Saturday, March 29, 2014

CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?

Estimataj, CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON? "Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (2 Regxoj 20:1-3). Regxo Hxizkija de Judujo estis unika el la aliaj regxoj de Judujo. Dum multaj el la aliaj regxoj ne havis bonajn atestojn je iliaj rilatoj kun Dio, li "agadis bone, juste, kaj vere antau la Eternulo, lia Dio" (2 Kroniko 31:20). Dio reciproke donis al li sukcesojn super multaj fortaj regxoj de lia epoko. Kiam estis tauge por li forlasi la scenejon, li estis terure malsana ecx je la punkto de morto. Je cxi tio, Dio sendis al li profeton Jesajan por anonci lian okazontan morton. Tiu estis la absoluta volo de Dio por li. Dio volis ke li forlasu la scenejon dum la ovacio estis plej lauta. Tamen, li malakceptis la absolutan volon de Dio. Li pregxis al Dio por Lia permesema volo, kaj Dio aldonis al lia vivo aliajn dek kvin jarojn. Bedaurinde, la aldonaj jaroj farigxis lia risko. La Sankta Biblio diras, "Hxizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontrau li kaj kontrau Judujo kaj Jerusalem" (2 Kronikoj 32:25). Parto de lia fiero estis la montro de lia potenco al la vizitantaj senditoj de iu Babilonia regxo, ago kiun Dio vigle kondamnis (2 Regxoj 20:16-18; 2 Kronikoj 32:31). Ecx la nasko de lia malvirta filo kaj sekvanto, Manase, okazis dum tiuj aldonaj jaroj. Hxizkija havus puran raporton se li akceptus la absolutan volon de Dio por sia vivo. Jesuo Kristo preskau falis en la kaptilon de permesema volo de Dio kiam Li alfrontis Siajn suferon kaj morton. En la gxardeno de Getsemano, Li pregxis, "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). Li akceptis la absolutan volon de Dio. Li ecx kriis sur la kruco montrinte la agonion de la volo de Dio (Marko 15: 34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11). Tiu ago de Jesuo Kristo jam donis al cxiu Kristano la esperon kiu estas preter ia alia espero ke se ni mortos hodiau, ni iros por regi kun Li. Kio estas via reago kiam Dio malkovras Sian absolutan volon por vi kaj tiu volo ne estas "bona"? Cxu vi ankau malakceptas la absolutan volon de Dio kaj petas por Lia permesema volo? Cxu vi estas preta akcepti la "negativan" respondon de Dio al la deziro de via koro? Memoru, “...por tiuj, kiuj amas Dion, cxio [ecx morto] kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de aprilo, 2006.

No comments:

Post a Comment