Saturday, November 29, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2)

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2) "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalm 103:1-2). Cxi tio estas la daurigo de la studo pri Psalmoj 103 kaj 104 komencita pasintsemajne. Ni konsideris tiun kiu Dio estas precipe en Lia grandeco montrita je Lia kreitaro kiu igis la psalmiston ekkrii al sia animo beni au laudi la Eternulon. En la dua parto de la studo, ni konsideros tion, kion Dio faris, faras, kaj ankorau faros por ni kiu igas Lin meriti niajn adoron, laudojn kaj dankon. La psamisto konsilis sian animon ne forgesi cxiujn bonfarojn de Dio. Kio estas cxi tiuj bonfaroj? Li listigis ilin en Psalmo 103: la Eternulo pardonas cxiujn liajn pekojn (verso 3a); la Eternulo sanigas cxiujn liajn malsanojn (verso 3b); la Eternulo savas lian vivon de detruo (verso 4a); la Eternulo kronas lin per boneco kaj favorkoreco (versoj 4b, 8, 11, 13, 17); kaj la Eternulo kontentigas liajn dezirojn per bonajxoj (verso 5). La psalmisto deklaris ke la Eternulo faris cxiujn tiujn aferojn al lia animo, tial, la ekkrio al lia animo beni Dion. Li plue deklaris aliajn aferojn kiujn la Eternulo jam faris al li aldone al aliaj homoj: la Eternulo estas justa al la prematoj (verso 6); la Eternulo forkondukis la Israelidojn el la sklaveco per Moseo (verso 7); la Eternulo estas kompatema kaj longetolerema (versoj 8-10); kaj je Lia favorkoreco kaj amo, Li korfavoras nin kiel infanojn (versoj 10-14). Deklarante la bonecon (au bonfarojn) de Dio, la psalmisto petegis la angxelojn kaj cxiujn cxielajxojn aligxi al li benante la Eternulon. Li ecx petegis vin kaj min, Liajn faritajxojn ankau beni la Eternulon. Sendube, vi ankau havas multajn aferojn pri kiuj vi laudu la Eternulon. Pripensu tiujn aferojn. Ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. Listigu ilin kaj laudu la Eternulon. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment