Saturday, August 2, 2014

CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB?

Estimataj, CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB? "Ho, se iu auskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo" (Ijob 31:35-37). Ijob estis virta viro. Mi multe estimas lin. Lia lasta defendo en Ijob 31 estas pensiga. Ni konsideru la defendon: li komencis la lastan parton de sia defendo deklarante sian decidon ne avide alrigardi virinojn (verso 1). Li ripetis cxi tion en verso 9 ke lia koro neniam forlogigxis al virino. Kia seksa pureco! Li atestis pri sia senkulpeco pri malvero kaj trompo en versoj 5-8. Ankau li parolis pri kiel li ne traktis siajn geservistojn maljuste cxar li sciis ke la sama Dio kreis lin kaj cxi tiujn geservistojn (versoj 13-15). Plie, li povis fanfaroni pri sia donacemo al la bezonantoj (versoj 16-23). Cxi tiu grandanimeco estis plivastigita al la anoj de lia tendo plus fremduloj (versoj 31-32). Li ankau senkulpigis sin pro fido al materialaj posedajxoj au ia ajn idoleco (versoj 24-28). Li povis diri ke li neniam "gxojis pri malfelicxo de [sia] malamiko" nek malbenis kontrau lia animo (versoj 29-30). Li ecx asertis sian justecon al senanimajxoj kiel tero (versoj 37-40). En cxiuj kazoj, li pregxis por severaj konsekvencoj se li farus alie. Sendube, li povis apelacii pri sia kazo al la Plejpotenculo (versoj 35-37). Kiu surtere nuntempe povas fari kiel Ijob faris - esti kuragxe suficxe alvoki homojn por pridemandi lian/sxian honestecon kaj justecon? Cxu ni viroj ne avide rigardas aliajn virinojn, kaj estas allogitaj je ili? Cxu virinoj ankau ne faras tion kio igas virojn avidi ilin per iliaj vestadoj. Kiel senkulpaj estas ni rilate al malvero kaj trompo? Cxu ni ne traktas tiujn kiuj estas niaj subuloj per maljusteco? Kiel grandanimaj estas ni al la bezonantoj kaj aliaj cxe ni? Cxu vi ne fidas je materialaj posedajxoj kaj aliaj mondajxoj kiel nia fonto de sekureco? Cxu cxi tiuj ajxoj ne jam farigxis niaj malgrandaj dioj? Kio estas nia sinteno al viaj sxajnaj malamikoj? Cxu ni ne gxuas pro ilia malfelicxo kaj ecx pregxas por malbeno por ili? Kiel justaj estas ni al bestoj kaj senanimajxoj cxe ni? Cxu ni sincere povas pregxi ke Dio rekompencu nin lau niaj faroj? Homoj eble kulpigas Ijobon pro lia sankt-afekteco, sed lia vivo estas tiu pri kiu ecx Dio povis fanfaroni (Ijob 1:8; 2:3). Cxu vi povas esti kiel Ijob, kaj cxu vi povas fari kiel li faris? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment