Saturday, November 29, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2)

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON! (Parto 2) "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalm 103:1-2). Cxi tio estas la daurigo de la studo pri Psalmoj 103 kaj 104 komencita pasintsemajne. Ni konsideris tiun kiu Dio estas precipe en Lia grandeco montrita je Lia kreitaro kiu igis la psalmiston ekkrii al sia animo beni au laudi la Eternulon. En la dua parto de la studo, ni konsideros tion, kion Dio faris, faras, kaj ankorau faros por ni kiu igas Lin meriti niajn adoron, laudojn kaj dankon. La psamisto konsilis sian animon ne forgesi cxiujn bonfarojn de Dio. Kio estas cxi tiuj bonfaroj? Li listigis ilin en Psalmo 103: la Eternulo pardonas cxiujn liajn pekojn (verso 3a); la Eternulo sanigas cxiujn liajn malsanojn (verso 3b); la Eternulo savas lian vivon de detruo (verso 4a); la Eternulo kronas lin per boneco kaj favorkoreco (versoj 4b, 8, 11, 13, 17); kaj la Eternulo kontentigas liajn dezirojn per bonajxoj (verso 5). La psalmisto deklaris ke la Eternulo faris cxiujn tiujn aferojn al lia animo, tial, la ekkrio al lia animo beni Dion. Li plue deklaris aliajn aferojn kiujn la Eternulo jam faris al li aldone al aliaj homoj: la Eternulo estas justa al la prematoj (verso 6); la Eternulo forkondukis la Israelidojn el la sklaveco per Moseo (verso 7); la Eternulo estas kompatema kaj longetolerema (versoj 8-10); kaj je Lia favorkoreco kaj amo, Li korfavoras nin kiel infanojn (versoj 10-14). Deklarante la bonecon (au bonfarojn) de Dio, la psalmisto petegis la angxelojn kaj cxiujn cxielajxojn aligxi al li benante la Eternulon. Li ecx petegis vin kaj min, Liajn faritajxojn ankau beni la Eternulon. Sendube, vi ankau havas multajn aferojn pri kiuj vi laudu la Eternulon. Pripensu tiujn aferojn. Ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn. Listigu ilin kaj laudu la Eternulon. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 22, 2014

BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON

Estimataj, BENU, HO MIA ANIMO, LA ETERNULON "Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda,De majesto kaj beleco Vi estas vestita." (Psalmo 104:1). La libro de Psalmaro estas plene da laudoj de, kaj pregxoj al Dio. Psalmoj 103 kaj 104 estas distingitaj de aliaj psalmoj pro ilia priskribo de tiu kiu Dio estas kaj tio kion Li faras por ni kiu igas Lin meriti niajn adoradon, laudadojn kaj dankadon. Ni konsideru unue tiun kiu Dio estas en Psalmo 104 antau ol ni revenos al Psalmo 103 por malkovri tion kion Li faras por ni kio igis la psalmiston diri al sia animo "kaj [sia] tuta internajxo" beni au laudi la Eternulon. Li komencis per la grandeco de Dio. La grandeco de Dio estas montrita je Lia kreitaro: Li sternas la cxielon kiel tapisxon (verso 2b); Li fondis la teron sur gxia nesxanceligxaj fundamentoj (verso 5) kaj kovras la abismon (verso 6); Li arangxas la direkton de akvo (versoj 6b-9); Li kontentigas la teron kaj la aliajn kreitojn per Sia faro (versoj 10-13); Li provizas logxejon por Siaj Kreitoj (versoj 16-18); kaj Li arangxas la sezonojn, tagojn kaj jarojn per la suno kaj luno (versoj 19-23). La psalmisto dauxrigas priskribi kiel Dio faris Sian kreitaron en sagxo, kaj cxiuj cxi tiuj kreitoj atendas de Dio por subtenado (versoj 24-29). Konsiderante cxi tiojn, la psalmisto konkludas ke la gloro de Dio estos por eterne kaj ke li respondos al la grandeco de Dio kantante al Li je la dauro de sia vivo kaj ke li trovos placxon je la medito pri gxi. La impliko de cxi tiu psalmo estas ke ni devas laudi Dion pro tiu kiu Li estas kiel Li montras gxin je Lia kreitaro. Benu, ho mia animo, la Eternulon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Venontsemajne, ni konsideros la alian aspekton kial nia animo devas beni la Eternulon. Gxis, Dio benu vin!

Saturday, November 15, 2014

ESTAS PLI BONA ESTONTO

Estimataj, ESTAS PLI BONA ESTONTO "La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li gxojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li gxoje triumfos pri vi. La sentaugulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili" (Cefanja 3:17-18). "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). La malbonoj de la mondo precipe la sxajnaj venkoj de la teroristoj antau ne longe igis kelkajn konkludi ke cxi tiu mondo ne plu povas esti pli bona loko. Lau tiaj homoj, aferoj farigxos plue pli malbonaj. La malvirtuloj prosperos dum la virtuloj kaj la senkulpuloj dauxrigos suferi pro nenecesaj doloroj. Cxi tiu mondo eble farigxos plue pli malbona cxiutage pro sia ribelemo kontraux Dio. Dio eble permesas ke la malvirto venku virtecon portempe. Tamen, estas pli bona estonto. La popolo Juda je la tempo de profeto Cefanja estis en simila situacio. Gxiaj estroj forkondukis gxin el Dio kaj Dio permesis ke ili alfrontu nedireblajn suferojn de aliaj landoj. Tamen, Dio sendis mesagxon de espero al gxi per profeto Cefanja - estas pli bona estonto! (Cefanja 3). Cxi tiu mesagxo venis post kiam Dio deklaris jugxojn sur la landoj kiuj turmentis ilin. Kion vi trapasas persone? Cxu sxajnas kvazau la malvirtuloj venkas vin? Cxu sxajnas kvazau Dio ne batalas por vi? Estas pli bona estonto por vi! Li batalos por vi. Li forigos cxiujn tiujn afliktojn. Vidu tion kion Dio promesis al la popolo Juda, "Jen Mi faros finon en tiu tempo al cxiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en cxiuj landoj, kie oni malestimis ilin. En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; cxar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter cxiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antau viaj okuloj" (Cefanja 3:19-20). Estas ja pli bona estonto! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 8, 2014

KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO?

Estimataj, KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO? "Kaj [Jesuo] diris al ili: Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio" (Luko 20:25). Ni estis en klaso de dimancxa lernejo antau nelonge kiam iu partoprenanto private rakontis al mi, ke ni povas peki foje cxar Jesuo Kristo diris, ke ni donu al Cezaro la proprajxon de Cezaro. Li plu diris, ke doni al Dio la proprajxon de Dio kiam ni atingos pregxejon por adorservi Lin. Mi tuj neis lian opinion kaj klarigis, ke Jesuo ne parolas pri peko en tiu verso, sed cxefe pri nia civitana respondeco al la registaro kaj la socio. Li malvolonte kapjesis en interkonsento. Tiu erara aludo al la proprajxo de Cezaro faris min pensi pli pri kio vere estas la proprajxo de Cezaro kaj kio estas vere la proprajxo de Dio. Se oni zorge rigardus la verson (kaj aliajn paralelajn versojn: Mateo 22:15-22; Marko 12:13-17), oni havas plian komprenon pri cxi tio. La Fariseoj kaj la Herodanoj koluziis kune kaj sendis kelkajn el siaj discxiploj al Jesuo, por kapti Lin. Ili demandis, "Cxu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, au ne" (Luko 20:22). Se Jesuo aprobis pagi tributon al Cezaro, li ofendas la judojn, kaj tio povus senkreditigi Lian oficon inter ili. Se Li malaprobis pagi tributon al Cezaro, por la religiaj gvidantoj estus facile havi pruvon por akuzi Lin antaux la regantaj Romaj potencoj. Tamen, estante cxioscia, Li sciis iliajn petolajxojn. Do, Li petis ke ili donu al Li al Li moneron. Post kiam estis provizita la monero, Li demandis pri la bildo sur la monero. Ili informis Lin, ke la bildo estis tiu de Cezaro. Li tiel rakontis al ili doni al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio, la proprajxon de Dio. La monero kaj aliaj materialoj uzataj kiel monvaloroj havas la bildojn de cxi tiu mondo kaj gxiaj gvidantoj, kaj ili apartenas al cxi tiu mondo kaj la regantoj de cxi tiu mondo. Ili devus esti redonita al la mondo. Aliaj aferoj inkludante regulojn kaj regularojn kreitajn de la mondo devus esti strikte aligxintaj al gxi se ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio (vidu: Agoj 4:19; 5:29). Tamen, homoj kiuj uzas la monon estas kreitaj lau la bildo de Dio kaj apartenas al Dio. Do, ili donu siajn vivojn kiuj portas la bildon de Dio al Dio. Apostolo Paulo metis gxin tiamaniere: "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo" (Romanoj 12:1). Se oni povas doni sian vivon plene al Dio, ne estus malfacile doni al la mondo kaj gxiaj gvidantoj, kio apartenas al ili, kaj ecx uzi tion, kio apartenas al la mondo, por glori Dion. La persono kiu donis sianvivon plene al Dio trovas malfacile malobservi la regulojn kaj legxojn de la mondo (kiam ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio), kaj li volonte obeas la regulojn kaj legxojn de Dio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos doni vian vivon plene al Dio kaj kiel vi donos al la mondo kio apartenas al gxi vi povos tion fari kaj uzi gxin por Lia gloro.

Tuesday, November 4, 2014

SERVU DION EN GAJECO

Estimataj, SERVU DION EN GAJECO "Pro tio, ke vi ne servis al la Eternulo, via Dio, en gajeco kaj kun gxoja koro, kiam vi cxion havis abunde..." (Readnomoj 28:47). La unuaj dekkvar versoj de Readmono cxapitro 28 estas bone konataj de multaj personoj pro la promesoj de Dio, kiuj estas tie. Kontraue, malmultaj homoj volos studi la ceterajn kvindek kvar versojn en la cxapitro pro malbenoj en tiuj lastaj versoj. Tamen, tiuj versoj plenaj de malbenoj estas avertoj por cxiu kiu ne volas ke tiuj malbenoj estu lia/sxia parto. Okulfrape, la cxefa kialo por la malbenoj en tiuj versoj estas malobeo al Dio, sed estas aliaj kialoj por tiuj malbenoj kiel Moseo avertis la Izraelidojn. Unu el tiaj kialoj estas ne servi Dion en gajeco kaj kun gxojo de koro pro la abundo de Lia boneco. Se Dio povas esti bona al ni multmaniere, tiam ni devas dankestimi Lin servi al Li gxoje ecx se Li ne faras, au ne faris, kion ni volas ke Li faru por ni. La konsekvenco de ne servi al Li kun gxojo estas servuteco al niaj malamikoj. Anstatau promocio, degradado estus la parto de cxiu kiu rifuzas servi al Dio gxoje. Alivorte, cxiu kiu ne dankestimas Dion eble ne gxuos pli de la boneco de Dio, sed certe estos sub la malbeno de Dio. La popolo de la Izraelidoj, kiuj eliris el Egiptujo estas bona ekzemplo de tio. Ili murmuris kontrau Dio en multaj okazoj, kaj cxiuj el ili (krom Kaleb kaj Josuo) ne povis eniri en la Promesitan Landon (vidu: Nombroj 14:26-35). Cxi tiu jaro aliras al la fino. Meditu pri via vivo cxijare. Cxu vi dankestimi Dion? Cxu vi servas al Li kun gxojo, au vi estas plena de rankoroj kontrau Li pro tio kion Li ne faris al vi? Ne kauzu malbenojn de Dio en vi. Danku al Li kaj servu al Li kun gxojo, kaj Li montros Sin en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).