, fortaj kontraustaroj alfrontis ilin de najbaraj landoj kiuj ne volis ke ili refortigu sian nacion (vidu: Ezra 4). Estis dum unu el cxi tiuj kontraustaroj ke la vorto de Dio venis al profeto Zehxarja por recertigi Zerubabelon ke li estos tiu kiu definitive kompletigos la konstruan projekton. Zehxarja Cxapitro Kvar estas plena da profetajxoj rilate la proceduron de la kompletigo de la rekonstruo de la templo: unue, gxi ne estas per homa forto nek potenco, sed per la Spirito de Dio (verso 6). Tio signifas ke la sukceso de la projekto estos per la faro de Dio, ne per la ago de homoj. Due, cxiuj fortaj kontraustaroj kontrau la projekto estos malsukcesaj (verso 7). Cxi tio precize okazis kiam Regxo Dario eldonis dekreton por malhelpi cxiujn kontraustarojn (vidu: Ezra 6:1-12). Trie, la persono mem kiu metis la fondon de la rekonstruo de la templo estos tiu kiu kompletigos gxin (verso 9). Tiu promeso efektive plenumigxis (vidu: Ezra 6:13-18). La lastajxo sed ne la malgravajxo de la proceduro estas la fakto ke ili ne malsxatu la tagon de malgrandajxoj (verso 10a). Tio estas, ili ne malestimu la malgrandajn rimedojn kiujn ili havis, precipe, la tempon kiam ili komencis la projekton kun neniu espero. Cxi tio ankau eble signifas ke ili ne subtasku sian malgrandan au malrapidan progreson je la laboro. Ili ne lasu ke la malestimado de aliaj homoj malkuragxigu ilin (kp. 1 Timoteo 4:12). La rezulta efiko estas ke homoj gxojos je la kompletigo de la projekto (verso 10b). Kian projekton vi jam komencis? Cxu gxi estas akademia okupo, konstrua projekto, komerca projekto, au ecx diservo? Cxu vi alfrontas kontrauxstarojn, au havas malfacilajxojn kompletigante gxin? Cxu homoj rigarde malsxatas pro la sxajna malsukceso au malrapido en gxia kompletigo? Viaj manoj kiuj komencis la projekton perfektigos gxin gxis kompletigo je la nomo de Jesuo. Sekvu ankau la proceduron kiu estis donita al Zerubabel. Ne fidu al via kompreno, forto au rimedo. Fidu al Dio. Lia graco estas suficxa por vi. Cxiuj malfacilajxoj antau vi vanos, kaj cxiuj kontraustaroj estos venkitaj. Kredu ke vi kiu komencis la projekton kompetigos gxin. Kaj ne malsxatu la tagojn de via humila komenco. Ne malestimu vin. Ignoru la malestimon de homoj. Memoru, "...Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo" (Filipanoj 1:6). Vi kompletigos la projekton! Homoj gxojos kun vi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment