Saturday, July 27, 2019

KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?

Estimataj, KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO? “Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn” (Mateo 26:14-16). Judas Iskariota estas konata pro lia fia ago de perfido de Jesuo Kristo al la Judaj estroj por la sumo de nur tridek argxentaj moneroj. Tio estis la valoro de Jesuo Kristo al li. Li poste bedauris sian agon, redonis al la estroj la monon kaj iris kaj pendigis sin.  La valoro de Jesuo Kristo variis al aliaj disxciploj kaj sekvintoj de Jesuo Kristo. Jozef, el Arimateo, valorigis ecx la senvivan korpon de Jesuo Kristo ke li “prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo, kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo” (Mateo 27:59-60). Li donis al Jesuo tion kio estis speciala al li cxar li valorigis Lin grande. Maria Magdalena kaj aliaj virinoj kiuj servis Lin antau Lia morto estis ankorau al Li ecx post Lia morto. Ili alportis spicojn kaj parfumon por olei Lian korpon. La dirajxo de Paulo pri la valoro de Jesuo Kristo estas klasika: “Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21). Jesuo Kristo valoras la tutan vivon por Paulo. Ne mirinde, li poste diris, “mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston” (Filipianoj 3:8). Simon Petro jam antaue diris similajxon: “Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis!” (Marko 10:28). Jesuo Kristo ne valoras ion ajn al multaj homoj. Kiel Judas, tiaj homoj ne zorgas pri tio kio okazas al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Tiaj homoj eble estas tiel nomataj kristanoj. Pro ilia intereso estas ne afektita, ili povas vendi Jesuon Kristo por ia ajn kvanto. Alie, Jesuo Kristo estas la tuta mondo al kelkaj homoj. Kiel Paulo kaj aliaj fidelaj sekvintoj de Jesuo Kristo en la Sankta Biblio, tiaj homoj estas pretaj doni cxion al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Kio estas la valoro de Jesuo Kristo al vi? Cxu Li valoras ion ajn al vi? Kion vi povas forlasi au fordoni pro Jesuo Kristo? Kiel Will L. Thompson (1847-1909), mi havas la kuragxon diri, Jesuo estas la tuta mond’ al mi, kaj fidela al Li mi estos; Ho kial mi povas nei cxi tiun Amikon, kiam Li estas tiel fidela al mi? Sekvante Lin mi scias ke mi estas prava, Li gardas min dum tago kaj nokto; Sekvante Lin tage kaj nokte, Li estas mia Amiko.” Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 20, 2019

KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO?

Estimataj, KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO? “Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo” (Psalmo 91:1). Psalmo 91 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Gxi estas populara cxar gxi estas psalmo de certigo de protekto kaj sekurigo de Dio. Tamen, estas tusxanta vero je la komenca versiklo de la psalmo: la diaj protekto kaj sekurigo estas nur por tiuj kiuj vivas vivon de kuneco kun Dio. Homoj kiuj povas apliki cxi tiun psalmon al si estas tiuj kiuj tute fidas al Dio. Ili estas homoj kiuj vivas lau la modeloj de Dio cxar nur tiaj homoj povas resti je la cxeesto de la sankta Dio en ia timo de Lia sankta kolero. “La sxirmo de la Plejaltulo” en versiklo unu estis eble aludita al la Plejsanktejo. Sub la Legxo de la Malnova Testamento, nur la cxefpastro kiu eniris laulegxe estus kovrita per la nubo de la gloro de Dio (la protekto de la cxiu-suficxa Dio), sed sub la Nova Testamento, cxiuj kredantoj je Kristo havas la kuragxon eniri en la nevideblan plejsanktejon per la sango de Jesuo kaj tiuj kiuj tial eniras estas sekuraj el cxiu malbono. Ne mirinde, la skribinto de la Sentencoj diris: “La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata” (18:10). La skribinto de cxi tiu psalmo denombris kiel homoj kiuj “logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo” estus protektitaj: (a) savate de dangxeraj penoj kontrau iliaj vivoj (versiklo 3a; kp. Psalmo 124:7); (b) estante sub la dia sekuro kaj komforto (versiklo 4a; kp. Psalmo 17:8; 36:7); kaj (c) gxuante la dian fidelan protekton kun la “sxirmado de Liaj plumoj kaj flugiloj” (versiklo 4b; kp. Psalmo 57:1; 61:4; 63:7). Cxi tio kondukos al foresto de timo malgrau evidenta dangxero (versikloj 5-8; kp. Psalmo 3:6; 27:1-3; 46:2; 112:7; Sentencoj 28:1). Pro la fakto ke cxi tiuj homoj jam farigis Dion ilia “rifugxejo,” angxeloj estos iliaj nevideblaj gardantoj kiuj prizorgas ilin (versikloj 9-13; kp. Psalmo 34:7). Interese, la Diablo misaplikis cxi tion kiam li tentis Jesuon Kriston (Mateo 4:6). Je versikloj 14-16, la psalmisto skribis kvazau Dio mem konfirmis la fidon de la psalmisto. La Eternulo promesas al iu ajn kiu restas je Li: (a) savon el dangxero, (b) protekton el malutilo, (c) dian cxeeston en problemo, (cx) honoron, kaj (d) longan vivon.   “Cxar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon” (versiklo 9), cxiaj specoj de dangxero menciitaj en cxi tiu psalmo estas neefikaj kontrau vi. Efektive, vi estos konfidita al la dia sekureco. Estas nenia konfido au ripozo je ia alia loko. Kie estas via rifugxejo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi cxiam faru Dion via rifugxejo por ke vi estu sekura de cxiaj dangxeroj.

Saturday, July 13, 2019

FARU GXIN DENOVE!

Estimataj, FARU GXIN DENOVE! "Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen lau via diro mi mallevos la retojn" (Luko 5:5). Simon Petro kaj liaj kunuloj estis profesiaj fisxkaptistoj kiuj sciis cxion kion oni devas scii por kapti fisxojn sukcese je la familiara lago Genesaret. Ili laboris tra la nokto por kapti fisxojn sed ili ne povis. Je la mateno, Simon Petro jam perdis la esperon kapti ian fisxon tiutage kiam li preparigxis iri hejmen sen fisxoj. Tamen, lia sxipeto farigxis predika ilo por Jesuo Kristo. Post Sia predikado, Jesuo diris al Petro forsxovi lian reton gxis la profundo de la lago. Ordinare, Petro devus debati kun Jesuo ke tiu tempo ne estas la gxusta tempo fari tian agon, krome, li kaj liaj kunuloj jam faris gxin je la gxusta tempo nokte sen sukceso. Tamen, cxar Jesuo diris tiel, Petro estis preta obei. Li forsxovis sian reton en la lagon kaj li havis grandan kapton de fisxoj. Multaj homoj jam faris penojn sukcesi je multaj klopodoj. Ili jam aplikis siajn profesiajn sciojn sen sukceso. Multaj el tiaj homoj pensas perdi esperon au jam perdis esperon je tiaj klopodoj. Tamen, pliaj penoj kaj persisto igos ilin havi sukceson, precipe se ili povus fidi al Dio kiu povas turni la neeblon al eblo. Kion vi jam faris au ankorau faras kiu estas sen dezirata rezulto? Cxu vi pensas forlasi tiun aferon? Ne perdu esperon je gxi! Faru gxin denove precipe kun fido al Dio. "Se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto" (Marko 9:23). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Helpu al mi, ho Eternulo, por ke mi povu fari klopodojn per fido gxis Vi turnos la neeblon al eblo por mi.

Saturday, July 6, 2019

PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN!

Estimataj, PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN! "En tiu tempo Hxizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (Jesaja 38:1-3). Dum Dio eble decidas ne respondi al niaj pregxoj lau niaj voloj, Li eble iam permesus ke ni havos tion kion ni volas en niaj egoismaj pregxoj je nia malprofito. Tial, ni devas esti tre zorgaj pri niaj pregxaj petoj. Regxo Hxizkija morte malsanigxis. La superega volo de Dio por li estis morto, supozeble cxar li jam plenumis sian taskon kiel regxo kaj la sekva afero por li je la memorlibro de Dio estis morti honore. Kiel ia ajn alia homo, Hxizkija ne volis morti. Li sciigis sian penson al Dio. Li pregxis kaj rememorigis Dion pri kiel fidela li estis servante Dion. Estis evidente el la enhavo de la pregxo ke Hxizkija estis egoisma. Je Sia nelima kompato, Dio audis la pregxon kaj etendis la vivon de Hxizkija per dek kvin jaroj. Tamen, tiuj dek kvin jaroj estis lia falo! Dio-centrita regxo subite farigxis mem-centrita. Li ne plu estis konscia pri la gloro de Dio, sed lia valoreco. Ne mirinde, kiam iu fremda regxo sendis komisiitojn al li por gratuli lin pro lia resanigxo, anstatau adresi ilin al Dio, li estis okupita montri al ili tion kion li posedis kiel regxo. Dio riprocxis lin severege pro cxi tio kaj gxi kondukis al la falo de lia regno, kvankam dum la tempo de liaj idoj (vidu: Jesaja 39). La lando Juda ne havus malbonan regxon en Manase kiu estis naskita dum tiuj aldonitaj dek kvin jaroj se Hxizkija akceptus la superegan volon de Dio por lia vivo (2 Regxo 20:21; 22:1; Jeremia 15:4). Multafoje, ni ankau estas okupitaj per tio kion ni konsideras "bona" por ni. Ni ne estas prizorgaj pri la "plej bona," la superega volo de Dio por niaj vivoj. Ni devigas Dion fari tion kion ni volas, kaj kelkfoje, Li eble permesas al ni ke ni havos tion kion ni volas, kio eble havos malbonajn sinsekvojn. Jesuo Kristo, je la Gxardeno de Getsemane, permesis ke la superega volo de Dio estu plenumita je Sia vivo, ecx dum Li sciis ke tio rezultos al Sia morto (Mateo 26:39-42). Dio ja estis glorigita je la vivo kaj morto de Jesuo Kristo kaj al Jesuo estis donita nomo kiu estas super cxiuj nomoj (Filipianoj 2:5-11). Prizorgu viajn pregxajn petojn precipe kiam vi estas furioza akiri ion de Dio. Estas pli bone permesi la plej bonan superegan volon de Dio esti plenumita je niaj vivoj ol trudi nian bonan volon sur Li. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne estu furioza petante ion de Dio, sed ke vi cxiam permesu la plej bonan superegan volon de Dio esti plenumita je via vivo.