Saturday, November 5, 2016
FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita)
Estimataj,
FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita)
Per [virteco] vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi" (Jesaja 54:14).
Iam, mi estis kondukita uzi Jesaja-n 54:14-17 kiel la pregxojn de mia familio por homoj en mia reta servo. Mi poste dissendis kvar-partan serian predikon bazitan sur cxi tiuj versikloj je miaj semajnaj predikoj. Mi estas kondukita resendi la unuan parton de la prediko cxisemajne.
La bazo de la profetajxo en cxi tiuj versikloj kiuj estis turnitaj al pregxoj estas virteco. Dio promesis ke Li fortikigos Sian popolon per virteco. Multaj kleruloj pri la Sankta Biblio interpretas cxi tiun profetajxon al diversaj aroj da homoj. Kelkaj el ili aplikas gxin al la Judoj kiuj revenis el la ekzilo. Kelkaj opinias ke gxi estas aplikata al la judaj kristanoj, dum ili etendas la aplikon al cxiu kristano de cxiuj generacioj kaj nacioj. Kelkaj ecx aplikas gxin al la estonta Regno kiun Dio establos je la lastaj tagoj kaj la homoj en tiu regno. Kiu ajn la prava interpreto, la grava afero estas ke la homoj kiuj estis (au estos) fortikigitaj estis (au estos) fortikigitaj per virteco.
Esti virta, esti senkulpa, more honesta, kaj havi pravan rilaton kun Dio. Iu sinonimo de la vorto "virteco" estas justeco: esti justa, senpartia kaj honesta. Tiu volas ke premiteco kaj teruro ne alproksimigxu al li kiu estas virta. Li devas permesi al Dio reale fortikigi lin en ago de virteco kaj li devas resti en gxi.
Permesu al Dio fortikigi vin per virteco alproksimigxante al Li je pregxado kaj meditado de Liaj vortoj. Estu justa al homoj cxe vi. Havu pravan rilaton kun via Dio. "Virto altigas popolon; sed peko pereigas gentojn" (Sentencoj 14:34). Tiam, premiteco kaj teruro ja ne alproksimigxos al vi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Eternulo, helpu al mi alproksimi al Vi je pregxado kaj meditado de Viaj vortoj por ke Vi povu fortikigi min per Via virteco.
PS: Se vi volus havi la ceterajn partojn de la prediko (se vi ne jam havis ilin), sendu privatan mesagxon al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dankon.
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment