Saturday, December 25, 2021

CXU VIN DIO POVAS UZI?

Estimataj, CXU VIN DIO POVAS UZI? "...la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi" (Luko 1:26-28). La kristnaka festo por la jaro jam venis kaj forpasis. Ne gravas la debato de kelkaj homoj ke kristnaska festo estas "kristana," mi eltiru iun lecionon el unu el la personoj de la rakontoj de Sankta Biblio rilate la feston. La Virgulino Maria estis la dua plej grava persono en la Kristnaskaj rakontoj. Dio aparte uzis sxin esti la ujo de la akusxo de la Infano Jesuo. Oni jam profetis la virgulan naskon de la Mesio dum centoj de jaroj antau ol gxi fakte okazis (vidu: Jesaja 7:14). Estis multaj virgulinoj en Izrael dum la epoko de Maria. Sxi estis grace favorita esti la patrino de la Savinto. Tamen, kelkaj ecoj en sxi distingis sxin el cxiuj virgulinoj kaj virinoj de sxia epoko. Sxi estis pia. Sxi estis virta. Sxi estis humila. Sxi estis fidela. Sxi estis kredema. Sxi estis preta esti ilo je la manoj de Dio, ecx kiam sxajnis ke tia preteco alportus eblan malakcepton de sxia fiancxo kaj malhonoron de la socio. Ne mirinde, sxi estis grace favorita kaj benita (vidu: Luko 1:28, 48). Dio ankorau sercxas homojn kiujn Li uzos por Siaj planoj kaj celoj nuntempe. Cxu Li povas trovi vin utila por Sia servo? Cxu vi estas pia? Cxu vi estas humila? Cxu vi estas fidela? Cxu vi estas kredema? Cxu vi estas preta esti ilo je Liaj manoj ne gravas la sxajna malbona sekvo kiun tio okazigus al vi je la mondo? Dio estas preta grace favori kaj beni vin. Estu preta esti bona ilo de Li dum ni estas enirontaj alian jaron. Estu disponebla al Li. Vi ne bedauros fari tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi estos disponebla por la bona uzo de Dio dum vi eniros alian jaron.

Saturday, December 18, 2021

KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?

Estimataj, KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI? "Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio. Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago. Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj. Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la vera signifo de Kristnasko ne eskapu vin cxi tiu kristnaska sezono.

Saturday, December 4, 2021

CXEESTU, FIDULOJ

Estimataj, CXEESTU, FIDULOJ "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? Cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li"(Mateo 2:1-2). La sezono Kristnaska estas cxi tie denove! Estis kiel hierau ni okazigis la lastan pasintjare. Dank’ al Dio pro tio ke Li sxparis niajn vivojn vidi alian sezonon. Dum kelkaj estas indiferentaj al la sezono kaj gxia kauzo, multaj homoj estus komencintaj plani kiel uzi la Sezonon al ilia avantagxo. Bedaurinde, plejparte el tiuj homoj ankorau faras la eraron forlasi la Kialon por la Sezono, Jesuon Kriston, el la sezono. Oni devas uzi la sezonon por memorfesti la naskigxon de Jesuo Kristo adorante Lin en cxi rimedo kion ni povas. La sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, por adorklinigxi al la nova naskita Regxo. La koncepto de adorado de Jesuo Kristo, la Sinjoro dum Kristnasko, kaj ecx je cxiuj sezonoj, eble instigis la verkiston de unu el popularaj Kristnasko himno, "CXEESTU, FIDULOJ" (Adeste Fideles) kiun multaj homoj kredis esti John Francis Wade (c. 1710-1786) inviti homojn veni kaj adori la Kriston, la Sinjoron. Wade gxoje kaj triumfe kunvokis cxiujn fidelajn veni kaj adori Lin, por rigardi la Regxon de angxeloj. Wade uzis himnon por priskribi la novan naskitan Regxon: "Dio el Dio, Lumo el la Lumo... Jen Dio vera, Die generita!" Kiel la pasxtistoj kaj sagxuloj venis adori la jxus naskitan Regxon, ni ankaux devus veni kaj adori Lin. Ni donu cxiun gloron al Li nun kaj eterne. Amen. Ajna okazigo au aktiveco dum cxi tiu sezono kiu ne gloras Jesuon Kriston ne estas agrabla al Dio. Li volas, ke ni uzu la sezonon por adorklinigxi al Li. "Alkuru, ni adoru la regxon de glor’." Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke viaj okazigoj au aktivecoj dum cxi tiu Kristnaska sezono ja donos gloron al Jesuo Kristo.