Saturday, June 24, 2017

CXU VI ESTAS KOLPORTANTO DE LA VORTO DE DIO?

Estimataj, CXU VI ESTAS KOLPORTANTO DE LA VORTO DE DIO? "Cxar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antau Dio ni parolas en Kristo" (2 Korintanoj 2:17). "Cxar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, lau siaj deziroj" (2 Timoteo 4:3). Multigxo de pregxejoj, diservoj kaj "servantoj" de Dio estas tiel ofta ke estas malfacile scii la autentikajn pregxejojn kaj tiujn kiuj estas reale vokitaj de Dio esti Siaj mesagxistoj. Multaj tiel nomataj servantoj de la evangelio nuntempe kolportas la vorton de Dio pro mempligrandigo. Ili ne havas la kreskon de la regno de Dio surtere kiel sian celon, sed ilia celo estas kiel la prediko de la evangelio igxas gajno por ili finance kaj materiale. Kelkaj faras tiel nescie dum kelkaj faras tiel intence. Cxi tiu tendenco jam igas multajn nekredantojn ne konsideri ion ajn bona en la vorto de Dio kaj la autentikaj servantoj de Dio. Interese, tiaj falsaj servantoj de Dio kiuj kolportis la vorton de Dio por persona gajno abundis dum la epoko de Apostolo Paulo. Cxi tiuj falsaj servantoj estis aluditaj je multaj lokoj en la Sankta Biblio kiel "falsaj profetoj" au "falsaj instruistoj" (vidu: Mateo 7: 15; 24:11, 24; 2 Korintanoj 11:13; 2 Petro 2:1; 1 Johano 4:1). Ili koruptis kaj falsis la vorton de Dio por egoismaj celoj. Iu komentanto de la Sankta Biblio priskribis la situacion jene: "...komercigante gxin; ili kolportis la vorton de Dio, faris gajnon de gxi, sercxis nur sian mondan intereson kaj avantangon je gxi, kaj tiel miksis gxin per sia propra filozofio, por plezurigi la karnajn orelojn kaj korojn de homo; ili kunmiksis la legxon kaj Evangelion, gracon kaj faron, je la negocado de savo; kiel kolportistoj faras, ili miksas bonajn kaj malbonajn varojn kune, kaj poste kolportas ilin kiel bonajn varojn; au kiel vinkomercistoj, kiuj miksas vinon kun akvo, kaj vendas gxin kiel puran vinon." Cxi tio estas defio al cxiuj servantoj de la evangelio: cxu vi estas kolportanto de la vorto de Dio, au gxia predikanto? Kial vi predikas la vorton de Dio? Cxu vi kolportas gxin pro persona gajno au pro la kresko de la regno de Dio surtere? Cxu vi povas diri kiel Paulo, "...sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antau Dio ni parolas en Kristo"? Audu Paulon denove: "...ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antau Dio" (2 Korintanoj 4:2). Gxi ankau estas defio al la audantoj de la vorto de Dio: kion vi volas audi de la servantoj de Dio? Cxu vi reale volas ke ili prediku la nediluitan vorton de Dio au tion kio taugos por vi? Ne permesu ke la profetajxo de 2 Timoteo 4:3 estu plenumita je via vivo. Ne kuragxigu kolportadon de la vorto de Dio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne kuragxigu kolportadon de la vorto de Dio nek estu gxia kolportanto.

Saturday, June 17, 2017

KIOJN PREPAROJN VI FARAS POR VIAJ INFANOJ?

Estimataj, KIOJN PREPAROJN VI FARAS POR VIAJ INFANOJ? "Kaj David diris: Mia filo Salomono estas juna kaj neforta, kaj la domo, kiun oni devas konstrui por la Eternulo, devas esti granda, por ke Lia nomo kaj gloro estu konata en cxiuj landoj. Tial mi preparados por li. Kaj David multe preparis antau sia morto" (1 Kronikoj 22:5). Regxo Davido estis unu el tiaj bonaj patroj en la Sankta Biblio kiu faris adekvatajn preparojn por sia filo, Salomono, sukcesi kie li (Davido) ne povis, precipe en la konstruado de tauga templo por la Eternulo. Jen viro, kiun Dio favoris kaj al kiu Dio donis sukceson en cxiuj liaj klopodoj. Forgesita filo kiu estis elektita super liaj pli agxaj fratoj kaj esti oleita farigxi la regxo de Izrael, li estis protektita de cxiuj liaj malamikoj kaj esti starigita kiel la plej granda regxo en Israelo. En aprezo, li decidis konstrui templon por Dio, sed Dio ne lasis lin fari tion. Li emfaze diris ke lia filo finos tiun taskon. Davido ne sentis jxaluza de sia filo. Li prefere faris adekvatajn provizojn por la konstruado (vidu: 1 Kronikoj 22:28). Estas tutmonde akceptita normo ke gepatroj (speciale patroj) devus servi siajn infanojn. Apostolo Paulo deklaris, "Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto" (1 Timoteo 5:8). Multaj respondecaj patroj (kaj patrinoj) faras tiojn fidele. Ili faras cxion ajn por certigi ke siaj infanoj sukcesos je vivo ecx pli ol si, la gepatroj. Tamen, estas iuj nerespondecaj patroj (kaj kelkfoje patrinoj) kiu ne zorgas pri la nuna bonfarto de siaj infanoj ne menciante pri la estonta sukceso de la infanoj. Lau tiaj nerespondecaj patroj (kaj kelkfoje patrinoj), ne gravas cxu ili uzas cxiun sxancon al sia dispono sen pensi pri tio kio okazos al siaj infanoj en estonteco. Regxo Hxizkija estis klasika ekzemplo de nerespondeca patro kiu ne zorgas pri la estonteco de siaj infanoj. Li elmontris trezorojn kaj brilegon de sia regno al kelkaj senditoj kiuj venis de fremda lando. Dio per Sia profeto denuncis tiun agon kaj antaudiris ke la regxo de tiu fremda lando venos iun tagon por forporti cxiujn trezorojn kaj la popolon de regno de HXizkija kaj ankau fari kelkajn el liaj posteuloj por esti sklavoj en la palaco de la regxo de tiu eksterlanda lando. Surprize, Hxizkija estis kontenta kun cxi tiu profetajxo, cxar li pensis, ke estus paco kaj sekuro en sia vivdauro. Jen la persono, kiu pregxis fervore kontrau la profetajxo, ke li mortu (vidu: 2 Regxoj 20:1-3; Jesaja 38:1-3). Li akceptis tiun postan profetajxon cxar gxi ne estis pri li rekte. Tio estas, li ne zorgis pri tio kio okazus al la venonta generacio! Bedaurinde, li naskigis unu el la plej malbonaj regxoj en Judujo (Jeremia 15:4). Kiel vi preparas por la estonteco de viaj infanoj? Cxu vi zorgas pri ilia estonta sukceso? Zorgema kaj respondeca patro ne endangxerigas la estontecon de siaj infanoj (kiel Hxizkija), sed li faros cxion je sia dispono (kiel Davido) por certigi pli bonan estontecon por ili. Kiujn preparojn vi faras por viaj infanoj? Felicxan tagon de la patro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos esti zorgema patro (au patrino) kiu faros cxion je via dispono por certigi pli bonan estontecon por viaj infanoj.

Sunday, June 11, 2017

RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO

Estimataj, RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 19:25). La viro Ijob estis viro de honesteco pri kiu Dio povis fanfaroni ecx antau la Diablo. Kun la  permeso de Dio, li alfrontis multajn suferojn de la Diablo. Lia edzino konsilis lin malbeni  Dion por ke li mortu. Liaj amikoj ne helpis lin je lia sufero dum ili kulpigis lin pro la  sufero. Malgrau tio, Ijob ne permesis ke sia problemo superu sian kredon je Dio.  Li estis futureca. Li povis rigardi preter sia problemo. Li kredis je sia Dio kaj  atestis ke Li baldau savos lin el el cxiuj katastrofoj kiuj frontis al li. Dio ja savis lin kaj redonis al li cxiujn ajxojn kiujn li perdis. Multaj homoj permesas iliajn problemojn superi ilian kredon je Dio. Ili estas tiel subpremataj de la problemoj ke ili ne povas rigardi preter la problemoj.  Multaj ecx perdis esperon pro la problemoj kaj atendas la malbonajxon. Tamen, kiel Ijob, ni  ne devas perdi esperon. Ni devas prefere rigardi preter niaj problemoj kaj rigardi  al Jesuo, kiu estas la autoro kaj perfektiganto de la fido. Li ne perdis esperon, sed  suferis la krucon (vidu: Hebreoj 12:2). Kio estas la problemo kiun vi havas nuntempe? Cxu vi estas tiel subpremata de  la problemo ke vi forgesas vian cxiopovan Dion? Cxu vi estas perdonta esperon pro viaj  problemoj? Ne perdu esperon! Rigardu preter via problemo! Via Liberigonto ankorau vivas! Li  estos kun vi. Vi venkos la problemon, kaj homoj gxojos kun vi je la nomo de Jesuo Kristo.  Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Puntko: Pregxu ke vi povu rigardi preter via problemo al Dio kiu estas pli granda ol la problemo. 

Saturday, June 3, 2017

RESTU ENFOKUSIGITA!

Estimataj, RESTU ENFOKUSIGITA! "Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" (Mateo 14:28-30). La discxiploj de Jesuo Kristo estis en sxipeto turmentata de la ondoj. Jesuo devis interrompi Sian tempon de pregxo por savi la situacion. Estante cxiopova Dio, Li iris sur la maro! La discxiploj maltrankviligxis vidi iun iradi sur la maro, tial, ili pensis ke tiu persono devas esti fantomo. Ili ekkriis pro timo. Tamen, Jesuo Kristo malkasxis Sian identecon kaj malinstigis ilin de la timo. Simon Petro volis esti certa, kaj ecx volis fari tion kion Jesuo faris – iri sur la maro. Jesuo invitis lin. Petro malsupreniris el la sxipeto kaj ekiris sur la maro. Dum li iris al Jesuo, li perdis la fokuson kaj memoris ke li estas sur la sxtorma maro. Tuj, li eksubakvigxis. Dank'al Dio ke li pentis kaj enfokusigxis al Jesuo denove. Li kriis por helpo, kaj Jesuo helpis lin. Sendube, ni estas je la sxtorma maro de vivo. La ondoj de vivo turmentas nin cxiutage. La bonajxo estas ke la Eternulo ne estas indiferenta al niaj situacioj. Li jam venis al nia savo kaj etendis al ni la vokon de helpo de cxi tiuj sxtormoj. En Mateo 11:28-30, Li diris, "Venu al mi cxiuj, kiuj estas laborantaj kaj sxargxitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu cxe mi, cxar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Cxar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza." Kelkaj homoj jam cedis al la voko dum multaj homoj ne cedas. Tamen, kiel Simon Petro, multaj el tiuj homoj kiuj jam cedis al la voko jam perdis la fokuson al Jesuo. Ili nuntempe enfokusigas la sxtormojn de vivo. Ne mirinde, ili eksubakvigxas je la maro de vivo. Cxu vi jam venis al la sava scio de Jesuo Kristo? Cxu vi jam cedis al Lia voko por veni al Li? Se jes, gratulon! Se ne, bonvolu veni hodiau! Tamen, por gxui Lian trankvilecon je la sxtormo de vivo kaj ecx iri preter gxi sen eksubakvigxo, vi devas resti enfokusigita al Jesuo Kristo. Ne gravas la situacio, Li estas pli ol kapabla savi vin el via sxtormo de la vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke nenio povu distri vin for enfokusi al Jesuo je la sxtormo de vivo.