Saturday, September 13, 2014

KIAM SUKCESO OKAZAS

Estimataj, KIAM SUKCESO OKAZAS "Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara" (Eliro 15:22-23). La popolo Izraela jxus havis grandan sukceson - Dio savis gxin tute de la premantaj Egiptanoj igante gxin trapasi la Rugxan Maron sur seka tero kaj tute dronigante gxiajn malamikojn en la maro (Eliro 14). Gxi konfesis cxi tiun venkon kantante kantojn de laudo al la Eternulo (Eliro 15:1-21). Tamen, tuj post forlaso de la Rugxa maro, malfacila tasko trafis gxin - vagado en la dezerto dum tri tagoj sen trovo de akvo. Ecx kiam la Izraelidoj finfine trovis akvon, ili ne povis trinki gxin cxar gxi estis maldolcxa. La reago de la popolo Izraela montris ke gxi ne povis regi sian sukceson nek povis fidi al la fonto de la sukceso. Tamen, la emfazo cxi tie ne temas pri la reago de la Izraelidoj, sed pri sekvo de la sukceso. La Sankta Biblio estas plena de sekvoj de sukcesoj: Noa ne povis regi sin post la unua frukto de sia laboro post la diluvo (Genezo 9); oni postulis Abrahamon oferi la filon kiun li havis je sia maljuneco (Genezo 22); la popolo Izraela iris trans la Rivero Jordano sur seka tero en la atendantajn manojn de la malamikaj Kanaanidoj (Josuo 3-10); Gideon falis en la pekon de idolkulto post kiam Dio donis al li kal la popolo Izraela venkon super la premantaj Midianidoj (Jugxistoj 8:22-27); Samson malsukcesis regi siajn multajn sukcesojn super la furiozantaj Filisxtoj kaj finfine falis en iliajn manojn (Jugxistoj 14-16); Samuel estis sukcesa pastro de Dio, sed li ne povis instrui al siaj filoj la vojojn de Dio (1 Samuel 7:13-8:3); avidado venkis Saulon post lia sukceso super la Amalekidoj (1 Samuel 15); David falis en pekojn de adulto kaj murdo post kiam Dio starigis lian regnon (2 Samuel 11); malgrau sia sagxo, Salomono amis kaj edzinigis multajn fremdajn virinojn je sia risko (1 Regxoj 11); notinda estis Uzijan kies sukceso igis lin iri kontrau la legxo de Dio (2 Kroniko 26:16-21). La listo ne povas esti elcxerpita. Cxu vi scias ke sukceso ne estas la fino de la rakonto en via vivo? Cxu vi cxiam preparas vin regi la sekvojn de via sukceso? Kiam sukceso okazas, estu preta alfronti pluajn malfacilajn taskojn. Tiaj taskoj eble estos pozitivaj au negativaj. Pregxu ke Dio ebligu al vi regi ilin sukcese. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment