Monday, December 31, 2012

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2013!

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2013! Laudu la Eternulon pro alia jaro 2013! Kutime, Opeyemi (mia edzino), kaj Boluwatife kaj IfeOluwa (niaj infanoj) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Eliro 34:10: - La Eternulo faros novan interligon je cxi tiu nova jaro; - Li faros miraklojn antau via tuta popolo, kiuj neniam ekzistis sur la tuta tero nek cxe iuj gentoj; - Kaj la tuta popolo, en kies mezo vi estas, vidos la faron de la Eternulo; cxar terura estos tio, kion Li faros por vi cxijare je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio. +234 805 515 9591 +234 816 304 5450 http://www.thewordthruthenet.org/esperanto http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ http://spiritanutrajxo.blogspot.com/ PS: Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 29, 2012

ALVENU KUN KURAGXO

Estimataj, ALVENU KUN KURAGXO "Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:16). "En kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al Li" (Efesanoj 3:12). Finfine, cxi tiu malnova jaro finigxas! La nova jaro venos kun multaj esperoj kaj atendoj. Cxu ni devas timi? Nepre ne! Cxar ni servas al Tiu kiu tenas la estonton. Ni povas kanti kun la himnverkisto angle, "Because He lives I can face tomorrow. Because He lives all fear is gone. Because I know He holds the future, And life is worth the living, just because He lives." (Esperante "Cxar Li vivas mi povas alfronti morgauxon. Cxar Li vivas cxiu timo estas for. Cxar mi scias ke Li tenas la estonton, Kaj la vivo estas vivinda gxuste cxar Li vivas.) Honeste rigardu vin mem. Cxu cxi tiu pasinta jaro estis malfelicxiga por vi? Alkrocxigxu vin al Dio por pli bona, pli granda afero en la venonta jaro. Cxu vi estis malkontenta pri io cxi tiun jaron? La venonta jaro estos asignita jaro por bonajxo por vi. Tio, kion vi bezonas, estas alveni kun kuragxo al la trono de graco kaj sciigi viajn dezirojn al Dio. Estu libera en Lia cxeesto. Jesuo Kristo diras, "Gxis nun vi petis al vi en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Diru al Li tion, kion vi volas, ke Li faru por vi en la jaro 2013, kaj kredu ke Li faros gxin. "Havante do, fratoj, kuragxon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo, per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno, kaj havante grandan pastron super la domo de Dio, NI ALPROKSIMIGXU KUN SINCERA KORO, EN PLENECO DE FIDO, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura; ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; CXAR LA PROMESINTO ESTAS FIDELA" (Hebreoj 10:19-23). Dio atendas vin. Vi bezonas enveni Lian cxeeston kun certeco ke Li neniam rifuzas bonajxojn de vi cxi tiun venontan jaron. Felicxan Novjaron (2013) antauxe! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28-a de decembro 2003.

Saturday, December 22, 2012

LA UNUA "NOEL"

Estimataj, LA UNUA "NOEL" "Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkau ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauvinditan kaj kusxantan en staltrogo" (Luko 2:8-12). Historie, la 25-a de decembro estis la klimaksa tago por la okazigo de Saturnalio, antikva roma festo en honoro de la diajxo Saturno. Tamen, la tago estis adoptita de cxiuj kiel la dato de naskigxo de Jesuo Kristo, per tio, oni forlasis la kulton de Saturno por la okazigo de Dio la Filo kiu "elmontrigxis en la karno" por savi "sian popolon de gxiaj pekoj" (1 Timoteo 3:16; Mateo 1:21). Mateo Cxapitroj Unu kaj Du kaj Luko Cxapitroj Unu kaj Du raportis la naskigxon de Jesuo Kristo konsideratan kiel la unuan Kristnaskon. Nekonata poeto verkis popularan Kristnaskan himnon titolitan en la angla "THE FIRST NOEL THE ANGEL DID SAY" [esperante: "LA UNUA "NOEL" LA ANGXELO DIRIS"] por portreti la eventon. Tiu himno estas tradicia klasika angla kristnaska kanto, plej versxajne de la 18a jarcento, kvankam eble pli frue. La vorto "Noel" devenas la franca vorto "Noël" kiu signifas "kristnasko", de la latina vorto "natalis" kiu signifas "naskigxtago". Je la unua "Noel", post la naskigxo de Jesuo Kristo, angxelo iris al iuj malricxaj pasxtistoj kiam ili kusxis sur la kampoj tenante siajn sxafojn dum malvarma vintra nokto, kiu estis tiel profunda, kaj informis ilin, ke la regxo de Israelo estis naskita. La pasxtistoj rigardis supren kaj vidis stelon brilan en la oriento trans ilin for. La stelo donis grandan lumon al la tero kiel se daure brilus ambau tago kaj nokto. Per la lumo de tiu sama stelo iuj sagxuloj venis el malproksima lando. Ilia intenco estis sercxi pri la Regxo, kaj sekvi la stelon kien gxi iris. Tiu stelo alproksimigxis al la nordokcidento kaj prenis sian ripozon super Betlehemo, gxuste super la loko, kie Jesuo estis metita. La sagxuloj eniris en plena riverenco sur siaj genuoj, kaj alportis tie en Lia cxeesto siajn donacojn el oro, kaj mirho kaj olibano. La nekonata poeto tiam finis sian himnon per tiu granda leciono: "ni cxiuj unuanime muziku al nia cxiela Sinjoro; Kiu kreis la cxielon kaj la teron el nenio, kaj per sia [per kies] sango homaro havas elacxeton." Kiel ni festas Kristnaskon cxi-jare, ni adoru la Regxon, Jesuon Kriston, per niaj vivoj kaj cxio, kion ni havas por kio Li faris por ni per Sia alveno al la mondo. Refoje, Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, December 16, 2012

ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ

Estimataj, ANKORAU PRI PREGXADO POR LA MORTINTOJ "La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso"(2 Timoteo 1:16-18). Antau ol mi sendis mian mesagxon pri pregxado por la mortintoj du semajnojn antaue, mi decidis ne entrepreni ian ajn debaton pri la temo cxar mi sciis ke gxi estas pridebatata temo. Mia determino estis sciigi la simplan mesagxon de la Biblio pri la temo. Tamen, mi sekvis reagojn de homoj kaj kontrauajn reagojn al la mesagxo kun intereso. Gxi amuzis min malkovri ke iuj personoj uzas iom obskuran citajxon de la Biblio por subteni la temon. Lau cxi tiuj homoj, Paulo en la citajxo supre citita pregxis por Onesiforo kiu jam mortis tiam. Cxu vi povas legi la citajxon denove? Kion en la citajxo sugestas ke Onesiforo mortis en la momento kiam Paulo diris cxi pregxon? Iuj pretendas, ke la frazo "en tiu tago" sugestas tion. Interese! Nu, la celo de cxi tiu mesagxo estas ne pridebati cxi tiun temon, sed atentigi pri fakto: neniam uzu ajnan polemikan citajxon de la Biblio por propagi instruon au doktrinon, pli gxuste, lasu aliajn pli klarajn citajxojn de la Biblio klarigi la pridebatatajn citajxojn. La Sankta Biblio neniam kontraudiras sin en ajna formo. Nur kritikisto de la Biblio kiu estas preta por senkreditigi la vorton de Dio obstine diras ke la Biblio kontraudiras sin. Mi scias ke la plimulto de la homoj, kiuj apoge pregxas por la mortintoj ne estas kritikistoj de la Biblio. Ili estas homoj kiuj lernis dogme pri iuj praktikoj bazitaj sur iuj tradicioj kaj kulturoj kaj nun provas trovi bibliajn apogojn por tiaj praktikoj. Pri pregxado por la mortintoj, oniaj kredoj pri Dio, vivo post morto, savo kaj aliaj elstarajxaj doktrinoj de la Biblio determinos cxu pregxi por la mortintoj au ne. Doktrinoj kaj kulturoj de homoj povas prosperi por momento, sed la puraj vortoj de Dio staras por eterne. Neniu kvanto da pregxoj sxangxos la staton de la mortintoj. Anstatau pregxi por la mortintoj, pregxu por la vivantoj kiujn la mortintoj lasis malantaue. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Viaj reagoj al cxi tiu temo ankorau estas bonvenaj. Mi sercxis en mia arkivon kaj elsxutis artikolon "KIEN IRAS LA MORTINTOJ?" kiun mi skribis antau kelkaj jaroj. Se vi havas intereson pri gxi, kontaktu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, December 8, 2012

LA PALACO DE HERODO

Estimataj, LA PALACO DE HERODO "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem.... Kaj audinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto" (Mateo 2:1, 9). La Eternulo malkasxis al iuj sagxuloj el la oriento per speciala stelo ke Regxo naskigxis. Ili decidis veni kaj omagxi al la Regxo. La stelo gvidis ilin al Israelo. Cxar estis fama regxo en lando tiutempe, Regxo Herodo la Granda, la Sagxuloj pensis ke la plej bona kaj gxusta loko por la naskigxo de la nove naskita Regxo devas esti en la palaco de Herodo en Jerusalem, tial, ili forlasis la gvidadon de la stelo kaj iris al la palaco, por demandi pri la nove naskita Regxo. Tamen, ili estis surprizitaj malkovri ke ecx la regxo Herodo kaj cxiuj liaj sagxuloj ne estis konsciaj pri la naskigxo de la nova Regxo. Ili nur sciis el profetado, ke tia regxo estus naskigxonta en fora urbeto nomata Bet-Lehxem. Herodo tiam diris al la Sagxuloj iri kaj trovi en Bet-Lehxem pri la nove naskita Regxo. Interese, kiam la Sagxuloj elvenis el la palaco de Herodo, la forlasita stelo gvidis ilin al la gxusta loko. Simile, Dio donis precizan vizion al iuj personoj, sed ili, en multaj okazoj, forlasis gvidadon de Dio kaj dependis je homa sagxeco por plenumi la vizion. Multaj ecx forlasis Dion kaj dependis je si mem au aliaj homoj por plenumi sian Dio-donitan vizion. Gxis tiaj homoj revenus al Dio kaj sekvus Lian gvidon, ili ne atingos sian Dio-atribuitan destinon. Lau la Sankta Biblio, "[Tiele diras la Eternulo:] Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn" (Jeremia 17:5-8). Kie estas via "palaco de Herodo"? Kie vi sercxas helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo? Revenu al Dio kaj permesu al Li gvidi vin al via dia destino. Kiel la Sagxuloj gxojis kaj adorklinigxis al Jesuo, vi ankaux gxojos kaj adoros Dion poste en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 1, 2012

CXU PREGXI POR LA MORTINTOJ?

Estimataj, CXU PREGXI POR LA MORTINTOJ? "Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo" (Hebreoj 9:27). Antau nelonge, mia patrino mortis post mallonga malsano. Atendite, multaj homoj kiuj audis la malgxojan novajxon kondolencis kun mi. Tamen, kio interesis min pri la kondolenco estis la fakto ke la plejparto de la homoj, kiuj kondolencis kun mi pregxis por mia mortinta patrino. Mi ne estis surprizita pri tio, sed mi apenau diras "amen" responde al tiaj pregxoj cxar mi ne kredas je pregxado por la mortintoj. Mi preferas pregxi por la vivantaj amatoj kiujn la mortintoj postlasis. La akto de pregxado por la mortintoj estas konate fama en multaj kulturoj, religioj kaj ecx iuj kristanaj konfesioj. Ekzistas ecx fortaj doktrinoj apoge al la praktiko en kelkaj el cxi tiuj konfesioj. Jam ekzistas argumentoj por kaj kontrau la praktiko. Tamen, la akto estas kontraua al la instruoj de la Sankta Biblio. Niaj pregxoj ne havas efikon en persono kiam li mortis. La kialo estas, ke en tiu punkto lia eterna estonteco estas konfirmita. Cxu li estas savita per fido en Jesuo Kristo kaj estas je la cxeesto de Dio kie li estas spertanta ripozon kaj la gajecon de estado je Lia cxeesto, au li estas en la infero au turmento. La parabolo de la ricxulo kaj Lazaro la almozulo (en Luko 16) estas bona ilustrajxo de cxi tio. En Hebreoj 9:27, oni legas tiel: "Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio jugxo." Paulo estis certa ke foresto de la korpo estas esti hejme kaj cxeesto kun la Sinjoro (vidu: 2 Korintanoj 5:1-8). Li ankau diris, "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti. Cxar ambauflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona" (Filipianoj 1:21-23). En Apokalipso 14:13, estas deklarite, ke tiuj, kiuj estas mortintoj en la Sinjoro estas jam benitaj kaj ripozas de ajna laboro cxar iliaj faroj sekvas ilin. Kiel ajn akceptebla la praktiko de pregxado por la mortintoj estas, gxi neas la instruojn de la Skriboj. La simpla mesagxo de la evangelio estas: "[Iu ajn], kiu kredas al [Jesuo Kristo], ecx se li estos mortinta, tiu vivos" (Johano 11:25). La impliko de cxi tio estas ke oni devas starigi sian eternan destinon cxi tie sur la tero. Neniu kvanto da pregxoj sxangxos onian eternan staton tuj kiam oni estas mortinta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). NB Kvankam mi ne intencas entrepreni argumentadon kun iu ajn pri la temo de pregxado por la mortintoj, vi povas sendi viajn reago(j)n al cxi tiu mesagxo al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, November 24, 2012

