Saturday, April 12, 2014

LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?

Estimataj, LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO? (Teskto: Luko 19:28-40) Palmodimancxo, la cxiujara soleno antaux Paskodimancxo memorhonorigas la triumfan eniron de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemon. La evento okazis je la unua tago de la Pasiona Semajno. La nomo "Palmodimancxo" devenas el Johano 12:13, "[Ili] prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana?." La soleno komencigxis cxirkaux tria-kvara jarcento p.K. Tamen, cxu la evento havas ian signifon? Cxu ni lernas ian lecionon? La evento montras humilon kaj pacon de Jesuo Kristo (v. 30). Jesuo Kristo elektis enrajdi Jerusalemon sur azeno (vidu Mateon 21:2), ne cxevalo. Azeno simboligas humilon kaj pacon dum cxevalo estas kutime asociita kun forto kaj milito. La rezulto de Lia elekto estis honoro kaj gloro (vv. 37, 38; Johano 12:19). La kristana mesagxo ne estas mesagxo de perforto aux tiranemo, sed mesagxo de paco (vidu: Efesanoj 6:15), cxar "...cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita." La evento pluklarigas tutan transdonon (v. 35). La posedintoj transdonis la azenidon al la fremduloj kiuj venis malligi gxin. Same, la azenido lasis sin esti uzata de Jesuo Kristo surrajdi gxin. Ni devas ankaux esti pretaj transdoni niajn posedajxojn kaj ecx nin mem tute por la uzo de la Sinjoro. La postefiko de la transdoneco estas alia leciono - nemeritita honoro (vv. 35, 36). Estas nekutime seli azenojn, sed pro la trasdono de la azenido, gxi estis selita kaj farigxis ilo por Jesuo Kristo. La azenido ricevis parton de la honoro farita de homo por Jesuo Kristo. Iu ajn kiu transdonas sin al Jesuo Kristo ankaux travivos la gracon - la nemerititan favoron - donitan de Dio (vidu: Efesanoj 1:3-4; 2:4-8). Plue, la nedependeco kaj nekonformeco de homoj estis demonstritaj en la evento (vv. 37-38). Malpli ol semajno [semajnon] post la evento, la sama jerusalema homamaso kiu kriis "Hosana!" estis ankaux tiu kiu kriis "Krucumu Lin!" (23:18-23). Jesuo ne estis surprizita pri ili. Li iam deklaris pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: 'Cxi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi'" (Marko 7:6). Finfine, ni vidas la bezonon cxiam lauxdi Dion en cxi tiu evento (vv. 38-40). Iuj el la Fariseoj volis ke Jesuo haltigu la homojn kiuj lauxdis Lin, sed Li diris al ili fundamentan verajxon: " "...se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios" (Luko 19:40). Cxi tiu signifas ke se ni ankaux rifuzas lauxdi Dion, Li levos aliajn homojn, ecx sxtonojn por lauxdi Lin! Dio ne anstatauxigu min per sxtonoj en Lia vinberejo. Kiel ni celebras cxi-jaran Palmodimancxon, pripensu gxin: Cxu vi scias gxiajn signifojn? Cxu ili havas ian influon en via vivo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2004.

No comments:

Post a Comment