Friday, December 31, 2010

PROFETAJ BENOJ POR VI EN LA JARO 2011!

Estimataj,
PROFETAJ BENOJ POR VI EN LA JARO 2011!
Glorata estu la Eternulo por la graco de vido de alia jaro.
Kutime, Opeyemi mia edzino kaj niaj infanoj (Boluwatife, IfeOluwa, Michael kaj Abraham) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaro per cxi tiuj profetaj benoj adaptitaj de Genezo 12:2-3:
- Cxi tiun novan jaron, la Eternulo faros vin granda personeco, kaj grandigos vian nomon,
- Li benos vin per abunda kresko de favoro.
- Vi estos beno al aliaj; homoj cxirkau vi kaj tiuj kiuj konatigxos kun vi cxi-jare estos benitaj per vi.
- La Eternulo benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Li malbenos cxi-novjare je la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio.
+234 805 515 9591
+234 816 304 5450
http://www.thewordthruthenet.org/esperanto
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 25, 2010

“HO DIO, TRA JARMILOJ VI FIDELE HELPIS NIN”

Estimataj,
“HO DIO, TRA JARMILOJ VI FIDELE HELPIS NIN”
“Mia Sinjoro, Vi estis por ni logxejo De generacio al generacio. Antau ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio” (Psalmo 90:1-2).
Cxi tiu populara himno “HO DIO, TRA JARMILOJ VI FIDELE HELPIS NIN” estis verkita de Isaac Watts (1674-1748). Oni kantas gxin pleje je la fino de jaro kaj la komenco de nova jaro. Je la himno, la verkisto, bazita sur Psalmo 90, emfazis multajn aferojn pri Dio: Dio estas potenca cxar Li uzis Sian potencon por helpi Siajn popolojn tra la pasinteco (Psalm 33:20). Li uzos Sian potencon por doni al Siaj popoloj esperon por la estonto (Psalm 146:5). Tial, Liaj popoloj povas fidi al Lia potenco por provizi sxirmilon kontrau sxtorma blovego (Psalm 61:3). Dio protektas cxar Liaj sanktuloj logxas sekure sub la ombro de Lia trono (Psalm 4:8; 44:3; 47:8). Dio estas eterna cxar jaroj kaj generacioj estas nenio je Lia vido (Psalm 102:24-27). Li estas eterna Dio (Psalm 93:2). Dio estas prizorga. Li jam prizorgas Siajn popolojn, kaj Li daurigos prizorgi ilin (Psalm 46:1). Dio estas kaj Dio de la estinto kaj Dio de la estonto pro Sia eterna eco (Psalm 41:13).
Isaac Watts estis prava! Dio ja estas nia helpanto tra jarmiloj. Dio jam elmontris Sian potencon sur ni protektante nin kaj prizorgante nin je cxi tiu pasanta jaro. Li jam estas nia logxejo. Ecx se Li ne faras tion kion ni petas de Li, Li ankorau estas potenca, zorganta Dio. Li havas celon rifuzante nian peton. Li havas Sian “plej bonon” por vi anstatau la “bono” kiun vi petas de Li.
Kiam vi eniros novan jaron post kelkaj tagoj, cxu vi fidos al Li? Cxu vi faros Lin via logxejo? Li ja estas nia nuntempa kaj estonta helpanto. Ni aligxu al Isaac Watts kantante: “Ho Dio, trajarmiloj Vi fidele helpis nin. Tra cxia sort’ nin gardu, Di’, gxis glora la destin’.”
Mi deziras al vi felicxan novjaron (2011) antaue!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 18, 2010

LA PLEJ GRANDA NOVAJXO DE KRISTNASKOFESTO

Estimataj,
LA PLEJ GRANDA NOVAJXO DE KRISTNASKOFESTO
"Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16).
Kutime, la kristnaskofesto cxi-jare jam komencigxis cxirkau unu monaton antaue per multaj fanfaroj kaj finigxos je la 25-a de decembro en grandaj diservoj en plejparto de niaj pregxejoj. Tamen, multaj homoj jam perdis au forgesis la plej grandan novajxon de la kristnaskofesto. Cxi tiu novajxo estas resumita en la plej populara verso de la Sankta Biblio: "Cxar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16).
La novajxo komencigxis kun Dio, la Kreinto de la universo. La Sankta Biblio ne penis pruvi la ekziston de Dio. Gxi nun komencigxis dirante, "En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron" (Genezo 1:1). Estas interese vidi kelkajn homojn nuntempe kiuj pretendas ke Dio ne ekzistas. La novajxo de kristnaskofesto ne povas esti valorigita sen la agnosko de la ekzisto de Dio kiu iniciatis la fundamenton de kristnaskofesto.
Cxi tiu Dio estas la Dio de amo kiu amis la homojn de la mondo malgrau ilia neindeco. Li elmontris Sian senkondicxan amon al homaro kaj faris tion kion ordinara homo trovus malfacile fari - donado de la alte sxatata ajxo al nemerita persono.
Cxi tiu ago de donado estu cxefa en ni dum ni celebras la kristnaskofeston. Cxi tio ne estas la tipo de donado kie vi esperas ke la ricevanto donos ion alian reciproke. Gxi ne estas la tipo de donado rilate al la Patro Kristasko kie vi devas pagi kelkan sumon da mono antau ol vi ricevas la donacxon. Gxi estas oferdona donado.
La objekto de cxi tiu donado estas la plej sxatata senparalela Donaco - Jesuo Kristo, la solenaskita Filo de Dio! Multaj homoj trovas malfacile kredi ke la Kreinto de la universo povus havi Filon. Lau ili, gxi tro malgrandigas Lian majeston. Tamen, tio estas parto de kialoj kial Paulo ekkris, "Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! Cxar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? au kiu estis Lia konsilanto? au kiu antaue al Li donis ion, poste redonotan al li? Cxar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen" (Romanoj 11:33-36).
Tio kion Dio postulas de ni pro Sia donado estas kredo en Jesuo Kristo por ke ni ne pereu - havante eternan apartigon de Li, sed havu eternan vivon - senlime altan kvaliton de vivo en viva kuneco kun Dio, kaj nun kaj eterne, donitan grace de Jesuo Kristo al cxiu kiu kredas je Li (vidu: Johano 1:4; 10:10, 28). Cxu vi havas cxi tiun vivon?
Cxi tio estas la plej granda novajxo! Ne gravas kiel vi celebris la kristnaskofeston au cxu vi estas indiferenta al gxi, lasu la novajxon havi pozitivan efikon en via vivo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de decembro 2005.

Saturday, December 11, 2010

RICXIGITA PER HONORO

Estimataj,
RICXIGITA PER HONORO
"Kaj la angxelo diris al sxi: Ne timu, Maria; cxar vi trovis garcon antau Dio.... Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon, Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto, cxar li rigardis la humilecon de Sia sklavino; cxar jen de nun cxiuj generacioj nomos min felicxa" (Luke 1:30, 46-48).
La realeco de la realaj signifoj de miaj nomoj (Adebayo Olayinka Afolaranmi) montrigxis dum mi celebris mian kvardekan naskan datrevenon pasintan semajnon (je la 8-a de decembro). En la joruba lingvo, "Adebayo" signifas "Tiu kiu venas kaj renkontas gxojon," "Olayinka" signifas "Mi estas cxirkauita per honoro," dum "Afolaranmi" (la nomo de mia patro) signifas "Mi estas ricxigita per honoro." Efektive, la monato decembro jam farigxas speciala monato en mia vivo: mi estis naskita je la 8-a de decembro, 1970; mi edzigxis je la 19-a de decembro, 1998; mia filino estis naskita je la 7-a de decembro, 2002; mia familio movigxis al nia propra domo je la 23-a de decembro, 2005; mia maljuna fratino naskis sian novan infanon je la 6-a de decembro, 2010 je mirakla rimedo; mia edzino estis dungita je la 6-a de decembro, 2010 post kiam sxi estis sen laboro dum preskau unu jaro; dufoje Dio savis min de dangxero je la 8-a de decembro, 1992 kaj 2010; la 25-a jam estas dedicxita por rememori la naskon de mia Sinjoro kaj Savinto Jesuo Kristo. Cxi tiuj okazajxoj neniam estis koincidaj. Mi ja venis por renkonti la gxojon kaj bonon de Dio; Dio jam cxirkauis kaj ricxigis min per Sia honoro. Mi neniam pripensis cxi tiujn aferojn antaue gxis la 8-a de decembo, 2010 kiam homoj gxuis kun mi kaj mi pensis pri la bono de Dio al mi. Glorata estu Lia nomo!
Dum mi pripensis cxi tion, mi rememoris Maria-n la patrinon de Jesuo. Sxi estis tiel favorita kaj honorita de Dio ke sxi estis uzita kiel la ilo de alporto de la Savinto de la mondo al cxi tiu mondo. La romkatolikaro ankorau respektegas sxin gxin nun, kvankam al ekstremo. Estis multaj virgulinoj en Izrael kiam Dio elektis sxin. Same, estas multaj homoj surtere kiam Dio elektis min esti favorita kaj honorita je rimedo kion Li faris, kaj ankorau faradas gxin. Denove, glorata estu Lia nomo!
Cxu vi jam pensis pri kiel Dio favoris kaj honoris vin ankau? Cxu vi alte taksas Lin pro tio? Ne diru ke Li ne faris tion. Efektive, Li "benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo" (Efesianoj 1:3). Vi eble ne akiras tion kion vi volas de Li, sed mi scias ke Li jam ricxigis vin ankau per Liaj favoro kaj honoro. Mi pregxas ke dum cxi tiu jaro estos fininta, Li ricxigos vin plie per Liaj favoro kaj honoro je nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi estas tiel dankema al homoj kiuj sendis komentojn kaj pregxerojn al mi okaze de mia 40-a naska datreveno pasintsemajne per ret-salutoj, telefonajn alvokojn, mesagxojn kaj komentojn per retmesagxo, Facebook, ktp. Mi estis honorita. Dio honoros vin ankau je via tuta klopodoj. Amen.

Saturday, December 4, 2010

ONI CELEBROS VIN!

Estimataj,
ONI CELEBROS VIN!
"Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en Hxebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en Hxebron antau la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael" (2 Samuel 5:3).
Mi malofte bazas miajn cxiusemajnajn predikojn sur la politika situacio de Nigxerio. Tamen, antau nelonge, mi estis inspirita per la enhavo de unu el la multaj mesagxoj de portebla telefono (SMS) kiun mi ricevis de miaj konatoj. Jen la enhavo de la SMS angle: "As God remember Governor Aregbesola in Osun State [of Nigeria], people will rejoice with you. It is last hurdle of the year. Compliment of the season, merry Christmas and Happy New year 2011 in advance." [Esperante: Kiel Dio rememoris Reganton Aregbesola en la sxtato de Osun [de Nigxerio], homoj gxojos kun vi. Jen la lasta brancxbarileto de la jaro. Bondeziron de la sezono, felicxan kristnaskon kaj felicxan novjaron 2011 antaue.] Tiu persono sendube aludis al la nova reganto kiu jxus estis instalita post preskau kvar-jara jura batalo por reakiri lian sxtelitan mandaton. La celebro kiu salutis lian venkon je la tribunalo kaj lia instalado kiel reganto estis rememorado de celebroj kiuj salutis similajn venkojn de aliaj politikistoj kiuj reakiris siajn mandatojn per tribunalo post multaj jaroj de legxaj bataloj, precipe tiu de D-ro. Kayode Fayemi, la reganto de la sxtato de Ekiti, Nigxerio, kiu devis trapasi re-faron de elekto kaj serion da apelacioj antau ol li estis instalita kiel la rajta reganto de lia sxtato. La kazo de cxiu el cxi tiuj homoj sxajnis senespera, precipe se oni konsiderus la fakton ke ili batalis kontrau homoj kiuj havis la tiel nomatan "federalan potencon" kaj la ne-tro-fidindan jugxan sistemon de la lando. Cxi tiuj homoj riskis siajn vivojn pro tio ke ili penis batali por siaj sxtelitaj mandatoj. Tamen, Dio batalis por cxiu el ili kaj nun, ili estas je siaj rajtaj oficoj.
David havis similan travivon. Post kiam Dio malakceptis Saulon kiel la regxon de Izrael (1 Samuel 13:13-14; 15:26-29), Li sendis Samuelon sanktolei Davidon kiel la sekvan regxon (1 Samuel 16:1-13). David devis atendi dum multaj jaroj. Li farigxis forkuranto je fremdaj landoj kaj ecx devis reloki siajn gepatrojn al alia fremda lando (1 Samuel 21:10-14; 22:3-4; 27:1-12). Ecx, post la morto de Saul, oni instalis alian personon kiel regxon en Izrael (2 Samuel 2:8-9). Tamen, je la antaudecidita tempo de Dio, Li rememoris Davidon, David farigxis la regxo de Izrael. Oni celebris lin (2 Samuel 5).
Cxu vi ankau opinias ke oni trompas iel? Cxu iu senigas vin de io kio rajte apartenas al vi? Cxu Dio ne plenumas Sian promeson al vi cxi-jare? Antau la fino de cxi tiu jaro, Dio rememoros vin. La kialo estas: "La Eternulo plenumos por [vi]..." (Psalmo 138:8a). Oni ja celebros vin!
Mi ankau diru al cxiu: "Bondezironde la sezono, felicxan kristnaskon kaj felicxan novjaron (2011) antaue je la nomo de Jesuo."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 27, 2010

DIO EBLE JAM FARIS GXIN!

Estimataj,
DIO EBLE JAM FARIS GXIN!
“Kaj estos tiel, ke antaÅ­ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraÅ­ parolantaj, kaj Mi jam aÅ­dos” (Jesaja 65:24).
“Kaj kiam [Petro] frapis cxe la pordo de la pordego, venis knabino nomata Roda, por aÅ­skulti, kaj rekonante la vocxon de Petro, sxi pro gxojo ne malfermis la pordegon, sed enkuris, kaj diris, ke Petro staras antau la pordego. Kaj oni diris al sxi: Vi frenezas. Sed sxi persiste certigis, ke tiel estas. Kaj ili diris: Gxi estas lia angxelo. Sed Petro daurigis la frapadon; kaj ili, malferminte, vidis lin, kaj miregis” (Agoj 12:13-16).
Dum mia sep-jara-agxa adoptita filo gvidis nin je pregxo dum nia familia matena diservo antau nelonge, li menciis iun pregxan punkton kiu amuzis min, sed same igis min pensi pri nia sinteno al Dio kiam ni nescie petas tion kion Li jam donis al ni. Mia filo diris interalie, “Sinjoro, lasu al Pacxjo reveni sekure de lia vojagxo.” Li aludis al vojagxo kiu mi faris kelkajn tagojn antau tiu tago. Sendube, la familiaro jam pregxadis por mia sekura vojagxo dum mi estis for je la vojagxo. Tamen, cxi tiu knabo forgesis ke mi jam revenis sekure de la vojagxo je tago antau tiu mateno kiam li diris la pregxon. La respondo al lia pregxo estis cxe li je tiu pregxa tempo!
Kelkaj kredantoj dum la frua eklezio havis similan sperton je Agoj 12. Regxo Herodo persekutis la Kristanojn. Li mortigis Jakobon, la fraton de Johano. Cxar li vidis ke tiu ago placxis al la Judoj, li arestis Petron kaj metis lin je la malliberejo kun la intenco mortigi lin post la Juda festo. Tamen, la Kristanoj pregxis fervore por Petro. Dio ja respondis al ilia pregxo kaj mirakle savis Petron de la malliberejo. Petro iris rekte al la loko kie li sciis ke la kredantoj kunvenis pregxante por li. Kiam li frapis la pordon, je rekono de li avocxo, la gxojo kiun la knabino kiu venis malfermi la pordon havis ne lasis al sxi malfermi la pordon. Sxi reiris por informi la aliajn, sed, ili diris je tuta nescio kaj nekredo ke sxi frenezas. Ili ne konstantis ke Dio jam faris tion kion ili petis de Li fari.
Multfoje, ni ankau agas kiel tiu senscia knabo kaj la Jerusalemaj kredantoj: ni daure petas Dion pro tio kion Li jam faris por ni. Nur se ni povus havi kredo kaj esti atentaj, Dio jam respondis al multe da niaj pregxoj. Mi kredas ke la promeso de Jesaja 65:24 estas ankau por cxi tiu generacio.
Dum cxi tiu jaro estas finigxonta, kion vi jam petadas de Dio ke vi pensas ke Li ne faras por vi? Cxu vi iam rigardis atente cxirkau vi por vidi cxu Dio jam respondis al via pregxo? Kiu scias, Li eble jam faris gxin!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 13, 2010

NE FORGESU DION

Estimataj,

NE FORGESU DION

"Kaj vi mangxos kaj satigxos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi. Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj legxojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux" (Readmono 8:10-11).

Tio estis lia maljunece adiauxa parolo al la popolo Izraela. Krome, la parolo de Moseo enhavis avertojn. Unu el tiuj avertoj estis cxi-supra citajxo: ne forgesu vian Dion dum vi fartos bone.

Same, la ricxulo en la proverbo de Jesuo Kristo en Luko 12:16 21 ne atentis cxi tiun averton. Li havis abundan rikolton. Lia posedajxo farigxis lia idolo, kaj li forgesis Dion, la Doninton. Tiutage, lia animo estis prenita de li kaj lia posedajxo foriris al aliuloj. Jesuo Kristo klarigis la signifon de ricxeco sen Dio: "Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas ricxa rilate Dion" (Luko 12:21).

Estimataj, estos bone cxe vi! Dio kontentigu vin per multaj bonajxoj. Lia bona promeso plenumigxu en via vivo. Tamen, cxu vi ne forgesos Dion, kiam vi estos kontenta pri viaj kordeziroj? Cxu vi ankoraux memoros servi Lin per tio, per kio Li benis vin?

Ne estu kiel tiu malsagxa ricxulo. Loki Dion, la Donanton super la donajxoj estas marko de vera atingo. Ne forgesu vian Dion, dum vi fartas bone. Servu kaj obeu Lin plu. Li rekompencos vin.

"Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj trafosas kaj sxtelas; sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas; cxar kie estas via trezoro, tie estos ankaux via koro" (Mateo 6:19-21).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 28a de Marto, 2004.

Saturday, November 6, 2010

CXU VI ZORGAS PRI LA VENONTA GENERACIO?

Estimataj,
CXU VI ZORGAS PRI LA VENONTA GENERACIO?
"Kaj Hxizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo" (Jesaja 39:8).
Regxo Hxizkija faris ion malbonan: li malkasxis la trezorojn kaj bekegecon de sia regno al kelkaj senditoj kiuj venis de fremda lando. Dio per Sia profeto denuncis cxi tiun agon kaj profetadis ke la regxo de tiu fremda lando venos iun tagon forpreni cxiun trezoron kaj la homojn de la regno de Hxizkija kaj ankau fari kelkajn el la idoj de Hxizkija kiel sklavojn je la palaco de la regxo de tiu fremda lando. Surprize, Hxizkija estis kontenta kun la profetado cxar li pensis ke estos paco kaj sekuro en lia tempo. Jen iu kiu pregxis fervore kontrau la profetado ke li mortos (vidu: 2 Regxoj 20:1-3; Jesaja 38:1-3). Li akceptis cxi tiun postan profetadon cxar gxi ne koncernis lin rekte. Tio estas, li ne zorgis pri tio kio okazos al la venonta generacio! Bedaurinde, li naskis unu el la plej malbonaj regxoj en Judujo (Jeremia 15:4).
Multaj homoj nuntempe vivas ielmaniere sen zorgo pri la sinsekvoj de iliaj agoj (kaj ecx neagoj) sur la venontan generacion. Kelkaj ecx estas pretaj havi nun la plezuron kaj profitojn konservitaj por iliaj infanoj kaj nepinfanoj. Plej multe da afrikaj politikistoj kaj estroj estas kulpaj pri cxi tio. Ili daurigas relokigi sin je la lokoj de registaro. Gxi ja farigxas la velkigo de progreso al multaj partoj de Afriko.
Kielmaniere vi estas kiel Hxizkija? Cxu vi zorgas pri la venonta generacio? Kio estas via sinteno al la venonta generacio? Kion vi faras nuntempe kiu koncernos vian venontan generacion? Sciu ke viaj agoj kaj ecx neagoj nuntempe havos grandajn efikojn sur via venontan generacion. Prizorgu pri la venonta generacio per viaj karaktero kaj ecx penso.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 30, 2010

DIO ZORGOS PRI VI!

Estimataj,
DIO ZORGOS PRI VI!
"Surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi" (1 Petro 5:7).
Pastoro Walter Stillman Martin (1862-1935) iamestis invitita prediki je dimancxa matena diservo de iu pregxejo kiu estis kelkajn kilometrojn de lia hejmo. Tamen, lia edzino malsanigxis tiun dimancxan matenon, kaj li estis nuligonta sian predikan asignon. Tiam lia juna filo elparolis. "Pacjo, cxu vi ne pensas ke se Dio volus ke vi prediku hodiau, Li zorgos pri Patrino dum vi forestas?" Martin faris la predikan asignon, kaj kiam li revenis hejmen poste tiun tagon li trovis ke sia edzino (Civilla Durfee Martin [1866-1948]) jam verkis himnon dum lia foresto. La titolo de la himno angle estas "God Will Take Care of You" (esperante: Dio zorgos pri vi). Tiun vesperon, li faris la muzikon por la himno.
Eble dum S-ino Civilla Martin verkis la vortojn de himno, sxi pensis pri la vortoj de Paulo al la Filipianoj ke ili ne trozorgu pri io(Filipianoj 4:6), au la konsilo de Petro ke ni surjxetu sur Dion cxian nian zorgon, cxar Li zorgas pri ni (1 Petro 5:7). Tamen, povis esti iu ajn alia versiklo de la Sankta Biblio, cxar la temo "Dio zorgos pri vi" estas ofta tra la Sankta Biblio (vidu: Psalmoj 34:15; 37:5; 55:22; Mateo 6:26-34; 11:28-30; Luko 12:24; Filipianoj 4:19).
Kion vi trapasas nuntempe? Kio ajn via situacio, "ne gravas kio eble estas la pruvo," ne estu konsternita! Dio zorgos pri vi. Alvoku al Li, kaj tute fidu al Li. Li ja zorgos pri vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 23, 2010

CXU HELPANTE AL DIO?

Estimataj,

CXU HELPANTE AL DIO?

Kaj [profeto Ahxija] diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; cxar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forsxiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn.. Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon" (1 Regxoj 11:31-38).

"Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David... Kaj la regxo arangxis konsiligxon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta" (1 Regxoj 12:26-29).

Unu populara angla proverbo estas jene: "Heavens [i.e. God] help those who help themselves." (t.e. Cxieloj [t.e. Dio] helpas tiujn kiuj helpas sin.) Tamen, laux homoj kiuj volas esti en la volo de Dio, cxi tiu proverbo estas kontrauxdirajxo.

Multaj kazoj en la Sankta Biblio pruvas cxi tion. La historio de
Jerobeam, filo de Nebat, la unua regxo de la sendependema norda regno de Izrael estis unu el tiaj kazoj. Kiam regxo Salomono ne kondukis laux la volo de Dio adorservante la diojn de siaj fremdaj edzinoj, Dio promesis starigi la domon de Jerobeam kiel regxojn en Izrael, sed reteni unu tribon por la domo de David. Dio starigis Jerobeamon kiel regxon de Izrael. Tamen, Jerobeam estis ruza. Li provis helpi al Dio. Kial? Li timis ke la popolo mortigos lin kaj reiros al la domo de David. Tial, li faris du idolojn kaj starigis ilin en du landlimaj urboj kiel diojn "kiuj elkondukis [la Izraelidojn] el la lando Egipta."

Per cxi tiu ununura ago, la kroniko de la popolo Izraela estis infektita per cxi tio nome: "la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon" (1 Regxoj 14:16. Vidu ankaux: 1 Regxoj 13:34; 15:30, 34; 2 Regxoj 10:31; 13:2, 6; 15:9, 18, 24, 28; 17:21).

Saraj kaj Rebeka entreprenis ion dum la promesoj de Dio estis sxajne prokrastotaj. La unua konsilis al sia edzo (Abraham) havi idon per sxia sklavino Hagar (Genezo 16). La dua preskaux malstabiligis sian familion dum sxi provis sian plejan eblecon plenumi la promeson de Dio por Jakob, sxia favorata filo (Genezo 25:21-23; 27:1-17).

Cxu vi estas ema manipuli la planojn kaj promesojn de Dio por via vivo? Via ago devas esti laux la volo de Dio. Memoru, "Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikanoj 5:24. Vidu ankaux: Nombroj 23:19; Readmono 7:9; Jesaja 14:24). Tiu kiu ne kuras antaux Dio estas vere felicxa.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de majo, 2004.

Saturday, October 16, 2010

LA FRATAMO DAURADU

Estimataj,
LA FRATAMO DAURADU
La fratamo dauradu. Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante. Memoru la katenitojn, kvazau vi ankau estus katenitaj, kaj la suferantojn, cxar vi ankau estas en la korpo” (Hebreoj 13:1-3).
La letero al la Hebreoj temas cxefe pri la supereco de Jesuo Kristo super la profetoj kaj religiaj sistemoj de la Malnova Testamento. Konkludante la mesagxon, la verkinto de la letero admonis sian audantaron lasi fratamon dauradi. La greka vorto (filadelfia) tradukita “fratamo” en la Sankta Biblio en Esperanto povas signifi reciprokan amon de fratoj (kaj fratinoj) au “amo por onia samkredanto.” Gxi estas nesama kun alia greka vorto (agapee) ankau tradukita “amo” kiu estas la tuta kaj neparalela amo kiun Dio havas por la homaro. La impliko de la admono estis ke fratamo jam ekzistis cxe la Hebreoj al kiuj oni sendis la leteron.
Tial, gxi devas dauri kaj la dauro devas havi nenian finon. La verkinto de la letero daurigis doni du klarigojn pri kiel oni povas montri fratamon (Hebreoj 13:2-3). Unue, gastamo al nekonatoj: li aludis al Abraham kiu nescie gastigis angxelojn (vidu: Genezo 19). Due, prizorgo por la suferantoj: Jesuo Kristo aludis al cxi tio je unu el Siaj paraboloj (vidu: Mateo 25:34-46). Estas aliaj rimedoj de montro de fratamo inter ni.
Estas evidente el cxi tiuj du rimedoj de montro de fratamo ke la “frato” kiun oni devas ami eble ne necese estas gefratoj au samkredanto (lau iu komentanto) au iu de komuna intereso, sed iu ajn kiun oni povas helpi iam. La Samariano je la populara parabolo de la Bona Samariano jam estis klasika ekzemplo de montro de fratamo (vidu: Luko 10:25-37).
Multaj homo dirus ke ili amas Dion, kaj ili estas pretaj fari ion ajn por Li. Tamen, cxu ili amas aliajn homojn? Tiaj homoj estas hipokrituloj! Apostolo Johano diris, “Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton - tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis” (1 Johano 4:20).
Tre grava kialo kial oni devas daurigadi fratamon estas ke oni eble je iu okazo au la alia estas je la riceva fino de tia amo. La nekonato kiu bezonas la amon au zorgon eble esti VI!
Cxu vi havas fratamon? Estu preta montri gxin al iu ajn kiun vi renkontas. La fratamo dauradu!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 9, 2010

KIU ESTAS JESUO KRISTO?

Estimataj,
KIU ESTAS JESUO KRISTO?
"Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? Kaj ili diris: Lau iuj: Johano, la Baptisto; lau aliaj: Elija; kaj lau aliaj: Jeremia, au unu el la profetoj. Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio" (Mateo 16:13-16).
Mi vidis jxurnalan artikolon kun la titolo, "Cxu vi konas Jesuon Kriston?" La artikolo estis kompilajxo de intervjuoj faritaj kun kelkaj infanoj de la agxoj inter kvar kaj ses por scii cxu ili konas Jesuon Kriston au ne. La respondoj de cxi tiuj infanoj estis malkasxaj. Kelkaj el ili identigis Jesuon kiel viron pri kiu iliaj pastoroj jam pridiskutas je iliaj pregxejoj; kelkaj el ili rekonis Lin kiel la Filon de Dio, au simple Dion; kelkaj ecx estis sinceraj deklari ke ili ne konis Lin. Kiam oni demandis de ili plie, kelkaj el la infanoj kredas ke Jesuo Kristo estas la Savinto de la mondo kaj ke Li estas nuntempe en la cxielo.
Estinte kun Siaj disxciploj dum kelkaj tempoj, Jesuo Kristo ankau volis scii cxu la disxciploj sciis kiu Li estas au ne. Li unue demandis de ili pri tiu kiu la homoj cxirkau ili opinis ke Li estis. Ili donis multajn respondojn. Kiam estis sia vico diri kiu Jesuo Kristo estis, neniu el ili povis respondi krom Simon Petro kiu respondis: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio (Mateo 16:16).
Se oni demandus la demandon de vi: "Kiu estas Jesuo Kristo?" kion vi respondus? Cxu vi reale konas Lin? Kelkaj homoj kredas ke Li estas nur unu el la profetoj. Kelkaj kredas ke Li estas nur la Savinto, kaj NE la Sinjoro de iliaj vivoj. Kiu estas Jesuo Kristo al vi? Apostolo Paulo diris, "por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto" (Filipianoj 3:10).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 18, 2010

LA REGXO NE POVIS DORMI

Estimataj,
LA REGXO NE POVIS DORMI
"En tiu nokto la regxo ne povis dormi; kaj li ordonis alporti la memorajxan libron de la kronikoj, kaj oni legis ilin antau la regxo" (Ester 6:1).
Mi deziru al vi cxi tion: "Via bonfaronto ne povu dormi!. Tiu, kiu helpos vin, ne havu ripozon!" Cxu vi povas diri Amen al tio? Bonvolu fari emfaze. Cxu cxi tio estas bondeziro? Jes, gxi estas. Tamen, oni devas modifi la deziron por forigi ian dubecon el gxi. "Via bonfaronto ne povu dormi au ripozi antau ol li/sxi reale helpos al vi!" Amen kaj Amen.

La supra biblia parto revivigis la deziron en mi. Mordehxaj estis Juda kaptito en la urbo Susa. Li estis unu el la pordgardinto en la palaco de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Li jam malkasxis konspiron ke du el la servantoj de la regxo planis kontrau la regxo. Cxi tio estis enskribita en la kronikon cxe la regxo (vidu: Ester 2:21-23). Tamen, oni ne rekompencis lin iamaniere pro tio. Dum Haman, iu malamiko de la Judoj planis detrui la Judojn pro Mordehxaj, la regxo ne povis dormi en tiu nokto. La neebleco de dormo de la regxo igis lin ordoni al siaj sevantoj alporti la memorajxan libron de la kronikoj de sia regnoi. Dum ili legis la kronikojn, la ago de Mordehxaj estis menciita. La regxo pridemandis la rekompecon kiun Mordehxaj ricevis pro tio. Kiam li konstatis ke li ne estis rekompecita, li ordonis al Hamano honorigi lin pro tio. La neebleco de dormo de la regxo venigis honoron kaj distingon al Mordehxaj.
Estis simila okazajxo dum Samuel iris por sanktolei unu el la filoj de Jisxaj kiel la sekvantan regxon de Izraelo. Jisxaj jam forgesis Davidon, sian plej junan filon gardantan la sxafojn en la kampo. Kiam Samuel sciis ke restis unu plia filo de Jisxaj, li diris, "Sendu, kaj venigu lin, cxar NI NE SIDIGXOS al la tablo, antau ol li venos cxi tien" (1 Samuel 16:11). Samuel kaj la aliaj ne sidigxis antau ol David venis kaj estis sanktoleita kiel regxo de Izraelo.
Cxu vi povas dedukti ion el la du okazajxoj? La bonfarintoj ne povis ripozi antau ol ili fakte faris tion kion ili supozis fari. Viaj bonfarontoj ne povu ripozi antau ol ili reale helpos al vi!
Se Dio metus en vian animon esti bonfaronto al iu ajn, cxu vi reale farus tion kion Dio volas ke vi faru al tiu persono? Se vi ankau volus ripozon, vi devas fari gxin hodiau! Memoru, la regxo ne povis dormi….
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de novembro, 2004.

Saturday, September 11, 2010

VIAJ SILENTAJ JAROJ

Estimataj,

VIAJ SILENTAJ JAROJ

"Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj" (Luko 2:52).

La skribintoj de la Evangelioj ne skribis multe pri la fruaj jaroj de Jesuo Kristo surtere. Krom la rakontoj pri Lia nasko (Mateo 1:18—2:23; Luko 1:26-38; 2:1-39) kaj okazajxo kiam Li estis dekdujara (vidu: Luko 2:42-52), nenio estas sciata pri Li de la Sankta Biblio gxis Li estis cxirkau tridekjara (vidu: Luko 3:23). Kelkaj kleruloj pri la Biblio jam aludis al cxi tiuj nesciataj jaroj kiel la silentaj jaroj de Jesuo surtere. Luko uzis nur unu verson por priskribi cxi tiujn silentajn jarojn (vidu: Luko 2:52). Preskau cxiuj homoj havis siajn silentajn jarojn. Multe ne estas sciata pri la fruaj jaroj de multe da cxi tiuj homoj. La silentaj jaroj estis jaroj dum kiuj Dio preparis cxiun el cxi tiuj grandaj viroj kaj virinoj. Multe da ili ne havis la plejbonon de tempo kiel Jesuo je siaj silentaj jaroj, sed poste Dio jam preparis ili per diversaj rimedoj sekrete, Li eljxetis ilin en iliajn publikajn asignojn.

Sendube, cxiu el ni nuntempe ankau havas siajn proprajn silentajn jarojn dum neniu sciis pri ni antau nun ke ni farigxas konataj. Efektive, multaj homoj ankorau estas ecx je siaj silentaj jaroj. Ili ne estas konataj. Dio ankorau preparas ilin por la elmontro de Lia gloro je iliaj vivoj. Tiaj homoj ankorau estas kiel raupoj en siaj kokonoj. Ili atendas la maturan tempon por malfermigi la kokonojn kaj farigxi belaj papilioj. Ia ajn peno malfermigi la kokonojn antautempe kauzos tre kontrauan efikon sur la kreskantajn papiliojn.

Cxu vi ankorau estas je viaj silentaj jaroj? Dio preparas vin por elmontro de Sia gloro je via vivo. La preparado eble ne estas placxa nuntempe. Tamen, atendu gxis tiam kiam Dio finos Sian laboron en vi. Estu pacienca. Vi ja brilos por la gloro de Dio, kaj homoj gloros vin.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 4, 2010

SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...

Estimataj,
SE DIO NE RESPONDUS AL VIAJ PREGXOJ...
"Ho, se mia peto plenumigxus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas! Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min! Tio estus ankorau konsolo por mi; Kaj mi gxojus..." (Ijob 6:8-10).
Estas evidente el la Sankta Biblio kaj spertoj de vivo ke Dio ne respondas al cxiuj pregxoj, ecx tiuj de Siaj virtuloj! Ijob estis virtulo. Dio, Mem, atestis tion dum Satano provis akuzi Ijobon (vidu: Ijob 1:8; 2:3). Tamen, Dio permesis al Satano tenti Ijobon detruante cxion kion Ijob posedis, inkluzive liajn infanojn. Satano ecx "frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo gxis lia verto" (Ijob 2:7). Je sia agonio, Ijob pregxis ke Dio mortigu lin, almenau por savi lin el cxi tiuj suferoj (vidu: Ijob 6:8-10). Dio ne respondis al la pregxo. Por aldoni insulton al la vundo de Ijob, liaj amikoj akuzis lin kaj liajn mortintajn infanojn pri nefaro kontrau Dio. Malgrau la sufero de Ijob kaj la sxajna silento de Dio al lia travivo, Ijob restis fidela al Dio. Li povis ankorau deklari, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" kaj "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 13:15; 19:25). Sxajnis ke li sciis pri pri cxi tiu promeso de Dio: "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Dio ja benis Ijob multoble je la fino. Anstatau fari tion kio sxajnis pli bone al Ijob, Dio faris Sian plej bonon por li!
Multfoje, Dio jam intence rifuzis respondi al la pregxoj de Siaj virtuloj. Cxi tiuj homoj estus malfelicxaj ke Dio ne faras tion kion ili pensas ke gxi estas bona por ili. Oni devas esti matura spirite por akcepti la rifuzon de Dio por onia peto precipe dum oni trapasas neplacxan alfronton de vivo. Oni eble povas pensi ke onia peto estas la plej bono dum Dio havas pli bonan planon ol onia plej bona peto.
Se Dio ne respondus al viaj pregxoj, kion vi faros? Cxu vi ankorau restus fidela al Li? Cxu vi estas preta akcepti Lian rifuzon por via peto atendante Lian pli bonan planon por vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 7, 2010

BONAJ KONDUTOJ

Estimataj,
BONAJ KONDUTOJ
"Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro" (Sentencoj 22:1).
Je la aspekto de tagaj citajxoj de mia reta servo, antau nelonge, mi elsendis iun citajxon de Fanny Jackson Coppin kiu estas jene angle: "Good manners will often take people where neither money nor education will take them." [Esperante: Bonaj kondutoj ofte kondukas homojn al tie kie mono kaj eduko ne kondukos ilin.] Homo ekreagis al la citajxo apenau unu horon post la elsendo. La argumento estis ke estas malfacile por bonaj kondutoj fari tion je nuntempa mondo, precipe en Nigxerio. Tiuj homoj konfirmis la novan direkton kie bonaj kondutoj ne gravas al homoj cxu akiri au doni favoron. Homoj nuntempe povas doni ion ajn por akiri tion kion ili volas. Multfoje, homoj kun bonaj kondutoj estas konsideritaj por ofico pro la korupteco je la nuntempa socio.
Tamen, la citajxo kaj multaj instruoj el la Sankta Biblio pri bonaj kondutoj ankorau estas rilataj nuntempe. Oni eble evitas bonajn kondutojn por akiri favoron, sed tia favoro ne dauros eterne. Oni eble havas ricxajxojn, oficon, kaj similajn, sed estas pli bone havi bonan nomon kaj bonajn kondutojn. Dum ricxeco, ofico, kaj similaj malaperos, bona nomo kaj bonaj kondutoj restas eterne.
Kion vi preferas inter bonaj kondutoj kaj ricxeco? Multaj homoj preferos la postan. Sed, estas pli bone elekti la antauan. Bona nomo ja estas pli preferinda, ol granda ricxeco, bonaj kondutoj ofte kondukas vin al tie kie mono kaj eduko ne kondukos vin.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 31, 2010

LA SAMA NOMBRO DE LA BRIKOJ SEN PROVIZO DE PAJLO

Estimataj,
LA SAMA NOMBRO DE LA BRIKOJ SEN PROVIZO DE PAJLO
"Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin" (Eliro 5:7-8).
Unu el la plej kruelaj traktoj fare de aliaj homoj estis rankontita je Eliro Cxapitro Kvin. La Egiptoj mistraktis la popolon Izraelan cxar la unuaj rigardis la lastan kiel landan minacon. La lasta sercxis vivindulgon kaj tio kondukis al plia mistrakto: la Izraelidoj devis fari brikojn sen la kutima provizo de pajlo kaj ilia cxiutaga produktajxo restis la sama. Ili protestis al la Faraono, la regxo de Egiptujo, kiu estis la kreinto de la mistrakto, sed li ne pretis auskulti. La Izraelidoj pensis ke sia Dio ne batalus por ili, sed Li ja batalis kaj savis ilin de cxi tiuj tiranoj.
Estas multaj manieroj en kiuj homoj mistraktas aliajn homojn nuntempe. Tiaj homoj pensas ke ili povas daurigi je siaj nefaraj kaj nehomaj agoj kontrau aliaj homoj sen puno. Tial, ili dautigas je tiaj agoj ecx kun fiero. Multfoje, la mistraktitoj eble pensas ke estas nenia solvo por ili. Tamen, Dio ja batalos por ili. Kiel Li faris por la Izraelidoj kaj savis ilin de tiaj tiranoj.
Cxu vi estas mistraktita iamaniere? Cxu oni postulas ke vi ankau faru la saman nombron de brikoj sen la provizo de pajlo kiel la Izraelidoj? Cxu sxajnas kvazau Dio ne batalas por vi? Li ja batalos por vi. La Psalmisto deklaris: "Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontrau la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas" (138:7).
Tamen, se vi estas la tirano, memoru ke estas Iu (Dio) kiu repagos vin laue iutage.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 24, 2010

PARDONU DION! (Parto 5)

Estimataj,
PARDONU DION! (Parto 5)
"Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortigxis De mia cxiutaga ploregado. Cxar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La fresxecon de miaj sukoj anstatauis sekeco de somero. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko" (Psalmo 32:3-5).
Jen la konkluda parto de cxi tiu mesagxo. Por diri ke ekzistas nenia malbono au alfrontoj de vivo estas kiel kasxo malantau fingro. Por diri ke homoj ne estas koleraj kun Dio kiam tia malbono au afronto de vivo okazas estas ecx pli malbona. Homoj ja estas koleraj kun Dio, ecx la plej religiaj au spiritemaj homoj, kiam ili estas alfrontitaj per neplacxa flanko de vivo. La plej bonajxo estas konfesi cxi tiun fakton kaj "pardoni" Dion. "Se vi kolerus kontrau Dio kaj ne konfesus gxin, vi estas tiu kiu suferas." Malgrau la fakto ke Dio ne faris ion ajn malbonan kaj Li ne bezonas nian pardonon kiel ni bezonas la Lian. Tamen, cxar ni traktas Lin kvazau Li ofendas nin, ni devas fari la sekvojn.
"La multaj terminoj de la Sankta Biblio tradukitaj en aliaj lingvoj kiel "pardoni" montras kolekton de signifoj: por formeti au forjxeti pekojn; por savi, por purigi, por savi au liberigi pekulon." Por "pardoni" Dion signifas por esti pacigita kun Li per formetante la barilojn [per la formeto de la bariloj kiuj disigas nin de Li, precipe fidante Lin pro Tiu kiu Li estas.
La unua barilo estas la barilo de silento. Ne restu silenta kiam vi travivas ian ajn alfronton de vivo. Diru gxin al Dio. Esprimu al Li kiel vi sentas pri gxi, kaj petu al Li por helpi al vi trapasi tra la situacio sukcese.
La dua barilo estas la barilo de akreco. "Cxi tio estas eble la plej malfacila barilo formetota, por gxi necesas ke ni konfesu ke ni reale estas akraj al Dio. Cxi tio estas malfacila por multaj el ni, cxar kiu volas konfesi ke li havas la audacon havi domagxon kontrau Dio?" Tamen, konfesu ke vi estas akra pri la situacio kaj lasu Dion scii kiel akra vi estas.
Alia barilo estas tio de nedankemo. Multaj el la homoj kiuj estas koleraj kun Dio neniam pensas pri la boneco de Dio sur iliaj vivoj. Ili ne konsideras Dion kiam vivo estas placxa. Ili konsideras la bonajxojn de vivo kiel normalajxojn. Tamen, kiam ili estas alfrontitaj per la alia flanko de vivo, ili ekdubas la ekzistecon kaj potencon de Dio. Se dankemo al Dio jam estus nia vivostilo, estus malfacile esti kolera kun Li ecx kiam sxajnas ke Li ne zorgas pri tio kio okazas al ni. Tiu himna verkisto diris, "Kalkulu viajn benojn unu post unu, kaj vi estos surprizita pri tio kion la Eternulo jam faris." Efektive, multaj el la famaj himnoj estis verkitaj per homoj kiuj havis kialojn esti koleraj kun Dio pro iliaj akraj alfrontoj de vivo, sed cxar ili ne estis blokitaj per barilo de nedankemo, ili povis verki inspiran himnojn kiuj ankorau gloras Dion nuntempe.
Konklude, kiam Dio donas al vi malfacilan instruiston, asignon, au problemon por trakti, Li volas ke vi fidu al Li kaj pasigu bonkvalitan tempon kun Li. Vi ne devas esti kolera kun Li au havi domagxon kontrau Li. Li helpos al vi tra la alfrontoj de vivo, kaj vi baldau atestos pri Lia boneco je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
1. Mi estas tre dankema al pastoro doktoro Fred Deegbe kiu donis al mi permeson adapti lian libron "Forgive God!" en cxi tiu seriigita mesagxo. Mi estas dankema ankau al cxiu kiu jam reagis cxu pozitive au negative al la mesagxo. La libro kaj viaj reagoj jam donis al mi grandan komprenon al la providenco de Dio kaj la suvereneco de Dio traktante la problemon de malbono kaj alfrontoj de vivo.
2. Se mankus al vi ia ajn parto de cxi tiu mesagxo au vi bezonus densigitan version de la tuta mesagxo, skribu al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Memoru ke la mesagxo estas adaptita de iu libro. Mi povos sendi la anglan kopion de la libro al vi se vi bezonus gxin.
3. Mia du-semajna diserva-rilata vizito al Mozambiko cxi tiun semajnon estas prokrastita je la lasta minuto pro nova afero pri la Sudafrika transita vizo. Multajn dankojn al cxiuj kiuj pregxis por la vojagxo. Dauru pregxi kun mi dum mi procesos la Sudafrikan transitan vizon. La rezervita vojagxbileto estas replanita.
Dio benu vin!

