Saturday, June 25, 2011

CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?

Estimataj,
CXU LA BRAKO DE LA ETERNULO ESTAS TRO MALLONGA?
"Tiam la Eternulo diris al Moseo: Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23).
La Eternulo jam kondukis la popolon Izraelan el Egiptujo al la Lando Promesita dum pli ol du jaroj per multaj signoj kaj mirindajxoj. Tamen, sxajnis ke la popolo ne estas preta akcepti Dion lau tiu kiu Li estas - la cxiama zorganta Dio. Ili amis plendon kaj ribelon kiam ajn ili estis en sufero. Ili ecx provis starigi alian dion por si kiam sxajnis ke Moseo, la viro kiun Dio uzis inter ili, estis for (vidu: Eliro 32)! Malgrau la rimedoj kiujn Dio uzis por korekti ilin, ili ankorau estis plendantaj pro tio kion Dio ne faris por ili. Venis tempo kiam Moseo estis laca portinte ilian sxargxon. Placxis al li morti (Nombroj 11:10-15).
Tamen, je la stato de senespereco, Dio igis redukti la sxargxon de Moseo elektante aliajn sepdek virojn el la pliagxuloj de Izrael por helpi al li. Rilate al la kauzo de la plendo de la Izraelidoj - viando mangxebla - Dio promesis, "Ne dum unu tago vi mangxos, kaj ne dum du tagoj kaj ne dum kvin tagoj kaj ne dum dek tagoj kaj ne dum dudek tagoj; sed dum tuta monato…" (Nombroj 11:19-20a). Kia mirinda Dio! Moseo ne povis kompreni cxi tion. Kiel Dio nutrus pli ol sescent mil virojn per viando nemenciite la virinojn kaj la infanojn?
Cxu oni bucxu por ili sxafojn kaj bovojn, por ke tiuj suficxu por ili? au cxu cxiujn fisxojn de la maro oni kolektu por ili, por ke tiuj suficxu por ili? (Nombroj 11:22), li pridubis Dion. Respondinte, Dio diris, “Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, cxu plenumigxos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:23). Dio ja provizis la viandon, ecx troe! Tamen, la viando farigxis kaptilo por la popolo pro ilia nekredo (Nombroj 11:31-34).
Kiamaniere vi ankau plendas kontrau Dio? Cxu vi pensas ke Li ne povas provizi por vi? Cxu vi ankau dubas la eblecon de Dio agi en via situacio? Mi pridemandu vin kiel Dio pridemandis Moseon: "Cxu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?"
"Vidu, ne mallongigxis la mano de la Eternulo, por ke gxi ne povu helpi; kaj ne malakrigxis Lia orelo, por ke Li ne audu" (Jesaja 59:1).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 27-a de februaro, 2005.

Saturday, June 18, 2011

PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO

Estimataj,
PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO
“Vi do pregxu jene: Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu Via nomo” (Mateo 6:9).
Jesuo Kristo estis instruanta Siajn disxciplojn kiel ne pregxi. Eble tio kondukis al la peto de la disxciploj kiel pregxi lau la rakonto de la Evangelio de Luko (vidu: Luko 11:1). Je Sia respondo, Jesuo instruis al ili modelan pregxon kiu estas populare konata kiel “La Pregxo de la Sinjoro.” Cxi tiu modela pregxo en la rakontoj de Mateo kaj Luko komencigxis per miriga malkasxo: la celo de la pregxo kiu estas “Patro nia, kiu estas en la cxielo.” Jesuo ne aludis al Dio kiel Dio kiel multaj aliaj homoj je aliaj religioj de la mondo farus. Li aludis al Dio kiel “Patro.” Cxi tie ne estas la unu nura loko kie Jesuo aludis al Dio kiel Patro. Li aludis al Dio kiel Patro je multaj lokoj.
Cxi tiu aludo ne estis stranga al la Judoj cxar Dio jam malkasxis Sin al ili kaj jam traktis kun ili kiel patro. Efektive, la ofico kaj autoritato de la patro kiel la estro de la familio estas klare aprobitaj kaj komprenitaj je la Sankta Biblio, kiel similajxo de tiu de la Plejpotenca Dio supra Siaj kreitajxoj. La vorto “patro” estas aplikita en la Sankta Biblio al iu ajn praavo (Readmono 1:11; 1 Regxoj 15:11; Mateo 3:9; 23:30). Gxi estas uzita kiel titolo de respekto al cxefo, reganto au pliagxulo (Jugxistoj 17:10; 18:19; 1 Samuel 10:12; 2 Regxoj 2:12; Mateo 23:9). Oni povas uzi gxin por la komencisto de io ajn (Genezo 4:20, 21; Ijob 38:28). Gxi ankau estas aplikita al Dio (Eliro 4:22; Readmono 32:6; 2 Samuel 7:14; Psalmo 89:27, 28). Gxi indikas Lian interkonsentan rilato al la Judoj (Jeremia 31:9; Jesaja 63:16; 64:8; Johano 8:41), kaj per etendo al kristanoj. Tial, kredantoj estas nomataj “filoj” de Dio (Johano 1:12; Romanoj 8:16; Mateo 6:4, 8, 15, 18; 10:20, 29). Ili ankau nomas Lin “Patro” (Romanoj 1:7; 1 Korintanoj 1:3; 2 Korintanoj 1:2; Galatoj 1:4). La patreco de Dio estas la bazo kaj la modelo de homa patreco.
Kiel la Patro de cxiu el Siaj kreitajxoj, precipe homo, cxu vi rilatas al Dio kiel filo au filino? Cxu vi donas al Li la respekton kiun Li meritas? Dio demandis, “...se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi?” (Malahxi 1:6).
Kiel patro, cxu via biologiaj infanoj povas rilati libere al vi kiel ilia patro? Cxu vi jam faris suficxan aferon por meriti ilian respekton? Se ili ankorau havas vivantan patron, kiel vi prizorgas lin?
Felicxan Tagon de la Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 11, 2011

AMIKO JE BEZONO...

Estimataj,
AMIKO JE BEZONO...
“Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon” (1 Samuel 18:3).
Jonatan, la filo de Regxo Saul, kaj David estis resumo de bonaj amikoj. Jonatan estis la sxajna heredanto al la trono, sed li amis Davidon (kiu estis minaco al tiu trono) kiel li amis sin kaj li faris interligon kun li. Efektive, li estis preta riski sian vivon pro la sekuro de David kiam Regxo Saul pruvis mortigi Davidon (vidu: 1 Samuel 21). Jonatan estis tie kiam David bezonis lin. Li estis ja amiko cxar li estis amiko je bezono. Kiam David finfine farigxis la regxo de Izrael post la morto de Saul, Jonatan kaj Isxbosxet (kiu sekvis Saulon kiel regxo), David rememoris sian amikecon kun Jonatan kaj rekompesis la filon de Jonatan laue (2 Samuel 9).
Nuntempe, estas malfacile trovi homojn kiuj estas konfida en amikeco kiel David kaj Jonatan. Homoj estas pli egoismaj nuntempe ke ili ne povas riski siajn vivojn pro siaj amikoj. Estas nun malfacile konfidi ecx amikojn pro la perfido de konfido kiun multaj homoj jam travivis de iliaj fidelaj amikoj.
Kiu estas via plej intima amiko? Kiel konfida estas vi al li/sxi? Cxu vi estas preta riski vian vivon pro li/sxi? Cxu via amiko tutkore konfidas vin? Cxu vi povas esti “amiko [kiu] estas pli sindona ol frato” (Sentencoj 18:24)? Amiko je bezono estas ja amiko!
Jesuo Kristo estas Amiko kiu povas esti konfida kaj kiu estas fidela al iu ajn kiu faras Lin lia/sxia amiko. Kiam ni bezonis savon de peko, Li mortis por ni (vidu: Romanoj 5:5, 8). Li estas preta provizi gxojon kaj pacon de anio al iu ajn kiu sercxas Lin diligente. Faru Lin via Amiko. Vi neniam bedauros ke vi faris. Li estas Amiko je bezono, la vera Amiko.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 4, 2011

CXIU ESTAS GRAVA

Estimataj,
CXIU ESTAS GRAVA
"Cxar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia" (Romanoj 12:4-5).
"Cxar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo" (1 Korintanoj 12:12).
Estas normala inklino pensi ke kelkaj partoj de nia korpo ne estas tiel gravaj kiel la aliaj. Tamen, Dio kreis cxiun organon de la korpo egale. La fakto ke iu rolo ne estas kolosa ne faras gxin malpli granda. La fakto ke mi ne povas ludi vian rolon ne faras min enviema aux malestimigas vian roladon. Cxiu el ni ludas unikan rolon en la vinberejo de Dio (Romanoj 12:3-8; 1 Korintanoj 12:12-30; Efesanoj 4:7, 11-13).
Cxar Dio donas al ni malsamajn spiritajn donajxojn, iu kristano ne povas havi cxiujn donajxojn, sed neniu kristano havas neniun donajxon. Li donas al cxiu el ni laux la mezuro de Sia donajxo (Efesanoj 4:7). Do, cxiu unuo kiu konsistigas la nedivideblan tuton estas tre grava.
Tial ni estas kunlaborantoj kun Dio en Lia vinberejo (1 Korintanoj 3:9). Ni devas fari nian propran parton fidele ecx kiam ni estas kritikitaj, malkuragxigxitaj aux neremarkitaj. Ni estas respondecaj al Dio kiu rekompencos nin laux tio kion Li donis al ni.
Kiel vi sentas vin mem? Cxu vi pensas ke vi estas malplivalora ol aliaj? Vi estas grava! Via rolo estas signifa! La mondo eble ne agnoskas vin, sed Dio faras tion. Karaj, estu fidelaj je la tasko. "...nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Cxiu estas grava, inkluzive de vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Decembro, 2003.