NE CEDU AL TENTO

Estimataj, NE CEDU AL TENTO "Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton" (Mateo 26:41). Mi malofte vidas filmojn cxi-tempe pro miaj okupitaj horaroj. Tamen, antau nelonge, mi vidis iun filmon kiu igas min pensi. Gxi temas pri potenca viro kiu falis en la manojn de simplaj viroj kaj virinoj, cxar li ne estis singardema. Malgrau la fakto ke la joruba filmo estas unu el tiuj sekularaj filmoj ludita sen religia konotacio, gxia muzika interludo estis la melodio de la angla himno, "YIELD NOT TO TEMPTATION" [esperante: "NE CEDU AL TENTO"] verkita de Horatio R. Palmer cxirkau 1868. Mi scias la himnon (precipe gxian joruban tradukon) tre bone. Lau reta fonto, Horatio R. Palmer opiniis ke tiu himno estas inspiro. Li estis en la laboro sur la seka temo de "Teorio" kiam la kompleta ideo cedi al tento ekbrilis sur lin, kaj li metis flanken la teorian laboron kaj rapide verkis kaj vortojn kaj muzikon de la himno tiel rapide kiel li povis verki ilin. Strofoj Unu kaj Du de la himno estas avertoj kaj konsiloj. Horatio R. Palmer avertis nin ne cedi al tento cxar cedado al gxi estas peko. Cxiu venko kiun ni havas kontrau tento helpos nin por venki aliajn tentojn. Sekve, ni devus batali kuragxe por submeti mallumajn pasiojn, kaj iam rigardas al Jesuo, kiu kiu subtenos nin. Ni devas eviti malbonajn kompanojn, kaj malsxati malbonan lingvon. Ni devas teni la nomon de Dio en respektego por ne porti gxin vane. Ni devas esti zorgemaj, seriozaj, kompatemaj kaj veraj. Horatio R. Palmer sciis ke ni ne povas fari cxion per nia propra forto. Do, en la refreno, li konsilis, ke ni petu al la Savanto ke Li helpu konsolu, plifortigu kaj subteni nin. Li estis certa ke la Savanto pretas helpi nin, kaj subteni nin. Horatio R. Palmer finis la himnon asertante ke Dio donos kronon al iu, kiu venkos kaj ke kvankam ofte faligataj, ni venkas per fido cxar nia Savanto renovigos nian forton. Horatio R. Palmer ree asertis ke se ni rigardas iam al Jesuo, li subtenos nin. Ne estu kiel tiu potenca homo, kiu ne estas vigla. La diablo sercxas cxiutage tiun kiun li ekstermos. Ne estas peko esti tentata, sed cedo al tento estas peko. Gardu vin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 17, 2012

KIAL DANKESPRIMO?

Estimataj, KIAL DANKESPRIMO? "Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plej altulo; Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco" (Psalmo 92:1-3). Tago de Dankesprimo estas feriado okazigita en Usono en la kvara jxaudo en novembro. Gxi oficiale estis jara tradicio ekde 1863, kiam, dum la usona civila milito, Prezidanto Abraham Lincoln proklamis nacian tagon de "Dankesprimo kaj Laudo al nia bonfara Patro, kiu logxas en la Cxielo," por gxin okazigi jaudon jxaudon, Novembro 26. Tamen, plej el historioj de Dankesprimo komencigxas per la rikolta okazigo de la Pilgrimantoj (kiuj venis el Anglio por enlokigxi en la "Nova Mondo") kaj la Amerikaj indigxenoj kiu okazis en la autuno de 1621. Historiistoj kaj judaj fontoj notis ke feriado de Amerika Dankesprimo povas ne esti tute nova festo, sed ke gxiaj radikoj povas reiri je miloj da jaroj al la biblia Festo de Lauboj - feston de la rikolto de ciuj fruktoj de la jaro (vidu: Eliro 23:16; Levidoj 23:34-36, 39-43; Nombroj 29:12-38; Readmono 16:13-15; 31:10-13). Multaj homoj en aliaj partoj de la mondo jam akceptis au adaptis cxi tiun feston kiel ciujaran eventon por danki Dion pro Lia boneco en la jaro. Krom la boneco de Dio, kial oni dankas Dion? Kial dankesprimo? La boneco de Dio sole estas suficxa por danki al Li! Multaj verkistoj de la libroj de la Biblio deklaris tion (vidu: Psalmo 31:19; 36:7-10; 73:1, 24-26; 92:1-15; 116:12; 136:1-26; 145:7 -9, Jesaja 12:1-6; Plorkanto 3:23-25; 1 Johano 3:1-2). Tamen, gxi estas ordono danki Dion, ne nur dum Tago au Festo de Dankesprimo, sed cxiam (vidu: Psalmo 50:14; Efesanoj 5:20; Filipianoj 4:6; Koloseanoj 3:17; 1 Tesalonikanoj 5:18; Hebreoj 13:15). Paulo, en 1 Tesalonikanoj 5:18, pli diris ke gxi estas la volo de Dio por ni fari tion. Alia kialo kial ni devus danki Dion estas ke ni honoras Lin farante gxin (Psalmo 22:23; 50:23; 69:30-31). Plue, se oni estas dankema, oni povas akiri pli bonecon de Dio. La historio de la dankemaleprulo en Luko 17:11-17 subtenascxi tion. Iu diris, "Kiu posedas ion bonan sen doni dankon pro tio senigas lin kiu havigas ke bono de sia gloro, aroj estas malbona ekzemplo antaux aliaj, kaj preparas rememoron severe doloran por si mem, kiam li venos en sia vico por sperti sendankecon." Ni estas jam en la sezono de Dankesprimo. Cxu vi havasian kialon por danki Dion? Kial dankesprimo? Ne estu sendankema. Se vi pensas tre bone, vi scias ke estas ja bone danki Dion kaj prikanti Lian nomon. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 10, 2012

MILVOCXE SONU MIA KANT’

Estimataj, MILVOCXE SONU MIA KANT’ "Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro" (Psalmo 35:28). Charles Wesley estas konata kiel la kunfondinto (kun sia frato John Wesley) de la Metodista Eklezio, tamen, li estas pli konata pro siaj himnoj. Li estas la verkinto de iuj 6.000 himnoj kiuj post pli ol 200 jaroj montras nenian signon de perdo de siaj alvokoj. Unu el liaj himnoj estas esperante titolita "MILVOCXE SONU MIA KANT’." Li verkis la himnon kiam li kaj lia frato estis studantaj sub la Moravia erudiciulo Peter Böhler en Londono kaj li divenigis la titolon kiu nun igxas la unua linio de la himno de la vortoj de Böhler, "Ho, Frato Wesley, la Eternulo faris tiel por mia vivo. Se mi havus mil langojn, mi glorus Kriston Jesuon per cxiu el ili." Sendube, Böhler diris cxi tion en aprezo de la boneco de Dio al li, Charles Wesley, kaj la homaro. Lau historio, la Wesley fratoj Wesley pli frue estis suferintaj atakon de pleurito. La malsano igis Charles Wesley renovigi sian fidon je Dio, kaj kiel rememorigo al tio, li verkis tiun himnon. Mil langoj ne suficxas por kanti pri la laudo de la granda Liberiganto, pri la gloroj de Dio la Regxo, kaj pri la triumfoj de Lia graco! La kialoj estas ne nekredeblaj. Kiel Charles Wesley metis gxin en la himno, "'Jesuo!' — trankviligxas tim’, Jen nomo de kurac’: Gxi kantas gxoje al l’ anim’ Pri vivo, sano, pac’. Per sia puriganta sang’ Li malkatenas nin. Malpuro igxas negxa blank’ — Purigis gxi ecx min! Parolas li, kaj je la vort’ Ekvivas la mortint’, Gajigxas plej funebra sort’, Estigxas la konvink’" Charles Wesley parolis pri la elacxetaj laboroj de Jesuo Kristo cxi tie. Li sciis ke Jesuo ne nur sanigis lin el fizika malsano, sed ke Jesuo savis lin el spirita morto kiun cxiuj spertas ekde la falo de la homo en la Gxardeno de Edeno. Li do pregxis, ke Dio helpu lin por proklami Lian bonecon al cxiuj. Sendube, vi ankau havus multajn kialojn por laudi Dion pro Tiu kiu Li estas kaj kion Li faris en via vivo. Cxu vi ne aligxos al Charles Wesley pregxi: "Ho graca Majstro, mia Di’, Min helpu — nura hom —Proklami tra la tero pri La glor’ de via nom’"? Cxu vi ne laudos Lin per la lango kaj aliaj rimedoj kiujn Li donis al vi? Fakte, miliono da langoj ne suficxas por kanti pri la boneco de Dio al la homaro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 3, 2012

LA CENTA PSALMO

Estimataj, LA CENTA PSALMO "Gxoje kriu al la Eternulo la tuta tero! Servu al la Eternulo kun gxojo, venu antaux Lian vizagxon kun kanto. Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxteco. Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, en Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco" (Psalmo 100). Psalmo 100 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj lernis gxin parkere. Efektive, mi jam lernis gxin parkere ekde la elementa lernejo. Kial la kvin-versa psalmo estas populara? La kialo estas ke gxi estas psalmo de dankado. Antau nelonge, mian koron instigis la beleco de cxi tiu lauxda psalmo. Versoj 3 kaj 5 donas kvin kialojn. Unua kialo: ni adorservas LA Dion, la unu kaj nuran Dion. Cxiuj aliaj dioj estas absolutaj idoloj. Ili ne povas esti komparataj kun Li (cf. Readmono 4:35, 39; 1 Regxoj 19:39; Psalmaro 86:8; 89:6; 95:3; 96:4-5; 97:9; Eliro 15:11; Jesaja 40:18; Jeremia 10:10-16). Dua kialo: la Eternulo kreis nin. Antau ol Li kreis nin, Li kreis cxion kion ni bezonas por ke manku nenio al ni (Genezo 1; Ijob 10:8-13; Psalmaro 139:13-24). Tria kialo: al Li ni apartenas, tiel Li zorgas pri ni; Li subtenas nin; Li protektas nin; Li provizas por ni, ktp (Psalmaro 74:1-2; 78:52; 95:7; Jesaja 40:9-11; Jehxezkel 34:11, 30-31; Johano 10:14-16, 26-28). Ni apartenas al Iu kiu zorgas! (Psalm 34:15; Mateo 6:26; Luko 12:30; 1 Petro 5:7). Kvara kialo: la Eternulo estas bona kaj Li faras bonajxojn. La Sankta Biblio prezentas gxin cximaniere: "Jesuon, Nazaretanon, kiun Dio sankoleis per Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun Li" (Agoj 10:38). Cxu Li ankorau faras bonajxojn gxis hodiau? Jes ja! Pensu pri via vivo. Kvina kialo: la amo, favorkoreco, kaj fideleco de Dio estas dauraj (Eliro 34:6-7; Readmono 7:9; Psalmaro 36:5; 103:17; 119:90-91; Plorkanto 3:22-23; Luko 1:50). La supraj kialoj igis la psalmiston gxoji kaj konsili nin cxiam adori Dion kun dankado kaj laudado en verso 4. Tamen, kial ni devas adori, glori kaj beni Lin dum ni, kelkfoje, ne ricevas respondon al niaj pregxoj? La centa psalmo konsilas nin simple servi Dion pro Tiu kiu Li estas, kaj tio kion Li faras por ni, ne pro tio kion ni akiras de Li. Li estas pli ol tio kion ni bezonas. Tiuj kiuj gxojas en siaj neplacxa situacio estas konvinkitaj pri la amo de Dio kiu neniam forlasas iun ajn kiu kredas je Li. Nutru vian animon per la centa psalmo kaj vi vidos ke Dio ja estas bona! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu trovi tempon legi kaj mediti cxiujn referajxojn de la Sankta Biblio supre. Mi vaste aludis al ili por viaj pluaj studoj. Dio benu vin! La mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de novembro, 2003.

Saturday, October 27, 2012

KREDU LIAN VORTON

Estimataj, KREDU LIAN VORTON "Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. Dum li ankorau malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas" (Johano 4:50-51). La filo de iu kortegano estis malsana. La viro ne volis ke la filo mortu, tiel li iris al Jesuo Kristo por ke Li venu kaj mirakle resanigu la malsanan filon. Jesuo Kristo sciis ke li volis ke miraklo estu farita je sia filo, sed Li volis ke li faru ian kred-ateston je Li. Anstatau sekvi lin por meti Sian manon sur la malsanan infanon, Jesuo diris al li iri kaj kredi ke la filo estas viva. Cxi tiu kortegano kredis je Jesuo Kristo. Li reiris hejmen kaj trovis sian filon sana. Kiam li pridemandis la horon kiam la filo resanigxis, li eltrovis ke gxi estis la sama tempo en kiu Jesuo diris al li ke lia filo estas viva. Kia efika kredo! Kio estas via problemo? Kiel vi au iu kara al vi estas malsana? Cxi tiu eble ne estus fizika malsano. Gxi eble estas emocia, financa, au ecx spirita malsano. Cxu vi jam venis al Jesuo Kristo por miraklo? Cxu vi ankau kredos Lian vorton hodiau? Lazaro la frato de Maria kaj Marta estis tre malsana. La espero de la du fratinoj estis ke Jesuo Kristo venos kaj resanigos lin. Ili sendis por Jesuo sed Li atendis gxis Lazaro mortis. Marta kaj Maria akuzis Jesuon pri malfrua alveno, sed Li certigis ilin ke Lazaro estos viva. Ecx dum Li estis levonta Lazaron el la mortintoj, Marta debatis kun Jesuo. Tial "Jesuo diris al sxi: Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Se vi ankau povus voki al Li hodiau, kiel Li promesis en Mateo 7:7-8, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite," kaj kredi je Li, vi vidos la gloron de Dio (Mateo 18:19; 21:22; Marko 11:24; Johano 14:13; 16:24). Kredu Lian vorton! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue sendita je la 21-a de majo, 2006.

Saturday, October 20, 2012

NE PRETERPASU MIN, HO MILDA SAVANTO

Estimataj, NE PRETERPASU MIN, HO MILDA SAVANTO "Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. Kaj audinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!"(Marko 10:46-48). Sendube, la angla himno, "Pass Me Not, O Gentle Savior," [esperante: "Ne Preterpasu Min, Ho Milda Savanto"] estas unu el la plej popularaj himnoj de cxiuj tempoj. Interese, gxi estis verkita (kiel multaj aliaj popularaj himnoj) de Fanny Jane Crosby (1820-1915), virino kiu igxis blinda je ses semajnoj de agxo. Estas du rakontoj asociitaj kun cxi tiu himno. Unu: estas rakontita ke Crosby havis songxon unu nokton. Sxi songxis, ke la Sinjoro Jesuo marsxis inter la homoj en sxia pregxejo kaj tusxis cxiun de tiuj, kiuj volus iri al la Cxielo kun Li. Kiel Li alproksimigis sxi komencis fervore pregxi ke Li ne preterpasu sxin. Kiam sxi vekigxis sxi verkis la vortojn por tiu bela kanto kaj povis priskribi detale la homojn en sia pregxejo kvankam sxi neniam vidis ilin. Du: oni kredas ke la inspiro por cxi tiu himno estis la rezulto de la vizito de Crosby al malliberejo dum printempo 1868. Post kiam sxi parolis kaj kelkaj el sxiaj himnoj estis kantitaj, sxi audis unu el la malliberuloj krii kun pledanta vocxo, "Bona Dio, ne preterpasu min." Tiuvespere, sxi verkis la himnon kiu korpigis la linion, " Ne Preterpasu Min, Ho Milda Savanto." Kiu ajn el la okazajxoj kiuj faris Croby verki la himnon, la vortoj de la himno estas tiel inspiraj. La himno estas humila krio de Fanny Crosby kaj ajna alia persono kiu ne volas ke la milda Savanto preterpasu lin/sxin dum Li alvokas aliajn homojn. Genuante cxe la trono de kompato de la Savanto en profunda pento, Crosby penis trovi agrablan helpon por sia nekredemo. Sxi fidis al la Savanto de merito kaj graco sanigante sxin de sxiaj vundita kaj suferanta spirito. Sxi konfesis, ke la Savanto estas la Fonto de sxia tuta komforto, kiu estas pli ol vivo al sxi cxar Li estas la sola Persono kiun sxi havis sur tero kaj en la cxielo. Kio estas via propra situacio baldau? Cxu vi ne ankau krias al cxi tiu Savanto de la mondo ne preterpasi vin? Voku al Li kiel tiu blinda Bartimeo en Marko 10:46. Li certe auskultos vin se vi povus voki Lin en fido (vidu: Psalmo 50:15; 91:15; Jeremia 33:3; Zehxarja 13:9, Jakobo 5:13). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 13, 2012

VI ANKAU POVAS LAUDI DION!

Estimataj, VI ANKAU POVAS LAUDI DION! "Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Israel" (Jugxistoj 5:11). Mi estis cxe kafejo kie oni povas retumi cxe interreto dum junulo ekkantis kanton de laudo al Dio. Li ecx ruligxis sur la tero dum li dankis sian Kreinton. Ni cxiuj kiuj retumis cxe interreto ne povis kompreni la kauzon de la subita laudo. Je lia laudado, ni audis ke li jxus eltrovis ke li havis bonan rezulton je la ekzameno de GCE kiun li faris antaux nelonge. Li rakontis je sia laudado kiel li havis sukceson precipe je kelkaj lernobjektoj gravaj en la ekzameno post multaj provoj dum dek jaroj. Efektive, li devas kanti kanton de laudo al Dio! Debora kaj la popolo Israela ne havis bonan rezulton je ia ajn skriba ekzameno, sed ili havis pliajn kauzojn kanti kanton de laudo al Dio. Ili jxus havis sensacian venkon super unu el iliaj cxefmalamikoj – la Kanaanidoj. Ili atestis al la boneco de Dio en iliaj vivoj. Cxu vi ankau havas ian kauzon kanti kanton de laudo al Dio? Dio estas bona cxiam! Ecx kiam sxajnas ke Li ne faris tion kion vi volas de Li, estas ankorau multaj kauzoj kanti kanton de laudo al Li. Hxabakuk konkludis sian profetajxon per vortoj de laudo malgrau tio ke sxajnis ke Dio ne agis kiel li volis. Audu lin: "Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19). La psalmisto diris, "Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo" (Psalmo 92:1). Vi ankau povas laudi Dion! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 10-a de Julio, 2005.

Saturday, October 6, 2012

"PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…"

Estimataj, "PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…" "Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue, la regxo diris al la profeto Natan: Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj" (2 Samuel 7:1-2). "Donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Cxar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi" (Luko 6:38). Dio jam donis al David ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue (verso 1). Lia intenco estis konstrui domegon por la Eternulo. Li sciigis profeton Natanon pri cxi tiu intenco kiun tiu aprobis prete (verso 3). La intenco estas ja laudinda. Tamen, Dio sendis Natanon ree al David por diri al li Sian penson - David ne estos tiu kiu konstruos domon por Li! Tamen, la "nea" respondo de Dio estis kun promesoj: a) Dio igos lian nomon granda; b) Dio provizos lokon por Sia popolo Izraela kie ili havos ripozon; c) Dio donos al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn; cx) Dio starigos domon por li; d) Dio levos idon de David heredi je li post lia morto; e) la ido konstruos la domon por la Nomo de Dio; f) Dio starigos lian tronon poreterne; g) Dio estos kun lia sekvanto; gx) Dio gvidos kaj korektos la idon de David; h) la amo de Dio neniam estos forprenita de li; kaj super cxio; hx) la trono de David estos starigita poreterne. Kiaj mirindaj promesoj! David decidis fari unu bonan aferon por Dio, sed Dio reciprokis farante multajn aferojn por li. Kion vi volas fari por Dio? Kion vi faras por Li ecx nun? William Carrey diris, "Penu grandajn aferojn por Dio; atendu grandajn aferojn de Dio." Se vi penus kaj farus grandajn aferojn por Dio, Dio ankau ne nur promesos al vi grandajn aferojn, Li faros grandajn aferojn por vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Oni unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 15-a de majo, 2005.

Saturday, September 29, 2012

ATENDU, KAJ NE MURMURU

Estimataj, ATENDU, KAJ NE MURMURU "Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo" (Psalmo 27:14). Oni scias malmulte historie pri la angla himno, "WAIT, AND MURMUR NOT" [esperante: "ATENDU, KAJ NE MURMURU"] kaj gxia verkisto, WH Bellamy. Tamen, la himno estas unu el la komfortigaj himnoj por cxiu kiu pasas tra malfacila tempo. La verkisto referencis al tia persono kiel la "malkvieta koro" kaj memorigis lin ke estas hejmo trans la atingo de laborego kaj zorgo kie sxangxoj neniam venos. Apostolo Paulo klarigis pli pri cxi tiu hejmo kiel " de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj", kiu estas libera de ajna gxemo (2 Korintanoj 5:1). La hejmo estas "heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi" (1 Petro 1:4). Kiu povas ne volas iri kaj ripozi tie? Tial, la malkvieta koro devus atendi kaj ne murmuri! Kvankam Dio eble permesas al oni esti depremita sub la surtera sxargxo, cxar "...kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Tial, oni devas ankorau sercxi al la benoj supre kaj humile atendi kaj ne murmuri. Oni povas havi iujn mondumajn dornojn en onia vojo kiel Paulo kiu havis kasxitan “dornon en sia karno" (vidu: 2 Korintanoj 12:7). Oni devus esti memorigita de Jesuo Kristo, kiu portis dornojn sur Lia frunto. Ecx se via koro estas plena de malgxojo, memoru ke Jesuo Kristo estis priskribita kiel "malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana" (Jesaja 53:3), kaj Li ja suferis, kiam Li estis sur la tero, sed Li triumfis super Siaj malgxojo kaj sufero (vidu: Apokalipso 5:5). Cxu vi estas la "malkvieta koro"? Kion vi trapasas kiu faras vin perdi esperon? Mi aligxu al WH Bellamy kiel li konkludis sian himnon kuragxigante vin ke vi daure laboru sen pensi ke via suspiro estas senekzempla au viaj pregxoj estas forgesitaj, cxar la tago de ripozo estos tagigita por ni. La psalmisto deklaris, "Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!" (Psalmo 27:13). Do, "Atendu, humile atendi, kaj murmuras ne." Je ja servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 22, 2012

LA CXEESTO DE DIO

Estimataj, LA CXEESTO DE DIO Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?" (Psalmo 139:7). La cxieesteco de Dio estas asertita tra la Sankta Biblio. Psalmo 139 estas precipe verkita por tiu cxi celo. Dio estas cxie. Estas nenia kasxejo de Li. Li estas la nevidebla kunulo de homo kie ajn homo trovas sin. Cxi tiu fakto de la cxeesto de Dio estas kaj kuragxiga kaj averta fakto. Estas kuragxige scii ke la Dio de la tuta universo estas kun vi dum vi pasas tra la plej malluma vojo de vivo. La psalmisto diras, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi" (Psalmo 23:4. Vidu ankau: Psalmo 46:11; Jesaja 43:1-2). Jesuo Kristo ankau promesas, "...jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo" (Mateo 28:20). Paulo sumigas cxi tiun kuragxigan fakton en cxi tiu aserto, "Se Dio estas por ni, kiu estas kontrau ni?" (Romano 8:31). Tamen, la cxeesto de Dio estas ankau averto por ni je cxio kion ni faras. Jen rakonto pri iu viro kiu kunportis sian filon al la farmbieno de alia viro. Kiam ili alvenis tien, li lokis sian filon en elstara loko kaj diris al li averti kiam la filo ekvidos iun venantan dum li (la patro) sxtelrikoltos la produktajxojn de la bieno de la aliulo. La viro estis komenconta sian sxteladon kiam la filo alvokis. La viro ne povis vidi iun ajn venantan kaj li pridemandis la filon pro lia ago. La filo fingromontris al cxielo kaj diris, "Dio estas tie rigardante vin!" La viro estis konsternita kaj dankis sian filon pro lia sxagxeco. Li forlasis la farmbienon tuj prenante nenion. La knabo sxajnigis aludi Sentencojn 5:21, "Cxar antau la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas." Se cxiu estas kiel tiu filo kiu estis konscia pri la cxeesto de Dio, cxiu estus singarda farante, au ecx pensante fari, ian ajn malbonajxon. Ne mirinde la psalmisto finas sian verkon pri la cxieesteco de Dio dirante, "Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco" (Psalmo 139:23-24). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 5-a de Junio 2005.

Saturday, September 15, 2012

PERMESU AL DIO FARI LA BATALON!

Estimataj,
PERMESU AL DIO FARI LA BATALON!
La perfortaj protestoj en Egiptio kaj Libio pro US-produktita filmo pri kiu manifestaciantoj kredas ke gxi insultas Profeton Muhammadon, kiu kondukis al la mortigo de la usona ambasadoro en Libio kaj aliaj tri usonanoj kaj la proponitaj manifestacioj en aliaj islamaj-dominataj lokoj speciale en Nigxerio faris ke mi sxangxis la mesagxon kiun mi intencis sendi cxi-semajne kaj enprofundigxis en mian arkivon por adapti la mesagxon titolitan "JERUB-DIO" unue dissenditan je la 9-a de majo, 2004:
"Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antau li: Cxu vi bezonas batali por Baal? Cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron. Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontrau li, cxar li detruis lian altaron" (Jugxistoj 6:31-32).
La urbanoj de Ofra malkovris ke ilia altaro de Baal estis detruita. Ili trovis ke Gideon, la filo de Joasx faris la detruegon. Ili devis vengxi. Ili devis mortigi Gideonon. Tamen, lia patro donis la klasikan konsilon: permesu al Baal batali por si mem se li estas reale dio.
Nune, kelkaj homoj estas kiel la urbanoj de Ofra. Ili estas fortegaj kontraux aliaj homoj, pro religio. Ili pensis ke ili povis helpi al Dio por batali Liajn batalojn. Ili pretas mortigi kunulojn pro religio! La Libia incidento estas nur unu el multaj ekzemploj kie tiaj homoj mortigas kaj/au vundegas aliajn personojn kaj detruas iliajn proprajxojn cxar ili provas defendi sian religion au helpi siajn tiel nomatan Dion.
Cxu oni povas batali por la cxiopova Dio? Cxu oni povas defendi Lin? Cxu oni devus ludi la rolon de Dio? Cxu necesas perdi vidon de la jugxo de Dio? Li ja Dio! Neniu povas helpi Lin. Li batalas por Si. Legu cxi tion: "Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin. Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio" (2 Samuel 6:6-7). Multaj kleruloj de la Biblio malkonsentas kun si pri kiel "peka" lia agado estis. Cxu li ne pruvis helpi al Dio? Do, li pagis kare por gxi.
Certe, nia Dio ne estas malforta. Li ne bezonas iun por protekti Lin au batali por Li. Li defendas Sin - en Sia propra maniero. Jesaja deklaris, "[Dio] surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon. Laux la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas. Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo" (59:17-19. Vidu ankaux: Nahxum 1:2; Romanoj 12:19).
Cxu vi provas defendi Dion au batali por Li? Li ne bezonas tion! Permesu al Li fari la bataladon en Lia propra maniero kaj en Sia tempo. Nur senpova dio bezonos ke liaj adeptoj defendu au batalu por li.
Permesu al Dio fari la batalon. Jerub-Dio!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al la mortigita usona ambasadoro, J Christopher Stevens, la aliaj tri usonanoj kaj cxiuj aliaj, kiuj estis mortigitaj au kripligitaj tra la mondo de islamanoj pro religio.

Saturday, September 8, 2012

CXU VI POVAS MORTIGI?

Estimataj,
CXU VI POVAS MORTIGI?
"Vi audis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado…" (Mateo 5:21-22a).
"Cxiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li" (1 Johano 3:15).
Ni vespermangxis tiun vesperon dum mia kvar-jara-agxa filo demandis de sia patrino: "Panjo, cxu vi mortigus?" Lia patrino tuj respondis, "Ne, mi ne povas mortigi, sed mi povas beni homojn." Mi provis helpi al mia filo modifante la demandon, "Mortigi kion?" Mia filo klarigis sin dirante ke temas pri mortigo de bestoj. Mia kara edzino ankorau konfirmis sian fruan respondon, ke sxi ne povas mortigi ecx malgrandan raton!
Dum mi pensis pri la dialogo, mi konstatis ke multaj homoj eble ne povas mortigi exc malgrandan raton kiel mia edzino. Tamen, tiaj homoj jam mortigis, kaj ankorau mortigas, multajn homojn per iliaj malamemaj pensoj kaj agadoj.
La Sankta Biblio diras jene: "Cxiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto…" (1 Johano 3:15. Vidu ankau: Levidoj 19:16-18; Sentencoj 26:24-26). Estas multaj ekzemploj de homoj en la Biblo kiuj konfirmas cxi tion: Kain (Genezo 4:5-8); Esav (Genezo 27:41); Absxalom (2 Samuel 13:22-28); Herodias (Marko 6:19); kelkaj Judoj (Agoj 23:12-14), ktp. Dum kelkaj el cxi tiuj homoj fakte mortigis la personojn kiujn ili malamis, kelkaj konspiris mortigi ilin antau ol Dio intervenos. Tamen, ili havis saman karakteron: MALAMECON. Gxi kutime kondukas al hommortigo.
Vi eble ne povas mortigi aliajn homojn per pafilo, glavo, trancxilo, bombo, veneno, au ia alia dangxerajxo, sed cxu vi malamas iun? Cxu vi havas ian indignon kontrau iu? Lau Dio, vi estas hommortiganto. La antidoto de malamemo ka indigno estas amo. Malamo kauzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn (Sentenco 10:12).
Cxu vi povas mortigi? Atentu!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 5-a de decembro, 2004.

Saturday, September 1, 2012

CXU VI ESTAS KONSCIA PRI TIO?

Estimataj,
CXU VI ESTAS KONSCIA PRI TIO?
"Cxar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj; poste ni, kiuj vivas, ankorau restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro" (1 Tesalonikanoj 4:16-17).
Antau nelonge, mi sendis mesagxon en mia reta diservo kiu temis pri tio kion Dio farus "je la sama tempo venontjare." Mi ecx faris gxin pregxa deziro kaj sendis gxin al homoj per SMS, BlackBerry Messenger (BBM), WhatsApp Messenger, Yahoo Messenger, Skype, kaj Facebook babilejoj kaj muraj afisxoj. Sendube, miloj da personoj ricevis la mesagxon kaj la pregxan deziron. El la homoj kiuj respondis al la mesagxo kaj la pregxa deziro per cxi tiuj diversaj rimedoj, iu respondanto faris rimarkon kiu kaptis mian atenton: "Se Kristo atendus. Amen." Dum aliaj homoj kaj ecx mi povas esti okupataj per io bona kiun Dio faros venontjare au ecx sekvan momenton, ni eble ne estas konsciaj pri la okazonta dua veno de Jesuo Kristo!
Estas fakto, ke Jesuo Kristo venos unu tagon por preni Sian kredantojn kaj alporti aliajn en finan jugxon. Tamen, neniu scias kiam la trumpeto sonus por marki la komencon de cxi tiu lasta okazajxo. Jesuo Kristo emfazis tion al Siaj discxiploj (vidu: Mateo 16:27; 24:36-44; 25:13; Agoj 1:7, 11). La fakto ke neniu scias kiam tiu grava evento okazos faras estas tre konvena por esti atenta kaj atendi gxin ajnan momenton. Tamen, cxar gxi estas pli ol du mil jaroj nun ke la promeso estis farita kaj tamen gxi ne estas plenumita, multaj personoj au ignoris gxin au ecx refutis gxin. Tamen, gxi certe okazos neatendite unu tagon. La Biblio diras en 2 Petro 3:8-10, "Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazau sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos" (Vidu ankau: Jesaja 46:13; Hxabakuk 2:3; Luko 18:7-8; Hebreoj 10:37).
Estas bone havi planojn por la estonteco kaj deziri ke Dio faru iujn surterajn bonajxojn en la proksima estonteco. Tamen, cxu vi estas konscia pri la dua veno de la Sinjoro Jesuo Kristo? Cxu vi memoras, ke Li eble venos en iu ajn tempo? Cxu vi preparigxas por Li? Ne lasu Lin renkonti vin nepreta!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 25, 2012

EN LA SAMA JARTEMPO

Estimataj,
EN LA SAMA JARTEMPO
"Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino" (Genezo 18:10).
Mirindajxoj neniam cxesas. Sara kaj Abraham sajnis diri kiam Dio diris al ili ke ili havos sian propran infanon "en la sama jartempo" (Genezo 17:15-16, 19-21; 18:10,13-14). Kiel cent-jara viro gravedigos naudek-jaran virinon? Nature, estas neeble! Sara priridis gxin, dum Abraham donis al Dio alian alternativon plenumi Liajn promesojn por sia vivo (vidu: Genezo 17:18; 18:12). Tamen, Dio insistis ke Sia promeso fari Abrahamon la patro de multaj popoloj estos plenumita per la filo kiun Sara naskos al li, "Cxar cxe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37. Vidu ankau Genezo 18:14; Jeremia 32:17, 27; Marko 10:27; Luko 18:27).
Dio ja plenumis Sian promeson! En Genezo 21:1-2, la Sankta Biblio diras, "Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris." Mi volas emfazi du aferojn en cxi tiu eltirajxo:
a. Dio estis favora al Sara: estis la graco (la nemeritita favoro) de Dio kiu igis Dion rememori kaj plenumi la promeson;
b. En la difinita tempo: Dio plenumis Sian promeson por Abraham kaj Sara gxuste je la difinita tempo, ne pli frue, ne poste, sed gxuste je la difinita tempo.
Kion vi esperas ke Dio faru por vi? Cxu vi perdis la esperon pri Li? Cxu vi pensas pri alia rimedo kiun Dio faru por vi? Je la sama tempo venontjare, Dio faros tion por vi Siamaniere, kaj gxuste je Sia difinita tempo. Eble tio estos malpli ol unu jaro, unu monato, unu semajno, au ecx unu tago. Memoru, la Eternulo parolis per profeto Elisxa, "Auskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgau en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario" (2 Regxoj 7:1). La profetajxo ja okazis post malpli ol unu tago. La altrangulo kiu ne kredis nur vidis gxin sed neniam gxuis gxin.
Je la sama tempo venontjare, vi ankau havos unu au pliajn aferojn por atesti pri la boneco de Dio en via vivo. Cxu vi kredas gxin?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Oni unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 23-a de januaro, 2005.

Saturday, August 18, 2012

FIDU AL TIU ROKO!

Estimataj,
FIDU AL TIU ROKO!
" La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia sxildo kaj la korno de mia savo, mia rifugxejo" (Psalmo 18:2).
" Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Cxar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio" (1 Samuel 2:2).
Iam, mi malstrecxigxis sur iu roko kiam mi vidis viron kiu venas al mi kun ponardo. Cxar cxiuj estis farantaj sian propran aferon, mi ne zorgis multe pri li. Tamen, mi malkovris ke li provis trovi manieron por veni sur la lokon, kie mi sidis. Li iris cxirkau tiu roko multfoje, sed li ne povis trovi la vojon. Do li haltis antau mi cxe la bazo de la roko kun furiozo. Li svingis sian ponardon al mi plurajn fojojn kaj eligis kelkajn neaudeblajn vortojn. Malgrau la brilanta ponardo per kiu li intencis damagxi min, kaj lia sxajna kolero kontraux mi, mi trankvile sidis kie mi estis. Li estis furioza kaj provis forruli la rokon sur kiu mi sidas. Li provis denove kaj denove gxis li estis laca, tamen mi ne timis. Fakte, mi gxuis min supre. Pro lia neeblo por fari ajnan damagxon al mi, li eliris pli furioze, ol antaue.
Problemoj kaj defioj de la vivo venas en multaj formoj provi perturbi paceman ekziston de homo. La fonto de konfido de iu kiam problemoj okazas kaj lia reago al gxi determinos kiel li venkos la problemojn kaj la defiojn. Jesuo Kristo estas la eksterordinara Roko kontrau ia problemo au defio de la vivo (Readmono 32:4; 2 Samuel 22:32, 47; Psalmo 31:2-3; 89:26; 94:22; Jesaja 26:4; 1 Korintanoj 10:4). Neglektante Lin estas kiel neglekti onian fonton de vivo (Readmono 32:15; Jesaja 17:10).
Cxu vi alfrontas problemojn au defion de vivo nun. Cxi tiu problemo povas interrompi vian gxojon. Sxajnas ke cxiuj kaj cxio estas kontrau vi. Jen solvo por vi! Cxu vi estas sur tiu eterna Roko, Jesuo Kristo? Cxu vi fidas al Li por helpi vin en via problemo? Cxu vi aldonas plue al cxi tiu problemo per zorgado pri gxi? Ne lasu tiun problemon superi vin. Fidu je Jesuo Kristo. Starigxu sur tiu senmova Roko kaj vi venkos viajn problemojn.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 3-a de junio, 2003.

Saturday, August 11, 2012

MIRINDA GRAC'! HO DOLCXA SON'!

Estimataj,
MIRINDA GRAC'! HO DOLCXA SON'!
"Cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu" (Efesanoj 2:8-9).
Unu el la plej popularaj himnoj de cxiuj tempoj estas "Amazing Grace" (en Esperanto: "Mirinda Grac'! Ho Dolcxa Son'!") de John Newton (1725-1807). Newton verkis la himnon por esprimi tiun kiu li estis antau ol li estis savita kaj kiu li estis post sia savo savosperto. Newton estis mizerulo morala paria kies negoco estis sklavkomerco antau ol li farigxis predikisto de la evangelio de la granda Savanto, Jesuo Kristo, kiu savis lin per graco dum proksima sxiprompigxo. En siaj vortoj en liaj lastaj jaroj, "Mia memoro estas preskau for, sed mi memoras du aferojn, ke mi estas granda pekulo, kaj ke Kristo estas granda Savanto."
Preter la personeco de John Newton, lia himno - "Amazing Grace" - malkasxas profundan veron pri la graco de Jesuo Kristo al cxiu kiu invitas Lin en sian vivon kiel lian personan Savanton kaj Sinjoron. Gxi estas mesagxo ke pardono kaj elacxeto estas ebla sendepende de la pekoj kiujn oni faras kaj ke la animo povas esti transdonita de malespero tra la kompatemo de Dio. Estas ja dolcxa por audi, ke mizera persono kiu estas perdita kaj blinda spirite povas esti trovita kaj vidi spirite. La graco instruus la koron de cxiu, kiu kredas timi Dion kaj esti savita de cxiuj aliaj timoj. La graco estas ja altvalora ne nur komence sed dum la tuta tempo. Estas graco per kiu farigxis la kredanto sekura gxis nun tra multaj dangxeroj, laboroj aux, kaj retoj kaj gxi finfine kondukos lin al eterna hejmo.
La himno plie malkasxas kelkajn profitojn kiujn kredanto en Kristo kiu spertis la gracon gxuus. Li gxuus la promesitan bonecon de Dio; lia espero estus certigita en Dia vorto; tiel longe, li vivas lia sxildo kaj porcio estos Dio; ecx kiam cxi tiuj karno kaj koro mankos, kaj mortema vivo cxesigxos, tia kredanto posedos vivon de gxojo kaj paco, kaj en la cxielo, li eterne kantos la laudon de Dio. Estas ja mirinda graco!
Cxu vi spertis tiun gracon? Ne gravas kiom mizera au morale bankrota vi opinias ke vi estas. Vi povas sperti gxin. Memoru, vi ne povas gajni gxin per ajna tipo de laboro. Estas nur per fido en la finita laboro de savo de Jesuo Kristo. Kredu al la Sinjoro Jesuo Kristo hodiau, kaj vi spertos la mirigan gracon kaj gxuos cxiujn gxiajn avantagxojn (vidu Agoj 16:31; Romanoj 3:24; 4:5, 16).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 4, 2012

HOMO PROPONAS DIO DISPONAS

Estimataj,
HOMO PROPONAS DIO DISPONAS
"Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike" (Sentencoj 19:21).
Homoj havas multajn planojn kaj baldauajn kaj longtempajn kiujn ili intencas plenumi. La plimulto el tiuj planoj ecx havas difinitajn tempojn dum kiuj homoj volas plenumi ilin. La fakto ke homoj povus efektivigi tiujn planojn kiel planitaj faras ilin ne valortaksi la plimulton el tiuj planoj. Estas nur kiam tiaj planoj ne povas esti efektivigitaj kiel planitaj ke homoj pensas pri destino au hazardo. Plej ofte, multaj homoj ne memoras ke estas Dio kiu disponas tion kion homoj proponas. Multaj homoj ja forgesis la vortojn de la verkisto de la libro de Sentencoj: "La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon" (16:9).
Antau nelonge, tiu fakto estis evidenta en miaj aferoj. Mi ne povis plenumi mian celon en la oficejo tiutage, tial mi planis ke mi faros ekstran laboron en la oficejo je la sekva tago. Tamen, kiam mi preparigxis eliri al la oficejo je la sekva tago, mi ricevis telefonan alvokon de unu el miaj kuzoj ke li havis autan akcidenton je la antaua nokto, ke li estis en hospitalo por ricevi traktadon de vundoj kiujn li suferis de la akcidento, kaj ke mi tuj devus veni helpi tie. Mi estis malstabiligita pro la novajxo cxar tio signifus ke mi ne povos iri al mia oficejo tiutage por efektivigi miajn cxiutagajn devojn kaj ecx faros ekstran laboron kiel mi planis je la antaua tago. Kvankam, la parenco estis elhospitaligita en tiu tago el la malsanulejo, mi pasigis la tutan tagon cxeestante al liaj necesoj kaj ne povis fari ion kiun mi planis antaue por la tago. Homo proponas, Dio disponas!
Se nur homoj komprenus tion kaj cxiam implikus Dion en sian planadon. Jakobo en sia epistolo diris, "Atentu nun vi, kiuj diras: Hodiau au morgau ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos; kvankam vi ne scias, kio morgau okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas. Anstatau diri: Se la Sinjoro volos, ni vivados kaj faros cxi tion au tion"(Jakobo 4:13-15).
Kiaj estas viaj planoj por la venonta minuto, horo, tago, semajno, monato, au jaro? Cxu vi engagxas Dion en tiujn planoj? Cxu vi specife diras kio okazos en la venonta minuto por ne paroli pri venonta jaro? La cxefa afero estas ke nur Dio determinas kio okazos je la sekva minuto, horo, tago, semajno, monato, au jaro. Tamen, cxi tio ne signifas ke oni ne havas planon au celon por sia estonta agado cxu mallonga tempo au longa tempo. Nur konfesu Dion en cxio kion vi planas fari, kaj Li vin gardos sur la gxusta vojo (vidu: Sentencoj 3:6).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 28, 2012

PENTINTA, SED...

Estimataj,
PENTINTA, SED...
"En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antau la Dio de siaj patroj. Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio" (2 Kroniko 33:12-13).
"Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Hxizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem" (Jeremia 15:4).
Nia Dio havas kompatemon kaj pardonemon (Daniel 9:9). Ankorau, oni devas esti zorgxema rilante al Li precipe plenumante Liajn ordonojn. La kialo estas ke se oni pekus kontrau Li kaj poste pentus, oni ankorau havos la konsekvencon de siaj pekoj (Sentencoj 11:21; 16:5).
La historio de Manase asertas cxi tion. Manase estis unu el la plej malbonaj regxoj en Izrael. Li estis la rekta malo de sia pia patro, Hxizkija. Li faris abomenindajxojn kolerigi la Eternulon. Lau tradicio, li estis tiu kiu mortigis profeton Jesajan. Post kiam Dio avertis lin kaj liajn popolon, kaj ili ne atentis la aventon de Dio, Dio igis lin malliberulo en la kortego de alia forta regxo. Tamen, en sia mizero, li pentis kaj petis pardonon de Dio.
La kompatema kaj pardonema Dio audis liajn pregxojn kaj revenigis lin al lia regno. Li poste vivis farante bonajxojn (vidu 2 Kroniko 33). Tamen, lia popolo havis la konsekvencon de liaj abomenajxoj (vidu Jeremia 15). La Eternulo promesis suferigi ilin pro tio kion li faris.
Oni ne vidu cxi tion kiel maljustecon je Dio. La popolo ankau havis sian propran parton de kulpo, sed tio ne estas la emfazo cxi tie. La emfazo estas iu aparta pentinta kaj pardonita persono estis uzita kiel aludo por venonta puno. Cxi tio indikas ke kvankam Dio pardonis Manasen, la puno de lia pekoj estis tie.
La puno de la pekoj de Manase eble ne rekte estis por li, sed la kazoj de David kaj Paulo estis malsamaj. David faris la pekojn de adulto kaj murdo. Alfrontite de profeto Natan, li pentis kaj pregxis la pregxon trovitan je Psalmo 51. Sendube, Dio pardonis lin je liaj pekoj, sed li pagis kare por ili (2 Samuel 12:13-14; 13-21). Paulo (antaue Saulo) persekutis la disxciplojn de Jesuo Kristo. Dum li havis rekontigxon kun Dio, Dio promesis, "cxar Mi montros al li, kiom li devas suferi pro Mia nomo" (Agoj 9:16). Li ja suferis.
Kion vi faras nun? Cxu gxi estas bona au malbona? Vi eble pensas pri posta pento. Tamen, audu la vortojn de Salomon: "Ni auskultu la finon de cxio: timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo. Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Predikanko 12:13-14).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de novembro, 2004.

Saturday, July 21, 2012

CXU VI ESTAS SUR LA LISTO?

Estimataj,
CXU VI ESTAS SUR LA LISTO?
Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed cxi tiuj ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne mangxu el la plejsanktajxo" (Ezra 2:62-63a).
Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon" (Apokalipso 20:15).
La auxtobuso de la lernejo estis preta veturigi kelkajn lernantojn por ekskurso. Cxiu membro de la klaso volis iri, sed la kondicxo por la iro estis ke oni devis esti skribiginta sian nomon en listo de la klasinstruisto. Neniu el ili sciis la efektivajn homojn kiuj estis sur cxi tiu listo. Strange, estis ankoraux loko en la buso dum la instruisto finis elvoki la nomojn desur lia listo. La aliaj lernantoj petis ke li lasu ilin en la buson, sed li rifuzis cxar iliaj nomoj ne estis sur lia listo.
Sama evento okazis dum la Judoj revenis de ekzilo. La pastroj restarigis la adoron kaj oferojn al Dio laux la Mosea Legxo.Tamen, por diservi kiel pastro, oni devis konfirmi sian Levidan devenon - la ununura tribo kiu povis plenumi la pastrajn devojn. Tial venis kelkaj homoj de iuj urboj kiuj ne povis pruvi ecx sian apartenon al la Izraelidoj, des malpli al la Levidoj. Ili sercxis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ili ne trovigxis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj.
Cxiu en la mondo gxuas la universalan bonecon de Dio. Dio ne diskriminacias benante multajn homojn surtere (Psalmo 145:9;Mateo 5:45; Agoj 14:17). Efektive, sxajnas ke Dio pli benas la malvirtulojn ol la virtulojn. Tamen, venos la tago kiam Dio turnigxos kontraux tiuj homoj, kies nomoj ne estas en Lia Libro de Vivo. Ili estos forigitaj de la cxeesto de Dio poreterne.
Por havi vian nomon en la Libro de Vivo, vi devas vere akcepti Jesuon Kriston - la ununuran Vojon al Dio (Johano10:7,9; 14:12) - kiel vian personan Savinton kaj Sinjoron (Johano 1:12; Agoj 16:31). Cxu vi estas sur la listo de la Libro de Vivo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 27-a de junio, 2004.

Saturday, July 14, 2012

MI TROVIS AMIKON EN JESUO

Estimataj,
MI TROVIS AMIKON EN JESUO
"Mi jam ne nomas vin sklavoj, cxar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, cxar cxion, kion mi audis de mia Patro, mi sciigis al vi" (Johano 15:15).
La himno "I have found a friend in Jesus" [esperante: "Mi trovis amikon en Jesuo"] ankau konata kiel "The Lily of the Valley" [esperante: "La Lilio de Valoj"] estas unu el miaj preferataj himnoj. Oni scias malmulte pri la historio de la himno krom la fakto ke gxi estis verkita de William Charles Fry (1837-1882) en Lincoln, Anglio, laborante kun la Armeo de Savo (Salvation Army). Fry deklaris ke li trovis amikon en Jesuo cxar Li estas cxio por li. Li komparis Jesuon al la lilio de la valo, la "Amata" en la Kanto de Kantoj 'amaj karakteroj' (Kanto de Kantoj 2:1). Sendube, cxi tiu lilio de la valo simbolas la dolcxecan, purecan, fruktoplenecan, humilecan, kaj sanigan kvalitojn de Jesuo Kristo. Fry povis vidi nur en Jesuo cxion kion li bezonis esti purigita kaj esti farita plene. Li deklaris ke Jesuo estas lia konsolo en malgxojo kaj mizero cxar Jesuo diris al li forruli cxiun zorgon al Li cxar Li zorgas. Jesuo estas ja "la Lilio de la Valo, la Brila kaj Matena Stelo, Li estas la plej bela dek mil al mia animo."
Krom deklaro de William Charles Fry en tiu himno, Jesuo Kristo mem elektis cxiujn kiuj akceptas Lin kiel amikon kaj Li ne nur promesis fari multajn aferojn por Liaj amikoj, Li demetis Sian vivon kiel elacxeton por Liaj amikoj (vidu: Johano 15:13; Efesanoj 5:2; Romanoj 5:6-8; 1 Timoteo 2:6). Kiel amiko de Jesuo, iu ajn kiu akceptas Lin kiel sian Savanton kaj Sinjoron lernos multon de Li (Johano 15:15), fakte, Jesuo, per la Sankta Spirito, malkasxos multajn misterojn al li (Efesanoj 1:9; 3:5; Koloseanoj 1:26). Tia amiko havos rektan aliron al la trono de graco alproksimigi al Dio sen peranto, krom Jesuo Kristo (Hebreoj 4:14-16; 8:6; 9:15; 12:24; 1 Johano 2:1). Fakte, Li "...ofte amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24).
Fry daurigis en sia himno atesti pli pri tiu granda Amiko kiu prenis lian malgxojon, metis cxiujn liajn malgxojojn, kaj farigxis lia forta kaj potenca turo en en tento. Li deklaris ke kvankam la tuta mondo forlasas lin kaj Satano dolore tentas lin, li sekure atingas la cxielan celon per Jesuo. Sekve, li forlasis cxion el sia koro por Li. Li ankau atestis ke Jesuo neniam, neniam forlasis lin, nek forlasos lin cxi tie, ke kiel li vivis per fido kaj plenumis la volon de Jesuo, Jesuo estus muro el fajro cxirkau gxin. Do, li havus nenian timon, cxar per manao de Jesuo Li plenigas lian malsatan animon. Efektive, li trovis grandan Amikon en Jesuo!
Cxu vi trovis tian Amikon en Jesuo Kristo? Cxu vi konfesos kiel William Charles Fry ke Jesuo Kristo estas cxio por vi? Invitu Lin en vian vivon hodiau kaj permesu Lin preni tutan kontrolon de via vivo. Vi vere gxuos Lin!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 7, 2012

CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ? (Parto 2)

Estimataj,
CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ? (Parto 2)
"...Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28).
Pasintsemajne, mi dissendis mesagxon pri la supra temo kaj emfazis, ke Dio respondos niajn pregxojn laux Sia volo en Sia propra maniero kaj Sia propra tempo. Atendite, iuj homoj malkonsentis kun tiu pozicio. Por ili, Dio respondos kion ajn ni petos de Li. Nu, mi adaptis mesagxon kiun mi dissendis antau kelkaj jaroj titolitan "Kiam Dio Diras NE."
Mi montris gxin pasintsemajne ke ekzemploj de tio kion mi instruas abundas en la Biblio, kaj mi donis klasikan ekzemplon en la kazo de David, kiam li volis konstrui templon por Dio (vidu: 2 Samuelo 7). Regxo David estis unika viro - viro lau la koro de Dio (vidu: Agoj 13:22). Li estis tia regxo kiu faris nenion sen unue demandi de Dio. Dio siavice faris lin sukcesa en sia tuta penado, sed nur en io Dio diris NE. Oni povas demandi kial Dio diris ne al tia bona kora deziro de David.
Kiel vi reagas al tia respondo de Dio? Cxu vi estos kiel tiu pastoro kiu rakontis al sia komunumo, ke "Kiam Dio diras NE, diras JES"? Kiel David reagis? Li reagis laudante Dion en kalkuli sian benon (vidu: 2 Samuelo 7:18-29). La "NE" respondo faris lin laudi Dion! Gxi faris lin alproksimigxi al Dio. Gxi faris lin akiri la promesojn de Dio (versoj 28-29).
David akceptis la volon de Dio al sia deziro, kaj Dio plenumis Sian planon por li. Salomono - lia filo - eventuale konstruis la templon al David kredito (vidu: 2 Regxoj 8). Hxizkija estis malsama viro. Dio diris, ke li mortu (2 Regxoj 20:1). Anstatau akcepti la volon de Dio por li, li pregxis kontrau gxi. Dio en Sia permisiva volo, aldonis dek kvin jarojn al lia vivo. Bedaurinde, tiuj aldonitaj jaroj estis la konsterno de lia vivo (vidu: 2 Regxoj 20:12 ff).
Jesuo Kristo akceptis la volon de Dio, kiam Li pregxis, ke Dio forprenu la pokalon de la kruco de Li (Luko 22:44). Li ecx kriis sur la kruco por pruvi la agonion de la "negativa" respondo kiun Li ricevis de Dio (Mark 15: 34). Tamen, la NE respondo de Dio al Jesuo, kaj Lia (tio estas, Jesuo) akcepto de gxi donis al Li nomon super cxiu alia nomo (Filipianoj 2:10-11). Cxi tiu unuopa ago de Jesuo Kristo ankau donas al cxiu kristano la esperon, kiu estas preter ia ajn alia espero ke se ni mortus hodiau, ni tuj regxos kun li.
Paulo pregxis trifoje ke Dio forprenu ian "dorno en sia karno" sed Dio sciigis al li, ke Lia graco suficxis por li (vidu: 2 Korintanoj 12:7-10). Anstatau nei la absolutan volon de Dio en cxi tiu nekontentiga situacio, Paulo prefere fieris pri sia malforteco kaj permesis ke Dio estu glorata en gxi.
Dio certe ne respondas cxiujn el niaj pregxoj ke ni volas ke Li faru tion. Tamen, estas certe ke Dio respondos niajn pregxojn lau Sia volo. Cxu vi pretas akcepti de Dio perfektan respondon al viaj pregxoj en Lia propra maniero kaj Lia propra tempo? Memoru, "... Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, CXIO kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 30, 2012

CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?

Estimataj,
CXU DIO RESPONDOS AL MIAJ PREGXOJ?
"Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15).
Antau nelonge, dum mi volis dormi, mi ricevis mesagxon de unu el miaj kontaktoj en "WhatsApp" demandante min cxu Dio respondus al lia pregxo au ne. Mi resume respondis al li ke Dio respondus al li se tio kion li petas estas en akordo kun la plano de Dio por li en tiu aparta momento. Cxar mi ankau havas pregxon per kiu mi petas Dion pro mia diservo, mi pripensis tiun demandon: "Cxu Dio respondos al miaj pregxoj?" La simpla respondo al tio estas "JES". Tamen, la jesa respondo estas kun kondicxo kaj estas en diversaj manieroj.
La kondicxo de respondo de Dio al cxiu pregxo estas la volo de Dio. Dio ne faros ion ajn kontrauan al Sia volo. Jesuo Kristo sciis cxi principon, Li instruis gxin en la populara "Patro Nia" (vidu: Mateo 6:10), kaj Li aplikis gxin en la Gxardeno de Getsemano kiam Li intencis alfronti la krucon. Li pregxis "ke, se povas esti, la horo pasu for de li. Kaj li diris: Aba, Patro, cxio estas ebla cxe Vi: forportu de mi cxi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas" (Mark 14:35-36).
Iu jam diris ke Dio respondas al niaj pregxoj en unu el la tri manieroj: jes, ne, au atendu. Dio respondos jes al niaj pregxoj se la peto estas perfekte lau Lia volo en tiu aparta momento. Eble li petos al ni atendu gxis kiam Li jugxas gxin bona por ni havi la respondon al la peto. Same, Li povas respondi nee al la pregxo se la peto estas NE lau Lia volo por ni.
Ekzemploj de cxi principo abundas en la Biblio. Klasika estis la kazo de David, kiam li volis konstrui templon por Dio. Dio parte respondis ne al tiu peto sed diris ke David devos atendi gxis la momento de lia filo antau ol la peto estos plenumita (vidu: 2 Samuelo 7).
Ricevi jesan respondon al nia pregxo estas bela. Tamen, kiam Dio diras "Ne" au "Atendu" al nia peto, Li havas ion pli bonan por ni. La kialo estas, "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj'"(Jesaja 55:8-9) kaj "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Estas certe ke Dio respondos al niaj pregxoj lau Sia volo. Cxu vi pretas akcepti la perfektan respondon de Dio al viaj pregxoj en Lia propra maniero kaj Lia propra tempo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 23, 2012

ESTAS BONE KUN MIA ANIMO

Estimataj,
ESTAS BONE KUN MIA ANIMO
"Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Sxeol, Cxar Li prenos min" (Psalmo 49:15).
La himno, "It is Well with My Soul" estas unu el la popularaj anglaj kristanaj himnoj. Horatio Gates Spafford (1828-1888) verkis gxin. Kiam Spafford estis kvardektrijara kiel aferisto
en Chicago, li trapasis financan katastrofon en la Granda Fajro de Chicago de 1871. Li kaj lia edzino ankorau funebris pro la morto de sia filo mallonge antau la fajro, kaj li konstatis ke ili bezonis foriri por ferio. Sciante ke ilia amiko Dwight L. Moody estis predikonta en evangeliaj kampanioj en Anglujo tiun autunon, Spafford decidis porti la tutan familiaron al Anglujo. Liaj edzino kaj kvar filinoj iris antaue per sxipo, kaj li planis sekvi je kelkaj tagoj poste. Tamen, sur la Atlantika oceano, iu fera sxipo frapis tiun sxipon kaj la sxipo dronis gxis post dek du minutoj. Du cent kaj dudek ses vivoj estis perditaj—inkluzive de la kvar filinoj de Spafford. Kiam la postvivintoj estis kondukitaj al la bordo en Cardiff, Wales, S-ino Anna Spafford kablogramis sian edzon per du vortoj: "Savita sole." Spafford rezervigis lokon je sekva sxipo. Dum ili trairis la Atlantikon, la sxipestro montris la lokon kie li opiniis ke la unua sxipo dronis. Tiun nokton, Spafford verkis la vortojn de la himno angle: "When peace like a river attendeth my way. ...it is well, it is well with my soul." [Esperante: "Kiam paco kiel rivero cxeestas mian vojon... estas bone, estas bone kun mia animo."]
Unu el la intimaj amikoj de Jesuo Kristo perfidis Lin. Oni arestis, jugxis, kaj kondamnis Lin ke Li mortu sur la kruco. Oni krucumis Lin kaj Li mortis. Tamen, kiel la Psalmisto profetis en Psalmo 49:15, Dio liberigis Lin el la potenco de morto, kaj Li levigxis je la tria tago. La sufero kaj morto de Jesuo Kristo ne estis placxaj, sed Li triumfis sur cxio. Hodiau, oni altigas Lian nomon super cxiu alia nomo "ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:10-11). Horatio kaj Anna Spafford poste relokigxis al Izraelo kaj farigxis kanaloj de la benoj de Dio al multaj homoj tie. Estis ja bone kun iliaj animoj.
Aflikto, tento, malfacilajxo, katastrofo, morto de amato, au io ajn kio okazas al ni ne estas la fino de la vojo. Ne gravas tio kion vi trapasas, la Eternulo ja savos vin el cxio el gxi kaj vi aligxos al Horatio Spafford sincere kanti, "Estas bone kun mia animo, estas bone, estas bone kun mia animo." "Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego" (Psalmo 30:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2009.

Saturday, June 16, 2012

KIEL VI ESTAS RESPONDECA?

Estimataj,
KIEL VI ESTAS RESPONDECA?
"Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto" (1 Timoteo 5:8).
Je multaj partoj de la mondo, oni celebras la feston de la Tago de la Patroj cxi-semajne. Dum mi gratulas cxiujn patrojn tra la mondo, mi volas demandi de cxiu el ni kiu estas patro kiel respondecaj ni estas kiel patroj.
Moderna civilizacio jam igis multajn patrojn eviti siajn respondecojn kiel patroj. Kelkaj el tiaj patroj volas havi infanojn, sed ili ne estas pretaj ludi la patrajn rolojn je la vivoj de la infanoj. Kelkaj el ili ne havas la tempon por siaj infanoj. La infanoj ne povas senti la influojn de tiaj patroj je siaj vivoj. Kelkaj el tiaj patroj ne bezonas infanojn, sed ili ne zorgas pri gravedigi nezorgemajn virinojn. Nefideleco al edzaj jxurpromesoj je la vivoj de multaj patroj estas alia kauzo de cxi tio. Mislokitaj cxefaj prizorgoj eble kauzas cxi tion ankau. Kio ajn la kauzo, cxu vi kiel patro estas respondeca?
La Sankta Biblio estas plena de kiel patro povas esti respondeca kaj prizorgas siajn infanojn. Li devas instrui ilin (Sentencoj 1:8; 22:6). Li devas ordoni al ili (Sentencoj 6:20). Li devas gvidi, kuragxigi, kaj averti ilin (Jeremia 3:4; 1 Tesalonikanoj 2:11). Li devas deteni ilin de la faro de malmoralajxoj (1 Samuel 3:13). Li devas puni ilin (Readmono 21:18; Sentencoj 23:13-14; 29:17; Hebreoj 12:9-11). Li devas esti zorgema pri iliaj bezonoj kaj petoj (Mateo 7:10). Li ne devas kolerigi ili, sed anstataue nutradi ilin je la vojo de Dio (Efesanoj 6:4). Li devas provizi por iliaj bezonoj (1 Timoteo 5:8).
Kiel respondeca vi estas kiel patro? Cxu vi zorgas pri viaj infanoj? Cxu ili sentas viajn patrajn influojn je iliaj vivoj? Surtera patro estas la plej bona figuro de nia cxiela Patro. Kiel vi prezentas Dion je la vivoj de viaj infanoj? Felicxan Tagon de la Patroj!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro)
PS
1. Dum mi dedicxas cxi tiun mesagxon al respondecaj patroj tutmonde, pregxu ke kiel Dio rememoris Abrahamon, Manoahxon, Zehxarja-n en la Biblio, Li memoru la atendantajn patrojn kiuj sopiras por esprimi siajn patrajn respondecojn al siaj propraj infanoj.
2. Cxi tiu mesagxo estis sendita je la 15-a de junio, 2008. Mi sendas gxin denove por memorfesti la ?i-jaran Tagon de Patro kaj donu homoj kiuj havas intereson akirante gxian ellaboritan version se vi petus gxin. Nur skribu al mi per spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, June 9, 2012

AVERTU VIAJN OKULOJN!

Estimataj,
AVERTU VIAJN OKULOJN!
"Mi faris interligon kun miaj okuloj, ke mi ne atentu [virinon]" (Ijob 31:1).
La mondo estas plena de abomenindajxoj - aferoj kiuj povas forpeli homojn for de ilia Kreinto. Bedaurinde, homoj estas la iloj kiujn la diablo uzas por disvastigi tiujn abomenindajxojn. La plimulto de tiuj ajxoj estas allogaj al la okuloj. Tiu estis la strategio kiun la diablo uzis por trompi la unuan virinon, Evan. La Biblio diras, "Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por mangxi kaj gxi estas cxarma por la okuloj..." (Genezo 3:6). Multaj ajxoj, ecx bonaj ajxoj kiel tiu malpermesita frukto, kio placxis al la okuloj, kaj ili allogadas homojn al ilia pereo. Unu el tiaj aferoj estas la ina fizika korpo. Ordinare, cxiu virino estas kreita por esti alloga, sed la diablo igis multajn virinojn uzi tion por trompi homojn, precipe virojn kiuj ne estas zorgemaj. Plejmulte da virinoj sxangxis siajn fizikajn korpojn al iloj en la manoj de la diablo por ruingi homojn. Iuj el ili faras cxi tion intence dum aliaj faras gxin senkonscie. Cxi tio faris multajn virojn rigardi volupte al virinoj ecx kelkfoje senvole. Kvazau Ijob konis la instruojn de Jesuo Kristo en Mateo 5:28 "ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro," Ijob faris interligon kun siaj okuloj ne rigardi virinojn kun volupto (vidu: Ijob 31:1, 9). Alivorte, li avertis siajn okulojn pri tio kion rigardi.
Tiu decido estos bona por cxiu homo. Viro devas averti siajn okulojn ne sercxi volupte cxe virinoj kiel ajn tentaj ili estu. Cxi tiu averto devas esti etendita al kia libro por legi kaj (speciale en cxi tiu epoko de la Interreto) kion rigardi en la Interreto. Virinoj ankau devas decidi ne fari sin ilo en la manoj de la diablo por altiri homojn en volupto.
Cxu viro au virino, ni devas decidi kiel Ijob vivi kontrau volupto kaj io ajn kiu rilatas al gxi cxar: gxi estas peko (Mateo 5:27-30); gxi estas dangxera (Sentencoj 6:25-29); gxi estas kontraua al la Sankta Spirito (Galatoj 5:16-18); gxi malhelpas pregxon (James 4:2-5); kaj gxi forpasos (1 Johano 2:15-17). Ni povas nur vivi en regado super avido kaj io ajn kiu povas kauzi gxin per la potenco de la Sankta Spirito per: memdeterminado (Ijob 31:1); sinkrucumado (Galatoj 5:24; Romanoj 6:12-13); kaj la graco de Dio (Tito 2:12).
Ne lasu kion au kiun vi rigardos logi vin de via Dio. Avertu viajn okulojn kaj viajn kondutojn!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 2, 2012

VI POVAS ESTI SUKCESA KAJ ANKORAU ESTI HONESTA!

Estimataj,
VI POVAS ESTI SUKCESA KAJ ANKORAU ESTI HONESTA!
"Tiam la cxefaj estroj kaj la satrapoj komencis sercxi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; cxar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li" (Daniel 6:5).
Estis babilajxo kiu okazis inter unu el miaj BlackBerry kontaktoj kaj mi. La persono volis scii cxu oni povas esti sukcesa en vivo sen esti malhonesta. Mi respondis jese. Li scivolis kiel tio povas esti tiel kaj volis ke mi pruvu gxin al li. Mi klarigis al li, ke la Sankta Biblio instruas honestecon kaj ke estis multaj honestaj homoj en la Biblio, kiuj estis ankau sukcesaj en la vivo. Mi ecx uzis mian vivon kiel ekzemplon. Li ne kredis min. Li ecx akuzas min pri fanfaronado.
Se oni pripensas kio okazas en la mondo nuntempe, speciale en Nigxerio, oni povus pensi ke nur malhonestaj homoj povas sukcesi en la vivo. Ekzamenaj malagadoj estas tiel komunaj inter lernantoj ke ekzamenaj institutoj havas malfacilajxojn por haltigi ilin. Multaj gepatroj ecx helpas siajn infanojn en tiuj malindaj agadoj! Politiko au pli gxuste la politikistoj estas tiel malpura, ke virtuloj pensus dufoje antau ol kunigxi kun ili, kaj kie vi trovas iu ajn kiu volas esti justa en politiko, tia persono estus frustrita el la sistemo. Subacxetado kaj korupteco en cxiuj manieroj estis instituciigitaj en publikaj kaj privataj sektoroj. Ecx religiaj institucioj estas ne forlasitaj en tiuj agoj de malhonesteco! Efektive, estas tre malfacile trovi honestaj honestajn virojn ka virinojn en la socio. La situacio de Nigxerio estas kiel tiu priskribita de profeto Jesaja, "Kaj forturnigxis malantauen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni. Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco"(Jesaja 59:14-15). Ne mirigas, multaj junuloj opinias (kiel tiu BlackBerry kontakto) ke oni ne povas esti honesta kaj esti sukcesinta.
Kiam Elija pensis ke estas nenio pli da homoj kiuj servis Dion en la tempo de Regxo Ahxab, Dio diris al li ke li "restigos el Izrael SEP MIL, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antau Baal kaj kies busxo ne kisis lin" (1 Regxoj 19:18 emfazo mia). Malgrau cxiu dekadenco en Nigxerio, ekzistas homoj kiuj estas honestaj kaj ankorau estas sukcesintaj en la lando. Ekzistas homoj, kiujn Dio povas ankorau povas garantii. Cxu vi estas unu el tiaj homoj? Estis tre malfacile trovi ajnan kulpon au koruptan praktikon en Daniel, ecx en lia alte ranga pozicio (vidu Daniel 6:4). Kiel honesta vi estas en via pozicio? Cxu vi ankau opinias, ke vi ne povas sukcesi kun honesteco?
Vi povas ja esti sukcesa kaj ankorau esti honesta!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 26, 2012

KONTRAU CXIUJ PROBABLECOJ

Estimataj,
KONTRAU CXIUJ PROBABLECOJ
"Kaj formetinte lin, Li levis al ili Davidon kiel regxon, pri kiu Li parolis, atestante: Mi trovis Davidon, filon de Jisxaj, viron lau Mia koro; li plenumos Mian tutan volon" (Agoj 13:22).
Mi ne estas fervora sxatanto de futbalo nek mi havas iun apartan futbalan klubon kiel mia mian favoraton. Ecx la naciaj teamoj de futbalo de mia lando ne estas miaj favorataj teamoj. Tamen, mi sekvas la tendencon en futbalo kun intereso. La heroajxo de futbala klubo de Chelsea de Anglio farigxi la europaj cxampionoj kontrau cxiuj probablecoj nelonge estas notinda. La klubo kutimas sxangxi trejnistoj kiel sxangxante vestojn. La trejnisto kiu gvidis la klubo al la kontinenta gloro estis nekonata maldungita kaj malakceptita trejnisto kiu agis cxar la klubo ne havis efektivan trejniston. La ludantoj de la klubo ne estas mondklasaj kompare kun tiuj en aliaj kluboj. La klubo estis nekonsekvenca en gajni ludojn. Fakte, gxi sxanceligxis esti kie gxi estis je la fino de la fina Tabelo de "Barclays Premier League" en cxi tiu sezono. Neniu iam pensis ke la klubo devus atingi la kvaran finon de la europa plej alloga futbalkluba konkurado, la "UEFA Champions League". Kontrau cxiuj probablecoj, la klubo hejme batis la defendajn cxampionojn kaj la favoritan klubon (FC Barcelona) gajnante la konkurson. Ecx tiu favorata klubo ne povis venki Chelsea FC je sia propra korto. Kontrau cxiuj probablecoj, Chelsea FC venkis sian kontrauulon (FC Bayern München) fronte al gxiaj sxatantoj cxe hejmo (en la Fußball Arena München) por igxi la europaj cxampionoj post jarcento de ekzisto. Kontrau cxiuj probablecoj, Chelsea FC igxis toasto de multaj personoj en okula ekmovo. Kontrau cxiuj probablecoj, la klubo faris kiel la proverba joruba viro kiu devis esti vendita por lampo sed farigxis unu ke homoj nun trovis lumon por rigardi.
Kontrau cxiuj probablecoj, David filo de Jisxaj igxis la regxo de Izrael. Li estis la plej juna en la familio de lia patro. Neniu pensis pri li ecx kiam Dio sendis Samuelon iri kaj sanktolei unu el la filoj de Jisxaj kiel la sekvan regxon de Izrael. Li estis forgesita en la kampo kie li flegis la sxafojn (vidu: 1 Samuel 16). Kontrau cxiuj probablecoj, li finfine igxis la regxo de Izrael (vidu: 2 Samuel 5) kaj faris cxion kion Dio volis ke li faru (vidu: Agoj 13:22) kaj servi "en sia generacio al la intenco de Dio" (Agoj 13:36). Kontrau cxiuj probablecoj, li igxis referenca punkto en la historio de Izrael (komparu: 1 Regxoj 3:14; 9:4; 15:5; 2 Kronikoj 17:3; 29:2; 34:2).
Kio estas via fono? Kion vi trapasas nuntempe? Kiom longe vi celas iun celon? Kontrau cxiuj probablecoj, vi ankau povas esti venkinta kaj esti celebrita. Kontrau cxiuj probablecoj, vi ankau povas farigxi punkto de referenco. Cxar la amo de la Eternulo restas eterne, Li subtenos vin en cxiu areo de via vivo. Kontrau cxiuj probablecoj, Li perfektigos cxion, kio koncernas vin kaj vi havos plenumitan destinon en la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 19, 2012

KIO ESTAS VIA PRIORITATO?

Estimataj,
KIO ESTAS VIA PRIORITATO?
"Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno"(Filipianoj 1:20-21).
Aprilo 1, 2012 estis tago unika. Gxi estis la unua tago de la monato de aprilo. Gxi estis la unua tago de la dua trimestro de la jaro. Gxi estis la tago aparta por memorfesti la triumfan eniron de Jesuo Kristo en Jerusalemon populare konata kiel la Palma Dimancxo. Gxi estis ankau tago konata kiel "Tago de la Malsagxulo" - tago aparta por intence trompi homojn. Kiel homoj reagis al la tago, speciale la speco de mesagxoj kiujn ili sendis al popolo en tiu tago, iagrade, pruvis la prioritatojn de tiaj homoj en la vivo. Dum iuj personoj uzas la okazon de la tago cxar gxi estas la unua tago de la monato kaj nova kvaronjaro por bondeziri al siaj kontatuloj, iuj personoj uzas la okazajxon de la triumfa eniro de Jesuo Kristo en Jerusalemon por pregxi por siaj amatoj. Dum iuj homoj en la spirito de "Tago de la Malsagxulo" ne trompi (kaj fari malsagxulo de) iliaj kontaktoj, iuj aliaj homoj kreante ludis en la vorto "stulta" por beni sian siajn kontaktulojn. Interese, iuj aliaj homoj estis indiferenta al la unikeco de la tago kaj ne volis diri ion al iu ajn.
La maniero en kiu oni uzas ian donitan sxancon determinos multon pri ies prioritato en la vivo. Apostolo Paulo estis en malliberejo, kiam li faris la supran komunikajxon. Dum aliaj homoj estis misuzantaj la sxancon kiun ili havis prediki la evangelion, li decidis uzi sian cirkonstancon por glori Dion cxu li vivas au estas mortinta. Fakte, li skribis multajn el siaj epistoloj en malliberejo kaj multaj homoj venis al la sava scio de Jesuo Kristo per li dum li estis en malliberejo.
Kio estas via prioritato en la vivo? Kiel Paulo, mia prioritato en la vivo estas esti kanalo de la beno de Dio al multaj homoj kiel eble tra la mondo. "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno"(Filipianoj 1:20-21). Kio pri vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 12, 2012

KIEL TOLEREMA VI ESTAS?

Estimataj,
KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
"Pretendante esti sagxaj, ili malsagxigxis, kaj sxangxis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampajxoj. Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem" (Romanoj 1:22-24).
Mi konatigxas kun malsamaj specoj da homoj je la interreto prekau cxiutage. Kelkaj el cxi tiuj homoj memvole amikigxis kun mi, kaj mi ankau volonte akceptis. Unu el tiaj homoj estas kvindek-jara-agxa virino kies intereso estas babilado kun homoj surrete. El unu el niaj babiladoj, sxi konfesis ke sxi estas kristanino ekde infaneco kaj estas anino de unu el la cxefaj konfesioj de la kristana kredo.
Unutage, dum ni babilis, sxi sugestis ke ni sendadu fotojn kaj komentu pri tiaj fotoj. Naive, mi akceptis sxian sugeston kaj sxi eksendadis fotojn al mi. La unua estis tiu de sxia amikino. Mi altetaksis la belecon de sxia amikino. Tiam sxi sendis alian al mi pri kiu sxi diris ke gxi estas sxia. Mi tuj malakceptis cxi tiun duan foton cxar sxi estis duon-nuda je la foto. Sxi estis surprizita ke mi malakceptis gxin, kaj ofendigxis je mi ke mi ne estimis sxin. Mi diris al sxi ke mi estimas sxin, sed ne sxian nudan korpon. Sxi tiam ekdiris kelkajn malmoralajxojn al mi. Kiam mi informis sxin pri mia kristana moraleco, sxi sendis al mi alian foton kiu estas tute pornografia. Mi do demandis de sxi cxu sxi havas infanojn. Sxi diris al mi ke sxi havas filon, 25, kaj filinon, 22. kiam mi demandis de sxi cxu sxi povas rekomendi tiajn foton kaj malmoralajxojn al siaj infanoj, sxi respondis jese kaj diris ke ili estas toleremaj kiel sxi estas.
Mi estis surprizita pro sxia tiel-nomata toleremeco. Kiel povas virino de sxia agxo impliki sin je tiaj malmoralajxoj kaj esti fiera kuragxigi siajn infanoj je tiaj ankau? Cxu konfesinta kristano povas esti tiel tolerema ke li/sxi estos fiera je agoj de malmoraleco? Ne gravas la parto de la mondo kie oni trovas sin, cxu toleremeco farigxas licenco al peko? La Sanka Biblio diras, "Forkuru de malcxasteco. Cxiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontrau sia propra korpo" (1 Korintanoj 6:18. Vidu ankau: verso 13; 1 Tesalonikanoj 4:3-7).
Mi demandu de vi: kiel tolerema vi estas? Cxu vi tiel tolerema ke vi ne povas distancigxi de pekemaj agoj kaj piaj agoj? Cxu vi tiel tolerema ke vi jam pravigis multajn el la pekaj agoj? Cxu vi tiel tolerema ke vi ne povas kontroli viajn infanojn kaj la junan generacion kiam ili faras ion malbonan? Kiel tolerema vi estas?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
1. Bonvolu sendi vian reagon rekte al mi cxe .
2. Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de septembro, 2006, kaj mi dissendas gxin omagxe al la celebro de la Tago de Patrino cxi-jare. FELICXA TAGO DE PATRINO!

Saturday, May 5, 2012

KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO?

Estimataj,
KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO?
"Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero" (Eliro 20:4).
"[Hxizkija] forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan" (2 Regxoj 18:4).
Je sia vojo al la Promesita Lando en la dezerto, la Izraelidoj farigxis nepaciencaj kaj diris kontrau Dio kaj sia estro, Moseo. Tial, la Eternulo sendis al ili venenajn serpentojn kiuj mordis ilin kaj multaj el ili mortis. Post kiam la popolo pentis, Dio diris al Moseo fari kupra serpenton kaj levi gxin, ke iu ajn kiu rigardus al gxi vivos. Moseo faris kiel Dio instruis kaj ju pli da popolo Izraela kiu rigardis al la bildo, des pli pretervivis la venenon de la mortintaj serpertoj (vidu: Nombroj 21:4-9). Interese, la popolo Izraela konservis la kupran serpenton dum jarcentoj kaj incensadis al gxi. Alivorte, tio kion Dio uzis kiel tipon por savi la Izraelidojn el katastrofo estis turnita de ili al dio (nomita Nehxusxtan) kiun ili adorservis! Regxo Hxizkija detruis la bildon post centoj da jaroj.
Nuntempe, homoj havas multe da sxajnaj kupraj serpentoj kiujn ili adorservas scie au nescie. Ecx, kelkaj kristanaj konfesioj kaj eklezioj partoprenas je cxi tiu eraro. Ili jam turnis multajn aferojn kiujn Dio uzis iam por plenumi Siajn celojn je iliaj vivoj al kutimoj. Tiaj aferoj jam farigxis tradicioj kiuj konkuras (au ecx anstatauas) la vorton de Dio! Ne gravas kiom bonaj tiaj tradicioj povus esti, oni devas forlasi ilin.
Kiuj estas viaj sxajnaj "kupraj serpentoj"? Ili necese eble ne estas fizikaj bildoj. Je kia honoro vi ankorau "incensadas"? Kontrolu viajn vivon, kredojn kaj kutimojn. Io ajn kio ne konformas al la vorto de Dio devas esti forlasata, ne gravas kiel populara gxi estas.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 28, 2012

ESTAS ESPERO!

Estimataj,
ESTAS ESPERO!
"Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Mi jam legis cxi tiun parton de la Sankta Biblio fojojn sennombre. Mi jam audis homojn citante gxin mi jam ecx uzis gxin predikante au kuragxigante per gxi aliajn homojn multfoje. Tamen, kiam mi studis gxin je gxia kunteksto nelonge, mi havis pli klaran komprenon de gxia reala signifo.
La kunteksto de la partajxo estas letero skribita de profeto Jeremia al ekzilitaj Judoj en Babelo. Kvankam la popolo de Judujo pekis kontrau Dio, kaj Dio punis ilin sendante ilin al ekzilo, ankorau, Jeremia konsilis al ili havi kuragxon kaj logxi en tiu fremda lando cxar Dio ne tute forlasis ilin. Li prezentis Dion kiel la joruban proverban patron kiu punas sian infanon per la dekstra mano kaj altiras gxin al si en amo per la maldestra mano. Kio ajn la konsekvenco de kies peko, Dio ankorau estas kompatema kaj pardonema(Daniel 9:9). Li havas intencojn revenigi nin al Si. Li ne forlasos Siajn proprulojn por eterne!
La partajxo de la Sakta Biblio estas vorto de espero por homoj kiuj suferas pro siaj nefaroj. Gxi estas vorto de espero por aliaj ankau kiuj pensas ke Dio jam forgesis ilin. Gxi estas vorto de espero por cxiu ido de Dio. Dio havas intencojn por ni - intencojn ne difekti nin, sed prosperigi nin. Intencojn doni al ni esperon. Intencojn doni al ni bonan estontecon. Intencojn ne forlasi nin ecx dum ni devojigxas. Intencojn auskulti nin dum ni vokas al Li.
"Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita lau sia ordo. Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos. Kaj ili havos filojn kiel antaue, kaj ilia komunumo forte staros antau Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn. Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo. Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio" (Jeremia 30:18-22. Vidu ankau: 19:14; 31:27-28; 32:42-44; 33:6-26; Plorkanto 3:31-33).
Kio ajn la situacio, estas ja espero!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 21-a de Novembro, 2004.

Saturday, April 21, 2012

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

Estimataj,

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

"Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. Kaj Li diris : Jxetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi" (Eliro 4:2-3).

Kelkfoje, ni cxiuj sentas neadekvate, nesuficxe, nekapable, nekompetente kaj senhelpe fari ion, dum efektive la rimedoj uzendaj por fari la aferon estas je nia dispono. Moseo trovigxis en tia situacio. Kiel? La Eternulo alvokis lin iri kaj forkonduki la Izraelidojn el la lando de sklaveco. Li provis eviti la plenumon de dia tasko per nekonvinkeblaj senkulpigoj. Li malestimis sin. Do Dio demandis lin, "Kion vi tie havas en via mano?" Moseo eble pensis jene: "Kiel uzeblas simplacha bastono por plenumi tian grandan taskon?" Tamen la "ordinara" bastono farigxis eksterordinara ilo, kiam Moseo transdonis gxin al Dio.

Ankaux la discxiploj de Jesuo Kristo haltis antau disdecidigxo. Ili devis satigi pli ol kvin mil homoj en dezerta loko. Kiel tio fareblas? "Unu el Liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al Li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; SED KIO ESTAS TIO POR TIOM DA HOMOJ?" (Johano 6:8-9). Kiel ili povis nutri tiom da homoj per la luncxo de knabo? Ili neniam vidis Dio super siaj kapabletoj. Tamen Jesuo satigis la homojn per tiu "malgranda" nutrajxo, kaj postrestigis dek du korbojn da krompecoj!

Same, vidvino de iu profeto estis perdonta siajn du filojn pro sxuldo. Sxi alkuris profeton Elisxa por helpo. "Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? Diru al mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo nenion KROM KRUCXETO KUN OLEO" (2 Regxoj 4:2). Kiel sxi forpagu siajn sxuldojn per tiu "malgranda" krucxo da oleo? Elisxa diris al sxi iri kaj uzi tiun "malgrandajxon". Sxi plenumis lian ordonon kaj jen forpagis la sxuldojn, kaj ecx havigis al si plie!
Simile, mortis la filo de Sxunemanino. Sian bastonon Profeto Elisxa donis al sia servanto, Gehxazi, por ke li iru kaj levu de la morto la knabon. "Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxo de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis" (2 Regxoj 4:31). Li havis neniom da kredo. Li ne povis vidi la eksterordinaran potencon en la "ordinara" bastono.

Honeste rigardu vian propran vivon. "Kion vi tie havas en via mano?" Kion vi havas kiu aspektas "ordinare", "malgrande" aux "sensignife"? Rigardu gxin per okulo de kredo. Vi havas ion, kion aliaj ne havas. Lasu Dion uzi gxin fari Siajn mirindajxojn en via vivo. "[Cxar] la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaux Dio" (1 Korintanoj 1:28-29).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 16-a de Februaro, 2004.

Saturday, April 14, 2012

KIES KULPO?

Estimataj,
KIES KULPO?
"Kaj Dio diris: Kiu diris al vi ke, vi estas nuda? Cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis" (Genezo 3:11-13).
Homoj estas sindefendemaj. Ili cxiam trovas manieron formovi kulpon. Cxi tio estis ekde la tempo de niaj unuaj gepatroj - Adam kaj Eva. Ili mangxis la malpermesitan frukton de la arbo de scio de bono kaj malbono. Kiam Dio montris ilian pekon, Adam sxajne kulpigis Dion kvazaux Dio faris malbonon doninte al li la edzinon. La edzino ankaux kulpigis la serpenton kvazaux la serpento perfortis sxin kaj sxian edzon malobei Dion. Sendube, la serpento eble havis iun por kulpigi se Dio estus doninta al gxi la oportunon. Tamen, malgraux iliaj defendoj, cxiu el ili estis punitaj pro siaj agacxoj. Dio malbenis la serpenton (Satanon) eterne; la virino devas naski siajn infanojn sufere; kaj la viro devas dolore laboradi la teron.
Pensu pri via vivo. Kiun vi kulpigas pro viaj agadoj? Cxu vi estas preta preni la plenan respondecon de viaj agadoj? Vi eble kulpigas iun ajn aux ecx Satanon, sed Dio jugxos kaj repagos vi lauxe. La Eternulo diras, "En tiu tempo oni ne plu diros: La patro mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj malbonigxis; sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj malbonigxos cxe tiu , kiu mangxis la nematurajn vinberojn" (Jeremia 31:29-30). Apostolo Pauxlo ankaux avertis, "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rilkotos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rilkotos eternan vivon" (Galatoj 6:7-9).
Akceptu viajn kulpojn. Estu preta preni la plenan respondecon de tio,kion vi faris aux malsukcesis fari. Unu el la markoj de matura kristano estas akcepti siajn erarojn kaj esti preta fari korekton.
Je la servo de Di
Bayo Afolaranmi (pastoro)
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de Januaro, 2004.

Saturday, April 7, 2012

SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS

Estimataj,
SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS
"Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis; kaj se Kristo ne relevigxis.... Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj... (1 Korintanoj 15:12-20).
Cxiujare, la kristanoj tutmonde apartigas dimancxon en marto aux aprilo por rememori kaj festi la relevigxon de Jesuo Kristo. Kial ili alligas tiom multe da signifo al tiu solenajxo? Cxu estas ia diferenco nun, cxu Jesuo Kristo estas mortinta aux vivanta? La fondintoj de la famaj mondreligioj estas ja mortintaj. Kion oni diru se ankau Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj?
Unu el la problemoj de la unua-jarcentaj korintaj eklezianoj kiu igis Pauxlon skribi sian unuan epistolon al ili estis la neo de korpa relevigxo - instruo kiu rampis en la eklezion subinflue de la greka kredajxo pri nemorteco de la animo sole. Laux ordinara greko, estis nenia korpa relevigxo de la mortintoj. Ecx la sadukeoj - sekto de la Judoj - ne kredis je la relevigxo de mortintoj (Mateo 22:23; Marko 12:18; Luko 20:27; Agoj 23:8).
La bazo de la kristanaj mesagxo kaj vivo estas la relevigxo de Jesuo Krsito. Se ni dudek-unua-jarcentaj Kristanoj pridubas la relevigxon de la mortintoj, tial ni devas acepti cxi tiujn ses logikajn argumentojn:
La unua argumento por la relevigxo de Jesuo Kristo kaj aliaj kredantoj estas ke la kristana mesagxo estus vana se Jesuo Kristo ne relevigxis. Pauxlo fiere diris je 1 Korintanoj 2:2, "Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita." Vidu ankaux 1:22; 15:3-4; Galatojn 3:1; 6:14. Krucumo en la unua-jarcenta greka kaj romia mondo estis tre malhonora puno por krimuloj. Se Jesuo Kristo ne relevigxis, cxu fierindas prediki pri krucumita ulo?
La dua argumento koncernas la kristanan kredon. La kristana kredo ripozas sur la krucumita kaj relevigxinta Jesuo Kristo. Estas nenia nomo sur la cxielo per kiu ni devas esti savitaj. Petro klare diris dum sia defendparolado antaux la Sinedrio: "…estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antau vi. Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. Kaj en neniu alia estas savo; car ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj" (Agoj 4:10-12). Jesuo Kristo estas la Vojo! Tia kredo je Jesuo Kristo estus vana - malplena, senefika, sensukcesa se Jesuo Kristo ne relevigxis.
La predikantoj de la evangelio estus fifamaj mensoguloj kaj falsaj atestantoj, se Jesuo Kristo ne relevigxis. La Skriboj estus unu el multaj misgvidantaj libroj en la mondo. Tamen reauxskultu Petron: "Cxar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston" (2 Petro 1:16).
Jesuo Kristo estas nia ofera Sxafido kiu "repacigis" niajn pekojn per Sia morto (Romanoj 3:25; Hebreoj 2:17; 1 Johano 2:2; 4:10). Li estas la anstatauxulo por la puno kiun ni meritas pro niaj pekoj. Pro cxi tiu, ni ne estos jugxitaj (Romanoj 8:1), ni estas justigitaj (Romanoj 5:9). Sendube, se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, Lia morto estus vana, kaj ni estus en niaj pekoj, kaj ankoraux portas la kulpon kaj kondamnon de peko. La kialo de la relevigxo de Jesuo Kristo estas la pruvo ke Lia morto efektive liberigis nin de niaj pekoj.
Jesuo Kristo promesis en Johano 11:25-26, "Mi estas la relevigo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ec se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ciu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas?" Vidu ankaux Johanon 3:36; 5:21; 6:39-40, 44. Se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, tiaj promesoj estas vanaj, kaj ne nur la mortintaj, sed ecx la vivantaj kristanoj iros inferen. Eterneco estus iluzio.
Se la supra argumento estas vera, kristanoj estus la plej kompatindaj el cxiuj, cxar ili havus nek kialon, nek celon de la vivo. Se kristanoj havas esperon nur por cxi tiu vivo, gxi estos plej katastrofa por ili, kaj nekredantoj estas pli bonaj ol ili.
Cxu la grekoj, la sadukeoj, aux ecx la tuta mondo kredas la korpan relevigxon, cxu ne, la bona novajxo estas ke Jesuo Kristo ja relevigxinta el la mortintoj (Mateo 28:1-6; Marko 16:2-7; Luko 24:4-7; Johano 20:1-9; Agoj 1:3; 2:23-24, 32; 13:30; 17:31; 1 Korintanoj 15:3-4; Hebreoj 13:20). Li estas viva! Li venkis pekon, morton, kaj la diablon!
En 1 Korintanoj 15:3-8, Pauxlo kronikis kelkajn historiajn eventojn kiuj servas kiel pruvo de la relevigxo de Jesuo Kristo. Efektive, Lia apero al kelkaj homoj dum la periodo de kvardek tagoj estas konvinka pruvo ke Li estas viva (Agoj 1:3). Li ankoraux aperas al multaj homoj nuntempe. Lauxdu la Eternulon!
Glorata estu Dio por plenumi Siajn promesojn relevigante Jesuon Kriston el la mortintoj. Tamen, cxu Lia relevigxo havas ian signifon por vi? Cxu gxi havis ian influon en via vivo? Cxu vi travivis la faron de savo kiun Jesuo Kristo perfektigis en Sia relevigxo? Memorhonorante cxi tiun historian eventon ne devas esti sole je aparta tago cxiujare, aux ecx je cxiu unua tago de la semajno, sed je cxiu tago de niaj vivoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de Aprilo, 2004.