Saturday, June 26, 2010

PARDONU DION!

Estimataj,
Krom la aspekto de tagaj citajxoj de mia reta servo kie mi libere uzas citajxojn de aliaj homoj, unufoje je la sep-jara-agxa servo, mi adaptas la mesagxon de alia homo por miaj semajnaj mesagxoj. Antau ne longe, mi legis iun libron titolitan "Forgive God!" (esperante: "Pardonu Dion!") verkitan de Pastoro Doktoro Fred Deegbe. Mi estis tre kortusxita per la libro, kaj per la afabla permeso de la autoro, mi decidis adapti la mesagxon de la libro en seriigitaj mesagxoj. (Cxiuj tradukitaj citajxoj estas de la libro.) Jen la unua parto de la adaptita mesagxo:
PARDONU DION!
"Kaj sxi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontrau mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?" (Rut 1:20-21).
La titolo de cxi tiu mesagxo aspektas iel blasfema. Kiel oni pardonas Dion? La norma afero estas ke oni petu por la pardono de Dio. Tamen, Dio bezonas la pardonon de multaj homoj cxar la travivoj de vivo, ecx de la travivoj de homoj en la Sankta Biblio, konfirmas ke sufero estas neevitebla. Kiam sufero okazas, oni eble kulpigas sin se oni vidus klare la ligon inter la kauzo kaj rezulto de onia ago kaj la konsekvencoj; oni eble kulpigas aliajn homojn, influojn, au la diablon; kaj oni eble kulpigas Dion pro onia sufero cxar oni kredas ke Dio estas kapabla fari cxion kaj povas haltigi ian malbonon. Se cxi tiu tria eblo okazus, tiam, oni eble estas kolera kun Dio, kaj oni devas pardoni Dion cxar "por koleri kaj ofendigxi kontrau iu, ne menciante Dion, havas spiritajn, emociajn, fizikajn kaj sociajn konsekvencojn."
La problemo de malbono kaj suferado jam igis multajn homojn malkasxe nei la ekzistecon de Dio. Tiuj kiuj ankorau kredas ke Li ekzistas malfacile kredas ke cxiupova, ama, kaj bonkora Dio permesas malbonon au suferon okazi al Siaj infanoj. Kial Li ne haltigis la malbonon? Kial Li ankorau permesas la diablon, cxefan malamikon, fari lian malbonon? Cxi tio igas multajn homojn esti koleraj kun Dio. Ili devas pardoni Dion cxar "Dio ne cxiam faras tion kion homoj volas ke Li faru nek Li faras gxin kiam ili volas ke Li faru gxin, ne menciante farante gxin kiel ili volas ke Li faru gxin."
Esti kolera, exc kun Dio, ne estas peko. Tamen, oni ne devas permesi onian koleron konduki al peko. Apostolo Paulo admonis, "Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; ankau ne donu lokon al la diablo" (Efesanoj 4:26-27). Multaj homoj estis koleraj kun Dio en la Sankta Biblio. Moseo estis kolera kun Dio kiam lia unua peto al Faraono pri la Izraelidoj misbrilis (Eliro 5:20-23). La popolo Izraela estis kolera kun Dio multfoje kvankam ili lasis sian koleron konduki ilin al peko (vidu: Nombroj 21:5). La kolero de Naomi estas klasika (Rut 1:19-21). Imagu kiel Maria kaj Marta sentis dum ili rigardis sian amatan fraton, Lazaron, suferigita de malsano gxis morto ecx post kiam ili sendis al Jesuo por veni kaj resanigi lin (Johano 11). Ambau ili preskau diris la samajn vortojn kiam Jesuo finfine venis post kiam Lazaro jam estis entombigita dum kvar tagoj (kp. Johano 11:21, 32).
Nu, ni scias la finon de cxiu el la okazoj menciitaj supre. Kiel vi ankau estas kolera kun Dio? Cxi tio estos la temo de la dua parto de cxi tiu adaptita mesagxo venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi komprenus la anglan, vi povas sendi vian reagojn rekte al P-ro D-ro Fred Deegbe per lia retadreso fdeegbe@gmail.com. D-ro Deegbe estas edukita konsilanto kaj ordinita pastoro de la konfesio de la ganaaj baptistoj. (Li ne komprenas Esperanton!) Dio benu vin!

Saturday, June 19, 2010

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

Estimataj,

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

"Kaj la Eternulo, kiu mem iros antau vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon" (Readmono 31:8).

"...cxar [Dio] mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).

Mia dujara filino la alian tagon diris iun deklaron kiu estas instigo por mi. Ni matenmangxis tiun dimancxmatenon preparante nin por diservo. Dum mia edzino eltrovis ke nia filino estas malrapida mangxante sian mangxajxon, sxi sxerce diris ke ni forlasos sxin hejme se sxi ne mangxus rapide. Sxi jxus diris memfide kaj emfaze, "Mia pacxjo ne forlasos min!"

Ni priridis la aferon, sed, sxia fido al mi estis pensiga afero por mi tra la tago. Cxu mi havas tian fidon al mia cxiela Patro? Cxu mi povas diri kun certo ke Li ne forlasos min ecx dum sxajnas ke cxiu kaj cxio estas kontrau mi?

La psalmisto en Psalmo 77 alfrontis malfacilan situacion kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin. Li demandis ses demandojn por aserti la cxeeston de Dio kun li (versoj 7-9). Li konkludis je sia penso, "Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo. Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj" (Psalmo 77:10-14). La psalmisto sciis ke la Eternulo estas tie por li cxiam kaj ke li jxus devas memori la bonecon de Dio kaj fidi al Li. Ne mirinde, li diris aliloke, "Cxar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos" (Psalmo 94:14).

La Eternulo ne forlasos vin ecx kiam aliuloj forlasos vin kaj vi trapasos la plej malkvietan tempon. Jes, mi memfide diros, "Mia cxiela Pacxjo ne forlasos mi!"

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS

Dum ni celebras la Tagon de la Patroj, cxi tiun mesagxon mi dedicxas omage al cxiuj bonaj, amantaj, zorgantaj kaj modelaj patroj tra la mondo.

Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 19-a de junio, 2005.