Saturday, November 22, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON "Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,De majesto kaj beleco Vi estas vestita." (Psalmo 104:1). La libro de Psalmaro estas plene da laudoj de, kaj pregxoj al Dio. Psalmoj 103 kaj 104 estas distingitaj de aliaj psalmoj pro ilia priskribo de tiu kiu Dio estas kaj tio kion Li faras por ni kiu igas Lin meriti niajn adoradon, laudadojn kaj dankadon. Ni konsideru unue tiun kiu Dio estas en Psalmo 104 antau ol ni revenos al Psalmo 103 por malkovri tion kion Li faras por ni kio igis la psalmiston diri al sia animo "kaj [sia] tuta internajxo" beni au laudi la Eternulon. Li komencis per la grandeco de Dio. La grandeco de Dio estas montrita je Lia kreitaro: Li sternas la cxielon kiel tapisxon (verso 2b); Li fondis la teron sur gxia nesxanceligxaj fundamentoj (verso 5) kaj kovras la abismon (verso 6); Li arangxas la direkton de akvo (versoj 6b-9); Li kontentigas la teron kaj la aliajn kreitojn per Sia faro (versoj 10-13); Li provizas logxejon por Siaj Kreitoj (versoj 16-18); kaj Li arangxas la sezonojn, tagojn kaj jarojn per la suno kaj luno (versoj 19-23). La psalmisto dauxrigas priskribi kiel Dio faris Sian kreitaron en sagxo, kaj cxiuj cxi tiuj kreitoj atendas de Dio por subtenado (versoj 24-29). Konsiderante cxi tiojn, la psalmisto konkludas ke la gloro de Dio estos por eterne kaj ke li respondos al la grandeco de Dio kantante al Li je la dauro de sia vivo kaj ke li trovos placxon je la medito pri gxi. La impliko de cxi tiu psalmo estas ke ni devas laudi Dion pro tiu kiu Li estas kiel Li montras gxin je Lia kreitaro. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Venontsemajne, ni konsideros la alian aspekton kial nia animo devas beni la Eternulon. Gxis, Dio benu vin!

No comments:

Post a Comment