Saturday, May 24, 2014

KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO?

Estimataj, KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO? "La beno de la Eternulo ricxigas, kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi" (Sentencoj 10:22). Kiam oni priparolas ricxajxon, onia penso rapide iras al la populara signifo de la vorto "ricxajxo" kiun iu vortaro donas kiel "(posedo de) granda kvanto de mono, posedajxo, ktp." Alia signifo de iu enciklopedio estas "amasigo de varoj havantaj ekonomian valoron." Tamen, en cxi tiu verko temas pri la largxa signifo de la vorto - granda kvanto da io. Cxi tio eble povas esti eduko, scio, kompreno, sagxo, lerto, talento, sperto, inteligenteco, ktp. Iu joruba proverbo lauvorte estas jene: la fonto de ricxajxo estas malpura. Oni estas devigita konsenti kun cxi tiu proverbo se oni pensus pri akiro de ricxajxo nuntempe. Esti ricxa au mona au materia terminoj au ecx gxenerala termino ne estas facilajxo. La malbeno de Dio sur homon post la falo en la Edena Gxardeno estas parto de cxi tiu malfacilajxo en akiro de ricxajxo (vidu: Genezo 3:17-19). Tiuj kiuj estas ricxaj klarigos plibone tion kion ili trapasis antau ol ili farigxis tiuj kiuj ili estas hodiau. Efektive, oni ne povas nudigi la fonton de la ricxajxo de multaj ricxuloj hodiau pro gxia malpureco morale. Tamen, la proverbo estas en granda kontrasto kun la instruoj de la Sankta Biblio. Malgrau la malbeno kiu igas aferojn malfacilaj por homo, la Sankta Biblio diras, "Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi" (1 Kroniko 29:12). Dio diris al la popolo Izraela, "...memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon" (Readnomo 8:18). Estas cxi tiu speco de ricxajxo kiu elvenas de la beno de la Eternulo al kiu Li aldonas nenian malgxojon. La fonto de tia ricxajxo ne estas malpura. Gxi estas pura kaj dia. Iu ajn kiu havas gxin gxuas gxin plene. Sed la monda ricxajxo cxiam alportas nesatigeblan deziron por plua kiu igos tiun kiu havas ne gxui gxin. Kia estas la fonto de via ricxajxo? Cxu gxi estas malpura au dia? Dum vi aspiras farigxi ricxa finance, materie au en aliaj aferoj, kio placxus al vi esti la fonto de via ricxajxo? Petu por la benoj de Dio kiu alportas ricxajxon kun nenia malgxojo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment