Saturday, September 30, 2017

“VIRTO ALTIGAS POPOLON...”

Estimataj, “VIRTO ALTIGAS POPOLON...” “Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn…. [Tial] justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento" (Sentencoj 14:34; Amos 5:24). Nigxerio kiel nacio okazigos sian 57-a sendependecan datrevenon je la 1-a de oktobro, 2017. Por marki cxi tion kaj kiel rezulto de la regantaj situacioj en la lando, Kristana Asocio de Nigxerio (la nacia organizo de kristanoj en la lando) deklaris la tagon kiel tagon de pregxo por la nacio. Kiam mi pripensis pri cxi tiu deklaro, mi malgxojis pri la organizo aparte kaj la nacio gxenerale. La nacio bezonas pregxojn, konsentite. Tamen, la popolo de la nacio bezonas re-orientigxon. Jen nacio kaj popolo, plejparte dividitaj de kristaneco kaj islamo. Cxiu homo estas au kristano au islamano. Ecx, plenmano da civitanoj klare identigxas kun tradicia religio. Ekleziaj konstruajxoj kaj moskeoj trovigxas en preskau cxiuj stratoj de vilagxoj, urboj kaj urbegoj de la lando. Preskau cxiu homo estas pastoro au imamo en Nigxerio. Homoj tropasas en pregxaj montoj/tendaroj cxiutage sercxantaj benojn kaj miraklojn. Religio farigxis la plej grava eksportado de la lando al aliaj partoj de la mondo. Malgrau tio, la morala situacio de la lando similas al la Jehuda popolo kiel priskribita en Jesaja 59, kie la manoj de la popolo estis makulitaj per sango de senkulpaj homoj; iliaj fingroj estis ruinigitaj per maljusteco; iliaj lipoj parolis mensogojn; neniu vokis justecon, kaj neniu petis veron; ili fidis malplenajn vortojn; iliaj faroj estis faritaj de malbonagoj, kaj la agado de perforto estis en iliaj manoj; iliaj piedoj kuris al malbono; iliaj pensoj estis pensoj pri maljusteco; justeco kaj virteco malproksimigxis de ili; ili parolis kaj agis en premado kaj ribelo; kaj ili koncipis kaj parolis mensogajn vortojn de la koro (vidu: Jesaja 59:3-13). Fakte: "forturnigxis malantauen la justeco, kaj la virto staras malproksime; cxar la vero faletis sur la strato, kaj la gxusteco ne povas veni. Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (verskiloj 14-15). La nomataj religiaj gvidantoj ne helpas la aferojn, cxar la plej multaj el ili estas kiel la pasxtistoj en la tempo de Jehxezkel kiuj nutris sin anstatau nutri la sxafaron (vidu: Jehxezkel 34:1-10). Ne mirinde, Jesaja antaue diris, ke la homoj apartigxis de Dio per cxi tiuj pekoj, kaj cxi tiuj pekoj kasxis la vizagxon de Dio de la homoj. Cxu cxi tio ne estas la vera bildo de Nigxerio kaj gxiaj homoj? Estas bone esti religia, kiel multaj nigxerianoj estas hodiau. Sed estas multe pli bone esti pia kaj justa. Estas bone plori al Dio en pregxoj por la regantaj situacioj de Nigxerio, au iu ajn alia lando au persono. Sed pli bone estas vivi sanktan kaj justan vivon. Por ke Dio auskultu niajn pregxojn kaj respondu al ili, ni devas esti pretaj doni auskulton al la konsilo de alia profeto, Amos: "justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento" (Amos 5:24). Dio kategorie diris al Regxo Salomono: "sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, HUMILIGXOS kaj pregxos kaj sercxos Mian vizagxon kaj RETURNOS SIN DE SIAJ MALBONAJ VOJOJ: tiam Mi auskultos el la cxielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon" (2 Kronikoj 7:14 emfazo aldonita). Virto efektive altigas popolon kaj gxian popolon. Mi deziras aj Nigxerio kaj Nigxerianoj Felicxan Sendependecon! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne nur estu religia, sed pia kaj justa.

Sunday, September 24, 2017

NE EKZISTAS MALBENO, SED...

Estimataj, NE EKZISTAS MALBENO, SED... "Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li. Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo. Cxar ne ekzistas sorcxado en Jakob, Nek augurado en Izrael"  (Nombroj 23:21-23). "Kaj Izrael logxis en Sxitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab. Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antau iliaj dioj. Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontrau Izrael" (Nombroj 25:1-3). Dum la Izraelidoj estis enirontaj la Promesitan Landon post kvar dek jaroj de vagado en la dezerto je sia eliro el la lando de sklaveco, Balak, la regxo de Moab dungis Bileamon, iun diveniston, por veni kaj malbeni la Izraelidojn por ke li, Balak, povu militi kontrau la Izraelidoj kaj venki ilin. Tamen, Bileam sciis ke la Izraelidoj estis benita popolo de Dio kaj ke ili ne povis esti malbenitaj. Li hezite venis por plenumi la malbonan taskon, kvankam kondicxe ke al li estu permesite de Dio malbeni la Izraelidojn. Estis evidente el liaj kvar orakoloj ke la popolo Izraela ne povis esti malbenita. Efektive, li benis je cxiu okazo ke Balak volis ke li malbenu ilin je la malplezuro de Balak. Li emfaze diris je unu el siaj orakoloj ke ekzistas nenia malbeno kontrau la Izraelidoj cxar ilia Dio estis kun ili. Tamen, li sciis alian rimedon kiun la Eternulo povis turni kontrau Sia benita popolo: peko! Li instruis al Balak por igi la Moabajn virinojn logi la Izraelidojn en malcxastecon kaj idolecon (vidu: Nombroj 25:1-3; 31:16; Apokalipso 2:4). Cxi tio igis Dio esti kolera kun Sia popolo, kaj 24,000 homoj mortis inter la Izraelidoj je unu tago. Tio kion malbeno ne povis fari, peko facile faris! Ne ekzistas malbeno, sorcxado, augurado, au ia ajn malbono planita au alvokita kontrau iu vera infano de Dio kiu plenumos (vidu: Jesaja 54:17). Tamen, malgrau la fakto ke peko ne kauzas cxiun katastrofon, gxi povas kauzi ruinigan detruegon al iu ajn pekanta infano de Dio. Satano scias ke Dio konstruas fortigitan bordon cxirkau Siaj amatoj, sed li ankau scias ke li povas kauzi sian detruego al iu ajn ribela kristano. Cxu vi ribelas je via rilato kun Dio? Vi donas al la diablo la oportunon laboracxi je via vivo. Prizorgu ke VI ne malstrecxu la fortigitan bordon kiun Dio jam konstruis cxirkau vi. Ne ekzistas malbeno, sed.... Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne volonte malstrecxu la fortigitan bordon kiun Dio jam konstruis cxirkau vi.

Saturday, September 16, 2017

“AUSKULTU LIN”

Estimataj, “AUSKULTU LIN” “Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri laubojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Dum li ankorau parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante: Cxi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auskultu lin” (Mateo 17:4-5). Multaj homoj nuntempe gxuas esti je la cxeesto de Dio (en pregxejoj, montoj de pregxo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj) servante Lin kaj plej aparte pregxante (kaj eble fastante) al Li pro io. Tamen, multe da cxi tiuj homoj ne estas pretaj auskulti au obei Jesuon Kriston je la cxeesto de Dio kaj je siaj cxiutagaj agadoj. Cxi tio estis la eraro pri kiu Dio korektis Petron kaj la aliajn du disxciplojn kiam Jesuo Kristo estis transfigurita je ilia cxeesto sur iu monto. Ili estis tiel subigitaj per la travivo ke Petro sugestis ke ili restu tie. Tamen, Dio recertigis Sian deklaron ke Jesuo estas Sia amata Filo en kiu Li havas plezuron, kaj ke ili auskultu Lin. Por auskulti Jesuon temas pri tuta obeo al Liaj ordonoj kaj voloj por onia vivo je oniaj cxiutagaj agadoj. Ne mirinde, Li kondukis la disxciplojn al tie kie ili povis reale auskulti Lin. Estas bone esti je la cxeesto de Dio kaj adorservi Lin. Estas bone servi Lin ie kie ni povas. Tamen, estas pli bone auskulti Lin kaj obei Lin je niaj cxiutagaj agadoj. Irante al au cxeestante en pregxejoj, montoj de pregxo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj por adorservi Dion ne auskultante Lin kaj ne obeante Liajn ordonojn estas kiel malsxpari onian alte valoran tempon. Samuel malkasxeme diris al Saulo: Cxu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj (1 Samuel 15:22). Jesuo Kristo ankau diris, “Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn” (Johano 14:15). Rimarku ke Li ne diris, “Vi servos min,” kvankam servante Lin ankau estas bone, sed auskultante Lin kaj obeante Liajn ordonojn estas pli supere. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi lernu cxiam auskulti al Dio dum vi servas Lin.

Saturday, September 9, 2017

SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI!

Estimata, SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI! "Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankau Johano instruis siajn discxiplojn" (Luko 11:1). Nia Sinjoro Jesuo Kristo dum surtere sciis la gravecon de pregxo, kaj Li ne ludis pri gxi. Le komencis Sian surteran servon per pregxo kaj finis gxin per pregxo. Unu el tiaj ekzemploj de Lia pregxa vivo estas la versiklo citita supre. Kiam Li finis Sian pregxon, unu el Liaj discxiploj venis al Li kaj petis Lin instrui ilin (t.e la discxiplojn) kiel pregxi. Cxi tio signifas ke ili jam vidis Lin pregxanta, kaj eble ili jam partoprenis je Lia tempo de pregxo, sed ili ne sciis kiel pregxi. La Sankta Biblio ne malkokvris la identecon de cxi tiu aparta discxiplo. Tamen, unu el ili petis, kaj tio kondukis al la instruo de tio kion ni scias hodiau kiel "La Pregxo de la Sinjoro." Oni ne povas tro emfazi la pregxan vivon de kristano. Estas tauge por ni mediti antaue tion kion ni petos, kion ni estas petontaj de Dio, kaj arangxi niajn pensojn, por ke ni ne venu senpense en Lian cxeeston. Kiel kristanoj, ni estas en batalo kontrau la diablo kaj liaj subuloj. La Sankta Biblio klare diras ke nia lukto ne estas kontrau karno kaj sango, kontrau la satanaj potencoj (Efesanoj 6:12), kaj ke kvankam ni vivas en la mondo, ni ne batalas kiel la mondo faras (2 Korintanoj 10:3-4). Ni povas uzi la efikon de pregxo kontrau cxi tiuj satanaj potencoj. Sed, kiel ni povas uzi cxi tiun potencon efike? Promesoj de Dio abundas je la Sankta Biblio kiujn ni devas peti de Li je pregxo kaj Li faros tion por ni. Kiel ni povas prave utiligi cxi tiujn promesojn en pregxo? Ni devas peti Dion instrui nin kiel pregxi. Estas diversaj rimedoj de pregxo. Nur Dio povas instrui al ni la taugan rimedon se ni estus pretaj lerni de Li. Efektive, ni ne povas pregxi aprobinde krom se Dio instruus al ni la manieron de pregxo. Sinjoro, instruu nin pregxi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).
 Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo instruu al vi kiel prave pregxi al Li por ke viaj pregxoj estu akcepteblaj cxe Li.

Saturday, September 2, 2017

LA PLIMULTO!

Estimataj, LA PLIMULTO! Sed la centestro atentis pli la konsilon de la direktilisto kaj la posedanto de la sxipo, ol la parolon de Paulo. Kaj cxar la haveno ne estis suficxe vasta, por tie travintri, la plimulto konsilis sxipiri de tie, se eble ili povos atingi Fenikson, havenon de Kreto, kiu rigardas en la direkto al la nordokcidenta kaj la sudokcidenta ventoj, por tie travintri" (Agoj 27:11-12). Je demokratia socio, la plimulto cxiam venkas dum la minoritato nur parolas. Tio estas la idealo. Tamen, kelkfoje, la opinio au la decido de la plimulto eble povas esti dangxera kaj malprofita al la tuta socio. Paulo la apostolo vojagxis al Romo kiel malliberulo. Estis evidente ke la marveturo jam farigxis dangxera. Tial, li konsilis la maristojn kontrau daurigo de la vojagxo. La centestro kiu gvidis la vojagxon kaj la plimulto da homoj je la sxipo pensis male. La plimulto venkis dum Paulo nur havis sian diron. Tamen, la decido de la plimulto preskau kostis al ili iliajn vivojn post la perdo de cxio kion ili posedis je stormo kiu kondukis al sxippereo. Kiam Moseo gvidis la Izraelidojn al la Promesita Lando, dek du spionoj estis senditaj antau ili al la lando. Dek el la spionoj alportis malbonajn raportojn dum nur du alportis bonajn raportojn. La Izraelidoj sekvis la plimulton kaj ribelis kontrau Dio. Cxi tio igis la tutan generacion de tiuj homoj ne atingi tiun landon krom la du homoj kiuj alportis la bonajn raportojn (vidu: Nombroj 13, 14). Je gvidado, dum estas bone auskulti la ideon de la plimulto kaj sekvi gxin, estas pli bone, kelkfoje, penseme konsideri la ideon de la minoritato. Plimulto eble havas la saman ideon, sed ili ne estas pravaj cxiufoje. La ideo de la plimulto eble povas esti dangxera kelkfoje. Tial, pregxu por la distinga spirito, precipe, la gvido de la Santka Spirito, antau ol sekvi la plimulton. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).