Saturday, December 24, 2022

LA UNUA "NOEL"

Estimataj, LA UNUA "NOEL" "Kaj en tiu sama regiono estis pasxtistoj, kiuj kamplogxis kaj nokte gardis sian gregon. Kaj angxelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis cxirkau ili, kaj ili timis per granda timo. Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, cxirkauvinditan kaj kusxantan en staltrogo" (Luko 2:8-12). Historie, la 25-a de decembro estis la klimaksa tago por la okazigo de Saturnalioj, antikva roma festo en honoro de la diajxo Saturno. Tamen, la tago estis adoptita de cxiuj kiel la dato de naskigxo de Jesuo Kristo, per tio, oni forlasis la kulton de Saturno por la okazigo de Dio la Filo kiu "elmontrigxis en la karno" por savi "sian popolon de gxiaj pekoj" (1 Timoteo 3:16; Mateo 1:21). Mateo Cxapitroj Unu kaj Du kaj Luko Cxapitroj Unu kaj Du raportis la naskigxon de Jesuo Kristo konsideratan kiel la unuan Kristnaskon. Nekonata poeto verkis popularan Kristnaskan himnon titolitan en la angla "THE FIRST NOEL THE ANGEL DID SAY" [esperante: "LA UNUA "NOEL" LA ANGXELO DIRIS"] por portreti la eventon. Tiu himno estas tradicia klasika angla kristnaska kanto, plej versxajne de la 18a jarcento, kvankam eble pli frue. La vorto "Noel" devenas de la franca vorto "Noël" kiu signifas "kristnasko", de la latina vorto "natalis" kiu signifas "naskigxtago". Je la unua "Noel", post la naskigxo de Jesuo Kristo, angxelo iris al iuj malricxaj pasxtistoj kiam ili kusxis sur la kampoj tenante siajn sxafojn dum malvarma vintra nokto, kiu estis tiel profunda, kaj informis ilin, ke la regxo de Izraelo estis naskita. La pasxtistoj rigardis supren kaj vidis stelon brilan en la oriento trans ilin for. La stelo donis grandan lumon al la tero kiel se daure brilus ambau tago kaj nokto. Per la lumo de tiu sama stelo iuj sagxuloj venis el malproksima lando. Ilia intenco estis sercxi pri la Regxo, kaj sekvi la stelon kien gxi iris. Tiu stelo alproksimigxis al la nordokcidento kaj prenis sian ripozon super Betlehemo, gxuste super la loko, kie Jesuo estis metita. La sagxuloj eniris en plena riverenco sur siaj genuoj, kaj alportis tie en Lia cxeesto siajn donacojn el oro, kaj mirho kaj olibano. La nekonata poeto tiam finis sian himnon per tiu granda leciono: "ni cxiuj unuanime muziku al nia cxiela Sinjoro; Kiu kreis la cxielon kaj la teron el nenio, kaj per kies sango homaro havas elacxeton." Kiel ni festas Kristnaskon cxi-jare, ni adoru la Regxon, Jesuon Kriston, per niaj vivoj kaj cxio, kion ni havas pro tio, kion Li faris por ni per Sia alveno al la mondo. Refoje, Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2023) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu festi Kristnaskon cxi-jare, reale adorante la Regxon, Jesuon Kriston, per via vivo kaj cxio, kion vi havas pro tio, kion Li faris por vi per Sia alveno al la mondo.

Saturday, December 17, 2022

LA PALACO DE HERODO

Estimataj, LA PALACO DE HERODO "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem.... Kaj audinte la regxon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antauiris ilin, gxis gxi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto" (Mateo 2:1, 9). La Eternulo malkasxis al iuj sagxuloj el la oriento per speciala stelo ke Regxo naskigxis. Ili decidis veni kaj omagxi al la Regxo. La stelo gvidis ilin al Israelo. Cxar estis fama regxo en lando tiutempe, Regxo Herodo la Granda, la Sagxuloj pensis ke la plej bona kaj gxusta loko por la naskigxo de la nove naskita Regxo devas esti en la palaco de Herodo en Jerusalem, tial, ili forlasis la gvidadon de la stelo kaj iris al la palaco, por demandi pri la nove naskita Regxo. Tamen, ili estis surprizitaj malkovri ke ecx la regxo Herodo kaj cxiuj liaj sagxuloj ne estis konsciaj pri la naskigxo de la nova Regxo. Ili nur sciis el profetado, ke tia regxo estus naskigxonta en fora urbeto nomata Bet-Lehxem. Herodo tiam diris al la Sagxuloj iri kaj trovi en Bet-Lehxem pri la nove naskita Regxo. Interese, kiam la Sagxuloj elvenis el la palaco de Herodo, la forlasita stelo gvidis ilin al la gxusta loko. Simile, Dio donis precizan vizion al iuj personoj, sed ili, en multaj okazoj, forlasis gvidadon de Dio kaj dependis je homa sagxeco por plenumi la vizion. Multaj ecx forlasis Dion kaj dependis je si mem au aliaj homoj por plenumi sian Dio-donitan vizion. Gxis tiaj homoj revenus al Dio kaj sekvus Lian gvidon, ili ne atingos sian Dio-atribuitan destinon. Lau la Sankta Biblio, "[Tiele diras la Eternulo:] Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo. Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata. Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo. Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn" (Jeremia 17:5-8). Kie estas via "palaco de Herodo"? Kie vi sercxas helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo? Revenu al Dio kaj permesu al Li gvidi vin al via dia destino. Kiel la Sagxuloj gxojis kaj adorklinigxis al Jesuo, vi ankaux gxojos kaj adoros Dion poste en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan Kristnaskon kaj Bonan Novjaron (2013) antaue! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne sercxu helpon ekstere de volo kaj celo de la Dio por via vivo

Saturday, December 3, 2022

LA MIRAKLO DE MANGXADO

Estimataj, LA MIRAKLO DE MANGXADO "…dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Efesanoj 5:20). "…pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:18). La popolo joruba havas manieron de salutado por cxiu okazajxo. Unu el tiaj manieroj de salutado precipe al iu kiu mangxas estas tradutita lauvorte, "La mangxajxo trairu la pravan trairon." Tia maniero de salutado eble ne estas signifa por novico en fiziologio au iu kiu ne zorgas pri kiel la mangxajxo kiun ni mangxas, kaj ecx akvo kiun ni trinkas, atingas sian celstacion je la stomako antau ol la digesta procezo komencigxas. Tiaj nescio kaj/au nezorgemo ne igas homojn esti dankemaj al Dio pro la miraklo de mangxado kaj ecx trinkado. Lau ili, mangxado kaj trinkado estas unuj el tiaj ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Tamen, ili ja estas mirakloj. Interese, kelkaj joruboj sxerce diras al iu kiu mangxas ke li faras miraklon. (La vorto "miraklo" en joruba lingvo etimologie signifas "la malfermado de la busxo.") Mangxado kaj trinkado eble estas unuj el tiuj aferoj kiuj estas ordinaraj kaj normalaj por ni, sed ili ja estas unuj el la mirakloj de Dio. Estas dum ili erare trairas la malpravan trairon au dum ni ne povas mangxi pro iu malsano ke ni valorigas ilin kiel miraklojn. Pro cxi tio, ni devas cxiam esti dankemaj al Dio ne nur pro tio ke Li provizas nin per mangxajxoj, sed ankau cxar Li ebligas al ni "fari la miraklon" sen akcidento dum la ago. Ni devas ankau lerni danki Lin pro aliaj sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo. Cxar "Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis" (Plorkantoj 3:22). Eternulo, dankon pro la miraklo de mangxado! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Dio, cxiam danki Vin pro sxajne ordinaraj kaj normalaj rutinoj de vivo.