Saturday, January 21, 2023

NE FIDU AMIKON

Estimataj, NE FIDU AMIKON "Gardu vin unu kontrau alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado" (Jeremia 9:4-5). La vivo de tipa Judo je la tempo de Jeremia estis tiel degenerinta kaj koruptita ke estas malfacile fidi alian samjudon. Cxiu faris tion kio sxajnis gxuste cxe li. La politikaj estroj jam forlasis la vivantan Dion por senvaloraj dioj. Ecx la religiaj estroj ne estas fidindaj cxar ili miskondukis la popolon per falsaj profetajxoj. Jesaja montris cxi tiun malhonestan situacion tiele, "Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). La situacio igis Jeremian averti la popolon gardi sin kontrau siaj amikoj kaj ne fidi iun ajn fraton (Jeremia 9:4-5). Profeto Mihxa, kiu vivis antau profeto Jeremia, ankau havis similan averton. Audu lin, "Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontrau tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontrau sia patrino, bofilino kontrau sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj" (Mihxa 7:5-6). Cxu cxi tiuj avertoj estas rilataj al ni nuntempe kiel gxi estis al la popolo juda? Cxu honesteco, vero kaj justeco ne estas forsenditaj al forgeseco? Cxu ni povas fidi niajn amikojn, proksimulojn, kunlaborantojn, gefratojn, kaj ecx niajn edz(in)ojn? Cxu miaj amikoj, proksimuloj, kunlaborantoj, gefratoj, kaj ecx mia edzino povas fidi min? Cxi tiuj estas pensigaj demandoj je nia nuntempa socio kiu estas degenerinta morale per iaj abomenajxoj nome de civilizacio, raciigo, kaj liberaleco. Tamen, iu "amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24). Cxi tiu Amiko povas esti fidita cxiutempe ecx dum aliaj trompas vian esperon. La amiko estas Jesuo Kristo (vidu: Johano 15:13-15). Dum estas mafacile au singarde fidi iun amikon, fidu tute al Jesuo Kristo. Vi neniam bedauros ke vi faris tiele. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi estu fidinda al viaj amikoj.

Sunday, January 15, 2023

LA PLEJ GRAVA AFERO

Estimataj, LA PLEJ GRAVA AFERO "Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio" (Johano 3:3). La historio de Nikodemo ne estas nova. Lia privata vizito al Jesuo Kristo nokte malkasxis multajn verajxojn al ni nuntempe. Unu el tiuj verajxoj estas la afero de renaskiteco. Nikodemo venis al Jesuo por lauxdagnoski Lin pro Liaj instruoj kaj mirakloj kaj eble por konigi sin kiel unu el Liaj kasxadmirantoj. Sed Jesuo Kristo honestdire repondis al li, ke homo devas esti denove naskita por vidi la regnon de Dio. Li devas esti ne nur adorlauxdanto. Kial Jesuo donis al li tian respondon? Nikodemo estis Fariseo - unu el tiuj kiuj "apartigis" sin al legxa sinjusteco. En tiutempa Palestino [Judujo] ili estis religia kaj politika partio, kiu zorgis pri lauvorta interpretado kaj priobeado de la legxo koncerne cxiujn aferojn. Li estis ankaux membro de la Juda plej alta regkonsilantaro. Jesuo sxajne diris al li ke la havo de nova nasko donos al li gxustan rangon cxe Dio, ne en la sxtato. Kio estas cxi tiu "nova nasko" aux renaskiteco? Gxi ne estas "el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:13). Gxi ankaux estas "ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta (1 Petro 1:23). Kiel povas cxi tio okazigxi? Per kredo je Jesuo Kristo kiel la Savinto kaj Sinjoro de la Universo (vidu cxe Johano 1:12; 3:16). Cxi tio estas la plej grava afero. Cxu cxi tio okazis en via vivo? Ne temas pri via religieco, sinjusteco, dankakoraj faroj kaj servoj al Dio. Ne gravas kiom alte vi rangas en la socio, "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj" (Johano 3:7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi transdonos vian tutan vivon al Jesuo Kristo kaj renaskigxos en Li (se vi ne faris tion).

Saturday, January 7, 2023

MIA JARO DE SOLIDIGITA BONECO DE DIO

Estimataj, MIA JARO DE SOLIDIGITA BONECO DE DIO “Nur bono kaj favoro [de Dio] sekvos min En la dauro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne” (Psalm 23:6). La jaro 2022 estis ja bonega jaro por mi. La Eternulo montris Sian bonecon kaj fidelecon super mia vivo en rimarkindaj manieroj. Komence de la jaro, mi listigis tri specifajn pregxajn petojn, kiujn mi volis, ke Dio prizorgu kaj manifestigu en mia vivo antau la fino de la jaro. La Eternulo ne nur donis cxi tiujn petojn antau la fino de la jaro, Li ankau donis al mi kromajn gratifikojn de Sia boneco, kiuj igis homojn gxoji kun mi en multaj okazoj dum la jaro. La Eternulo estis ja bona kaj fidela al mi en la jaro 2022. Mi redonas al Li la tutan gloron! Kiam mi estis enironta la jaron 2023, la Eternulo diris al mi, ke la Novjaro estos por mi la Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio. Mi rapide enklavigis gxin, adaptis gxin al mi pregxante, ke en cxi tiu jaro 2023, Dio solidigu la bonon, kiun Li faris por mi en la jaro 2022. Mi ankau faras gxin mia cxefa pregxo por homoj en la Novjaro. Mi diras denove, ke cxi tiu jaro 2023 estos la Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio por vi en la nomo de Jesuo. Amen. La Eternulo estas ja bona! La psalmisto deklaris, “Cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, kaj de generacio al generacio dauras Lia fideleco” (Psalm 100:5). En alia loko, li profetis, “Nur bono kaj favoro [de Dio] sekvos min En la dauro de mia tuta vivo; kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne” (Psalm 23:6). Mi kredas cxi tiujn du deklarojn. Ili manifestigxis en mia vivo, kaj mi certas, ke ili daure manifestigxos en mia vivo. Tamen cxi tiuj boneco kaj fideleco de Dio ne estas automataj. Profeto Jesaja avertis: “Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi mangxos la bonaĵon de la tero” (Jesaja 1:19). Por gxui la bonon kaj fidelecon de Dio, oni devas esti obeema al Dio. Cxi tio estas ripetita en multaj lokoj en la Sankta Biblio. Kiom Dio amis la Izraelidojn, Li avertis ilin aparte, ke se ili gxuus Lian bonon, ili devas diligente obei Lin, kaj se ili ne obeos, ili suferus pro tio. Kiam la Izraelidoj obeis Dion, ili gxuis Lin. Kiam ajn ili malobeis, ili ne gxuis la bonon de Dio. Tiu himnoverkisto diris: "Fidu kaj obeu, cxar ne ekzistas alia maniero/Esti felicxa kun Jesuo, sed fidi kaj obei." La Eternulo estas preta plisolidigi Sian bonecon kaj fidelecon dum via vivo cxi-jare. Cxu vi volas gxui cxi tiun solidigitan bonon? Estu preta obei Dion tutkore cxi-jare. Ne indulgu vin en pekoj kaj konscia malobeo al la vortoj de Dio kaj la volo de Dio por via vivo. 2023, Mia Jaro de Solidigita Boneco kaj Cxiam Fideleco de Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxpunkto: Eternulo, donu al mi la gracon obei Vin tutkore por gxui Vian solidigitan bonecon cxi-jare.