Saturday, August 30, 2014

KION VI ELEKTUS?

Estimataj, KION VI ELEKTUS? "Mi atestigas pri vi hodiau la cxielon kaj la teron: la vivon kaj la morton mi proponis al vi, la benon kaj la malbenon; elektu la vivon, por ke vi vivu, vi kaj via idaro" (Readmono 30:19). "Donu do al Via servanto koron, kiu povoscius regi Vian popolon, distingi inter bono kaj malbono; cxar kiu povas regi tiun Vian potencan popolon? Kaj tio placxis al la Sinjoro, ke Salomono petis tion" (1 Regxoj 3:9-10). La tradicia edizigxfesto en multaj partoj de Nigxerio jam estis anstatauigita per au kristana pregxeja edizigxfesto au la islama edizigxfesto. Cxi tiu nuntempa festo estas nun antauigita per tio kion oni kutime nomas fiancxigxfesto. La fiancxigxfesto estas plejparte tradicia en naturo. Unu el la aspektoj de la finacxigxfesto estas la elektado de la plej valora ajxo el la dotajxoj alportitaj de la familio de la edzigxonto al la familio de la edzinigxonto. La edzinigxonto faras la riton. Oni esperas ke sxi (se sxi estas kristanino) elektu kopion de la Sankta Biblio kiu estas aldonita al la dotajxoj por tiu celo. Gxi estas rimedo por diri al la tuta mondo ke la edzinigxonto valorigas la Sanktan Biblion pli ol ia ajxo el la dotajxoj kaj ke sxi decidas igi la vorton de Dio sia gvidanto dum sxi eniras en novan vivon. Cxi tiu kutimo estas bona kaj laudinda. Tamen, kiom da tiaj edzinigxontoj valorigas la vorton de Dio pli ol ia alia ajxo en la mondo? Kiom da ili fakte igas gxin sia gvidanto en siaj geedzaj hejmoj? Cxi tio estas aplikebla al viroj ankau, kvankam, oni ne postulas ke ili faru tian decidon dum la fiancxigxfesto. La kutimo jam igis min pripensi multajn aliajn kutimojn kiujn ni faras religie sen serioze pensi pri iliaj celoj kaj implikoj. Se oni permesus al la edzinigxonto (au ecx la edzigxonto) la liberon elekti tion kion sxi deziras pleje, cxu sxi elektus la Sanktan Biblion? Se oni donus al vi la maloftan oportunon elekti el la mondajxoj kaj la vorto de Dio, cxu vi fakte elektus la vorton de Dio? Salomono elektis esti sagxa kiam Dio diris al li peti ion ajn (1 Regxoj 3:4-14), tamen, je sia postaj jaroj, li forlasis sian elekton kaj permesis al siaj fremdaj edzinoj miskonduki lin (1 Regxoj 11:1-9). Kion vi elektus? Ecx kiam vi elektas sagxe, cxu vi restus cxe via elekto? Je servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment