Saturday, September 9, 2017

SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI!

Estimata, SINJORO, INSTRUU NIN PREGXI! "Kaj li pregxis en iu loko; kaj kiam li cxesis pregxi, unu el liaj discxiploj diris al li: Sinjoro, instruu nin pregxi, kiel ankau Johano instruis siajn discxiplojn" (Luko 11:1). Nia Sinjoro Jesuo Kristo dum surtere sciis la gravecon de pregxo, kaj Li ne ludis pri gxi. Le komencis Sian surteran servon per pregxo kaj finis gxin per pregxo. Unu el tiaj ekzemploj de Lia pregxa vivo estas la versiklo citita supre. Kiam Li finis Sian pregxon, unu el Liaj discxiploj venis al Li kaj petis Lin instrui ilin (t.e la discxiplojn) kiel pregxi. Cxi tio signifas ke ili jam vidis Lin pregxanta, kaj eble ili jam partoprenis je Lia tempo de pregxo, sed ili ne sciis kiel pregxi. La Sankta Biblio ne malkokvris la identecon de cxi tiu aparta discxiplo. Tamen, unu el ili petis, kaj tio kondukis al la instruo de tio kion ni scias hodiau kiel "La Pregxo de la Sinjoro." Oni ne povas tro emfazi la pregxan vivon de kristano. Estas tauge por ni mediti antaue tion kion ni petos, kion ni estas petontaj de Dio, kaj arangxi niajn pensojn, por ke ni ne venu senpense en Lian cxeeston. Kiel kristanoj, ni estas en batalo kontrau la diablo kaj liaj subuloj. La Sankta Biblio klare diras ke nia lukto ne estas kontrau karno kaj sango, kontrau la satanaj potencoj (Efesanoj 6:12), kaj ke kvankam ni vivas en la mondo, ni ne batalas kiel la mondo faras (2 Korintanoj 10:3-4). Ni povas uzi la efikon de pregxo kontrau cxi tiuj satanaj potencoj. Sed, kiel ni povas uzi cxi tiun potencon efike? Promesoj de Dio abundas je la Sankta Biblio kiujn ni devas peti de Li je pregxo kaj Li faros tion por ni. Kiel ni povas prave utiligi cxi tiujn promesojn en pregxo? Ni devas peti Dion instrui nin kiel pregxi. Estas diversaj rimedoj de pregxo. Nur Dio povas instrui al ni la taugan rimedon se ni estus pretaj lerni de Li. Efektive, ni ne povas pregxi aprobinde krom se Dio instruus al ni la manieron de pregxo. Sinjoro, instruu nin pregxi! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).
 Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo instruu al vi kiel prave pregxi al Li por ke viaj pregxoj estu akcepteblaj cxe Li.

No comments:

Post a Comment