Saturday, June 14, 2014

KIA KONSOLANTO ESTAS VI?

Estimataj, KIA KONSOLANTO ESTAS VI? "Mi audis multe da similaj aferoj; tedaj konsolantoj vi cxiuj estas" (Ijob 16:2). Mi kutime kompatas la viron Ijob kiam ajn mi legas la libron de la Sankta Biblio kiu portas lian nomon. Jen viro kiu perdis cxion kion li posedis je sama tago. Oni afliktis lin per malsano, kaj lia edzino konsilis lin blasfemi Dion kaj morti. Por pli malbonigi liajn problemojn, liaj tiel nomataj amikoj kiuj venis por konsoli lin farigxis "tedaj konsolantoj." Ili "afliktadis kaj turmentadis" lin per vortoj dum ili kulpigis lin pro liaj angoroj. Ili devus atenti la konsilon de Ijob, "Ho, se vi silentus, tio estus sagxeco de via flanko" (Ijob 13:5. Vidu ankau: verso 13; 16:3; 18:2; 19:2; 21:2-3). Ju pli Ijob avertis ilin konsideri sian malfelicxon des pli ili riprocxis lin pro lia sankt-afekteco. Ili ja estas "senutilaj kuracistoj" (Ijob 13:4). Travivajxoj jam pruvis ke silento estas la plej bona rimedo por konsoli iun kiu estas funebranta. Homo eble havas malsaman opinion, precipe homoj kiuj estas korelversxemaj. La amikoj de Ijob faris bone kiam ili unue venis al li por restado "kun li dum sep tagoj kaj sep noktoj" (Ijob 2:13), sen parolo de ecx unu vorto. Tio estas kunsentado. Anstatau esti plena de vortoj, estas pli bone esti plena de ago - tio kion oni povas fari por mildigi au ecx solvi la problemon se gxi estus solvebla. Cxi tio estas tio kion Jesuo Kristo faris je cxiuj kazoj kiam Li levis iun el la mortintoj (vidu: Luko 7:11-17; 8:49-56; Johano 11:17-44). En cxiuj kazoj, Jesuo ne parolis multe. La apostoloj ankau sekvis cxi tiun ekzemplon (Agoj 9:36-43; 20:7-12). Vi eble ne povas fari kiel Jesuo Kristo au la apostoloj solvante tute iun problemon, sed vi povas atenti cxi tiun admonon, "Gxoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj" (Romanoj 12:15). Ne estu konsolanto kiel unu el la amikoj de Ijob. La Sankta Biblio diras, "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Kia konsolanto estas vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu sendi vian reagon al cxi tiu mesagxo retke al mi au kopii min cxe . Dio benu vin!

No comments:

Post a Comment