Saturday, December 25, 2021

CXU VIN DIO POVAS UZI?

Estimataj, CXU VIN DIO POVAS UZI? "...la angxelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret, al virgulino fiancxinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria. Kaj li venis al sxi, kaj diris: Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi" (Luko 1:26-28). La kristnaka festo por la jaro jam venis kaj forpasis. Ne gravas la debato de kelkaj homoj ke kristnaska festo estas "kristana," mi eltiru iun lecionon el unu el la personoj de la rakontoj de Sankta Biblio rilate la feston. La Virgulino Maria estis la dua plej grava persono en la Kristnaskaj rakontoj. Dio aparte uzis sxin esti la ujo de la akusxo de la Infano Jesuo. Oni jam profetis la virgulan naskon de la Mesio dum centoj de jaroj antau ol gxi fakte okazis (vidu: Jesaja 7:14). Estis multaj virgulinoj en Izrael dum la epoko de Maria. Sxi estis grace favorita esti la patrino de la Savinto. Tamen, kelkaj ecoj en sxi distingis sxin el cxiuj virgulinoj kaj virinoj de sxia epoko. Sxi estis pia. Sxi estis virta. Sxi estis humila. Sxi estis fidela. Sxi estis kredema. Sxi estis preta esti ilo je la manoj de Dio, ecx kiam sxajnis ke tia preteco alportus eblan malakcepton de sxia fiancxo kaj malhonoron de la socio. Ne mirinde, sxi estis grace favorita kaj benita (vidu: Luko 1:28, 48). Dio ankorau sercxas homojn kiujn Li uzos por Siaj planoj kaj celoj nuntempe. Cxu Li povas trovi vin utila por Sia servo? Cxu vi estas pia? Cxu vi estas humila? Cxu vi estas fidela? Cxu vi estas kredema? Cxu vi estas preta esti ilo je Liaj manoj ne gravas la sxajna malbona sekvo kiun tio okazigus al vi je la mondo? Dio estas preta grace favori kaj beni vin. Estu preta esti bona ilo de Li dum ni estas enirontaj alian jaron. Estu disponebla al Li. Vi ne bedauros fari tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi estos disponebla por la bona uzo de Dio dum vi eniros alian jaron.

Saturday, December 18, 2021

KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?

Estimataj, KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI? "Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio. Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago. Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj. Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la vera signifo de Kristnasko ne eskapu vin cxi tiu kristnaska sezono.

Saturday, December 4, 2021

CXEESTU, FIDULOJ

Estimataj, CXEESTU, FIDULOJ "Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? Cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li"(Mateo 2:1-2). La sezono Kristnaska estas cxi tie denove! Estis kiel hierau ni okazigis la lastan pasintjare. Dank’ al Dio pro tio ke Li sxparis niajn vivojn vidi alian sezonon. Dum kelkaj estas indiferentaj al la sezono kaj gxia kauzo, multaj homoj estus komencintaj plani kiel uzi la Sezonon al ilia avantagxo. Bedaurinde, plejparte el tiuj homoj ankorau faras la eraron forlasi la Kialon por la Sezono, Jesuon Kriston, el la sezono. Oni devas uzi la sezonon por memorfesti la naskigxon de Jesuo Kristo adorante Lin en cxi rimedo kion ni povas. La sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, por adorklinigxi al la nova naskita Regxo. La koncepto de adorado de Jesuo Kristo, la Sinjoro dum Kristnasko, kaj ecx je cxiuj sezonoj, eble instigis la verkiston de unu el popularaj Kristnasko himno, "CXEESTU, FIDULOJ" (Adeste Fideles) kiun multaj homoj kredis esti John Francis Wade (c. 1710-1786) inviti homojn veni kaj adori la Kriston, la Sinjoron. Wade gxoje kaj triumfe kunvokis cxiujn fidelajn veni kaj adori Lin, por rigardi la Regxon de angxeloj. Wade uzis himnon por priskribi la novan naskitan Regxon: "Dio el Dio, Lumo el la Lumo... Jen Dio vera, Die generita!" Kiel la pasxtistoj kaj sagxuloj venis adori la jxus naskitan Regxon, ni ankaux devus veni kaj adori Lin. Ni donu cxiun gloron al Li nun kaj eterne. Amen. Ajna okazigo au aktiveco dum cxi tiu sezono kiu ne gloras Jesuon Kriston ne estas agrabla al Dio. Li volas, ke ni uzu la sezonon por adorklinigxi al Li. "Alkuru, ni adoru la regxon de glor’." Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke viaj okazigoj au aktivecoj dum cxi tiu Kristnaska sezono ja donos gloron al Jesuo Kristo.

Saturday, November 27, 2021

NE MALESTIMU TIUN GRANDAN SXANCON!

Estimataj, NE MALESTIMU TIUN GRANDAN SXANCON! "Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin" (Hebreoj 4:1). Cxiu laboranto aspiras ripozi post laboro. Estas ecx proverbo kiu diras: "Ripozo estas dolcxa post laboro." Dio ankau deziras, ke Lia popolo havu ripozon post sia laborado en la vivo. Sescent mil viroj krom virinoj kaj infanoj de la Izraelidoj forlasis Egiptujon al la Promesita Lando (Eliro 12:37). Bedaurinde, nur Kaleb kaj Josuo atingis la Promesitan Landon. La aliaj (inkluzive de Moseo) ne povis eniri cxi tiun ripozejon, sed mortis en la dezerto pro malobeo (Nombroj 32:11-12). Estas multaj specoj de ripozo referitaj en Hebreoj cxapitro 4: a) Ripozo de Dio post Lia kreado de la mondo (verskiloj 3-4); b) la ripozo de la Izraelidoj post sia kvardekjara vagado en la dezerto survoje al la Promesita Lando (verskilo 8); kaj c) la eterna ripozo kun Dio en la cxielo (verskiloj 1, 3, 5-7, 9-11). Plej grava por la diskuto cxi tie estas la tria speco de ripozo. La unua kaj dua specoj estis tipoj au ilustrajxoj de la tria. Cxi tiu ripozo estas pli spirita kaj bonega (kiu estas rezervita por la popolo de Dio) ol tiu de la sepa tago au tiu, en kiun Josuo kondukis la Izraelidojn. Gxi estas ripozo de graco, komforto, sankteco kaj gloro. Gxi estas ripozo, kie la popolo de Dio gxuos la finon de sia kredo – la objekton de cxiuj siaj deziroj. Tamen, estas antaukondicxoj por eniri cxi tiun eternan ripozon – obeemo kaj fido al Dio (verskiloj 2, 6, 7, 11). Dio promesas, ke iu ajn, kiu ne havas cxi tiujn antaukondicxojn, ne eniros Lian ripozon. La admono de la verkisto al la Hebreoj estas ke neniu malsukcesos eniri la ceterajn sekvante la ekzemplon de la malobeo de la generacio de la Izraelidoj kiu forlasis Egiptujon. Dio atendas ke homoj obeu Lian vivantan kaj aktivan vorton, kiu estas pli akra ol iu ajn duobla glavo. Li donis al homoj la sxancon veni al Li per Sia Filo, Jesuo Kristo, kiu nun agas kiel la Cxefpastro. Cxiu, kiu akceptas Lin kiel Savanton kaj Sinjoron, povas alproksimigxi al la trono de graco kun konfido. Dio volas, ke cxiu eniru Lian ripozon. Tamen dependas de cxiu persono fari klopodojn por eniri la reston. Dio ne estas parta. Nur tiuj, kiuj fidas al Li kaj obeas Liajn ordonojn, eniros Lian eternan ripozon. Cxiu, kiu malobeas Dion, ne eniros Lian ripozon, negrave la klopodoj kiujn tia homo faras. Cxu vi volas cxi tiun ripozon cxe la fino de viaj laboroj sur la tero? Cxu vi volas eniri la ripozon de Dio? Tiam, ne estu malobeema ulo. Ne malestimu tiun grandan sxancon! Akceptu Jesuon Kriston en vian vivon. Obeu la vortojn de Dio. Vi gxuos Lian ripozon de graco cxi tie kaj la ripozon de gloro je la cxielo. Lia eterna ripozo estos via parto en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne malestimu la grandan sxancon de eterna ripozo de Dio per via ago de malobeo.

Saturday, November 20, 2021

GRACIO! GXI ESTAS CXARMA SONO

Estimataj, GRACIO! GXI ESTAS CXARMA SONO “CXar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.... Sed al cxiu el ni la graco estas donita, lau la mezuro de la dono de Kristo” (Efesanoj 2:8-9; 4:7). Unu el la himnoj, kiujn mi sxatis kiam mi kreskis en la vilagxo, estis la angla himno GRACE! 'TIS A CHARMING SOUND [esperante: GRACIO! GXI ESTAS CXARMA SONO]. Mi povus kanti preskau cxiujn gxiajn kantotekstojn en la jorubo senprokraste. Gxi ja estas cxarma kanto por mi gxis nun. Philip Doddridge (1702-1751) kaj Augustus Montague Toplady (1740-1778) verkis strofojn de tiu himno, kvankam kelkaj historiistoj atribuis la himnon al nur Doddridge. La himno estis metita al pluraj melodioj sed tiu de Ira D. Sankey estas versxajne la plej populara. La graveco de la savita graco de Dio estas emfazita en la himno. Graco estas cxarma sono cxar estas per graco, ke ni estas savitaj (Efesanoj 2:8-9). Graco estas harmonia al niaj oreloj cxar Dio donis gracon al cxiu el Siaj infanoj (Efesanoj 4:7). La tuta tero bezonas audi cxi tiun gracon cxar la graco de Dio, kiu alportas savon, aperis por cxiuj homoj (Tito 2:11). Graco ja estas esenca por la savo de homoj cxar estis la graco de Dio, kiu unue devigis manieron savi ribeleman homon per la alveno de Jesuo Kristo (Mateo 1:21). Cxi tiu graco montris cxiujn pasxojn, kiuj ebligas al homoj havi pardonon de pekoj (Agoj 2:36-38). Estas graco, kiu desegnis la mirindan planon por la elacxeto de homoj, kiun Dio celis en Jesuo Kristo (Efesanoj 3:10-11). Graco estas la rimedo de provizo por spiritaj bezonoj (Filipianoj 4:19). Cxi tiu graco ebligas eternan hejmon en la cxielo. La graco de Dio skribis la nomojn de cxiuj, kiuj estis elacxetitaj per la sango de Kristo en la libro de vivo (Apokalipso 21:11-15). La graco de Dio ankau ebligas al homoj alproksimigxi al Dio kaj konservi ilin en Lia favoro. La lasta strofo de la himno estas pregxo, ke la graco inspiru "mia animon per forto dia" por ke oni aspiru esti kun Dio en cxiuj siaj tagoj. Kiel la refreno indikas, ni estas savitaj per graco sole! Cxi tio estas ebligita per la morto de Jesuo Kristo por la homaro. Cxu vi estis savita per cxi tiu cxarma graco? Nur tiuj, kiuj estis savitaj kaj pravigitaj per la graco de Dio pro sia obeo al la evangelio, povas certe diri kun konvinko: "Graco! Gxi Estas Cxarma Sono”! Invitu Jesuon Kriston en vian vivon (se vi ne faris tion), kaj vi gxuos la cxarman gracon kiun Li alportas. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne maltrafu la cxarman gracon de Jesuo Kristo kaj cxi tie sur la tero kaj en la cxielo.

Saturday, November 13, 2021

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2)

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2) "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalm 103:1-2). Cxi tio estas la daurigo de la studo pri Psalmoj 103 kaj 104 komencita pasintsemajne. Ni konsideris tiun kiu Dio estas precipe en Lia grandeco montrita je Lia kreitaro kiu igis la psalmiston ekkrii al sia animo beni au laudi la Eternulon. En la dua parto de la studo, ni konsideros tion, kion Dio faris, faras, kaj ankorau faros por ni kiu igas Lin meriti niajn adoron, laudojn kaj dankon. La psamisto konsilis sian animon ne forgesi cxiujn bonfarojn de Dio. Kio estas cxi tiuj bonfaroj? Li listigis ilin en Psalmo 103: la Eternulo pardonas cxiujn liajn pekojn (verso 3a); la Eternulo sanigas cxiujn liajn malsanojn (verso 3b); la Eternulo savas lian vivon de detruo (verso 4a); la Eternulo kronas lin per boneco kaj favorkoreco (versoj 4b, 8, 11, 13, 17); kaj la Eternulo kontentigas liajn dezirojn per bonajxoj (verso 5). La psalmisto deklaris ke la Eternulo faris cxiujn tiujn aferojn al lia animo, tial, la ekkrio al lia animo beni Dion. Li plue deklaris aliajn aferojn kiujn la Eternulo jam faris al li aldone al aliaj homoj: la Eternulo estas justa al la prematoj (verso 6); la Eternulo forkondukis la Israelidojn el la sklaveco per Moseo (verso 7); la Eternulo estas kompatema kaj longetolerema (versoj 8-10); kaj je Lia favorkoreco kaj amo, Li korfavoras nin kiel infanojn (versoj 10-14). Deklarante la bonecon (au bonfarojn) de Dio, la psalmisto petegis la angxelojn kaj cxiujn cxielajxojn aligxi al li benante la Eternulon. Li ecx petegis vin kaj min, Liajn faritajxojn ankau beni la Eternulon. Sendube, vi ankau havas multajn aferojn pri kiuj vi laudu la Eternulon. Pripensu tiujn aferojn. Ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. Listigu ilin kaj laudu la Eternulon. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke via animo kaj cxiu en vi cxie laudu kaj benu Dion pro cxiu kiun Li faradas en via vio.

Saturday, November 6, 2021

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON "Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,De majesto kaj beleco Vi estas vestita." (Psalmo 104:1). La libro de Psalmaro estas plene da laudoj de, kaj pregxoj al Dio. Psalmoj 103 kaj 104 estas distingitaj de aliaj psalmoj pro ilia priskribo de tiu kiu Dio estas kaj tio kion Li faras por ni kiu igas Lin meriti niajn adoradon, laudadojn kaj dankadon. Ni konsideru unue tiun kiu Dio estas en Psalmo 104 antau ol ni revenos al Psalmo 103 por malkovri tion kion Li faras por ni kio igis la psalmiston diri al sia animo "kaj [sia] tuta internajxo" beni au laudi la Eternulon. La psalmisto komencis per la grandeco de Dio. La grandeco de Dio estas montrita je Lia kreitaro: Li sternas la cxielon kiel tapisxon (verso 2b); Li fondis la teron sur gxia nesxanceligxaj fundamentoj (verso 5) kaj kovras la abismon (verso 6); Li arangxas la direkton de akvo (versoj 6b-9); Li kontentigas la teron kaj la aliajn kreitojn per Sia faro (versoj 10-13); Li provizas logxejon por Siaj Kreitoj (versoj 16-18); kaj Li arangxas la sezonojn, tagojn kaj jarojn per la suno kaj luno (versoj 19-23). La psalmisto dauxrigas priskribi kiel Dio faris Sian kreitaron en sagxo, kaj cxiuj cxi tiuj kreitoj atendas de Dio por subtenado (versoj 24-29). Konsiderante cxi tiojn, la psalmisto konkludas ke la gloro de Dio estos por eterne kaj ke li respondos al la grandeco de Dio kantante al Li je la dauro de sia vivo kaj ke li trovos placxon je la medito pri gxi. La impliko de cxi tiu psalmo estas ke ni devas laudi Dion pro tiu kiu Li estas kiel Li montras gxin je Lia kreitaro. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke via animo kaj cxiu en vi cxie laudu kaj benu Dion pro kiu Tiu Li estas en via vio. PS Venontsemajne, ni konsideros la alian aspekton kial nia animo devas beni la Eternulon. Gxis, Dio benu vin!

Saturday, October 30, 2021

CXU VI ESTAS ANKORAU EN LA FIDO?

Estimataj, CXU VI ESTAS ANKORAU EN LA FIDO? "Kaj [Delila] diris: Filisxtoj iras al vi, Sximsxon! [Sximsxon] vekigxis de sia dormo, kaj diris: Mi eliros, kiel cxiufoje, kaj mi vigligxos; sed li ne sciis, ke la Eternulo forlasis lin. Kaj la Filisxtoj kaptis lin kaj elpikis liajn okulojn..." (Jugxistoj 16:20-21a). Dum mia edzino malsxaltis la elektran ventumilon en nia dormocxambro, mi rimarkis kiel la ventumilo daure turnigxis en malrapida rapido, gxis gxi venis al stagno post proksimume du minutoj. La spirita vivo de multaj kristanoj estas kiel tiu elektra ventumilo kiu jxus estis malsxaltita au malkonektita de gxia elektra fonto. Multaj kristanoj kiuj kutimis esti fervoraj en Spirito kaj en la aferoj de Dio kiel pregxado, legado kaj meditado sur la vortoj de Dio, adorado de Dio, kunvenado kun aliaj kredantoj, evangeliado de la mondo pri Jesuo Kristo, kaj similajxoj trovas sin malkreskantaj en tiaj spiritaj aferoj. Ili opinias ke ili estas ankorau en la Eternulo kaj fervoraj en la aferoj de Dio, sed rezervo estas la kazo. La cxefaj kauzoj de cxi malplieco plejparte estas peko kaj senzorgemo. Ne mirinde, Apostolo Pauxlo avertis, "Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu [en pekon]" (1 Korintanoj 10:12). La vivo de Sximsxon estas bona ekzemplo cxi tie. Sximsxon estis potenca viro kiu faris grandajn atingojn por la Eternulo savante la Izraelidojn el la Filisxtoj (vidu: Jugxistoj 14-16). Ekzistas ecx rekordo ke "... li dissxiris [leonon], kiel oni dissxiras kapridon, kvankam li nenion havis en sia mano..." (Jugxistoj 14:6). Tamen, li eniris en pekon kaj senzorgemon malegale asociante sin kun Filisxta virino - Delila, kaj li pagis kare por gxi. Li opiniis ke li estis ankorau en la Eternulo kaj tiel potenca kiel antaue. Tamen, la malamikoj venis kaj konkeris lin (vidu: Jugxistoj 16). Kiel Apostolo Paulo denove admonis, "Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem" (2 Korintanoj 13: 5), cxu vi estas ankorau en la fido? Cxu vi estas tiel fervora en la Eternulo, kiel kiam vi ekkredis? Cxu la Eternulo estas ankorau kun vi, au pli gxuste, cxu vi ankorau estas kun la Eternulo? Gardu vin, ke vi ne farigxos malkonektita elektra ventumilo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam ekzamenu vin mem por certigxi ke vi estas ankorau en la fido.

Saturday, October 23, 2021

NE ESTAS ORDINARE!

Estimataj, NE ESTAS ORDINARE! "Mi kusxigxas kaj endormigxas, kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas" (Psalmo 3:6). Cxiumatene, mia vekhorlogxo intencis sonorigi je 4:00-a horo matene kaj mi devus vekigxi kaj komenci mian cxiutagan rutinon. Foje, mi estus vekita antau la sono de la alarmo. Cxi tio estas okazanta dum jaroj, kaj mi inklinas pensi ke gxi estas ordinara au kutima vekigxi frumatene cxu per la sono de la vekhorlogxo au antau ol gxi sonorigas. Tamen, gxi mi jxus sciis ke vere ne estas ordinare dormi kaj vekigxi; gxi estas diaj dispozicio kaj graco. Se vi ne konsentas kun tio, metu vekhorlogxon apud senviva viro kaj vidu cxu li vekigxas kiam la vekhorlogxo sonas. Ne estas ordinare au normale dormi kaj vekigxi Nur Dio igas nin fari tion cxiutage. La psalmisto sciis tion kaj deklaris, "Mi kusxigxas kaj endormigxas, Kaj mi vekigxas, cxar la Eternulo min subtenas" (Psalmo 3:6). "Pace mi kusxigxas kaj tuj endormigxas; cxar Vi, ho Eternulo, logxigas min sola en sendangxereco" (Psalmo 4:9). "Vane vi frue levigxas, malfrue sidas, Mangxas panon kun klopodoj: Al Sia amato [Dio] donas en dormo" (Psalmo 127:2). Dormado kaj vekigxo ne nur estas tio kion ni konsideras normalaj au ordinaraj. Spirado, mangxado, trinkado, babilado, audado, piedirado, levado de manoj kaj cxiu alia parto de nia korpo, fakte, cxio kion oni povas pensi kiel ordinaran au normalan ne vere estas ordinara kaj normala. Estas Dio en Sia senfina mizerikordo kiu arangxis ilin kaj permesas al ni gxui ilin. Kiel parto de Lia Interligo kun Noa post la diluvo Dio diris, "De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos" (Genezo 8:22). Li daure tenas tiun interligon! La implico de tio estas ke ni devus cxiam laudi Dion pri la donaco de vivo cxiutage kaj la kapablo fari tion kion ni povas fari cxiutage. Dankon Eternulo pro cxio. Ne estas ordinare! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu min ne supozi ke la sxajne ordinaraj aferoj de vivo estas ordinaraj, sed cxiam danki Vin pro cxio tio.

Saturday, October 16, 2021

NE LACIGXU STREBI AL JUSTECO

Estimataj, NE LACIGXU STREBI AL JUSTECO “Ne incitigxu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste. Cxar simile al herbo ili rapide dehakigxas, Kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas” (Psalmo 37:1-2). Lasu min komenci cxi tiun mesagxon per vorto de dankemo al Dio pro tio, ke Li ne permesis al la senkoruloj transformi min en unuokululon. Mi estis transironta la vojon antaux mia oficejo, kiam unu rajdanto de "Okada" (nigxeria nomo por komerca motorciklo) preskaux kontrauxveturis min, cxar li veturis kontraux la trafiko. Alia rajdanto sekvis lin. Dum mi provis averti la duan personon pri la kontrauxlegxeco de tio, kion ili faras kaj la dangxero, kiun tia ago antauxsignas, li dum movigxo batis min rekte sur mian dekstran okulon. La ago igis min fali malsupren, kaj pasantoj devis rapidi al mi por levi min kaj simpatii kun mi. La rajdanto ne haltis por vidi la havaoson, kiun li kauxzis al mia okulo. Cxiuokaze, mi dankas Dion, ke la damagxo ne multis. Kiam mi forlasis la klinikon de mia oficejo, kie mi iris por tuja kuracado, mi pensis en mi, cxu mi faris ion malbonan por pravigi tian mistraktadon. Cxu malpravas korekti tion, kio misas en la socio? Kial homoj estus tiel senkoraj gxis malbone trakti aliajn precipe kiam aliaj provas korekti ilin? Kial malbonfarantoj dauxre prosperus en la socio kaj tiuj, kiuj provas igi aferojn pravaj, cxiam suferas por gxi? Multaj aliaj demandoj venis al mia menso precipe pri la kreskantaj abomenajxoj de la malbonfarantoj en Nigxerio malgraux la alta religiemo en la lando. Profeto Jeremia suferis multe en la manoj de malbonfarantoj en siaj tagoj. Ecx regxoj persekutis lin kaj volis mortigi lin pro la vero (vidu: Jeremia 11:18-23; 20:1-6; 26:7-24; 36:5; 37:11-21; 38:1-28) . Fakte, Jeremia estis moknomita "La Ploranta Profeto" pro la malbona traktado, kiun li suferis dum la transdono de la mesagxo de Dio al sia popolo kaj plibonigado de sia socio. Tamen Dio estis kun li tra la tuta tempo. La kreskanta populareco de malboneco kaj malpieco en la socio igas multajn homojn, kiuj volas subteni justecon, farigxi pli nepopularaj kaj kelkfoje suferi pro sia justeco. Cxu cxi tio malinstigu ilin antauxenigi justecon? NE! Povas sxajni kvazaux malvirteco kaj malpieco floras nun, sed estu certa, ke cxi tiuj estas por tempo. Malgraux iuj suferoj aux malfacilajxoj kun justeco, ekzistas promesoj de benoj kaj bonsxanco por la justuloj (vidu: Psalmoj 1:3; 106:3; 112:4-8; Sentencoj 10:16; 11:5- 6, 18-19, 30; 12:28; 13:6; 14:34; 21:3; Jesaja 32:17; 33:15-16). Tial ne timu pro malbonfarantoj, kaj ne lacigxu strebi al justeco. Vi ricevos vian rekompencon malgraux tio, kion la mondo povas diri aux fari kontraux vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco cxiam subteni justecon malgraux tio, kion gxi povus kosti al vi.

Saturday, October 2, 2021

PURECO ESTAS APUD PIECO

Estimataj, PURECO ESTAS APUD PIECO "Kiam [la pastroj] iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; au kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo" (Eliro 30:20). Kiam la mortiga KOVIM-19 eksplodis fine de 2019 kaj komence de 2020, unu el la preventaj rimedoj starigitaj en multaj publikaj lokoj estas flua akvo por lavi manojn. Homoj devas plene lavi siajn manojn antau eniri publikajn lokojn kaj sanigi siajn manojn regule ecx post la lavado. Cxi tio validas ankau cxe la enirejo de multaj pregxejoj. Cxi tio eble ne strangas por islamanoj, kiuj havas la tradicion ne nur lavi manojn, sed ankau iujn aliajn korpopartojn antau eniri moskeojn au plenumi la cxiutagajn devigajn pregxojn. Cxi tiuj sanaj kaj religiaj praktikoj konfirmas la popularan dirajxon: pureco estas apud pieco. Dum la homoj de Israelo iris al la Promesita Lando tra la sovagxejo, Dio prioritatis la aferon de pureco, kiam la homoj, precipe la pastroj, estis plenumontaj religiajn devojn. En la supre citita teksto, Dio ripetis tion ordonante al Moseo prepari lavilon inter la Tendo de Kunveno kaj la altaro por ke Aaron kaj liaj filoj (kaj per etendo aliaj pastroj, kiuj devenus de ili) povu lavi siajn manoj kaj piedoj kiel antaukondicxo al ilia ofero al Li. La puno por la malobservo de la instrukcio estis morto! La praktiko devis esti dauranta inter la pastroj. Pro sanaj kialoj, estas bone lavi oniajn manojn kaj aliajn partojn de onia korpo, ne nur antau ol plenumi ian adoron al Dio sed ankau la tutan tempon. Tamen Dio atendas, ke Liaj homoj "lavos siajn korojn" antau ol veni al Li kaj cxiam. Cxi tio igus ilin puraj kaj sanktaj. Jen kion la Psalmisto komunikis en Psalmo 24:3-4: "Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros cxe Lia sankta loko? Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne jxuras trompe." Ekstera purigado ne suficxas. Kiel pura kaj sankta vi estas interne (en via koro) dum vi adoras Dion, kaj ecx en viaj aliaj cxiutagaj agadoj? Venu al Dio en pureco kaj sankteco. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi priorumu vian internan purigadon, ne nur la eksteran, dum vi adoras Dion kaj je alia tempo.

Saturday, September 25, 2021

ESTU PURIGITA INTERNE KAJ EKSTERE

Estimataj, ESTU PURIGITA INTERNE KAJ EKSTERE "Kaj la Sinjoro diris al li: Vi Fariseoj purigas la eksteron de kaliko kaj plado, sed via interno estas plena de rabado kaj malvirto" (Luko 11:39). Kiel vi sentus vin, se vi alvenos al restoracio, preta mendi por tio, kion vi povas mangxi, kaj vi ekscios, ke la pladoj kaj taso, kiujn la servantoj estas uzontaj por servi la mangxon, estas nur puraj ekstere, sed malpuraj interne? Cxu vi permesus al ili uzi la duone malpurajn uzajxojn por servi vin? Bedaurinde, la Fariseoj kaj multaj fakuloj pri la legxo, dum Jesuo Kristo estis sur la tero, estis kiel tiuj trompaj uzajxoj. Post instrua engagxigxo de Jesuo Kristo, unu el la Fariseoj invitis Lin mangxi en sia domo. La Fariseo surprizigxis, ke Jesuo Kristo ne sekvis la tradiciojn ceremonie lavi siajn manojn antau la mangxo. Li esprimis sian surprizon. Tamen Jesuo Kristo komparis lin kaj aliajn religiestrojn kun vazoj puraj ekstere sed malpuraj interne. La fariseoj kaj aliaj religiestroj estis puraj ekstere en iliaj eksteraj religiaj kaj ceremoniaj agadoj, sed iliaj vivoj estis plenaj de malboneco kaj avideco kontrau siaj kunhomoj. Jesuo Kristo ne indulgis ilin. Li kondamnis ilin pro cxi tiu hipokrita vivmaniero. Li volis, ke ili vivu honestan vivon, kiu montros zorgojn pri malpli privilegiuloj kaj estos akceptebla al Dio. Estas bedaurinde, ke multaj homoj nuntempe similas al la fariseoj. Ili estas ekstere religiaj, sed interne ne spiritaj. Tiaj homoj ne povas trompi Dion per religiaj agadoj. Profeto Mihxa diris per aliaj vortoj: "Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi:nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaux via Dio" (6:8). Ne estu nuntempa Fariseo. Estu purigita interne kaj ekstere. Ne estu nur religia ekstere. Estu vere spirita interne agante honeste en via servo al Dio kaj la homaro. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne nur estu religia ekstere, sed ankau estu vere spirita interne en via traktado kun Dio kaj aliaj homoj cxirkau vi.

Saturday, September 18, 2021

PERMESU AL DIO TRANCXI KAJ KUDRI VIN

Estimataj, PERMESU AL DIO TRANCXI KAJ KUDRI VIN “Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Cxar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco” (Malahxi 3:2-3). Malgrau tio, ke mia filino estas studento, kiu studas promesplenan kurson en unu el la bonfamaj universitatoj, sxi ankorau lernas kiel kudri vestajxojn dum la ferioj. Sxi alportis pecon da sxtofo hejmen unu tagon kaj sxi komencis trancxi gxin en pecojn. Dum mi rigardis sxin trancxi la materialon, mi ricevis inspiron, ke tiel la Eternulo ankau “trancxas” Siajn kreitajxojn en pecojn por "kudri" ilin kune por fari belan "robon". Same kiel peco da sxtofo preskau senvaloras gxis gxi estas trancxita kaj kudrita por farigxi io admirinda, la homo submetigxu al la trancxado kaj kudrado de Dio tra multaj sxajne malagrablaj situacioj en la vivo por farigxi tiu, kiu Dio volas fari lin en la vivo. Profeto Malahxi donis similan bildon de Dio en sia libro, kiam li prezentis Dion kiel fandiston, kiu intence jxetis krudan oran parton en la brulantan flamon por rafini la oron por farigxi adorinda altvalora ornamajxo (vidu: Malahxi 3:2-3). Malgrau tio, ke la kunteksto de cxi tiuj bibliaj verskiloj estis tiu de jugxo, tamen gxuste tion Dio faras al Siaj kreitoj. Dio eble faros tion permesante al aliaj homoj "mistrakti" Liajn kreitajxojn, sed gxi celas glori Lian nomon (komparu: Psalmo 66:12). Ne mirinde, apostolo Paulo asertis, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Kiel vi estas "trancxita" kaj "kudrita" je via vojagxo de la vivo? Kio sxajnas fajro, kiu "brulas" vin nuntempe? Ne timu. Gxi estas por celo! Dio uzas la sxajne malagrablan situacion por rafini vin kaj fari vin adorinda altvalora persono antau Liaj okuloj kaj en la mondo. Eltenu kaj permesu al Li fari al vi tion, kion Li volas per la sxajne malagrabla situacio. Vi farigxos rafinita kaj homoj admiros vin kaj gloros Dion pro via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco elteni ajnan sxajne malagrablan situacion gxis Dio manifestigxos tra la situacio.

Saturday, September 11, 2021

VIA DIA CELO ESTOS PLENUMITA

Estimataj, VIA DIA CELO ESTOS PLENUMITA "Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj" (Genezo 50:20). Jozef estis favorata infano inter la filoj de Jakob. Dio havis specialajn planojn por lia vivo. Liaj fratoj sciis tion, kaj ili ne estis felicxaj kun gxi. Ili sercxis rimedojn por frustri tiujn diajn planojn en lia vivo. Ili fine havis la sxancon, kaj ili unue jxetis Jozefon en puton antau ol ili vendis lin en sklavecon en Egiptujo. Jozef estis erare akuzita de seksatenco sur sia sinjorino, kaj li estis malliberigita. Malgrau lia bonvolo al aliaj malliberuloj, li estis forgesita kaj forlasita en la malliberejo dum jaroj. Tamen, cxiuj cxi tiuj sxajne malbonaj ludantoj kaj situacioj en la vivo de Jozef ludis esencajn rolojn negative por fari Jozefon plenumi sian destino. Foje, Dio permesas al la homoj ludi sxajne malbonajn rolojn en la vivo de persono por fari ke tiu persono plenumu sian dian destinon. Pro la negativaj agoj de tiuj homoj, la persono povas sperti multajn malagrablajn situaciojn. Tamen, negrave kio, la celo kaj plano de Dio por la persono fine okazos. Cxu vi spertas malagrablan situacion cxe la momento? Gxi sxajnas kvazau homoj faras malbonajn aferojn pri vi? Ne malkuragxigxu. Dio uzas tiujn sxajne malbonajn homojn kaj malbonajn situaciojn por fari vin plenumi vian dian celon en vivo. Apostolo Paulo deklaris: "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Ne malamu tiujn sxajne malbonajn homojn au deziru al ili misfortunon. Kiel Jozef postvivis siajn malbonajn kaj malagrablajn situaciojn, vi ankau postvivos viajn malbonajn kaj malagrablajn situaciojn. Kiel la sxajne malbonaj homoj en la vivo de Jozef vivis por atesti la plenumon de lia dia celo, tiuj sxajne malbonaj homoj en la via vivos longe por atesti vian grandecon en vivo. Fakte, la Eternulo arangxos tablon antau vi en la cxeesto de viaj malamikoj, kaj oleos vian kapon per oleo, kaj via pokalo estos plenigita (vidu: Psalmo 23:5). Kio ajn via dia celo estos plenumita en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco povi stari malgrau malbonaj situacioj en via vivo gxis la dia celo estos plenumita.

Saturday, September 4, 2021

KIO ESTAS SPECIALA EN LA LASTAJ KVAR MONATOJ DE LA JARO?

Estimataj, KIO ESTAS SPECIALA EN LA LASTAJ KVAR MONATOJ DE LA JARO? "Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tago" (Efesanoj 5:15-16). Estas iuj homoj, kiujn mi kutime telefonas cxiun dimancxan matenon por demandi pri ilia bonfarto. Estante maljunuloj, iuj el cxi tiuj homoj kutime pregxas por mi kaj miaj familianoj dum ni intersxangxas agrablojn. Kiel mi telefonis unu el ili pasintan dimancxon, unu el sxiaj pregxaj punktoj estas, ke dum ni iras en la lastajn kvar monatojn de la jaro, malbonaj aferoj ne okazos al mi kaj cxiuj membroj de mia familio. Mi diris Amen al la pregxo. Tamen mi laute demandis min, kial kelkaj homoj donas troan atenton al la lastaj kvar monatoj de la jaro kaj pensas, ke ili havas pli da malbonaj okazintajxoj ol la unuaj ok monatoj. Apostolo Paulo admonis: "Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj; elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tago" (Efesanoj 5:15-16). Jesuo Kristo pli frue asertis "Tial ne zorgu pri la morgaua tago, cxar la morgaua tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono” (Mateo 6:34). Cxiuj tagoj estas ja malbonaj. Nur Dio savas nin de cxiutagaj malbonoj. Atribui pli da malbonoj al iuj monatoj de la jaro au esti tro konscia pri la monatoj ne estas biblia. La Eternulo promesis gardi nin cxiujn tagojn de nia vivo. Ni ne bezonas panikon pri iu ajn monato, semajno, tago au tempo de la jaro. “Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael. La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro cxe via dekstra mano. En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto. La Eternulo vin gardos de cxia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne” (Psalmo 121:4-8). Cxi tiuj promesoj estas suficxe eksplicitaj. Estas nenio speciala en la lastaj kvar monatoj de la jaro. Vi ne bezonas zorgi au timi pri iu ajn monato! Cxiuj tagoj estas malbonaj. Elacxetu cxiun tagon au uzu gxustan cxiun eblon, kiun vi havas. La Eternulo, kiu prizorgas nin ekde la komenco de la jaro, daure prizorgos nin gxis la fino de la jaro kaj poste. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro) Pregxa Punkto: Pregxu por la daura protekto de Dio super via vivo je la ceteraj monatoj de cxi tiu jaro kaj ecx poste.

Saturday, August 28, 2021

MI DEVAS SCIIGI JESUON

Estimataj, MI DEVAS SCIIGI JESUON "Metu vian sxargxon sur la Eternulon, kaj Li vin subtenos; neniam Li lasos fali piulon” (Psalmo 55:23). La verkinto de la angla himno "I MUST TELL JESUS” [esperante: Mi devas sciigi Jesuon], Elisxa Albright Hoffman (1839-1929) estis pastoro de pregxejo en Libano, Pensilvanio, Usono, kiam li vizitis virinon kiu trapasis multajn suferojn kaj afliktojn. La virino estis malkonsilita pro sia embaraso. Kun peza koro sxi demandis de Pastoro Hoffman, kion sxi faros. Hoffman kuragxigis sxin el la Vorto de Dio kaj konkludis ke sxi ne povas fari pli bone ol preni cxiujn siajn suferojn al Jesuo. La virino sxajnis esti perdita en meditado dum momento, tiam sxiaj okuloj lumigxis dum si ekdiris, "Jes, mi devas sciigi Jesuon." Kiel Pastoro Hoffman lasis sxian hejmon, li estis inspirita por verki la vortojn de la himno. Kiel la virino ekkriis, Hoffman re-ehxis multajn fojojn en la himno, "Mi devas sciigi Jesuon." Vi nepre sciigas Jesuon pri cxiuj viaj afliktoj cxar vi ne sole povas elteni viajn sxargxojn. Cxar Li cxiam amas kaj zorgas pri Siaj proprajxoj Li bonvolos helpi vin en via mizero. Vi devas sciigis Jesuon pri cxiuj viaj problemoj cxar Li estas bonkora, kompatema Amiko. Li certe helpos vin se vi petos Lin, kaj rapide metos finon al viaj problemoj. La mondo povas allogi vin kaj tenti vian koron al peko. Vi devas sciigi Jesuon, kaj Li helpos vin por havi venkon super la mondo kaj gxiaj tentoj. Ne gravas la situacio kiun vi trapasas, sciigu Jesuon pri gxi. Li diris, "Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos" (Mateo 11:28). "Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku" (Johano 7:37). Vi povas vidi similajn alvokojn en Psalmo 37:5; Jesaja 50:10; 55:1-3; Jeremia 33:3; Mateo 7:7-11; Luko 11:9-13; Johano 16:24; Filipianoj 4:6; 1 Petro 5:7. Cxi tiu granda himno ja rememorigas nin pri la bezono fidi al nia mirinda Savinto, la Sinjoro Jesuo Kristo, en cxiu situacio kaj aflikto de vivo. Mi devas sciigi Jesuon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo Jesuo, helpu al mi cxiam fidi al Vi je cxiu situacio kaj aflikto de mia vivo.

Saturday, August 21, 2021

CXU VI REKONAS VIAN CELON EN LA VIVO?

Estimataj, CXU VI REKONAS VIAN CELON EN LA VIVO? "Johano respondis al cxiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj sxuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro” (Luko 3:16). Unu el la diroj de Rick Warren, kiu fascinas min, estas: "Scii vian celon donas signifon al via vivo. Oni igis nin havi signifon. Kiam la vivo havas signifon, vi povas toleri preskau cxion; sen gxi, nenio estas eltenebla." Cxi tio tre aplikeblas al Johano Baptisto kiel reflektita en la supra Biblia verskilo. La popolo de Israelo estis en periodo de necerteco sub la kruela gvidado de la romanoj. Ili atendis la promesitan Mesion, kiu liberigos ilin de cxi tiu politika sklaveco. Vidi Johanon Baptiston prediki en la sovagxejo kaj bapti homojn en la rivero Jordan, igis ilin konjekti, cxu li estas la atendita Savanto. Tamen li rekonis sian vokon, kaj li ne hezitis malkasxi cxi tion al la homoj. Anstatau montri sin al homoj, li montris Jesuon Kriston, kiu venos post li, al ili. Li igis ilin rimarki, ke lia bapto estas la bapto de pento, sed la bapto de Jesuo Kristo superas penton. Lia bapto estis fizika, sed la bapto de Jesuo estas spirita. Lia bapto estis simbolo de fizika purigado kaj purigado. La Spirito de Kristo purigas la koron same kiel fajro malplenigas la skorion, kiu estas interne, kaj fandas la metalon, por ke gxi estu jxetita en novan muldilon. Johano la Baptisto komprenis tion rilate al sia voko, kaj li kontentigxis pri gxi. Li ecx diris plue: "[Jesuo Kristo] devas altigxi, sed mi devas malaltigxi" (Johano 3:30). En cxio, kion li faris, li montris Jesuon Kriston al homoj. Rekoni vian vokon ebligos vin humili vin kaj altigi Jesuon Kriston en via vivo. Cxi tio igos aliajn homojn vidi Jesuon en vi kaj en tio, kion vi faras. Cxu vi konas vian vivcelon? Cxu vi rekonas vian unikan vokon? Cxu vi estas suficxe humila por montri Jesuon Kriston, anstatau vin mem, al homoj? Rekonu kial vi estas cxi tie sur la tero, kaj uzu vian vivon por glori Dion. Se vi ne scius la celon, kial vi ekzistas, au rekonas vian unikan vokon en la vivo, faru iujn specifajn pasxojn kiel pensadon kaj pregxadon por rekoni vian vivcelon. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, lasu min rekoni kial Vi kreis min, kaj lasu min uzi mian vivon por glori Vin.

Saturday, August 14, 2021

RESPONDU AL MI, JUSTA MIA DIO!

Estimataj, RESPONDU AL MI, JUSTA MIA DIO! "Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auskultu mian pregxon" (Psalmo 4:1). La kvara psalmo estas atribuita al Regxo David. Oni kredas ke li verkis gxin, en rilato kun la tria psalmo, kiam li estis en problemo, eble kiam li forkuris de sia filo, Absxalom. Gxi estas unu el la alvokoj por helpo de la psalmisto. Li vokis al Dio por respondi al li. Li ankau petis por korfavoro de Dio. Li esprimis sian konfidon je Dio kiu jam liberigis lin de lia aflikto je la pasinteco, kaj kredis ke Li povas ankorau fari gxin denove. Li miris kial homoj kiuj persekutis lin faris tiele. Tamen, li esprimis denove sian konfidon je Dio kiu jam elektis lin. Li admonis siajn malamikojn pripensi cxi tion kaj servi Dion je la gxusta maniero kaj fidi al Li anstatau fari malbonajxon. Malgrau sia problemo, David gxojis je Dio cxar li konstatis ke Dio jam donis al li gxojon kiu estis pli ol tiu de liaj malamikoj. Tial li havus ripozon de animo ecx je sia dormo cxar Dio estis tie por protekti lin. Kion vi trapasas nuntempe? Cxu vi estas persekutita? Alvoku al Dio! Li estas preta respondi al vi. Li jam faris gxin je la pasinteco, kaj Li povas fari gxin denove. Fidu al Li, kaj Li donos al vi ripozon de cxiuj viaj problemoj. Li promesas, "Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15). "Li vokos Min, kaj Mi lin auskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos" (Psalm 91:15). "Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias" (Jeremia 33:3). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, mi alvokas al Vi hodiau. Respondu al mi kaj permesu ke la mondo gxoju kun mi.

Saturday, August 7, 2021

CXU AKCEPTANTE PROBLEMOJN DE DIO?

Estimataj, CXU AKCEPTANTE PROBLEMOJN DE DIO? "Sed li diris al sxi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgrau cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj" (Ijob 2:10). Antau nelonge en la “Spiritual Digest for the Day” ["Spirita Digesto por la Tago"] - aspekto de mia Interreta ministerio, kie mi dissendas inspiran citajxon kun preskau respondan Biblian verskilon kaj pregxo/ago por la tago, mi uzis la supran verskilon. Unu el miaj kontaktoj demandis al mi tiujn demandojn: "Cxu Dio alportas problemojn" kaj "Cxu ni akceptas problemojn de Dio?" Tiuj demandoj estos la bazo por mia prediko cxi-semajne. Lau Ijob en la Biblio, Dio alportis liajn suferojn kaj li estis preta por akcepti ilin pro lia kompreno de Dio. Tamen, cxar ni havas la privilegion scii tion, kio okazis en la fono, ni scias, ke Dio ne alportis la suferojn de Ijob. Satano faris! Tamen, Dio permesis al Satano fari tion por iu celo: provi la virton de Ijob. En teologio - la studo pri Dio kaj Lia rilato kun homo, estas tio kion oni nomas "teodiceo" - la boneco kaj justeco de Dio malgrau malbono en la mondo. La historio de Ijob vere ilustras tion. Dio estas bona kaj justa, sed Li permesas malbonon de Satano kaj liaj subuloj pro Siaj diaj celoj. Nur tiuj kiuj havas neprofundan ideon pri Dio kulpigas Dion pro la malbono de la mondo. Atendite, okazas ke iuj ecx pro la malbono de la mondo deklaris, ke Dio ne ekzistas. Aliflanke, nur viro kun mallargxa menso simila al la edzino de Ijob pensos ke malbono ne okazos au ne povas okazi al justa homo. Estas du veroj kiujn oni devus konsideri. Unue, ekde la Falo de Homo en Genezo 3, cxi tiu mondo estas plena de malbono, sed Dio certigas nin, ke la malbono ne venkos nin. Jesuo Kristo konfirmis cxi tion kiam Li diris al Siaj discxiploj en Johano 16:33, "Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon." Vidu ankau: Readnomo 31:6-8; Psalmo 23:4; 46:4-7 ; 91:15; Jesaja 43:1-2; 2 Korintanoj 12:9-10. Due, Dio laboras per la malbono de la mondo por elirigi la plej bonan el Siaj infanoj. Lau vortoj de Paulo, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). La analogio de kruda oro au argxento kiu devas esti rafinita en fajron antau ol gxi farigxas valora estas bona ekzemplo (vidu: Psalmo 66:8-12 ; Zehxarja 13:9; Malahi 3:2-4; 1 Petro 1:6 - 9). Tial, por respondi al la du demandoj demanditaj de tiu kontakto, Dio ne alportas problemojn, sed Li permesas ilin kaj laboras per ili por plenumi Siajn intencojn en niaj vivoj. Ankau, ni devas esti pretaj trapasi iel problemojn, kiuj venas al ni kun la kredo, ke Dio venigos nin el gxi kaj faros al ni pli bona en Li tra la problemo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos akcepti ajnan problemon kaj permesi al Dio por iri vi pli forta en Li tra gxi.

Saturday, July 24, 2021

EN KIO VI BAZAS VIAN FIDON?

Estimataj, EN KIO VI BAZAS VIAN FIDON? "Sed se al iu el vi mankas sagxeco, li petu Dion, kiu donacas al cxiuj malavare kaj ne riprocxas, kaj gxi estos al li donata. Sed li petu en fido, neniel dubante; cxar la dubanto similas ondon de la maro, ventopelatan kaj skuatan. Cxar tiu homo ne pensu, ke li ricevos ion de la Sinjoro – duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj" (Jakobo 1:5-8). Antau nelonge frumatene, mi havis renkonton kun unu el miaj surretaj kontaktoj. Li diris ke la biblia verso kiun mi uzis por la tago temante pri esti optimisma estis por li kiel li intencas skribi ekzamenon la postan tagon. Li tiam petis ke mi diru kelkajn vortojn de pregxo por li, kaj mi tuj faris tion. Tamen, li insistis kaj ecx petegis min, ke mi devus surbendigi mian pregxon kaj sendi gxin al li kiel audan mesagxon cxar li kredas pli en auda pregxo ol skribita pregxo. Mi igis lin kompreni ke se li ne povus kredi je la simpla skribita pregxo, estos malfacile por li kredi je mia daura pregxo por li. Mi ecx dubas, cxu la auda pregxo kiun li volis estus efika se mi aprobus la peton. Mi miras, kial li bazis sian kredon en auda pregxo. Cxi tiu surreta kontakto estas diferenca de la centestro kies rakonto estis registrita en Mateo 8:5-13 kaj Luko 7:1-10. Unu el la servantoj de tiu centestro malsanis al la punkto de morto. La centestro eliris al Jesuo Kristo kaj petis lin veni kaj sanigi la servanton. Jesuo Kristo konsentis sekvi la centestron al lia domo, sed la viro respondis: "Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos. Cxar mi ankau estas homo sub autoritato, havante soldatojn sub mi; kaj mi diras al cxi tiu: Iru; kaj li iras; kaj al alia: Venu; kaj li venas; kaj al mia sklavo: Faru cxi tion; kaj li gxin faras" (Mateo 8:8-9). Jesuo Kristo ja laudis tian grandan fidon kaj la malsana servanto sanigxis je tiu horo. La centestro ne kredas je la fizika cxeesto de Jesuo Kristo, sed bazis sian kredon je efika vortoj de Jesuo Kristo. Multaj homoj nuntempe estus preferintaj, ke Jesuo Kristo estas fizike cxeestanta por sanigi ilin au interveni en iliaj situacioj. Cxar cxi tio estas ne ebla, tiuj personoj turnas sin al tio, ke ili bazas sian fidon sur tio kion ili povas vidi, tusxi, senti, audi, kaj/au flari antau ol ili povas kredi, ke ili estas resanigitaj au ke Jesuo Kristo intervenis en iliaj situacioj. Ne mirinde, tiaj personoj estas trompitaj de falsaj profetoj/pastoroj kaj "pregxaj komercistoj" de la moderna tago. En kio vi bazas vian fidon? Bazu vian fidon en la efikeco de simpla pregxo en fido al Dio. Io ajn krom tio estas nura forvelkado de onia tempo (vidu: Jakobo 1:5-8; Mateo 21:22; Marko 11:22-24; Hebreoj 11:6). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne bazu vian fidon sur iu ajn alia afero au persono krom la efikeco de simpla pregxo en fido al Dio per Jesuo Kristo.

Saturday, July 17, 2021

KIO OKAZIS ERARE?

Estimataj, KIO OKAZIS ERARE? "Asa agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio" (2 Kroniko 14:2). “Asa ekkoleris kontrau la [profeto] kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontrau li pro [la admono]; ankau kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo" (2 Kroniko 16:10). Asa estis unu el la bonaj regxoj de Judujo. La skribintoj de la Skribajxoj rankontis pri liaj bonaj faroj jene: li agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio (2 Kroniko 14:2); li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn (2 Kroniko 14:3, 5); li elpelis la malcxastistojn el la lando de Judujo (1 Regxoj 15:12); li ordonis al la Judoj turni sin al Dio kaj obei Lin (2 Kroniko 14:4); li fidis al Dio dum tempo de milito (2 Kroniko 14:11); li renovigis la altaron de la Eternulo (2 Kroniko 15:8b); li kondukis la popolon judan kaj ecx kelkaj el Izrael reoficialigis sian interkonsenton kun Dio (2 Kroniko 15:10-14); li ecx senigis Maahxan, sian avinon je sxia titolo de regxino pro sxia idolisteco (2 Kroniko 15:16); kaj lia koro estis perfekta dum lia tuta vivo (2 Kroniko 15:17). Pro cxi tio, Dio donis al li kaj lia popolo trankvilecon cxirkaue (2 Kroniko 14:6, 7). Ecx, dum iu kun vasta militistaro militis kontrau li, Dio donis al li grandan venkon kun multaj rabajxoj (2 Kroniko 14:9-15). Tamen, liaj lastaj jaroj estis tragedio! Li forlasis la cxiopovan Dion por nura homo dum alia lando militis kontrau li (2 Kroniko 16:1-6). Dum iu profeto de Dio alfrontis lin pro lia nefido je Dio, li koleris kaj metis la profeton en malliberejon (2 Kroniko 16:7-10). Li ankau premis brutale kelkajn el la popolo (2 Kroniko 16:10b). Dum li estis malsanigita, li rifuzis turni sin al Dio (2 Kroniko 16:12). Li mortis en tiu malsano! Oni miras kio fakte okazis erare en la vivo de Asa. Kial li komencis bone kaj finis tragedie? La skribintoj de la Skribajxoj ne informis lin pri lia kadukigxo. Sxajne, liaj sukcesoj fierigis lin kaj li forgesis sian Dion. Cxi tio estas pensigajxo por ni. Pensu pri vi mem. Cxu vi servas Dion en la maniero en kiu vi iam servis Lin kelkajn jarojn antaue? Cxu vi ne malplibonigxas je via dedicxo al Dio? Kio okazis erare? Vi devas pensi pri gxi en via rilato kun Dio kaj "Pripensu bone vian staton" (Hxagaj 1:5, 7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam konsideru viajn manierojn, ke nenio deturnu vin de via bona rilato kun Dio.

Saturday, July 3, 2021

KIAM SUKCESO OKAZAS

Estimataj, KIAM SUKCESO OKAZAS "Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara" (Eliro 15:22-23). La popolo Izraela jxus havis grandan sukceson - Dio savis gxin tute de la premantaj Egiptanoj igante gxin trapasi la Rugxan Maron sur seka tero kaj tute dronigante gxiajn malamikojn en la maro (Eliro 14). Gxi konfesis cxi tiun venkon kantante kantojn de laudo al la Eternulo (Eliro 15:1-21). Tamen, tuj post forlaso de la Rugxa maro, malfacila tasko trafis gxin - vagado en la dezerto dum tri tagoj sen trovo de akvo. Ecx kiam la Izraelidoj finfine trovis akvon, ili ne povis trinki gxin cxar gxi estis maldolcxa. La reago de la popolo Izraela montris ke gxi ne povis regi sian sukceson nek povis fidi al la fonto de la sukceso. Tamen, la emfazo cxi tie ne temas pri la reago de la Izraelidoj, sed pri sekvo de la sukceso. La Sankta Biblio estas plena de sekvoj de sukcesoj: Noa ne povis regi sin post la unua frukto de sia laboro post la diluvo (Genezo 9); oni postulis Abrahamon oferi la filon kiun li havis je sia maljuneco (Genezo 22); la popolo Izraela iris trans la Rivero Jordano sur seka tero en la atendantajn manojn de la malamikaj Kanaanidoj (Josuo 3-10); Gideon falis en la pekon de idolkulto post kiam Dio donis al li kal la popolo Izraela venkon super la premantaj Midianidoj (Jugxistoj 8:22-27); Samson malsukcesis regi siajn multajn sukcesojn super la furiozantaj Filisxtoj kaj finfine falis en iliajn manojn (Jugxistoj 14-16); Samuel estis sukcesa pastro de Dio, sed li ne povis instrui al siaj filoj la vojojn de Dio (1 Samuel 7:13-8:3); avidado venkis Saulon post lia sukceso super la Amalekidoj (1 Samuel 15); David falis en pekojn de adulto kaj murdo post kiam Dio starigis lian regnon (2 Samuel 11); malgrau sia sagxo, Salomono amis kaj edzinigis multajn fremdajn virinojn je sia risko (1 Regxoj 11); notinda estis Uzijan kies sukceso igis lin iri kontrau la legxo de Dio (2 Kroniko 26:16-21). La listo ne povas esti elcxerpita. Cxu vi scias ke sukceso ne estas la fino de la rakonto en via vivo? Cxu vi cxiam preparas vin regi la sekvojn de via sukceso? Kiam sukceso okazas, estu preta alfronti pluajn malfacilajn taskojn. Tiaj taskoj eble estos pozitivaj au negativaj. Pregxu ke Dio ebligu al vi regi ilin sukcese. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 19, 2021

CXU VENKO SEN BATALOJ?

Estimataj, CXU VENKO SEN BATALOJ? "Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon" (Johano 16:33). Antau nelonge dum mi veturis lau unu el la cxefaj vojoj de la urbo, kie mi logxas, mi vidis grandan afisxtabulon reklamantan pregxejan programon kun la apudskribo: VENKO SEN BATALOJ. Mi ne povis kasxi mian atenton de la apudskribon, kiam mi demandis homojn, kiuj estis kun mi en la auto, cxu povas esti venko sen ia batalo. Mi plue esploris: "Kiel oni povas havi venkon, se oni ne batalas?" Cxi tiu estas unu el la eraraj instruoj, kiuj prosperas en multaj eklezioj nuntempe. Bedaurinde multaj homoj kredas tiajn instruojn. Ordinare venko venas post batalo. La vivo estas plena de multaj luktoj kaj bataloj. Nur homoj, kiuj akceptas la realon de cxi tiu fakto kaj alvokas kuragxon alfronti la defiojn de la vivo, povas havi venkon. Pensi, ke venko venos sen batalo, estas pensi, ke infano naskigxos sen koncepto. Same pregxi por venko sen batalo estas pregxi, ke sxipo surterigxu en alia haveno sen ekveturi de haveno kaj trairi sxtormojn kaj ondojn de la akvo. La Sankta Biblio instruas, ke la homo havos multajn batalojn en la vivo. Ijobo deklaris: "Homo, naskita de virino, havas …abundon da afliktoj" (Ijobo 14:1). Jesuo Kristo konfirmis cxi tion: " Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon" (Johano 16:33). Estas multaj aliaj lokoj en la Sankta Biblio, kie oni diras klare, ke la vivo estas plena de suferoj, problemoj, afliktoj kaj aliaj defioj de la vivo. La Kristana vivo estas ecx vivo de fizika kaj spirita milito. Efektive, la doktrino pri sufero por kristano estas ellaborita tra la Sankta Biblio. Tamen la bona novajxo estas, ke venko estas certa por la kristano, kiu trapasas cxi tiujn suferojn kaj okupigxas pri tio en cxi tiuj bataloj de vivo cxar Jesuo Kristo venkis la mondon kaj gxiajn defiojn. Pli bone estas akcepti la realon de bataloj de la vivo kaj preparigxi por alfronti ilin ol vivi vivon de neado de cxi tiuj bataloj. Venko certas nur por homoj, kiuj brave batalas vivbatalojn helpe de Jesuo Kristo. Li ne promesis vivon sen bataloj, sed venkon super cxi tiuj bataloj. Je la servo de Dio Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la forto por alfronti la batalojn de vivo kaj venko super cxi tiuj bataloj.

Saturday, May 15, 2021

"KIE VI ESTAS?"

Estimataj, "KIE VI ESTAS?" "Kaj ili audis la vocxon de Dio la Eternulo, kiu marsxis en la gxardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kasxigxis de Dio la Eternulo inter la arboj de la gxardeno. Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? Kaj tiu diris: Vian vocxon mi audis en la gxardeno, kaj mi ektimis, cxar mi estas nuda; kaj mi kasxis min" (Genezo 3:8-10). Tiu demando "Kie vi estas?" supozeble estis la unua demando kiun Dio faris al la unua homo - Adam. La demando kondukis al alia serio da demandoj. Cxu gxi signifas ke la cxioscia Dio ne vere scias kie Adam estis? Se Li sciis, kial Li demandis de Adamo kie li estis? Kial Li ne elportis Adamo el kie li estis kasxita? Kial Li volis ke Adam elmontru sin? Kial Dio devas demandi aliajn demandojn en Genezo 3:9-13? Dio ne demandis tiujn demandojn cxar Li bezonis informojn. Estante la cxioscia Dio, Li scias cxion. Prefere, Li demandis por la bono de Adam kaj lia edzino doni al ili la sxancon alfronti faktojn, esti honesta, kaj konfesi iliajn pekojn. Bedaurinde, ambau Adam kaj Eva provis defendi sin per defendi sin transdonante la kulpigon al aliaj (vidu: Genezo 3:11-13). Tio faris Dion prononci severajn jugxojn sur ili. Probable se ili akceptus siajn erarojn kaj petus pardonon, Dio pardonus ilin. Multaj homoj konscie pekas kaj pensas ke ili povas kasxi sin de Dio. En Sia kompatemo, Dio estas demandanta ilin, "Kie vi estas?" Tamen, kiel Adam, ili ankorau ne akceptas siajn nebonajn agojn. Fakte, multaj estus raciigi la nebonajn agojn. Ili opinas ke Dio estas entrudulo kiu ne volas ke ili vivu siajn vivojn kiel ili volas. Iuj homoj pekas senvole kaj Dio demandos ilin, "Kie vi estas?" Li faras tion por alporti ilin reen al iliaj sentoj. Li volas ke ili estu honestaj kun si mem kaj petu pardonon. Nur kelkaj homoj konfesas siajn pekojn kaj venas sentime al Dio por pardono. Dio estas ankorau demandanta vin, "Kie vi estas?" Cxu vi agnoskas viajn pekojn kaj petas Lian pardonon aux estu raciigi viajn nebonajn antaux Li? La Biblio diras, "Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita" (Sentencoj 28:13. Vidu ankau: Levidoj 26:40-42; 1 Regxoj 8:48-49; Jeremia 3:12-13; 1 Johano 1:8-10). Dio sercxas personojn kiuj venos sentime al Li konfesi siajn pekojn kaj petas Lian pardonon. Cxu vi venos al li NUNE? "Kie vi estas?" Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne raciigos viajn nebonajn farojn sed cxiam venas al Dio por pardono.

Saturday, May 8, 2021

PRIZORGU VIAJN GEPATROJN

Estimataj, PRIZORGU VIAJN GEPATROJN "Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27). Dum Jesuo Kristo estis krucumita, multaj homoj venis por atesti la okazon. La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo estis tie. Ili staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial li prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon. La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko. Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo? Dum kelkaj partoj de la mondo celebras la Tagon de la Patrino cxi-semajne, faru gxin kiel devon prizorgi, ne nur vian patrinon, sed viajn ambau gepatrojn. Se ili ne plu vivus, sercxu homojn kiujn vi povas prizorgi honore al viaj mortintaj gepatroj. Felicxan Tagon de la Patrino! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Dio, helpu min por ke mi povu prizorgi miajn gepatrojn je ilia maljuneco. 2. Helpu miajn infanojn por ke ili povu prizorgi min je mia maljuneco.

Saturday, May 1, 2021

NE EKZISTAS ALIA INTERULO!

Estimataj, NE EKZISTAS ALIA INTERULO! "Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi" (Johano 14:6). "Cxar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo" (1 Timoteo 2:5). La supereco de Jesuo Kristo ne povas esti tro emfazita. Cxi tiu estis la antauenpusxo de la letero al la Hebreoj. Tamen, amuzas min vidi iujn personojn kiuj provas meti aliajn profetojn, pastrojn, kaj ecx religiajn gvidantojn flanko al flanko kun Jesuo au ecx super Li, kiam tiuj personoj rilatas kun Dio. Por iuj el tiuj homoj, ili honoras Jesuon Kriston irante al Dio per aliaj rimedoj. Por aliaj, ili sekvas ekzemplojn de la Malnova Testamento de rilato kun Dio per profetoj, pastroj kaj angxeloj. Aliaj estas simple malkleraj pri sia pozicio en Dio au estas tro mallaboremaj por rilati kun Dio rekte, do, ili dependas je siaj religiaj gvidantoj rilati kun Dio por ili. Tamen, la vero de la afero estas ke ekzistas neniu alia interulo au peranto inter Dio kaj homo, krom Jesuo Kristo kaj Li kuragxigis nin veni kuragxe kaj rekte al Li. La celo de cxi tiu mesagxo ne povas akomodi cxiujn klarigojn kaj versiklojn de la Sankta Biblio pri tiu afero. Tamen, mi uzu cxi tiun ilustrajxon por subteni la aferon: mia filo kuragxe kaj rekte venos al mi por io ajn kion li bezonas, kaj mi ne bezonas ajnan peranton rilati kun li. Se li ne povas veni kuragxe kaj rekte al mi, tiam io malgxustas ie. Se Dio estas via cxiela Patro, kaj vi estas vere Lia filo au filino, vi devus povi rilati kun Li rekte sen ajna alia peranto krom Jesuo Kristo. Lasu min mallonge citi kelkajn verskilojn el la letero al la Hebreoj: "Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de cxio, per kiu ankau Li faris la mondagxojn" (Hebreoj 1:1-2). "Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson. Cxar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko. Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo" (Hebreoj 4:14-16). "Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li farigxis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita" (Hebreoj 8:6). "...direktante la rigardon al la autoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo..." (Hebreoj 12:2). Vi povas demandi pri la roloj de religiaj gvidantoj. Ili ne estas perantoj inter Dio kaj homoj kiel pastroj kaj profetoj de la Malnova Testamento. Iliaj roloj estas nun konsultaj. Ili estas kiel pasxtisto al la sxafoj (vidu: 1 Petro 5:1-4). Ili estas por gvidi kaj discxipligi aliajn homojn kiuj povos gvidi kaj discxipligi aliajn homojn (vidu: Efesanoj 4:11-13; 2 Timoteo 2:2). Cxu vi ankorau rilatas kun Dio per ajna alia peranto krom Jesuo Kristo? Au, cxu vi faras homojn dependi je vi au aliaj rimedoj por rilati kun Dio? Tio estas aberacio. Ne ekzistas alia peranto inter homoj kaj Dio, krom Jesuo Kristo! Rilatu kun Li rekte kaj vi vere gxuos vian rilaton kun Li. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Dio, helpu al mi rilati kun vi rekte kaj kuragxe sen ajna alia peranto krom la Sinjoro Jesuo Kristo por tiel gxui Vin tute, kaj ne lasu min trompi aliulojn havi iun ajn alian peranton inter ili kaj Vi krom la Sinjoro Jesuo Kristo.

Saturday, April 17, 2021

KIE ESTAS VIA DIO?

Estimataj, KIE ESTAS VIA DIO? "Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin lau spirito kaj vero" (Johano 4:24). Ordinare, simpla respondo al la demando "Kie estas Dio?" estas “Dio estas en la cxielo”. La psalmisto konfirmis tion: "nia Dio estas en la cxielo" (Psalmo 115:3. Vidu ankau: Psalmo 2:4; 14:2; 18:13; 20:6; 33:13; 123:1). Tamen, Dio estas cxieesta. Tio estis kion Jakob malkovris je sia vojo al Panda Aran kiam li for kuris de Esav, lia frato (vidu: Genezo 28:16). La psalmisto ankau konfirmis cxi tion komplike en Psalmo 139. Aliaj referencoj de la Sankta Biblio kiuj atestas la cxieeston de Dio estas Readmono 4:39; 10:14; Sentencoj 15:3; Jesaja 66:1; Jeremia 23:23-24; Amos 9:2. La doktrino de cxieesto de Dio estas tiel komfortiga kaj timiga. Estas komfortiga cxar gxi certigas la kredanton, ke Dio estas proksima por savi sian popolon ie el ajna dangxero au malamiko (vidu: Jesaja 43:2). Ne mirinde, la psalmisto povus diri, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, CXAR VI ESTAS KUN MI; Via bastono kaj apogigxilo Trankviligos min" (Psalmo 23:4 emfazo mia). Tamen, gxi estas timiga cxar neniu havas kasxejon de la vizagxo de Dio, kaj nenio estas sekreto al Li. La psalmisto emfazis tion en Psalmo 139. Alia fakto, kiun multaj personoj ne komprenas estas ke la cxieesto de Dio signifas ke oni povas gxui cxie la efektivan proksimecon de Dio kaj veran komunecon kun Li, ecx ekster la lokoj sanktigitaj por tia celo. Do, oni ne bezonas iri al aparta loko antaux ol oni rilatas kun au adoras Dion. La Samarianino en John 4 ne komprenis tion, kaj sxi disputis kun Jesuo Kristo pri kie oni devas adori Dion. La respondo de Jesuo korektas la eraran kredon de la virino kaj multajn aliajn homojn nuntempe kiuj opinias ke ili ne povas paroli kun aux adori Dion gxis ili atingas apartan lokon. Kie estas via Dio? Cxu vi rimarkas ke Li estas kun vi kaj ke vi povas paroli kun au adori Lin ie ajn? Dio estas cxie kaj Li volas, ke homoj rilatu kun Li ie ajn ili estas. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu rilati kun la cxieesta Dio malgrau kie ajn vi estas.

Saturday, April 3, 2021

CXU VI REKONAS LIN?

Estimataj, CXU VI REKONAS LIN? "Jesuo diris al [Maria Magdalena]: Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? Sxi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos" (Johano 20:15). Cxi-jara Paska sezono venis kaj pasis, sed multaj lecionoj devas esti lernitaj de la okazajxoj kiuj cxirkauis la sezonon. Unu el la lecionoj temas pri Maria Magdalena. Jen virino, kiu iam posedis sep demonojn antau ol Jesuo elpelas ilin el sxi (vidu: Luko 8:2). Jen virino, kiu sindone sekvis kaj subtenis Jesuon en Lia surtera oficado (vidu: Luko 8:3). Jen virino kiu identigxis kun Jesuo en Liaj sufero kaj morto sur la kruco (vidu: Mateo 27:55; Marko 15:40). Jen virino kiu kun aliaj virinoj vidis la entombigon de Jesuo dum Liaj discxiploj estis nenie trovitaj (vidu: Marko 15:47). Jen virino kiu kun aliaj virinoj levigxis frue en la unua tago de la semajno por iri kaj sanktolei la kadavron de Jesuo (Mateo 28:1; Marko 16:1) kaj ecx restis malantaue plori grande pro la sxajne “perdita” kadavro (Johano 20:11). Kia pia virino! Tamen, la malgxojo kiu premis Marian Magdalenan ne lasis sxin rekoni Jesuon Kriston kiam Li aperis al sxi. Sxi pensis, ke li estis gxardenisto! Sxi povis rekoni Jesuon nur kiam Jesuo vokis sxin per nomo. Interese, kelkaj el la discxiploj iris fisxi post la relevigxo ankau ne rekonis Jesuon gxis Li faris miraklon (vidu: Johano 21:1-7). En multaj okazoj, ni permesas ke niaj cirkonstancoj blindigas nin rekoni la fakton ke Dio estas kun ni ecx en tiuj cirkonstancoj. La psalmisto diris, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar VI ESTAS KUN MI; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (23:4 emfazo mia). La psalmisto rekonis Dion ecx en sia cirkonstanco, kaj li remetis sian konfidon en Lin. Kion vi trapasas en la momento? Cxu vi tiel estas premita kun la situacio, ke vi ne rekonas Dion en gxi? Gxi povas sxajni kvazau Li ne estas tie, sed Dio ja estas apude por helpi vin el la situacio cxar Li "...estas por ni rifugxejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata" (Psalmo 46:2). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Helpu al mi, O Eternulo ke mia my cirkonstanco ne blindigu min rekoni Vin je la cirkonstanco.

Saturday, March 20, 2021

ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO

Estimataj, ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO "Silentu antau la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo" (Psalmo 37:7). Post la malobeado de Saulo je la ordono de Dio tute detrui la Amakidojn kaj lia malakcepto de Dio kiel la regxo de Izrael, Dio sendis profeton Samuelon sankolei Davidon kiel la novan regxon. David servis Regxon Saulon dum multaj jaroj malgrau tio ke li sciis ke li estis la gxusta persono aprobita de Dio esti regxo de Izrael. Li batalis multajn militojn je merito de Saulo. Ecx, dum Saulo malamis lin kaj penis mortigi lin, li ne provis refrapi kaj perforte preni la tronon. Li havis du bonajn oportunojn mortigi Saulon kaj farigxi la regxo, ankorau, li savis lian vivon je du okazoj (1 Samuel 24, 26). Li diligente esperis por sia tempo. La tempo finfine venis kiam la viroj de lia tribo venis kaj sanktoleis lin kiel regxon super ili, kaj kiam la tuta popolo Izraela venis post kelkaj jaroj proklami lin kiel regxon super la tuta lando (2 Samuel 2, 5). Li atendis sian difinitan tempon. Je unu el la jorubaj legendoj pri sorto, iu viro jam elektis antau ol li venis al la mondo ke li farigxos ricxa kiam li maljunigxos je kvardek jaroj. Kiam li venis al la mondo, li ekpenis de unu loko al alia por ke li farigxu ricxa. Cxiuj liaj penoj estis malsukcesaj. Li farigxis ridajxo inter siaj samtempuloj precipe tiuj kiuj estis sukcesaj en iliaj klopodoj. Je la agxo 39, dum li ne povis elteni la mokadon de siaj amikoj, li mortigis sin. Kiam li atingis la pordegon de cxielo, la pordogardanto rigardis lin bedaure kaj kondukis lin al la loko kie la registroj de la sortoj de homoj estis konservitaj. Kiam li vidis sian propran registron, li malkrovis ke restis nur unu jaro por ke li farigxu ricxa. Li postulis la gardanton permesi lin reiri al la mondo, sed li ne plu havis tian oportunon. Li ne atendis sian difinitan tempon. Dum mi ne kredis tiajn legendojn, estas leciono en gxi - atendante onian difinitan tempon - la tempon de Dio kiu estas la plej bona. Cxu Dio promesis ion al vi? Ne hastu akiri tiun promeson. Ne provu helpi al Dio plenumi la promeson. Abraham kaj Sara provis helpi al Dio plenumante Liajn promesojn por ili. Ilia helpo preskau pereigis lian pacan familion (vidu: Genezo 16, 21). Atendu la difinitan tempon de Dio. Li plenumos Sian promeson Siatempe kaj Siamaniere. Ecx, kiam sxajnas ke la tempo ne venas. Atendu la difinitan tempon de Dio. Ne perdu esperon. Lia difita tempo por vi venos! "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, la venonto venos, kaj ne malfruos" (Hebreoj 10:36-37). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Oh Eternulo, helpu al mi cxiam atendi Vian difitan tempon por mia vivo.

Saturday, March 13, 2021

UNUFOJE POR CXIAM!

Estimataj, UNUFOJE POR CXIAM! "Sed Kristo, aperinte kiel cxefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el cxi tiu kreo, nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton" (Hebreoj 9:11-12). Cxiujare, en la Tago de Senpekigxo, la cxefpastro en la Mosea legxo devis oferi per la sango de kaproj kaj virsxafaj por pekliberigo de pekoj de la Izraelidoj. Li devis unue oferi pro siaj propraj pekoj per sango de la virsxafo antau ol li uzis la sangon de kaproj por kompensi la pekojn de la popolo. Tio devis esti farata cxiujare. Cxi tio estas klarigita en Levido 16:3-10 kaj rekaptita en Hebreoj 9:1-8. La ricevantoj de la epistolo al la Hebreoj komprenis cxi tiujn konceptojn de pastreco kaj ofero tre bone. Tamen, Jesuo Kristo superas ajnan cxefpastron cxar Li venis por oferi Sian propran sangon sur la kruco de Kalvario unufoje por cxiam. Dum la Levidaj cxefpastroj devis uzi la sangon de bovoj por unue kompensi siajn pekojn, Jesuo Kristo estas senpeka, do Li ne bezonas fari tion. Dum la Levidaj cxefpastroj poste devis uzi ordinaran sangon de kaproj por kompensi la pekojn de la popolo, Jesuo Kristo uzis Sian propran multekostan sangon por elacxeti la pekojn de la homaro. Dum la Levidaj cxefpastroj oferus en homfaritaj tabernakloj, Jesuo Kristo montris sin al Dio per "pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita". Dum la Levidaj cxefpastroj devus ripeti cxi tiun oferon cxiujare, Jesuo Kristo oferis Sin unufoje por cxiam. Lia ofero sur la kruco estas la finfina ofero, kaj ne ekzistas alia. Ne mirinde, Li diris sur la kruco: "Estas finite" (Johano 19:30). Estas domagxe ke multaj homoj trovas malfacile akcepti la unufoje-por-cxiam finitan oferon de Jesuo Kristo sur la kruco. Ili ankorau preferas la Levidan ordonon al tio kion Jesuo Kristo jam faris. Ili preferas fari oferojn per siaj bonfaroj. Ili ankorau volas peranton kiu helpos ilin preni iliajn oferojn al Dio. Multaj ecx ankorau faras sangajn oferojn por pacigi Dion! Estas finite! Gxi estas unufoje-por-cxiam ofero de Jesuo Kristo. Neniu alia ofero estas bezonata au akceptata de Dio. Kaj cxiu kiu akceptas cxi tiun unufoje-por-cxiam oferon de Jesuo Kristo havos eternan elacxeton kaj eternan heredajxon. Cxu vi jam akceptis cxi tiun oferon, au vi ankorau provas servi Dion en via propra rimedo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi tute akceptu la unufoje-por-cxiam oferon de Jesuo Kristo por via vivo.

Saturday, March 6, 2021

VIAJ SILENTAJ JAROJ

Estimataj, VIAJ SILENTAJ JAROJ "Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj" (Luko 2:52). La skribintoj de la Evangelioj ne skribis multe pri la fruaj jaroj de Jesuo Kristo surtere. Krom la rakontoj pri Lia nasko (Mateo 1:18—2:23; Luko 1:26-38; 2:1-39) kaj okazajxo kiam Li estis dekdujara (vidu: Luko 2:42-52), nenio estas sciata pri Li de la Sankta Biblio gxis Li estis cxirkau tridekjara (vidu: Luko 3:23). Kelkaj kleruloj pri la Biblio jam aludis al cxi tiuj nesciataj jaroj kiel la silentaj jaroj de Jesuo surtere. Luko uzis nur unu verson por priskribi cxi tiujn silentajn jarojn (vidu: Luko 2:52). Preskau cxiuj homoj havis siajn silentajn jarojn. Multe ne estas sciate pri la fruaj jaroj de multe da cxi tiuj homoj. La silentaj jaroj estis jaroj dum kiuj Dio preparis cxiun el cxi tiuj grandaj viroj kaj virinoj. Multe da ili ne havis la plejbonon de tempo kiel Jesuo je siaj silentaj jaroj, sed poste Dio jam preparis ilin per diversaj rimedoj sekrete, Li eljxetis ilin en iliajn publikajn asignojn. Sendube, cxiu el ni nuntempe ankau havas siajn proprajn silentajn jarojn dum neniu sciis pri ni antau nun kiam ni farigxas konataj. Efektive, multaj homoj ankorau estas ecx je siaj silentaj jaroj. Ili ne estas konataj. Dio ankorau preparas ilin por la elmontro de Sia gloro je iliaj vivoj. Tiaj homoj ankorau estas kiel raupoj en siaj kokonoj. Ili atendas la maturan tempon por malfermi la kokonojn kaj farigxi belaj papilioj. Ia ajn peno malfermi la kokonojn antautempe kauzos tre kontrauan efikon sur la kreskantajn papiliojn. Cxu vi ankorau estas je viaj silentaj jaroj? Dio preparas vin por elmontro de Sia gloro je via vivo. La preparado eble ne estas placxa nuntempe. Tamen, atendu gxis tiam kiam Dio finos Sian laboron en vi. Estu pacienca. Vi ja brilos por la gloro de Dio, kaj homoj gloros vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu atendi la elmontron de la gloro de Dio je via vivo dum Li preparas vin je viaj sxajnaj silentaj jaroj.

Sunday, February 28, 2021

CXU VI KRESKAS SPIRITE? (Parto 3)

Estimataj, CXU VI KRESKAS SPIRITE? (Parto 3) "Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo" (2 Petro 3:18). Spirita kresko kunportas scion de la Sinjoro Jesuo Kristo progresive pli bonan. Cxi tiu procezo komencigxas post kiam oni akceptis Jesuon Kriston kiel sian Savanton kaj Sinjoron. Spirita kresko estas do atendita de cxiu kredanto cxar neniu kredanto atingas punkton de nenia kresko dum vivo en tiu cxi mondo. Estas multaj aferoj kiujn kredanto povas fari por plibonigi sian spiritan kreskon. Iuj el cxi tiuj aferoj estas: unu, naskigxante denove: esti certa pri esti nova kreo tra la akcepto de la Sinjoro Jesuo Kristo. Por identigi kun spirita kresko vi devas unue esti denove naskitaj cxar estas ne eble por ne-kredanto kreski spirite. En la momento kiam vi akceptas Jesuon Kriston kiel Sinjoron kaj Savanton, vi farigxis nova kreitajxo kaj gajnas eniron en spiritan personon (2 Korintanoj 5:17). Du, sindetenoj de cxiuj pekoj: ne estas eble kreski spirite se vi ankorau partoprenas en iuj malpiaj praktikoj (Romanoj 6:1-2). Tri, komunikante kun Jesuo Kristo per pregxo: kredanto devus havi specialan pregxan tempon (1 Tesalonikanoj 5:17). Kvar, legante la Sankta Biblio en cxiu tempo: ju pli oni legas onian Sanktan Biblion, des pli oni sxangxigxas. La Sankta Biblio estas spegulo sur kiu via vivo devus pripensi. Lasu la Sanktan Biblion paroli kun vi. Kvin, dirante al aliaj pri Jesuo Kristo: diskonigi la evangelion de Jesuo Kristo helpas vin kreski. Ses, kunvenigante kun aliaj kredantoj: apartenas al kaj esti aktiva en loka pregxejo (Hebreoj 10:25). Cxi tio faras vi havas spiritan hejmon kaj la pastoro estas via spirita gvidanto. Tio estas pri kio spirita kresko estas. Spirita kresko estas maltrankviliga. Gxi estas maniero de: celi al justeco (1 Timoteo 6:11); estigi konverton (Romanoj 12:2); perfektigi sanktecon (2 Korintanoj 7:1); premi al la celo (Filipianoj 3:14); au konstrui supren en la fido (Koloseanoj 2:7). La celo estas la sama por cxiu kristano: esti konvertita en bildon de la Eternulo (2 Korintanoj 3:18). Spirita kresko ne estas elekto por ajna serioza kristano. Cxu vi kreskas spirite? En kiu rango vi mankas en via spirita kresko? Estas nenio kion povas fari por anstatauigi vian spiritan kreskon. Gxi estas neceso. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Sinjoro, helpu min kreski spirite en cxiuj rangoj.

Saturday, February 20, 2021

CXU VI KRESKAS SPIRITE? (Parto 2)

Estimataj, CXU VI KRESKAS SPIRITE? (Parto 2) "Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo" (2 Petro 3:18). Estas domagxe ke la nuntempa kristanismo jam ne emfazas spiritan kreskon. Nia emfazo estas sxangxi de spiriteco al religieco kaj materiismo. Multaj kristanoj ne plu volas kreski en Dio, kaj ili prefere volas labori por Dio kaj atendas ke Dio lauvice benu ilin materiale. Ne mirigas, multaj tiel nomataj kristanoj ne povas rilati kun Dio rekte sen iliaj tiel nomataj spirita cxefoj. Spirita kresko estis miskomprenita esti iuj aferoj kiuj ne estas tiel. Tio trompas iujn homojn, pensi, ke ili kreskas spirite. Iuj el cxi tiuj aferoj estas: Unu, nia pozicio en Kristo: ni estas pozicie filoj de Dio (Johano 1:12-13; Romanoj 8:16). Li vidas nin kiel jam perfektajn en Sia Filo (Koloseanoj 2:10). Ni estas novaj kreajxoj (2 Korintanoj 5:17). Du, favoro de Dio: Dio ne amas nin pli bone cxar ni estas pli spiritaj ol antaue. La amo de Dio por ni ne estas kondicxita de nia konduto. La Biblio diras ke dum ni estis ankorau senhelpaj, malpiuloj, pekuloj, kaj malamikoj, Dio montris Sian grandan amon por ni sendante Sian Filon por morti por niaj pekoj (vidu: Romanoj 5:6-10). Dio ne povas ami nin pli gxuste cxar ni kreskos. Tri, tempo: matureco en la spirita regno ne estas mezurita de la kalendaro. Gxi estas ebla por persono esti kristano por duonjarcento kaj tamen resti spirita infano. Kvar, kono: faktoj, datumoj, informo, kaj inteligenteco ne povas egali al spirita matureco. Se viaj scioj ne rezultigas en via konformigxo al Kristo, estas netauge. Vero, kiu ne sxangxas viajn vivon kaj konduton povas fakte esti doloriga, malmoligas vin anstatau konduki vin al matureco. Kvin, aktiveco: iuj personoj faras la eraron de espero ke la plej maturaj kristanoj estas cxiam la plej aktiva personoj. Tamen, okupiteco ne nepre alportos maturecon, nek povas esti anstatauigita de matureco. Troa aktiveco povas, fakte, ecx malhelpi tion kio estas vere esenca kaj grava en la kristana vivo. Okupiteco ne povas gajni savon, kaj tute ne kauzos spiritan maturecon (vidu: Mateo 7:21-23; Luko 10:38-42). Ses, prospero: iuj homoj tiel dedicxas sin al la sercxo de prospero, ke ili neglektas cxion alian. Dio povus permesi ke vi sukcesos, sed tio ne estas marko de spirita kresko. Estante malricxa ankau ne estas signo de spiriteco! Sep, senpeka perfekteco: iuj homoj opinias ke iu kiu kreskas spirite ne pekas. Tiu estas bazita sur lego de iuj verskiloj de la Biblio speciale 1 Johano 3:9. Cxu vi egaligas vian spiritan kreskon al iu el la klarigitaj aferoj supre? Tio ne estas gxi! Tio kion spirita kresko kunportas estos diskutita en la lasta parto venontsemajne. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu min, ne egaligi mian spiritan kreskon al io ajn, ne gravas kiom bona la afero povas esti.

Saturday, February 6, 2021

CXU VI KRESKAS SPIRITE?

Estimataj, CXU VI KRESKAS SPIRITE? "Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo" (2 Petro 3:18). Kreskado estas tre esenca al ajna viva estajxo au organizo. Neniu volus resti senmova kie li/sxi estis pasintjare. Ankau, neniu volus ke lia/sxia infano rifuzu kreski. Ni cxiuj volas kreski fizike, mense, emocie, finance, materiale kaj en aliaj rangoj. Cxi tio devus esti aplikebla ankau al nia spirita vivo. Tamen, nur kredantoj kreskas spirite. Same kiel cxiu alia kresko au evoluo, spirita kresko ne atingas subite. Ne estas dramaj spertoj, alte turnopunktoj, au momentaj solvoj por spiritaj problemoj kiujn multaj personoj sercxas hodiau. La plano de Dio estas ke ni estu spicataj al matureco tra sencxesa procezo de kresko. Cxi tio faris Petron diri al liaj legantoj en 2 Petro 3:18 kreski spirite. Petro admonis kredantojn kreski, ne iun alian personon. Cxi tio estas ja ordono, ne konsilo, do vi devas deziri kaj determini kreski spirite. La determino kreski devas esti konsekvenca sen ajna distro (komparu: Hebreoj 12:2). Se vi devas esti preta por spirita kresko, via fokuso devas esti prava. La fokuso devas ne esti en tio, kion vi devas fari, sed sur tiun, kiu vi devas esti! Petro instruis nin kreski spirite en du aferoj: graco kaj scio. Graco estas grava cxar gxi estas la fundamento de la spirita vivo (komparu: Efesanoj 2:8). La spirita vivo estas neebla sen graco. Vi ne povas koni Dion krom per graco. Vi ne povas kreski krom per graco. Vi ne povas trakti fiaskon krom per graco. Moseo sciis tion, kaj li petis gxin (vidu: Eliro 33:13). Graco subtenas vin kiam vi malsukcesos au kiam aferoj ne estas lau via deziro (vidu: 2 Korintanoj 12:7-10). Kreski en onia scio de Jesuo Kristo ne estas faktaj scioj, sed la sperta kono de Jesuo Kristo (vidu: Filipianoj 3:10). La ordo de tiuj aferoj estas grava. Graco devas veni antau ol scio. Tial, gardu tion en ordo. Graco venas antau scio. Sen Jesuo ne estas kompreno de graco. Vi ne povas havi scion sen Jesuo. Jesuo estas la personigo de la graco kaj spirita vero. La lasta afero rimarkinda en tiu verskilo estas la celo de la kresko: gloro de Dio. Cxio kion ni faras, au kiu ajn ni devas esti al la gloro de Dio (Johano 2:11; 1 Korintanoj 10:31; 1 Petro 5:10-11; Judas 25; Apokalipso 1:6; 5:9-14). La dua parto de cxi tiu mesagxo je la sekva semajno estos mallonge diskuti tion kio spirita kresko ne estas. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Helpu al mi Sinjoro kreskadi je Via graco kaj scio.

Saturday, January 30, 2021

NE MALGOJXIGU DION!

Estimataj, NE MALGOJXIGU DION! “Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj” (Amos 2:13). Historie, Dio estis tiel kompatema al la homoj de Israelo. Plenmano da homoj kiuj iris por paslogxi en Egiptujo, farigxis granda minaca nacio iliaj tacxmentoj. Dio levis gvidantojn en Moseo, Aarono, Mirjam kaj aliajn profetojn por la Izraelidoj, kaj elkondukis ilin el Egiptujo per multaj signoj kaj mirindajoj kontraux la Egiptoj. Li kondukis ilin en la dezerto dum kvardek jaroj provizante al ili kaj protektante ilin de cxiuj dangxeroj. Li forpelis potencajn naciojn el Kanaanan, por ke la Izraelidoj povis heredi la Promesitan Landon. Li starigis ilin sur cxi tiu lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Malgrau cxi tio, la Izraelidoj ne estis dankemaj. Ili faris cxiajn erarajn aferojn kontrau Dio. Ili insultis la profetojn, senditajn al ili, de Dio. Fakte, ili forlasis sian Dion por aliaj dioj. Dio estis tiel deprimita de iliaj agoj ke Li promesis deprimi ilin per iliaj malamikoj (vidu: Amos 2:6-16). La peko de la mondo dum la tempo de Noa ankau faris Dio malgxoja, ke li detruis la tiaman mondon (vidu: Genezo 6:6-7). Hodiau, multaj personoj estas kiel la nedankemaj Izraelidoj. Malgrau la boneco de Dio al ili, ili daurigos en ruligxado en pekoj, kiuj faras Dio malgxoji. La plejparto de tiaj homoj estas nur religiaj, ili ne estas spiritaj. Malgrau la instruoj de la Sankta Biblio por vivi juste kun Dio kaj aliaj homoj, ili preferas vivi peke. Ili ja malgxojigas Dion per siaj kondutoj. Se tiuj homoj rifuzus penti, Dio ne hezitos alporti Lian jugxon pri ili, sed Li “paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento” (2 Petro 3:9) Cxu vi estas kiel tiuj nedankemaj Izraelidoj? Cxu vi faras tion, kio malgxojigas Dion? Pentu nun antau ol estas tro malfrue. Dio ja alportos Sian flaman jugxon kontrau cxiuj kiuj faras male al Lia volo. Ne malgxojigu Dion cxijare per viaj agoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne faros tion, kio malgxojigos Dion cxijare.

Saturday, January 23, 2021

PRI AMADO KAJ PREGADXO POR MALAMIKOJ

Estimataj, PRI AMADO KAJ PREGADXO POR MALAMIKOJ "Vi auxdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu vian malamikon; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn” (Mateo 5:43-45). Jesuo Kristo diras, ke vi devas ami viajn malamikojn kaj pregxi por ili! Cxi tio eble sonas stranga, sed tio estas la evangelia vero de Jesuo Kristo. Ne ekzistas alia interpreto por gxi. Gxi estas unu el la sxajne malfacilaj instruoj de Jesuo Kristo por ordinara natura homo. Tamen por homo, kiu tute cedis sin al la gvidado de la Sankta Spirito, ne malfacilas fari gxin. Ordinara natura persono demandus: "Kiel oni povas ami kaj pregxi por siaj malamikoj?" En la Malnova Testamento kaj aliaj homaj instruoj kaj praktikoj, estas "okulon pro okulo", kaj malamo por iu ajn, kiu malamas alian homon (vidu: Eliro 21:23-25; Levidoj 24:19-21). Gxi nomigxas la legxo de reprezalio. Tamen Jesuo Kristo reinterpretis la legxon dirante, ke oni devas pruvi amon al sia malamiko farante bonon al ili. Unu el tiaj bonoj al la malamiko estas deziri bonon al la malamiko. Cxi tiu estas ordono estas instruita ankau de aliaj verkistoj de la Nova Testamento (vidu: Romanoj 12:19-21; 1 Petro 3:9). Gxi estas unu el la ecoj de Dio, kiu malgrau la malamikeco de la homoj al Li plej ofte ankorau montras Sian amon al ili kaj daure zorgas pri ili. Se Dio povas ami la homojn sendepende de tio, kion ili faras au ne faras al Li, kristano, kiu estas infano de Dio, devas simili sian Patron cxielan, amante ecx siajn malamikojn. Jesuo Kristo ne nur instruis cxi tiun principon, sed ankau montris gxin sur la kruco dum Li pregxis por homoj, kiuj krucumis Lin kaj aliajn, kiuj sxercis Lin (vidu: Luko 23:34). Stefano, kiam oni mortigis lin per sxtonoj, ankau faris similan aferon, kiam li estis mortonta (vidu: Agoj 7:60). Cxiu homo (ecx tiuj, kiuj jam mortis) havas malamikojn kaj tiujn, kiuj ne deziras al ili bonon. Kiel infano de Dio, por simili vian cxielan Patron, estas via respondeco ami cxi tiujn malamikojn kaj pregxi por ili. Lasu Dion vengxi vin kaj trakti la malamikojn lau Sia maniero. Amu viajn malamikojn kaj pregxu por tiuj, kiuj mistraktas vin. Je la servo, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco cxiam ami viajn malamikojn kaj pregxi por tiuj, kiuj mistraktas vin.

Saturday, January 9, 2021

IRADU KUN DIO FIDELE

Estimataj, IRADU KUN DIO FIDELE “Kaj Hxanohx iradis kun Dio; kaj li malaperis, cxar Dio lin prenis” (Genezo 5:24). "Per la fido Hxanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio, kaj sen fido neeble estas placxi al Li; cxar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li farigxas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente sercxas” (Hebreoj 11: 5-6). Denove mi bonvenigas vin al la Jaro 2021, jaro, kiam oni devas fidele iradi kun Dio. Kion signifas iradi kun Dio? Iradi kun Dio signifas vivi por Li, kaj esti preta por morti por, kaj en Li. Apostolo Paulo resumis cxi tion en Filipianoj 1:21, "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Cxiu, kiu irados kun Dio, devas unue kredi, ke Dio ekzistas, kaj ke Li estas cxiea kaj cxioscia. Cxi tio estas konsola kaj samtempe singardema. Gxi esats konsola cxar vi iradas kun Iu, kiu estas tie por protekti vin kaj prizorgi vin, kien ajn vi trovos vin cxi-jare. Ne mirinde, la psalmisto povus diri: “Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi [tio estas, Dio] estas kun mi...” (Psalmo 23:4). Gxi tamen estas singardema, cxar vi ne povas kasxi ion de Li, kaj “Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (Kohelet 12:14). Li estas la Unu kaj la sola Supera Estulo fidinda kaj adorata. Li estu fidele sercxata. Cxi tiu estas la sola maniero placxi al Dio kaj havi Lian favoron en la Nova Jaro (vidu: Hebreoj 11: 6). Hxanohx estis la unua homo en la Sankta Biblio kiu estis registrita iradis fidele kun Dio, kaj li multe rekompencigxis ne spertante korpan morton (vidu: Genezo 5:21-24; Hebreoj 11:5). Noa ankau iradis kun Dio en generacio, kiu malgxojigis Dion, ke Li kreis homojn. Dio favoris lin, kaj li (kune kun siaj familianoj) estis savita de la inundo, kiu detruis la tutan mondon (vidu: Genezo 6:8-9). Abraham iradis fidele kun Dio, kaj li farigxis amiko de Dio kaj patro de fido kaj patro de multaj nacioj. Jehosxafat iradis kun Dio, kaj Dio starigis sian regnon (vidu: 2 Kronikoj 17:3-5). Dum vi daurigos la vojagxon de la jaro 2021, estu preta iradi kun Dio fidele en pregxo, personaj kaj kompaniaj studoj de la Sakta Biblio kaj kunuleco kun aliaj kristanoj. Estos bone al vi. Vi prosperos en cxiuj viaj klopodoj. Vi estos establita en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la graco fidele iradi kun Dio cxi-jare 2021 por havi Lian favoron en la jaro.

Saturday, January 2, 2021

VI NE ESTOS FORLASITA CXI-JARE!

Estimataj, VI NE ESTOS FORLASITA CXI-JARE! "Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo" (Jesaja 54:7-8). Denove mi deziras al vi Bonan Novjaron (2021)! La jaro 2020 venis kaj foriris kun cxiuj siaj malavantagxoj. Gloro al Dio, ke li travivis tiun unikan jaron! Estis kvazau la jaro ne finigxus. Malgrau cxiuj probabloj, la jaro farigxis historio. Estis kvazau la Eternulo forlasis la mondon en la jaro. Tamen Li ne faris! Li ankorau montris Sian fidelecon pri la aferoj de la mondo en la jaro. COVID-19 eble detruis la tutan mondon tra la jaro kauzante sennombrajn malfacilajxojn al homoj tutmonde, tamen la Eternulo ankorau estas bona al Sia popolo. Ecx, malgrau la fakto, ke la mondo eniris la sxajne duan ondon de la tutmonda pandemio, la Eternulo ankorau estas fidela. Li ne forlasis la mondon, kaj Li ne forlasos Siajn kreojn. La Izraelidoj trovigxis en kaptiteco en Asirio kaj Babel, kvankam pro siaj pekoj. Ilin turmentis iliaj kaptantoj. Ili farigxis detruitaj. Ili estis kiel senfruktaj virinoj en siaj landoj de kaptiteco. Tamen Dio promesis, ke ili farigxos fruktodonaj denove. Li promesis, ke ili denove kantos venkokantojn. La kialo estas, ke Dio kun Sia eterna bonkoreco kompatus denove Sian popolon. Li malsxparus ilin per Sia bonkoreco. Li starigus Sian interligon de paco kun ili. Li ankau igus ilin firmigxi kaj prosperigi iliajn klopodojn (vidu: Jesaja 54:7-13). Cxi tio estas la promeso de Dio por la mondo en cxi tiu jaro 2021. COVID-19 kaj aliaj detruaj eventoj de 2020 eble detruis la mondon, kaj individuojn kaj kompaniajn korpojn. Eble sxajnis, ke Dio forlasis la mondon. Tamen la Eternulo kompatos la homojn de la mondo per Sia granda kompato kaj eterna boneco en cxi tiu jaro 2021. Li malsxparos homojn per Sia boneco. Li starigos Sian interligon de paco kun ili. Li igos ilin firmigxi kaj prosperigi iliajn klopodojn cxi-jare. Cxu vi kredas cxi tion? Vi ne estos forlasita cxi-jare. La Eternulo kompatos vin per Sia granda kompato kaj eterna boneco. Li malsxparos vin per Sia boneco. Li starigos Sian interligon de paco kun vi. Li igos vin firmigxi kaj prosperigi viajn klopodojn cxi-jare en la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi spertu la grandan kompaton kaj eternan bonkorecon de Dio cxi-jare.