Saturday, November 26, 2016

LA DIO DE CXIA KONSOLO

Estimataj, LA DIO DE CXIA KONSOLO "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Je la prezenta parto de sia dua konata letero al la Korintanoj, Apostolo Paulo donis kelkajn atribuojn de Dio kiuj estas konsiderindaj. Paulo laudis au benis Dion kiu estas la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la solenaskita Filo, ne naskita de homa penso, sed per dia arangxo kiu superas homan komprenon. Cxi tiu Dio estas la Patro de kompatoj, la Fonto el kiu cxiuj kompatoj fluas. Lia kompato estas eterna, kaj Li estas preta doni el cxi tiu kompato al iu ajn kiu venis al Li. Li ankau estas la Dio de cxia konsolo, la ununura kiu povas konsoli homojn kiuj estas en mizero. Li faris cxi tiun promeson al la popolo de Jerusalem: "Cxar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos cxiujn gxiajn ruinojn, kaj gxian dezerton Li faros kiel Eden, kaj gxian stepon kiel la gxardeno de la Eternulo; gxojo kaj gajeco trovigxos en gxi, dankado kaj lauta kantado" (Jesaja 51:3). Paulo rememoris kiel cxi tiu Dio konsolis lin kaj liajn kunulojn je iliaj afliktoj. Tamen, la konsolo kiun ili ricevis de Dio estis por iu celo: por ke ili povu konsoli aliajn kiuj estis en aflikto. Dio abunde donas Sian konsolon al Sia popolo por ke ili ankau povos esti cxeneroj de Lia konsolo al aliaj homoj. Cxu vi estas en ia ajn malfelicxo? Alvoku Dion de cxia konsolo. Li konsolos vin. Li kompatos vin, kaj vi kantos kantojn de laudo kaj dankoj al Li. Plue, kiu scias, Li eble preparas vin esti cxenero de Sia konsolo al aliaj homoj. Li ja estas la Dio de cxia konsolo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu konsoli aliajn el la travivajxo de konsolo kiun vi ricevis de Dio.

No comments:

Post a Comment