Monday, November 28, 2016

Spiritual Digest for the Day 29Nov2016

BIBLE VERSE FOR THE DAY “When you give a feast, invite the poor, the maimed, the lame, the blind. And you will be blessed, because they cannot repay you; for you shall be repaid at the resurrection of the just” (Luke 14:13-14 NKJV). ****************** QUOTE FOR THE DAY The test of our progress is not whether we add more to the abundance of those who have much. It is whether we provide enough for those who have little. - Franklin D. Roosevelt ******************** PRAYER/ACTION FOR THE DAY Pray that you will consciously add value to the lives of the less privileged around you by your actions.

Sunday, November 27, 2016

Spiritual Digest for the Day 28Nov2016

BIBLE VERSE FOR THE DAY "He who conceals his sins does not prosper, but whoever confesses and renounces them finds mercy" (Proverbs 28:13 NIV). ****************** QUOTE FOR THE DAY Confessing our sins to God and forsaking them brings a sense of freedom to our souls and the awareness that we have nothing to hide. - David McCasland ******************** PRAYER/ACTION FOR THE DAY Pray that you will not conceal your sins but confess them to be able to have God’s mercy.

Saturday, November 26, 2016

LA DIO DE CXIA KONSOLO

Estimataj, LA DIO DE CXIA KONSOLO "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Je la prezenta parto de sia dua konata letero al la Korintanoj, Apostolo Paulo donis kelkajn atribuojn de Dio kiuj estas konsiderindaj. Paulo laudis au benis Dion kiu estas la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la solenaskita Filo, ne naskita de homa penso, sed per dia arangxo kiu superas homan komprenon. Cxi tiu Dio estas la Patro de kompatoj, la Fonto el kiu cxiuj kompatoj fluas. Lia kompato estas eterna, kaj Li estas preta doni el cxi tiu kompato al iu ajn kiu venis al Li. Li ankau estas la Dio de cxia konsolo, la ununura kiu povas konsoli homojn kiuj estas en mizero. Li faris cxi tiun promeson al la popolo de Jerusalem: "Cxar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauta kantado" (Jesaja 51:3). Paulo rememoris kiel cxi tiu Dio konsolis lin kaj liajn kunulojn je iliaj afliktoj. Tamen, la konsolo kiun ili ricevis de Dio estis por iu celo: por ke ili povu konsoli aliajn kiuj estis en aflikto. Dio abunde donas Sian konsolon al Sia popolo por ke ili ankau povos esti cxeneroj de Lia konsolo al aliaj homoj. Cxu vi estas en ia ajn malfelicxo? Alvoku Dion de cxia konsolo. Li konsolos vin. Li kompatos vin, kaj vi kantos kantojn de laudo kaj dankoj al Li. Plue, kiu scias, Li eble preparas vin esti cxenero de Sia konsolo al aliaj homoj. Li ja estas la Dio de cxia konsolo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu konsoli aliajn el la travivajxo de konsolo kiun vi ricevis de Dio.

Saturday, November 19, 2016

GRANDA ESTAS MIA DIO!

Estimataj, GRANDA ESTAS MIA DIO! “Grandaj estas la faroj de la Eternulo, sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas. Bela kaj majesta estas Lia verko, kaj Lia justeco restas eterne” (Psalmo 111:2-3). Oni ne povas troe emfazi la grandecon de nia Dio, precipe la grandecon de Liaj faroj. Mi ne scias pri iu ajn alia persono, sed Dio jam montras Sian grandecon en mia vivo kaj mia familio. Ekde la komenco de mia vivo gxis nun, mi povas travivi la grandecon de Dio. Dum cxi tiu jaro kuras al fino, mi retrorigardas kaj vidas, kiel granda Dio estas en mia vivo. Malgrau cxiu prognozo, Dio estas granda en mia vivo. Li faris tiele por MI. Mi ne scias cxion. Mi altigos la Eternulon Dion tutkore inter la vivantoj. Granda estas mia Dio! Mi daure proklamas Lian grandecon. Mi daure laudos Li por kiu Li estas kaj dankos al Li pro tio kion Li faras en mia vivo. La grandeco de Dio estas la antauenpuƝo de Psalmo 111. La psalmisto deklaris ke li gloras la Eternulon per sia koro inter la piuloj kiuj placxas je Dio. Li listigis la glorajn kaj majestajn farojn de Dio jene: Dio provizas mangxajxon por tiuj kiuj timas Lin; Li memoras Sian interligon eterne; Li montras al Sia popolo la potencon de Siaj faroj donante al ili la heredon de gentoj; Li provizis elacxeton por Sia popolo; kaj Li arangxis Sian interligon eterne. Pro tio, la faroj de Liaj manoj estas faritaj en fideleco kaj pieco kaj ili staras eterne. Cxu vi ankau pensis pri la grandeco de Dio en via vivo? Cxu vi pensis pri cxio kion Li jam faris por vi cxi-jare? Cxu Li ne montris Sian grandecon en via vivo? Cxu vi listigas tion, kion Li jam faris, kaj ankorau faras, en via vivo? Dio ja estas granda kaj grandaj estas Liaj faroj! Kiel la psalmisto, ni devas ankau agnoski Lian grandecon en niaj vivoj adorante Lin pro Tiu kiu Li estas kaj dankante Lin pro tio kion Li faras por ni. Efektive, “Granda estas la Eternulo, kaj tre glora en la urbo de nia Dio, sur Lia sankta monto”(Psalmo 48:1). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu alte aprezi la grandecon de Dio en via vivo.

Saturday, November 12, 2016

NUN DION DANKU NI

Estimataj, NUN DION DANKU NI “Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon” (1 Kronikoj 29:13). “Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco” (2 Korintanoj 9:15). Tipa joruba baptisto ne povas facile forgesi la himnon, “A F’Ope F’Olorun.” La himno estas unu el la plej popularaj himnoj cxe la jorubaj baptistoj precipe dum la ceremonio de nomado de nova infaneto. Oni kantas gxin por danki Dion pro la nove naskita infaneto. Tamen, la himno – originale verkita en la germana de Martin Rinkart (1586–1649) titolita “Nun dank­et al­le Gott” kaj tradukita en la anglan de Catherine Winkworth (1827–1878) antau ol oni tradukis gxin en joruban [Montagu Christie BUTLER esperantigis gxin] – estas pli ol himno de la ceremonio de nomado de nova infaneto. Gxi estas himno kiu atestis pri la boneco de Dio precipe je la tempo de milito. La vortoj de la himno atestas pri cxi tio. Strofo Unua estas plena de dankoj al Dio “per mano, vocxo, koro.” La kialo estas ke Dio jam faris bonfavoron benante nin sen fino de nia frua infaneco gxis nun. Je la Strofo Dua, la verkinto de la himno pregxis ke cxi tiu abundo-hava Dio apudestu tra niaj vivoj gardante nin per Sia ama forta mano, kaj savante nin el cxiuj malbonoj en cxi tiu mondo. Dume, Strofo Tria daurigas laudegi Dion. Gxi donas profundan ideon pri Dio kiel la unu sola eterna Dio kiu montras Sin kiel la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Spiriton. Li estas Tiu kiun la tero kaj la cxieloj daurigos adori ambau nun kaj eterne. Amen. Malgrau la cirkonstanco kiu kondukis al la verkado de cxi tiu himno, la himno estas plena de laudoj pri kaj dankoj al Dio. Kio estas via cirkonstanco nuntempe? Lernu laudi Dion pro tio, kiu Li estas, kaj danki Lin pro tio kion Li faras je via vivo. Paulo konsilis la Tesalonikanojn, “...pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). Ni ja povas danki Dion ecx dum niaj plej malfacilaj tempoj. Dank’ al Dio!  Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, help al mi povi danki Vin ecx dum miaj plej malfacilaj tempoj.

Saturday, November 5, 2016

FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita)

Estimataj, FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita) Per [virteco] vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi" (Jesaja 54:14). Iam, mi estis kondukita uzi Jesaja-n 54:14-17 kiel la pregxojn de mia familio por homoj en mia reta servo. Mi poste dissendis kvar-partan serian predikon bazitan sur cxi tiuj versikloj je miaj semajnaj predikoj. Mi estas kondukita resendi la unuan parton de la prediko cxisemajne. La bazo de la profetajxo en cxi tiuj versikloj kiuj estis turnitaj al pregxoj estas virteco. Dio promesis ke Li fortikigos Sian popolon per virteco. Multaj kleruloj pri la Sankta Biblio interpretas cxi tiun profetajxon al diversaj aroj da homoj. Kelkaj el ili aplikas gxin al la Judoj kiuj revenis el la ekzilo. Kelkaj opinias ke gxi estas aplikata al la judaj kristanoj, dum ili etendas la aplikon al cxiu kristano de cxiuj generacioj kaj nacioj. Kelkaj ecx aplikas gxin al la estonta Regno kiun Dio establos je la lastaj tagoj kaj la homoj en tiu regno. Kiu ajn la prava interpreto, la grava afero estas ke la homoj kiuj estis (au estos) fortikigitaj estis (au estos) fortikigitaj per virteco. Esti virta, esti senkulpa, more honesta, kaj havi pravan rilaton kun Dio. Iu sinonimo de la vorto "virteco" estas justeco: esti justa, senpartia kaj honesta. Tiu volas ke premiteco kaj teruro ne alproksimigxu al li kiu estas virta. Li devas permesi al Dio reale fortikigi lin en ago de virteco kaj li devas resti en gxi. Permesu al Dio fortikigi vin per virteco alproksimigxante al Li je pregxado kaj meditado de Liaj vortoj. Estu justa al homoj cxe vi. Havu pravan rilaton kun via Dio. "Virto altigas popolon; sed peko pereigas gentojn" (Sentencoj 14:34). Tiam, premiteco kaj teruro ja ne alproksimigxos al vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu al mi alproksimi al Vi je pregxado kaj meditado de Viaj vortoj por ke Vi povu fortikigi min per Via virteco. PS: Se vi volus havi la ceterajn partojn de la prediko (se vi ne jam havis ilin), sendu privatan mesagxon al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dankon.