Saturday, April 15, 2023

KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO?

Estimataj, KIO ESTAS VIA KUPRA SERPENTO? "Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero" (Eliro 20:4). "[Hxizkija] forigis la altajxojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; cxar gxis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al gxi, kaj oni nomis gxin Nehxusxtan" (2 Regxoj 18:4). Je sia vojo al la Promesita Lando en la dezerto, la Izraelidoj farigxis nepaciencaj kaj diris kontrau Dio kaj sia estro, Moseo. Tial, la Eternulo sendis al ili venenajn serpentojn kiuj mordis ilin kaj multaj el ili mortis. Post kiam la popolo pentis, Dio diris al Moseo fari kupra serpenton kaj levi gxin, ke iu ajn kiu rigardus al gxi vivos. Moseo faris kiel Dio instruis kaj ju pli da popolo Izraela kiu rigardis al la bildo, des pli pretervivis la venenon de la mortintaj serpertoj (vidu: Nombroj 21:4-9). Interese, la popolo Izraela konservis la kupran serpenton dum jarcentoj kaj incensadis al gxi. Alivorte, tio kion Dio uzis kiel tipon por savi la Izraelidojn el katastrofo estis turnita de ili al dio (nomita Nehxusxtan) kiun ili adorservis! Regxo Hxizkija detruis la bildon post centoj da jaroj. Nuntempe, homoj havas multe da sxajnaj kupraj serpentoj kiujn ili adorservas scie au nescie. Ecx, kelkaj kristanaj konfesioj kaj eklezioj partoprenas je cxi tiu eraro. Ili jam turnis multajn aferojn kiujn Dio uzis iam por plenumi Siajn celojn je iliaj vivoj al kutimoj. Tiaj aferoj jam farigxis tradicioj kiuj konkuras (au ecx anstatauas) la vorton de Dio! Ne gravas kiom bonaj tiaj tradicioj povus esti, oni devas forlasi ilin. Kiuj estas viaj sxajnaj "kupraj serpentoj"? Ili necese eble ne estas fizikaj bildoj. Je kia honoro vi ankorau "incensadas"? Kontrolu viajn vivon, kredojn kaj kutimojn. Io ajn kio ne konformas al la vorto de Dio devas esti forlasata, ne gravas kiel populara gxi estas. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu forigi ion ajn kio ne konformas al la vorto de Dio.