Saturday, June 28, 2014

ESTOS PLUVOJ DE BENO

Estimataj, ESTOS PLUVOJ DE BENO "Kaj Mi faros ilin kaj la cxirkauajxon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en gxia tempo, tio estos pluvoj de beno" (Jehxezkel 34:26). Pasxtisto en la Malnova Testamento simbolas regxan gardiston de la popolo de Dio. Cxi tio estas la kialo pro kiu la grandaj viroj de la Malnova Testamento estis aluditaj kiel pasxtistoj (Jeremia 23:1ss; Jehxzkel 34:1ss). Ecx Dio estis nomata la pasxtisto de Izraelo en Psalmo 80:1 (vidu ankau: Psalmo 23; Jehxzkel 34:11-16). Bedaurinde, multaj el la estroj de la popolo Izraela estis malbonaj pasxtistoj. Ili miskondukis la popolon. Ili nur nutris sin al la malprofito de la popolo. Cxi tio igis Dion deklari veon sur ili (Jehxezkel 34:2-6). Li diris ke Li faros ilin elpostulitaj pro la miskondukitaj kaj nenutritaj sxafoj kiuj estis la popolo kiun ili kondukis (versoj 7-10). Tamen, la bona novajxo estas ke Dio promesas sercxi Siajn sxafojn kaj prizorgi ilin (versoj 11-16a). Kie estis neniu justeco, precipe inter la popolo, Dio promesas ke Li pasxtas la sxafaron per justeco (versoj 16b-24). Li promesas fari kun ili interligon por ke ili havu ripozon (verso 25). Precipe, Li sendos al ili pluvojn de beno (verso 26). Cxi tiuj pluvoj de beno entenas fruktodonecon, sekurecon, liberecon el premado, kaj tiel plu. La Eternulo faros cxi tion por ke Lia popolo sciu ke ili apartenas al Li, kaj ke Li estas la cxiopova Dio, la Sinjoro super cxiuj sinjoroj, la Dio de la universo. Cxu la estroj de via lando, eklezio, au grupo trompis vian esperon? Cxu ili ne plenumis la devojn de Dio je iliaj estraj roloj? Cxu vi ne plu fidis al ili? Kuragxigxu! La Eternulo sercxos vin kaj prizorgos vin. Li kondukos vin per justeco. Li faros kun vi interligon de paco kaj vi havos ripozon. Precipe, estos pluvoj de beno por vi de Li - pluvoj de fruktodoneco kaj abundeco, sekureco kaj protekto, libereco de premado, promocio, kaj tiel plu. Vi ankau scios ke la Eternulo estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna (vidu: Psalm 100:5). Homoj gloros Dion pro la bonajxoj kiujn Li faros en via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Petoj: 1. Manifestu vin, Eternulo, en cxi tiu mondo kiu estas plena de maljusteco kaj premado kaj lasu la mondon scii ke vi estas la cxiopova Eternulo je la nomo de Jesuo. 2. Dio, lasu viajn pluvojn de beno esti sur mi, miaj edz(in)o, infanoj, laboro, kaj cxio kio apartenas al mi je la nomo de Jesuo. 3. Lasu homojn de la mondo scii ke vi estas mia Dio per la bonajxoj kiujn vi faros en mia vivo je la nomo de Jesuo. Amen.

Sunday, June 22, 2014

VI KOMPLETIGOS GXIN!

Estimataj, VI KOMPLETIGOS GXIN! "Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: La manoj de Zerubabel fondis cxi tiun domon, kaj liaj manoj ankau finos gxin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi" (Zehxarja 4:8-9). La popolo Izraela estis returne veninta de la ekzilo. Ili refortigis la erojn de sia nacieco sub la estrado de Zerubabel. Unu el tiaj eroj estis la rekonstruo de la templo de Dio en Jesusalem. Tamen, fortaj kontraustaroj alfrontis ilin de najbaraj landoj kiuj ne volis ke ili refortigu sian nacion (vidu: Ezra 4). Estis dum unu el cxi tiuj kontraustaroj ke la vorto de Dio venis al profeto Zehxarja por recertigi Zerubabelon ke li estos tiu kiu definitive kompletigos la konstruan projekton. Zehxarja Cxapitro Kvar estas plena da profetajxoj rilate la proceduron de la kompletigo de la rekonstruo de la templo: unue, gxi ne estas per homa forto nek potenco, sed per la Spirito de Dio (verso 6). Tio signifas ke la sukceso de la projekto estos per la faro de Dio, ne per la ago de homoj. Due, cxiuj fortaj kontraustaroj kontrau la projekto estos malsukcesaj (verso 7). Cxi tio precize okazis kiam Regxo Dario eldonis dekreton por malhelpi cxiujn kontraustarojn (vidu: Ezra 6:1-12). Trie, la persono mem kiu metis la fondon de la rekonstruo de la templo estos tiu kiu kompletigos gxin (verso 9). Tiu promeso efektive plenumigxis (vidu: Ezra 6:13-18). La lastajxo sed ne la malgravajxo de la proceduro estas la fakto ke ili ne malsxatu la tagon de malgrandajxoj (verso 10a). Tio estas, ili ne malestimu la malgrandajn rimedojn kiujn ili havis, precipe, la tempon kiam ili komencis la projekton kun neniu espero. Cxi tio ankau eble signifas ke ili ne subtasku sian malgrandan au malrapidan progreson je la laboro. Ili ne lasu ke la malestimado de aliaj homoj malkuragxigu ilin (kp. 1 Timoteo 4:12). La rezulta efiko estas ke homoj gxojos je la kompletigo de la projekto (verso 10b). Kian projekton vi jam komencis? Cxu gxi estas akademia okupo, konstrua projekto, komerca projekto, au ecx diservo? Cxu vi alfrontas kontrauxstarojn, au havas malfacilajxojn kompletigante gxin? Cxu homoj rigarde malsxatas pro la sxajna malsukceso au malrapido en gxia kompletigo? Viaj manoj kiuj komencis la projekton perfektigos gxin gxis kompletigo je la nomo de Jesuo. Sekvu ankau la proceduron kiu estis donita al Zerubabel. Ne fidu al via kompreno, forto au rimedo. Fidu al Dio. Lia graco estas suficxa por vi. Cxiuj malfacilajxoj antau vi vanos, kaj cxiuj kontraustaroj estos venkitaj. Kredu ke vi kiu komencis la projekton kompetigos gxin. Kaj ne malsxatu la tagojn de via humila komenco. Ne malestimu vin. Ignoru la malestimon de homoj. Memoru, "...Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo" (Filipanoj 1:6). Vi kompletigos la projekton! Homoj gxojos kun vi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 14, 2014

KIA KONSOLANTO ESTAS VI?

Estimataj, KIA KONSOLANTO ESTAS VI? "Mi audis multe da similaj aferoj; tedaj konsolantoj vi cxiuj estas" (Ijob 16:2). Mi kutime kompatas la viron Ijob kiam ajn mi legas la libron de la Sankta Biblio kiu portas lian nomon. Jen viro kiu perdis cxion kion li posedis je sama tago. Oni afliktis lin per malsano, kaj lia edzino konsilis lin blasfemi Dion kaj morti. Por pli malbonigi liajn problemojn, liaj tiel nomataj amikoj kiuj venis por konsoli lin farigxis "tedaj konsolantoj." Ili "afliktadis kaj turmentadis" lin per vortoj dum ili kulpigis lin pro liaj angoroj. Ili devus atenti la konsilon de Ijob, "Ho, se vi silentus, tio estus sagxeco de via flanko" (Ijob 13:5. Vidu ankau: verso 13; 16:3; 18:2; 19:2; 21:2-3). Ju pli Ijob avertis ilin konsideri sian malfelicxon des pli ili riprocxis lin pro lia sankt-afekteco. Ili ja estas "senutilaj kuracistoj" (Ijob 13:4). Travivajxoj jam pruvis ke silento estas la plej bona rimedo por konsoli iun kiu estas funebranta. Homo eble havas malsaman opinion, precipe homoj kiuj estas korelversxemaj. La amikoj de Ijob faris bone kiam ili unue venis al li por restado "kun li dum sep tagoj kaj sep noktoj" (Ijob 2:13), sen parolo de ecx unu vorto. Tio estas kunsentado. Anstatau esti plena de vortoj, estas pli bone esti plena de ago - tio kion oni povas fari por mildigi au ecx solvi la problemon se gxi estus solvebla. Cxi tio estas tio kion Jesuo Kristo faris je cxiuj kazoj kiam Li levis iun el la mortintoj (vidu: Luko 7:11-17; 8:49-56; Johano 11:17-44). En cxiuj kazoj, Jesuo ne parolis multe. La apostoloj ankau sekvis cxi tiun ekzemplon (Agoj 9:36-43; 20:7-12). Vi eble ne povas fari kiel Jesuo Kristo au la apostoloj solvante tute iun problemon, sed vi povas atenti cxi tiun admonon, "Gxoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj" (Romanoj 12:15). Ne estu konsolanto kiel unu el la amikoj de Ijob. La Sankta Biblio diras, "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Kia konsolanto estas vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu sendi vian reagon al cxi tiu mesagxo retke al mi au kopii min cxe . Dio benu vin!

Saturday, June 7, 2014

PARENCOJ PER EDZIGXO: CXU BENO AU MALBENO?

Estimataj, PARENCOJ PER EDZIGXO: CXU BENO AU MALBENO? “Kiam Esav havis la agxon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Hxetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Hxetido. Gen 26:35 Kaj ili multe cxagrenis Isaakon kaj Rebekan” (Genezo 26:34-35). Mi estis en geedzigxa festo iun tempon kiam mi audis virinon diskuti kun alia virino pri sxia dolcxa sperto kun la fratinoj de sxia edzo. Lau sxi, la fratinoj de sxia edzo estas tiel bonaj al sxi kaj sxia filo, ke kiam ajn ili renkontas sxin, ili cxiam laudas sxin kaj donas al sxi kaj sxia filo monajn kaj materiajn donacojn. Mi ne povas memori kion iniciatis la diskuton pri tiuj bofratinoj, sed tiu atesto memorigis min pri virino kiu konspiris kun sia patrino kaj fratinoj fraudi sxian edzon de miloj da usonaj dolaroj. Mi scivolas pri kia bopatrino kaj bofratinoj ili estas al la homo. Parencoj per edzigxo povas esti bopatr(in)o, boinfan(in)o au bofrat(in)o. Parencoj per edzigxo povas esti beno por geedza paro en multaj manieroj. Tio eble estas per amo, sagxo, kuragxo kaj donacoj. La Sankta Biblio faras noton de kelkaj helpemaj rilatoj per parencoj per edzigxo, nome Rut kaj Naomi (Rut 1), Petro kaj lia bopatrino (Marko 1:31), kaj Jitro, kiuj gvidis al sia bofilo, Moseo (Eliro 18). Tamen, parencoj per edzigxo ankau povas esti peza sxargxo por geedza paro toleri. La Biblio ankau havas ekzemplojn de tio: la edzinoj de Esav estis fonto de malgxojo por siaj bopatroj (Genezo 26:34-35). La bopatro de David, Regxo Saul, sercxis lin en provoj por mortigi lin (1 Samuel 19:11). Laban, la bopatro de Jakob trompis lin (Genezo 31:7). Ahxab kaj Izebel havis malbonan influon je Jehosxafat, regxo de Judujo, cxar Atalja (edzino de Jehoram, filo de Jehosxafat) estis ilia filino. Cxu vi havis parencojn per edzigxo por nur kelkaj monatoj, au gxi estis dum multaj jaroj, ili devos esti au beno au malbeno por vi. Ekzemploj abundas je parencoj per edzigxo kiel beno je multaj okazoj kaj kiel malbeno je aliaj multaj okazoj. Simile, cxu vi estas beno au malbeno por viaj parencoj per edzigxo. Multaj faktoroj determinas cxu ili estas beno au malbeno por vi kaj inverse. La granda demando estas: cxu vi estas beno au malbeno por viaj parencoj per edzigxo? Unu cxefa afero, kiu povas fari vin beno al viaj parencoj per edzigxo estas ke vi rilatus kun ili ne kiel parencoj de via edz(in)o, sed kiel viaj propraj parencoj. Viaj parencoj per edzigxo ne estos fonto de malgxojo por vi, kaj vi ankau ne estos fonto de malgxojo por viaj parencoj per edzigxo je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).