Saturday, January 30, 2021

NE MALGOJXIGU DION!

Estimataj, NE MALGOJXIGU DION! “Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj” (Amos 2:13). Historie, Dio estis tiel kompatema al la homoj de Israelo. Plenmano da homoj kiuj iris por paslogxi en Egiptujo, farigxis granda minaca nacio iliaj tacxmentoj. Dio levis gvidantojn en Moseo, Aarono, Mirjam kaj aliajn profetojn por la Izraelidoj, kaj elkondukis ilin el Egiptujo per multaj signoj kaj mirindajoj kontraux la Egiptoj. Li kondukis ilin en la dezerto dum kvardek jaroj provizante al ili kaj protektante ilin de cxiuj dangxeroj. Li forpelis potencajn naciojn el Kanaanan, por ke la Izraelidoj povis heredi la Promesitan Landon. Li starigis ilin sur cxi tiu lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Malgrau cxi tio, la Izraelidoj ne estis dankemaj. Ili faris cxiajn erarajn aferojn kontrau Dio. Ili insultis la profetojn, senditajn al ili, de Dio. Fakte, ili forlasis sian Dion por aliaj dioj. Dio estis tiel deprimita de iliaj agoj ke Li promesis deprimi ilin per iliaj malamikoj (vidu: Amos 2:6-16). La peko de la mondo dum la tempo de Noa ankau faris Dio malgxoja, ke li detruis la tiaman mondon (vidu: Genezo 6:6-7). Hodiau, multaj personoj estas kiel la nedankemaj Izraelidoj. Malgrau la boneco de Dio al ili, ili daurigos en ruligxado en pekoj, kiuj faras Dio malgxoji. La plejparto de tiaj homoj estas nur religiaj, ili ne estas spiritaj. Malgrau la instruoj de la Sankta Biblio por vivi juste kun Dio kaj aliaj homoj, ili preferas vivi peke. Ili ja malgxojigas Dion per siaj kondutoj. Se tiuj homoj rifuzus penti, Dio ne hezitos alporti Lian jugxon pri ili, sed Li “paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento” (2 Petro 3:9) Cxu vi estas kiel tiuj nedankemaj Izraelidoj? Cxu vi faras tion, kio malgxojigas Dion? Pentu nun antau ol estas tro malfrue. Dio ja alportos Sian flaman jugxon kontrau cxiuj kiuj faras male al Lia volo. Ne malgxojigu Dion cxijare per viaj agoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne faros tion, kio malgxojigos Dion cxijare.

Saturday, January 23, 2021

PRI AMADO KAJ PREGADXO POR MALAMIKOJ

Estimataj, PRI AMADO KAJ PREGADXO POR MALAMIKOJ "Vi auxdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn” (Mateo 5:43-45). Jesuo Kristo diras, ke vi devas ami viajn malamikojn kaj pregxi por ili! Cxi tio eble sonas stranga, sed tio estas la evangelia vero de Jesuo Kristo. Ne ekzistas alia interpreto por gxi. Gxi estas unu el la sxajne malfacilaj instruoj de Jesuo Kristo por ordinara natura homo. Tamen por homo, kiu tute cedis sin al la gvidado de la Sankta Spirito, ne malfacilas fari gxin. Ordinara natura persono demandus: "Kiel oni povas ami kaj pregxi por siaj malamikoj?" En la Malnova Testamento kaj aliaj homaj instruoj kaj praktikoj, estas "okulon pro okulo", kaj malamo por iu ajn, kiu malamas alian homon (vidu: Eliro 21:23-25; Levidoj 24:19-21). Gxi nomigxas la legxo de reprezalio. Tamen Jesuo Kristo reinterpretis la legxon dirante, ke oni devas pruvi amon al sia malamiko farante bonon al ili. Unu el tiaj bonoj al la malamiko estas deziri bonon al la malamiko. Cxi tiu estas ordono estas instruita ankau de aliaj verkistoj de la Nova Testamento (vidu: Romanoj 12:19-21; 1 Petro 3:9). Gxi estas unu el la ecoj de Dio, kiu malgrau la malamikeco de la homoj al Li plej ofte ankorau montras Sian amon al ili kaj daure zorgas pri ili. Se Dio povas ami la homojn sendepende de tio, kion ili faras au ne faras al Li, kristano, kiu estas infano de Dio, devas simili sian Patron cxielan, amante ecx siajn malamikojn. Jesuo Kristo ne nur instruis cxi tiun principon, sed ankau montris gxin sur la kruco dum Li pregxis por homoj, kiuj krucumis Lin kaj aliajn, kiuj sxercis Lin (vidu: Luko 23:34). Stefano, kiam oni mortigis lin per sxtonoj, ankau faris similan aferon, kiam li estis mortonta (vidu: Agoj 7:60). Cxiu homo (ecx tiuj, kiuj jam mortis) havas malamikojn kaj tiujn, kiuj ne deziras al ili bonon. Kiel infano de Dio, por simili vian cxielan Patron, estas via respondeco ami cxi tiujn malamikojn kaj pregxi por ili. Lasu Dion vengxi vin kaj trakti la malamikojn lau Sia maniero. Amu viajn malamikojn kaj pregxu por tiuj, kiuj mistraktas vin. Je la servo, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco cxiam ami viajn malamikojn kaj pregxi por tiuj, kiuj mistraktas vin.

Saturday, January 9, 2021

IRADU KUN DIO FIDELE

Estimataj, IRADU KUN DIO FIDELE “Kaj Hxanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis” (Genezo 5:24). "Per la fido Hxanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio, kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas” (Hebreoj 11: 5-6). Denove mi bonvenigas vin al la Jaro 2021, jaro, kiam oni devas fidele iradi kun Dio. Kion signifas iradi kun Dio? Iradi kun Dio signifas vivi por Li, kaj esti preta por morti por, kaj en Li. Apostolo Paulo resumis cxi tion en Filipianoj 1:21, "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Cxiu, kiu irados kun Dio, devas unue kredi, ke Dio ekzistas, kaj ke Li estas cxiea kaj cxioscia. Cxi tio estas konsola kaj samtempe singardema. Gxi esats konsola cxar vi iradas kun Iu, kiu estas tie por protekti vin kaj prizorgi vin, kien ajn vi trovos vin cxi-jare. Ne mirinde, la psalmisto povus diri: “Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi [tio estas, Dio] estas kun mi...” (Psalmo 23:4). Gxi tamen estas singardema, cxar vi ne povas kasxi ion de Li, kaj “Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Kohelet 12:14). Li estas la Unu kaj la sola Supera Estulo fidinda kaj adorata. Li estu fidele sercxata. Cxi tiu estas la sola maniero placxi al Dio kaj havi Lian favoron en la Nova Jaro (vidu: Hebreoj 11: 6). Hxanohx estis la unua homo en la Sankta Biblio kiu estis registrita iradis fidele kun Dio, kaj li multe rekompencigxis ne spertante korpan morton (vidu: Genezo 5:21-24; Hebreoj 11:5). Noa ankau iradis kun Dio en generacio, kiu malgxojigis Dion, ke Li kreis homojn. Dio favoris lin, kaj li (kune kun siaj familianoj) estis savita de la inundo, kiu detruis la tutan mondon (vidu: Genezo 6:8-9). Abraham iradis fidele kun Dio, kaj li farigxis amiko de Dio kaj patro de fido kaj patro de multaj nacioj. Jehosxafat iradis kun Dio, kaj Dio starigis sian regnon (vidu: 2 Kronikoj 17:3-5). Dum vi daurigos la vojagxon de la jaro 2021, estu preta iradi kun Dio fidele en pregxo, personaj kaj kompaniaj studoj de la Sakta Biblio kaj kunuleco kun aliaj kristanoj. Estos bone al vi. Vi prosperos en cxiuj viaj klopodoj. Vi estos establita en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco fidele iradi kun Dio cxi-jare 2021 por havi Lian favoron en la jaro.

Saturday, January 2, 2021

VI NE ESTOS FORLASITA CXI-JARE!

Estimataj, VI NE ESTOS FORLASITA CXI-JARE! "Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo" (Jesaja 54:7-8). Denove mi deziras al vi Bonan Novjaron (2021)! La jaro 2020 venis kaj foriris kun cxiuj siaj malavantagxoj. Gloro al Dio, ke li travivis tiun unikan jaron! Estis kvazau la jaro ne finigxus. Malgrau cxiuj probabloj, la jaro farigxis historio. Estis kvazau la Eternulo forlasis la mondon en la jaro. Tamen Li ne faris! Li ankorau montris Sian fidelecon pri la aferoj de la mondo en la jaro. COVID-19 eble detruis la tutan mondon tra la jaro kauzante sennombrajn malfacilajxojn al homoj tutmonde, tamen la Eternulo ankorau estas bona al Sia popolo. Ecx, malgrau la fakto, ke la mondo eniris la sxajne duan ondon de la tutmonda pandemio, la Eternulo ankorau estas fidela. Li ne forlasis la mondon, kaj Li ne forlasos Siajn kreojn. La Izraelidoj trovigxis en kaptiteco en Asirio kaj Babel, kvankam pro siaj pekoj. Ilin turmentis iliaj kaptantoj. Ili farigxis detruitaj. Ili estis kiel senfruktaj virinoj en siaj landoj de kaptiteco. Tamen Dio promesis, ke ili farigxos fruktodonaj denove. Li promesis, ke ili denove kantos venkokantojn. La kialo estas, ke Dio kun Sia eterna bonkoreco kompatus denove Sian popolon. Li malsxparus ilin per Sia bonkoreco. Li starigus Sian interligon de paco kun ili. Li ankau igus ilin firmigxi kaj prosperigi iliajn klopodojn (vidu: Jesaja 54:7-13). Cxi tio estas la promeso de Dio por la mondo en cxi tiu jaro 2021. COVID-19 kaj aliaj detruaj eventoj de 2020 eble detruis la mondon, kaj individuojn kaj kompaniajn korpojn. Eble sxajnis, ke Dio forlasis la mondon. Tamen la Eternulo kompatos la homojn de la mondo per Sia granda kompato kaj eterna boneco en cxi tiu jaro 2021. Li malsxparos homojn per Sia boneco. Li starigos Sian interligon de paco kun ili. Li igos ilin firmigxi kaj prosperigi iliajn klopodojn cxi-jare. Cxu vi kredas cxi tion? Vi ne estos forlasita cxi-jare. La Eternulo kompatos vin per Sia granda kompato kaj eterna boneco. Li malsxparos vin per Sia boneco. Li starigos Sian interligon de paco kun vi. Li igos vin firmigxi kaj prosperigi viajn klopodojn cxi-jare en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi spertu la grandan kompaton kaj eternan bonkorecon de Dio cxi-jare.