Saturday, July 17, 2010

PARDONU DION! (Parto 4)

Estimataj,
PARDONU DION! (Parto 4)
"Antau ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.... Cxar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraua tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto" (Psalmo 90:2, 4).
"Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Cxi tiu parto pridiskutos du gravajn doktrinojn pri Dio - la providencon de Dio kaj la suverenecon de Dio. Cxi tio igos onin kompreni plie la rimedojn per kiuj Dio traktas kun homoj, kaj gxi determinos cxu Dio reale bezonas la pardonon de homoj au cxu ne.
Estas evidente el la Sankta Biblio kaj homaj travivajxoj ke Dio estas fidela kaj efika je prizorgo de Sia kreitaro kaj je gvido de Sia popolo kie ajn ili iras lau Liaj celoj kaj planoj por cxiu persono. Homo kaj ia ajn kreitajxo estas kiel argilo dum Li estas la granda Potisto kiu formas la argilon lau Sia gusto. Li scias cxion. Li havas kialon por Sia permeso de io ajn kio okazas al Sia popolo. Oni eble ne scias nuntempe, sed oni eble scios poste. Tamen, estas certe ke cxio estosevidenta je la fino de la mondo. Tial, oni ne devas zorgi pri la alfrontoj de vivo. Dio scias kiel Li traktos ilin por ni. Tamen, se Li ne traktus ilin je la maniero kiun ni volas, ni devas scii ke Li havas pli bonan (kvankam nekonatan) planon por ni.
Proskime rilate al la providenco de Dio estas Lia suvereneco. "Cxi tiu doktrino instruas ke Dio estas la Sinjoro de la kreitajxo, la fonto de cxio, kiu estigis la mondon kaj kiu gvidas Siajn kreitajxojn al signifa fino kiel Li intencis gxin." Kiam ajn ia malbonajxo okazas, gxi eble estas pro la ago au neago de iu. Tamen, estas kelkaj malbonajxoj kiuj estas preter la homa penso. Kio ajn okazas, oni devas scii ke estas Dio kiu regas la universon. Konsentite, cxi tio jam igis multajn homojn esti koleraj kun Dio. Se Li regus, kial Li permesis al tia malbonajxo okazi? Sed, multfoje, Li permesas al malbonajxoj okazi pro pli bona celo por ni kaj aliaj homoj cxe ni. "La historio de Jozef en Genezo 37-50 estas ekzemplo de la montro de la suvereneco de Dio. Gxi montras laudindan sintenon je la tempo de malfelicxajxo, suferado, kaj maljusto." Je la fino de la historio, li diris al siaj fratoj (kiuj estis la unuaj kreintoj de liaj malfelicxajxoj, "Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj" (Genezo 50:20). Kiel kristanoj, ni devas esti pretaj je cxiuj malgrandajxoj kiuj okazas al ni je fido sciante ke gxi estas parto de la pli grandaj kaj pli bonaj planoj de Dio por niaj vivoj. Jesuo Kristo estis maljuste krucumita dum fifama rabisto estis malliberigita, sed la morto kaj relevigxo de Jesuo Kristo alportis la savon de iu ajn kiu akceptas Lin kiel personan Savinton kaj Sinjoron.
Se Dio, je Sia providenco kaj suvereneco, scius la plej bonon por Siaj kreitajxoj ecx kiam sxajnas ke malbono superas, neniu homo devas esti kolera kun Li pro ia ajn kialo ne menciante pardonante Lin pro Lia ago au neago. Por diri ke ni devas pardoni Dion estas kiel blasfemo. Tamen, kiel ni rilatas kun Li kiam sxajnas ke Li ofendas nin per tio kio okazas al ni? Cxi tio estos la temo de la konkluda parto de cxi tiu mesagxo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi forvojagxos al Mozambiko cxi tiun semajnon por du-semajna diserva-rilata vizito. Cxar mi iros al la norda parto de la lando por aligxi al amiko je lia misia laboro tie, mi eble ne havos aliron al la interreto dum la vizito. Pregxu kun mi por sukcesa vizito precipe je cxiu loko kie mi servas en tiu lando. Gxis mi revenos. Dio benu vin!

Saturday, July 10, 2010

PARDONU DION! (Parto 3)

Estimataj,
PARDONU DION! (Parto 3)
“Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontrau Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio. Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago” (2 Samuel 6:7-8).
Je la dua parto de cxi tiu mesagxo pasintsemajne, kvin kialoj estis klarigitaj kial homoj eble estas koleraj kun Dio. Je cxi tiu tria parto, kiel homoj traktas sian koleron estos diskutita. Tio jam konfirmita frue je cxi tiu serio ke kolero estas parto de homo. Tamen, “Konsilistoj jam notis ke estas kvar manieroj de trakto de kolero. Tri estas nebonaj: subpremo de kolero, malkasxa atako kaj pasiva atako. La kvara kiu estas la plej bona estas esprimo de kolero.”
Oni povas subpremi onian koleron kiam oni rifuzas au hezitas akcepti ke oni estas kolera. Tia homo ne volus ke aliaj homoj sciu ke li estas kolera. Ecx, kiam estas evidente ke li jam estas kolerigita, li pretendas kvazau nenio okazis. Tiaj homoj estas dangxeraj kaj ili reale ne amas sin.
Oni povas esprimi onian koleron je ataka maniero. Tia persono inklinas malkasxe kritiki, insulti, batali, au/kaj priklacxi la personon kun kiu li estas kolera. Se la persono estus kolera kun Dio, li eble neus la ekziston, potencon de Dio, au cxesus servi Lin. Tia persono ja devas pardoni Dion!
Homoj kiuj pasive ekpremas sian atakon eble estas silentaj kaj transigas tian atakon al alia persono. Tiaj homoj estas “serpento sub herbo.” David estis kolera kun Dio pro mortigo de Uza, sed li transigis sian koleron nerekte al Obed-Edom (vidu: 2 Samuel 6).
Oni tamen povas esprimi onian koleron je bona maniero se “la kolero estus direktita al nefaro au ago. Cxi-kaze, la prava au justa kolero estas disciplinita kaj sub rego.” Cxi tiu speco de esprimo estas celeca kaj klopodas korekti malbonan situacion. Jesuo Kristo montris cxi tion kiam li elpelis la homojn kiuj vendis kaj acxetis en la templo (vidu: Johano 2:14-16). Tamen, estas kelkaj ekzemploj je la Malnova Testamento de homoj kiuj esprimis sian koleron kontrau Dio kiam ili pensis ke Dio faris erare. Jona estas klasika ekzemplo (vidu: Jona 4).
En cxiu ajn kazo, la maniero lau kiu oni spektas vivon determinas la manieron en kiu oni esprimas onian koleron. Se oni konsentas ke vivo mem estas testo kaj lau Rick Warren, Dio testas nian kredon, karakteron, obeon, amon, kaj lojalecon per multaj el la cirkonstancoj kiujn ni alfrontas cxiutage kaj la elekto kiun ni faras,” tiam ecx se oni estus kolera kun Dio, oni facile pardonas Dion kaj sercxas tion kion Dio volas elporti el la testo de vivo cxu gxi estas neproporcia puno, sxajna maljusto, blokitaj celoj au neatingintaj deziroj, agoj de Satano, au ecx “agoj de Dio.”
Kiel vi traktas vian koleron? Cxu vi pretendas kvazau vi ne estas kolera, cxu vi transigas gxin al alia persono, cxu vi malkasxe kaj atake esprimi gxin, au cxu vi bone kaj celece esprimas gxi por pravigi la malpravajxon?
La sekva parto de cxi tiu mesagxo ebligos nin plue havi perspektivon pri niaj vivoj kaj cirkonstancoj kaj finfine pardoni Dion dum du tre gravaj doktrinoj - la providenco de Dio kaj la suvereno de Dio estos diskutitaj. Gxis venonta semajno, pardonu Dion!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, July 3, 2010

PARDONU DION! (Parto 2)

Estimataj,
Atendite, estis kaj pozitivaj kaj negativaj reagoj al la unua parto de cxi tiu mesagxo pasintsemajne. Mi jam konfesis je tiu unua parto ke la titolo de cxi tiu mesagxo aspektas iel blasfema. Tamen, mi petu vin ke vi estu pacienca kaj sekvu cxi tiujn seriigitajn mesagxojn gxis la fina parto kaj eltrovu la konkludon de la originala autoro de la libro kiu estas adaptita kaj mian konkludon ankau.
Jen la dua parto de la adaptita mesagxo:
PARDONU DION! (Parto 2)
“Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min. Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi mantras al mi Vian malamon” (Ijob 30:20-21).
Du aferoj estis klarigitaj je la unua parto de cxi tiu mesagxo: unue, suferado kaj malbono estas neeviteblaj, due, oni devas pardoni Dion! Cxi tiu dua parto temas pri kial homoj koleras kun Dio.
Estas kvin kialoj kial homoj koleras kun Dio.
Kialo Unua: oni eble pensas ke la puno kiun oni havas pro onia nefaro troe superas la nefaron. Kain estis bona ekzemplo de cxi tio (vidu: Genezo 4).
Kialo Dua: oni eble pensas ke oni ne havas justan trakton au rekompencon de Dio au iu ajn homo/institucio pro oniaj bonaj faroj. La pli juna frato je la Parabolo de la Erarinta Filo (vidu: Luko 15:25-32) kaj la laborantoj je la Parabolo de la Laborantoj en la Vinberejo (vidu: Mateo 20:1-16) elmontris cxi tion.
Kialo Tria: oni eble estas kolera kun Dio se oni havus “blokitajn” celojn au neatingintajn dezirojn. Oni eble jam servis Dion per la espero ke Li faros oniajn dezirojn kaj helpos onin atingi oniajn celojn. Tamen, iu fakto de vivo estas jene: “Ni ne kutime akiras tion kion ni meritas au volas je vivo.” Cxi tio eble estas pro ne estante je la planoj kaj celoj de Dio por onia vivo, au pro negxustaj/egoismaj deziroj. Jakobo klarigis cxi tion je sia epistolo (4:3). Oni devas cxiam memori tiun deklaron de la Eternulo je Jesaja 55:8-9, “Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj.... Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.”
Kialo Kvara: oni eble havas, precipe teruran, malsanon kaj heredajn kondicxojn kiuj estas alfrontoj de vivo. Tia “homo tiel afrontita kaj afliktita pensas tiel senhelpa kaj iam estas kolera kun Dio pro sia aflikto.” Kelkfoje, Dio ja glorigas Sin je tiaj afliktoj.
Kialo Kvina: Dio eble intence permesas al Satano kauzi malfacilajxon al homo, au Li eble permesas tion kio povas esti aludita kiel “agoj de Dio” (okazoj kiuj estas preta homa rego) okazoj kiuj igas homojn esti koleraj kun Dio. Ijob estas klasika ekzemplo cxi tie, kaj li elmontris sian koleron al Dio. Dum mi intence ne uzas iun el la realaj okazajxoj kiujn D-ro Deegbe uzis je sia libro por ilustri siajn argumentojn, mi uzu cxi tion kio okazis al iu intima virino antau kelkaj tagoj. Sxi planis sian edzan ceremonion pasintan semajnfinon, kaj la estonta edzo mortis mistere du tagojn antau la tago de la edza ceremonio. Gxi estas tiel doloriga. Kial Dio permesis tion?
Cxu vi estis, au estas je iu ajn el cxi tiuj situacioj? Kiel vi pensis, au pensas pro tia situacio? Kiel vi traktis, au traktas la situacion? Cxu la situacio igis au igas vin estis kolera kun vi mem, aliaj homoj cxe vi, au ecx Dio? Kiel vi devas trakti vian koleron en iu el cxi tiuj situacioj? Cxi tio estos la temo de la dua parto de cxi tiu adaptita mesagxo venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi komprenus la anglan, vi povas sendi vian reagojn rekte al P-ro D-ro Fred Deegbe (la autoro de la libro “Forgive God!”) per lia retadreso fdeegbe@gmail.com. D-ro Deegbe estas edukita konsilanto kaj ordinita pastoro de la konfesio de la ganaaj baptistoj. (Li ne komprenas Esperanton!) Dio benu vin!

Saturday, June 26, 2010

PARDONU DION!

Estimataj,
Krom la aspekto de tagaj citajxoj de mia reta servo kie mi libere uzas citajxojn de aliaj homoj, unufoje je la sep-jara-agxa servo, mi adaptas la mesagxon de alia homo por miaj semajnaj mesagxoj. Antau ne longe, mi legis iun libron titolitan "Forgive God!" (esperante: "Pardonu Dion!") verkitan de Pastoro Doktoro Fred Deegbe. Mi estis tre kortusxita per la libro, kaj per la afabla permeso de la autoro, mi decidis adapti la mesagxon de la libro en seriigitaj mesagxoj. (Cxiuj tradukitaj citajxoj estas de la libro.) Jen la unua parto de la adaptita mesagxo:
PARDONU DION!
"Kaj sxi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min Mara; cxar la Plejpotenculo faris al mi maldolcxegon; kun pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis kontrau mi kaj la Plejpotenculo afliktis min?" (Rut 1:20-21).
La titolo de cxi tiu mesagxo aspektas iel blasfema. Kiel oni pardonas Dion? La norma afero estas ke oni petu por la pardono de Dio. Tamen, Dio bezonas la pardonon de multaj homoj cxar la travivoj de vivo, ecx de la travivoj de homoj en la Sankta Biblio, konfirmas ke sufero estas neevitebla. Kiam sufero okazas, oni eble kulpigas sin se oni vidus klare la ligon inter la kauzo kaj rezulto de onia ago kaj la konsekvencoj; oni eble kulpigas aliajn homojn, influojn, au la diablon; kaj oni eble kulpigas Dion pro onia sufero cxar oni kredas ke Dio estas kapabla fari cxion kaj povas haltigi ian malbonon. Se cxi tiu tria eblo okazus, tiam, oni eble estas kolera kun Dio, kaj oni devas pardoni Dion cxar "por koleri kaj ofendigxi kontrau iu, ne menciante Dion, havas spiritajn, emociajn, fizikajn kaj sociajn konsekvencojn."
La problemo de malbono kaj suferado jam igis multajn homojn malkasxe nei la ekzistecon de Dio. Tiuj kiuj ankorau kredas ke Li ekzistas malfacile kredas ke cxiupova, ama, kaj bonkora Dio permesas malbonon au suferon okazi al Siaj infanoj. Kial Li ne haltigis la malbonon? Kial Li ankorau permesas la diablon, cxefan malamikon, fari lian malbonon? Cxi tio igas multajn homojn esti koleraj kun Dio. Ili devas pardoni Dion cxar "Dio ne cxiam faras tion kion homoj volas ke Li faru nek Li faras gxin kiam ili volas ke Li faru gxin, ne menciante farante gxin kiel ili volas ke Li faru gxin."
Esti kolera, exc kun Dio, ne estas peko. Tamen, oni ne devas permesi onian koleron konduki al peko. Apostolo Paulo admonis, "Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero; ankau ne donu lokon al la diablo" (Efesanoj 4:26-27). Multaj homoj estis koleraj kun Dio en la Sankta Biblio. Moseo estis kolera kun Dio kiam lia unua peto al Faraono pri la Izraelidoj misbrilis (Eliro 5:20-23). La popolo Izraela estis kolera kun Dio multfoje kvankam ili lasis sian koleron konduki ilin al peko (vidu: Nombroj 21:5). La kolero de Naomi estas klasika (Rut 1:19-21). Imagu kiel Maria kaj Marta sentis dum ili rigardis sian amatan fraton, Lazaron, suferigita de malsano gxis morto ecx post kiam ili sendis al Jesuo por veni kaj resanigi lin (Johano 11). Ambau ili preskau diris la samajn vortojn kiam Jesuo finfine venis post kiam Lazaro jam estis entombigita dum kvar tagoj (kp. Johano 11:21, 32).
Nu, ni scias la finon de cxiu el la okazoj menciitaj supre. Kiel vi ankau estas kolera kun Dio? Cxi tio estos la temo de la dua parto de cxi tiu adaptita mesagxo venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi komprenus la anglan, vi povas sendi vian reagojn rekte al P-ro D-ro Fred Deegbe per lia retadreso fdeegbe@gmail.com. D-ro Deegbe estas edukita konsilanto kaj ordinita pastoro de la konfesio de la ganaaj baptistoj. (Li ne komprenas Esperanton!) Dio benu vin!

Saturday, June 19, 2010

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

Estimataj,

"MIA PACXJO NE FORLASOS MIN!"

"Kaj la Eternulo, kiu mem iros antau vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon" (Readmono 31:8).

"...cxar [Dio] mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin" (Hebreoj 13:5).

Mia dujara filino la alian tagon diris iun deklaron kiu estas instigo por mi. Ni matenmangxis tiun dimancxmatenon preparante nin por diservo. Dum mia edzino eltrovis ke nia filino estas malrapida mangxante sian mangxajxon, sxi sxerce diris ke ni forlasos sxin hejme se sxi ne mangxus rapide. Sxi jxus diris memfide kaj emfaze, "Mia pacxjo ne forlasos min!"

Ni priridis la aferon, sed, sxia fido al mi estis pensiga afero por mi tra la tago. Cxu mi havas tian fidon al mia cxiela Patro? Cxu mi povas diri kun certo ke Li ne forlasos min ecx dum sxajnas ke cxiu kaj cxio estas kontrau mi?

La psalmisto en Psalmo 77 alfrontis malfacilan situacion kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin. Li demandis ses demandojn por aserti la cxeeston de Dio kun li (versoj 7-9). Li konkludis je sia penso, "Tio estas mia aflikto, Ke aliigxis la dekstra mano de la Plejaltulo. Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn. Mi meditos pri cxiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos. Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio? Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj" (Psalmo 77:10-14). La psalmisto sciis ke la Eternulo estas tie por li cxiam kaj ke li jxus devas memori la bonecon de Dio kaj fidi al Li. Ne mirinde, li diris aliloke, "Cxar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos" (Psalmo 94:14).

La Eternulo ne forlasos vin ecx kiam aliuloj forlasos vin kaj vi trapasos la plej malkvietan tempon. Jes, mi memfide diros, "Mia cxiela Pacxjo ne forlasos mi!"

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS

Dum ni celebras la Tagon de la Patroj, cxi tiun mesagxon mi dedicxas omage al cxiuj bonaj, amantaj, zorgantaj kaj modelaj patroj tra la mondo.

Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 19-a de junio, 2005.

Saturday, May 15, 2010

VI BALDAU REFORTIGXOS!

Estimataj,
VI BALDAU REFORTIGXOS!
"Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, kaj gxia trunko mortas en polvo, tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9).
La Joruboj havas multajn pensigemajn dirajxojn. Antau nelonge, unu el tiaj dirajxoj venis en mian penson. Jen gxi: "Ti eni ti o be igi ni o ju, igi yo ruwe." [Lauvorte, tiu kiu faligis arbon devas esti honta cxar la arbo baldau denove verdigxos.] La supra citajxo el la Sankta Biblio konfirmas la joruban dirajxon. Tamen, venia en mian penson ke la tiel nomata arbo spertos ian periodon. Cxi tiu sxangxa periodo estas gxenerale ne placxa cxar la arbo provas adaptigxi al la nuna situacio. Tamen, siatempe, gxi reakiros siajn plenajn forton kaj belon kaj ecx produktos fruktojn.
Multaj homoj ankau jam estis "faligitaj" de aliaj homoj iamaniere. Tio eble estas per trompado, fraudo, friponado, rabado, maldungado je laborejo, neado de justajxo, kaj similaj. Sendube, la persono kiu estas "faligita" travivos ian emocian traumon. Li eble kulpigas tiun kiu "faligis" lin. Li eble kulpigas sin pro sia sufero. Li ecx eble kupigas Dion pro permeso de la malfelicxo. Tia persono eble permesas al la sufero blindigi lin de la vido de aliaj rimedoj de progreso. Tamen, tia homo ja refortigxos baldau. Je la sento de la odoro de akvo, li denove verdigxos kaj kreskos plue, kvazau jxus plantita kaj produktos fruktojn.
Cxu via "arbo estas faligita"? Kian traumon vi travivos nuntempe? Kiel vi reagas al la sufero? Cxu vi kulpigas vin au la personon kiu "faligis la arbon"? Cxu vi kulpigas Dion? Ne kulpigu iun ajn! Fokusu al Dio! Fidu al Li. Malfermu viajn okulojn por aliaj oportunoj. Via "arbo denove verdigxos" kaj produktos fruktojn! Vi baldau refortigxos. Apostolo Paulo diris al la Korintanoj, "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Vi ja baldau refortigxos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 8, 2010

PRIZORGU VIAJN GEPATROJN

Estimataj,
PRIZORGU VIAJN GEPATROJN
"Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27).
Dum Jesuo Kristo estis krucumita, multaj homoj venis por atesti la okazon. La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo estis tie. Ili staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial li prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon.
La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko.
Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo?
Dum kelkaj partoj de la mondo celebras la Tagon de la Patrino cxi-semajne, faru gxin kiel devon prizorgi, ne nur vian patrinon, sed viajn ambau gepatrojn. Se ili ne plu vivus, sercxu homojn kiujn vi povas prizorgi honore al viaj mortintaj gepatroj. Felicxan Tagon de la Patrino!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dio, helpu min por ke mi povu prizorgi miajn gepatrojn je ilia maljuneco.
2. Helpu miajn infanojn por ke ili povu prizorgi min je mia maljuneco.

Saturday, May 1, 2010

KIO ESTAS VIA FOKUSO?

Estimataj,
KIO ESTAS VIA FOKUSO?
"Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante: Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo. Kaj [Jesuo Kristo] diris al ili: ...ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo" (Luko 10:17-20).
"Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2).
Jesuo Kristo forsendis sepdek el Siaj discxiploj "duope antau sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta" (Luko 10:1). La misio estis granda sukceso dum la discxiploj revenis kun multaj atestoj. La discxiploj diris la atestojn al Jesuo Kristo kun granda gxojo. Sendube, ilia fokuso estis sur la sukceso. Tamen,re-asertinte la venkon de la discxiploj super la Diablo kaj liaj subuloj, Jesuo Kristo redirektis ilian fokuson al pli bona afero kaj loko: cxielo.
Multaj kristanoj nuntempe fokusas al sukcesoj en akademiaj, okupaj, edzecaj, financaj, kaj/au ecx spiritaj klopodoj. Plej precipe, multaj servistoj de Dio igas la euforion de diservaj sukcesoj superi la decidigan celonatingi cxielon kaj akiri rekompecojn en cxielo. Ili estas superigitaj kaj sxajne kontentigitaj pro siaj sukcesaj diservoj. Ne mirinde, multaj el tiaj servantoj de Dio ne prizorgas kiel ili akiras tian sukceson. Sukceso je ia ajn klopodo estas bona, sed tio devas ne esti la fokuso de iu tauga-anima kristano. La fokuso devas esti cxielo kaj la rekompecoj kiujn oni akiros tie.
Kio estas via fokuso surtere? Cxu gxi estas surtera sukceso? Kiel servanto de la evangelio, kio igas vin gxoji dum vi faras la diservon? Cxu gxi estas la sukceso kiun vi akiras je la diservo? Via fokuso estu la fakto ke vi laboras kun Dio kaj ke Li rekompencos vin laue je Lia cxiela regno. Kio estas via fokuso?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 24, 2010

NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO

Estimataj,
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
"Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi…. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu" (Johano 14: 1, 27).
Estas multe da problemoj kaj malfacilajxoj nuntempe kiuj faras la mondon neeltenebla por vivado. Neniu estas imuna kontrau cxi tiuj aferoj kiuj alfrontas homaron cxiutage. Multaj perdis cxiujn esperojn kaj atendas la plej malbonon. Kelkaj jam mortigis sin pro tio. Tamen, je cxi tio, Jesuo Kristo diras, "Ne maltrankviligxu via koro."
Jesuo Kristo estis kun Siaj disxciploj en la supra cxambro donante Sian adiauan parolon dum Li faris cxi tiun deklaron. Liaj disxciploj maltrankviligxis pro kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris: Li foriros (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33); Li mortos (Johano 12:32-33); Unu el ili estos perfidanto (Johano 13:21); Satano agos kontrau cxiuj ili (Luko 22:31-32); ili ne povos sekvi lin kien Li iros (Johano 13:36); Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj cxiuj ili ofendigxos pro Li (Mateo 26:31). Tamen, Jesuo Kristo konsilis ilin fidi al Li (Johano 14:1). Li reale diris ke ili devus kredi je, resti en, fidi al, kaj dependi de Li. Fido estas la granda kontrauveneno por afliktita koro. Vidante Dion super niaj problemoj niaj koroj ne maltrankviligxos.
Jesuo Kristo ne nur diris al Siaj disxciploj fidi al Li kiel kontrauveneno por iliaj afliktitaj koroj, Li ankau donis al ili kialojn por Sia admono. Li asertis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon por la disxciploj (kiel same aliaj kredantoj), kaj reveni por preni ilin(Johano 14:2-3). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.
Jesuo Kristo ne forlasos Siajn discxiplojn en la mondo. Li promesis ke la Patro sendos alian Konsolanton al ili, Iu kiu restos kun ili por eterne (Johano 14:15-17, 26). Cxi tiu estos la Sankta Spirito.
Malgrau tio ke Jesuo Kristo forlasis Siajn discxiplojn, Li donos al ili Sian pacon (John 14:27). Cxi tiu paco estos malsama ol la monda paco au ia ajn paco kiun ili povas pripensi. Sed cxi tiu paco, lau Paulo, "…superas cxian intelekton, [kaj gxi] gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo" (Filipanoj 4:7). Cxi tio estos por ili, kiel parto de iliaj vivoj en eterneco, sed kiel grava aspekto de iliaj vivoj surtere. La paco estas ankau por cxiuj kiuj tute fidas al Jesuo Kristo.
Jesuo Kristo mallonge menciis gxin dum Li finis Sian adiauan parolon ke Li jam venkis Satanon, la princon de cxi tiu mondo (Johano 14:30). Satano ja venis al cxi tiu mondo, tamen li ne venkos la discxiplojn. Jesuo Kristo reasertis cxi tion en Johano 16:33 ke Li jam venkis la mondon.
Kion vi travivas kiu maltrankviligas vian koron? Memoru la admonon de Jesuo Kristo, "Ne maltrankviligxu via koro." Li jam iris por prepari nian eternan lokon por ni. Li revenos por preni nin al Li. Venu al Dio per Li, la ununura vera Vojo. Lasu la Sanktan Spiriton fari Sian volon en via vivo. Vi spertos Lian pacon. "Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj (2 Korintanoj 4:17-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 17-a Oktobro, 2004.

Saturday, April 17, 2010

PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?

Estimataj,
PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?
"La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros" (Sentencoj 10:7).
"Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne" (Psalmo 112:6).
Dum mi farigxas plia aktiva je la Facebook (iu popular reta socia interliga servo), mi skanis kelkajn el miaj memoreblaj fotoj kaj metis ilin sur mia Facebook. Unu el la fotoj estas tiu de mia mortinta mentoro, frato, amiko, kaj pastoro - mortinta pastoro Goke Adeleke - kiu mortis antau kvin jaroj je auta akcidento je la cxefa agxo de 37 jaroj. El la fotoj kiujn mi metis sur mia Facebook je unu tago, la foto de cxi tiu estimata viro de Dio ricevis la plej multon da atento kaj komentoj de miaj retaj Facebook-aj amikoj kaj aliaj homoj kiuj povis vidis gxin. Estis pli ol kvardek komentoj en la dauro de dudek kvar horoj pri la virtoj de cxi tiu homo. Mi ne povis konservi cxi tion al mi kaj mi montris ilin al alia pastoro cxe mia oficejo. Post pensado dum kelkaj minutoj, la pastoro faris penseman rimarkon. Li diris, "Se iu el ni mortus hodiau, pro kio ni estos rememorigita? Kion homo diros pri ni?" Interese, aliaj unu au du komentantoj sur la Facebook poste donis similajn komentojn pri cxi tiu neforgesebla viro de Dio.
Nuntempe, multaj homoj ankorau vivas, sed homoj jam forgesis pri ili cxar ili ne havas ian bonan virton rememoreblan. Rememoro de multaj homoj estas pri la malbono kiun ili faris, kaj ankorau faras. Tamen, multaj homoj estas "cxiamverda kreskajxo" je la memoro de homoj pro iliaj virtoj. Iu Joruba dirajxo estas jene, "Arise ni arika, arika ni baba iregun. Ohun ti a ba se ni oni, oro itan ni bi o di ola." (Litere, homoj rememoras pri vi tion kion vi faris au faras.)
Pro kio vi estos rememorigita ecx antau ol vi mortos? Se homoj havus la oportunon honeste komenti pri vi, kion vi diros pri vi? Cxu ili diros bonajxojn pri vi? Ja, benata estas la memoro de piulo, kaj oni nemiam forgesos ilin. Pro kio vi estos rememorigita de homoj kiuj konas vin hodiau?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al la neforgesebla mortinta pastoro Josiah Adegoke Adeleke (la 3-an de Februaro, 1967-la 11-an de Januaro, 2005). Se vi komprenus la anglan, vi povas legi la komentojn pri li sur Facebook cxe http://www.facebook.com/photo.php?pid=3683041&l=373c908e9a&id=504257534 kaj eble aligxi al liaj estimantoj sur Facebook cxe http://www.facebook.com/pages/Late-Reverend-Goke-Adeleke/113953761949906?v=wall. Dio benu vin!

Saturday, April 10, 2010

VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)

Estimataj,
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)
"Kiam falas via malamiko, ne gxoju, kaj cxe lia malfeliĉo via koro ne plezurigxu" (Sentencoj 24:17).
"Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn" (Mateo 5:43-45).
Mi malofte skribas replikon pri miaj antauaj mesagxoj au sciigas la reagojn de homoj al tiaj mesagxoj kaj miaj respondoj al aliaj homoj. Tamen, mi skribu replikon pri iu mesagxo kiun mi dissendis antau nelonge bazita je kelkaj el la reagoj de homoj al gxi. La mesagxo temas pri nepregxo kontrau onia malamikoj au deziro al ili de malfelicxo. Jen du el la reagoj kiujn mi ricevis kaj miaj respondoj:
Reago Unua: "Je spirita milito, la pregxoj estas multfoje direktitaj al la spiritoj kiuj regas la malamikojn. Tio kion ni ne vidas estas pli ol tio kion ni vidas. La fakto ke kelkaj eklezioj pregxadas kelkajn strangajn pregxojn kiel "falu kaj mortu" ne signifas ke tiaj pregxoj estas celitaj al homoj sed la malvirtaj spiritoj kiuj subtenas la agojn de la malamiko."
Mia Respondo: "Estas interese noti ke spiritoj au demonoj ne mortas! Pregxi por ilia morto estas malsxparo de onia alte valora tempo. Anstatau fokusi sur la malamiko au la spirito kiu subtenas lin, estas pli bone fokusi sur Dio kaj tio kion Li faros por ni, ne la malamiko au lia malbona spirito. Dio scias kiel Li traktos la malamikon kaj la spiriton kiu regas lin."
Reago Dua: "La malamiko devas morti. Sorcxistinon ni ne lasos vivi."
Mia Respondo: "Tio montras ke vi ne estas Kristo-animo-hava! Vi ankorau vivas je la tempo de la Malnova Testamento. Tio estas aludo al la Legxo de Moseo (vidu: Eliro 22:17; Levidoj 20:27). Jesuo Kristo instruis je multaj lokoj ke ni devas pregxi POR kaj beni niajn malamikojn (vidu: Mateo 43-48; Luko 6:27-35). Li elmontris cxi tion sur la kruco (vidu: Luko 23:34; 1 Petro 2:23). Stefano sekvis la ekzemplon (Agoj 7:60) Paulo kaj Petro ankau instruis ke ni ne devas malbeni niajn malamikojn (vidu: Romanoj 12:14-21; 1 Petro 3:9). Kie tiam, se ne en la Malnova Testamento, vi havas vian instruon de malbenado de malamikoj?"
Efektive estas kelkaj asertitaj malamikoj kiujn oni eble konas kiuj ja laboras kontrau onian bonon. Multaj okazoj okazas, precipe je cxi tiu parto de la mondo. Iu ecx diris al mi tion kio lia patro faracxis al li. Tamen, cxu ni bazas nian kredon sur cirkonstanco au la vorto de Dio? La Sankta Biblio diras, "Pregxu POR kaj benu viajn malamikojn," sed cirkonstancoj kaj homa naturo diras, "Malbenu kaj ecx mortigu viajn malamikojn, se eble." Ne gravas la cirkonstanco, mi sekvos la vorton de Dio kaj lasos cxion al Dio. Li faru tion kion Li volas. Se Li permesus al la malamikoj sukcesi, gxi estas por Lia pli bona celo por mi. Mi atendos la pli bonan planon de Dio per la faroj de malamikoj ol fari mian bonan planon forigante la malamikon miarimede. Miaj malamikoj ne mortos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn reagojn rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, March 27, 2010

VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS

Estimataj,
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS
"Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, ...Sximei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis. Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David" (2 Samuel 16:5-6).
"...tiam Sximei, filo de Gera, falis antau la regxo..." (2 Samuel 19:19b).
Estas fifama tendenco inter kelkaj kristanoj kaj kristanaj konfesioj: malbenante oniajn sxajnajn malamikojn kaj dezirante ke ili mortu. Tamen, cxi tiu tendenco estas kontraubiblia kaj gxi igas homojn vengxi anstatau lasi vengxon al Dio kiu jam promesis fari tiele laue (vidu: Romanoj 12:17-21; Levidoj 19:8; Hebreoj 10:30; Mateo 5:43-48; Luko 6:32-36). Krome, multaj ekzemploj el la Sankta Biblio kaj historio jam montris ke estas plibone por la malamikoj esti vivaj kaj ne nur vidi la plibonon de siaj malamatoj, sed ecx veni kaj gxui parton de la plibono je la kompato de tiuj malamatoj.
Sximei, filo de Gera el la tribo de Benjamin estis subtenanto de la regno de Saulo dum la regno de David kiel la regxo de Izrael. Estis okazo por li publike insultadi Davidon dum Absalom, unu el la filoj de David pruvis renversi lin. Dum David kaj homoj kiuj estis lojalaj al li forkuris, Sximei venis kaj malbenis Davidon kaj kulpigis lin pro la falo de Saulo. Li ecx "jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur [liajn] servantojn." Abisxai, unu el la soldatoj de David volis iri kaj mortigi Sximei-n, sed David ne permesis al li. David anstataue permesis al Dio pravigi lin. Sximei faris sian plej malbonon tiutage. Li eble poste aligxis al la soldataro de Absalom kiu militis kontrau la soldataro de David. Kvankam estis multaj viktimoj je la kampo de Absalom antau la morto de Absalom kaj venko de la homoj de David, Sximei estis viva atesti la revenon de David al la trono. Li poste venis por pardonpeti al David, kaj lia daura vivado estas je la kompato de David.
La historio de Josef kaj liaj fratoj estas klasika. Se la fratoj kiuj estis evidentaj malamikoj de Josef jam estus mortintaj antau lia plialtigo en Egiptujo, kaj se ilia daura vivado ne estus je la kompato de Josef, la historio ne suficxe estus instruema.
Vi ne devas pregxi por la morto au malfelicxo de viaj malamikoj. Antataue, pregxu ke Dio levu vin supre viaj malamikoj. Viaj malamikoj ne mortos! Ili vivos por vidi la bonon de Dio en via vivo, kaj ili venos por pardonpeti al vi pro ilia malamo. La Eternulo ja gloros Sin je via vivo je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro)

Saturday, March 20, 2010

NE EKZISTAS MALBENO, SED...

Estimataj,
NE EKZISTAS MALBENO, SED...
“Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li. Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo. Cxar ne ekzistas sorcxado en Jakob, Nek augurado en Izrael” (Nombroj 23:21-23).
“Kaj Izrael logxis en Sxitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab. Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antau iliaj dioj. Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontrau Izrael” (Nombroj 25:1-3).
Dum la Izraelidoj estis enirontaj la Promesitan Landon post kvar dek jaroj de vagado en la deserto je sia eliro el la lando de sklaveco, Balak, la regxo de Moab dungis Bileamon, iun diveniston, por veni kaj malbeni la Izraelidojn por ke li, Balak, povu militi kontrau la Izraelidoj kaj venki ilin. Tamen, Bileam sciis ke la Izraelidoj estis benita popolo de Dio kaj ke ili ne povis esti malbenitaj. Li hezite venis por fari la malbonan asignon, kvankam kondicxe ke li estu permesita de Dio malbeni la Izraelidojn. Estis evidente el liaj kvar orakoloj ke la popolo Izraela ne povis esti malbenita. Efektive, li benis je cxiu okazo ke Balak volis ke li malbenu ilin je la malplezuro de Balak. Li emfaze diris je unu de siaj orakoloj ke ekzistas nenia malbeno kontrau la Izraelidoj cxar ilia Dio estis kun ili. Tamen, li sciis alian rimedon kiun la Eternulo povis turni kontrau Sia benita popolo: peko! Li instruis al Balak por igi la Moabajn virinojn logi la Izraelidojn en malcxastecon kaj idolecon (vidu: Nombroj 25:1-3; 31:16; Apokalipso 2:4). Cxi tio igis Dio esti kolera kun Sia popolo, kaj 24,000 homoj mortis inter la Izraelidoj je unu tago. Tio kion malbeno ne povis fari, peko facile faris!
Ne ekzistas malbeno, sorcxado, augurado, au ia ajn malbono planita au alvokita kontrau iu vera infano de Dio kiu plenumos (vidu: Jesaja 54:17). Tamen, malgrau la fakto ke peko ne kauzas cxiun katastrofon, gxi povas kauzi ruinigan detruegon al iu ajn pekanta infano de Dio. Satano scias ke Dio konstruas fortigitan bordon cxirkau Siaj amatoj, sed li ankau scias ke li povas kauzi sian detruego al iu ajn ribela kristano.
Cxu vi ribelas je via rilato kun Dio? Vi donas al la diablo la oportunon laboracxi je via vivo. Prizorgu ke VI ne malstrecxu la fortigitan bordon kiun Dio jam konstruis cxirkau vi. Ne ekzistas malbeno, sed....
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 13, 2010

“AUSKULTU LIN”

Estimataj,

“AUSKULTU LIN”

“Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri laubojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Dum li ankorau parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen vocxo el la nubo, dirante: Cxi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; auskultu lin” (Mateo 17:4-5).

Multaj homoj nuntempe gxuas esti je la cxeesto de Dio (en pregxejoj, montoj de pregxo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj) servant servante Lin kaj plej aparte pregxante (kaj eble fastante) al Li pro io. Tamen, multe da cxi tiuj homoj ne estas pretaj auskulti au obei Jesuon Kriston je la cxeesto de Dio kaj je siaj cxiutagaj agadoj.

Cxi tio estis la eraro pri kiu Dio korektis Petron kaj la aliajn du disxciplojn kiam Jesuo Kristo estis transfigurita je ilia cxeesto sur iu monto. Ili estis tiel subigitaj per la travivo ke Petro sugestis ke ili restu tie. Tamen, Dio recertigis Sian deklaron ke Jesuo estas Sia amata Filo en kiu Li havas plezuron, kaj ke ili auskultu Lin. Por auskulti Jesuon temas pri tuta obeo al Liaj ordonoj kaj voloj por onia vivo je oniaj cxiutagaj agadoj. Ne mirinde, Li kondukis la disxciplojn al tie kie ili povis reale auskulti Lin.

Estas bone esti je la cxeesto de Dio kaj adorservi Lin. Estas bone servi Lin ie kie ni povas. Tamen, estas pli bone auskulti Lin kaj obei Lin je niaj cxiutagaj agadoj. Irante al au cxeestante en pregxejoj, montoj de pregxo, kampoj, religiaj kunvenoj kaj seminarioj, kaj similaj por adorservi Dion ne auskultante Lin kaj ne obeante Liajn ordonojn estas kiel malsxpari onian alte valoran tempon. Samuel malkasxeme diris al Saulo: Cxu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj (1 Samuel 15:22). Jesuo Kristo ankau diris, “Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn” (Johano 14:15). Rimarku ke Li ne diris, “Vi servos min,” kvankam servante Lin ankau estas bone, sed auskultante Lin kaj obeante Liajn ordonojn estas pli supere.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, March 6, 2010

CXU CXIO ESTAS KONTRAU VI?

Estimataj,
CXU CXIO ESTAS KONTRAU VI?
"Kaj ilia patro Jakob diris al ili: Vi min seninfanigis; Jozef forestas, kaj Simeon forestas, kaj Benjamenon vi volas forpreni! Sur min cxio falis!" (Genezo 42:36).
Jakob perdis sian plej karan edzinon, Rahxelon, dum sxi naskis sian duan filon, Bemjamenon (vidu: Genezo 35:16-19; 48:7). La aliaj duonfratoj de sxia unua filo, Jozef, kiu estis tiel kara al Jakob, vendis lin en sklavecon kaj trompis sian patron ke sovagxa besto mortigis lin (t.e. Jozefon). Ili ecx venis kun konvinkinda pruvo de sangoplena vesto de Jozef (vidu: Genezo 37:31-35). Sendube, Jakob ankorau funebris la "morton" de sia filo dum alia tragedio frapis - Simeon estis maliberigita en Egiptujo pro nenia kazo. Por plimalbonigi lian malgxojon, la aliaj filoj volis preni Benjamenon, la ununuran fonton de gxojo por Jakob, dum ili estis re-irontaj al Egiptujo, alie, ili cxiuj mortus de malsato pro malsatego. Jakob eldiris dolorege: Sur min cxio falis!
Oni ja konsentus kun Jakob ke cxio estis kontrau li. Tamen, cxu cxio reale estis kontrau li? Nepre ne! Dio estis laboranta senvideble por fari ke cxio laboru por li. Jozef konfirmis cxi tion dum siaj fratoj venis por peti lin pro la malbono kiun ili jam faris al li. Audu lin: "Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj" (Genezo 50:20). Efektive, Jakob konstatis poste pri la laboro de Dio en cxiuj cxi tiuj eventoj. Li aludis al cxi tio en sia diskuto kun Jozef (vidu Genezo 48).
Kio okazis al vi antaue, kaj kio okazas al vi nuntempe kiuj sxajnigas kzavau cxio estas kontrau vi? Cxu vi permesis tiujn eventojn deprimi vin? Cxu vi perdis cxiun esperon pro cxiuj cxi tiuj eventoj? Paulo diris: "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28).
Dio estas cxe laboro en cxio kio okazas al vi. Cxio ja estas ja laboras por vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas unue sendita je la 20-a de februaro, 2005.

Saturday, February 27, 2010

"KIU ESTAS BOLU?"

Estimataj,
"KIU ESTAS BOLU?"
"Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antau Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi" (Malahxi 1:6).
Ekde antau nelonge, iu dramo kutime okazas je mia hejmo. Pro la estima respekto kiu estas je la joruba kulturo, mia dek-jar-agxa filo, Boluwatife, volas ke sia pli juna fratino kaj aliaj du pli junaj kuzoj logxante cxe ni respektu lin alvokante lin "Frato Bolu." Tio estas la normo je familio kiu ankorau alte valorigas la joruban kulturon. Kiam ajn iu el la fratino kaj la kuzoj alvokas lin "Bolu" sen la respekta titolo "frato," li kolere demandas, "Kiu estas Bolu?" La pli junul(in)o rapide (au ecx kelkfoje malvolonte) korektas sin.
Simila scenario okazis je la historio de la popolo Izraela. Post kiam la popolo revenis de la Ekzilo, ili perdis siajn amon kaj respekton por Dio. La Eternulo per Profeto Malahxi tial kulpigis la popolon, precipe la pastrojn ke ili ne donas al Li la respekton. La vorto "respekto" cxi tie ankau povas signifi "respektoplena timo." Ja lau la Legxo de Moseo, precipe la Dek Ordono, malrespekti oniajn gepatrojn estas granda peko (vidu: Eliro 20:12; Readmono 5:16; 21:18-21). Malrespekti Dion, ilian cxielan Patron tial estus pli granda peko.
Multaj homoj nuntempe ankau jam perdis sian respekton por Dio. Ili ne honoras Lin kiel Dion. Kelkaj ecx diras ke Dio ne ekzistas! Interese, cxi tiuj homoj daurigas gxui la bonecon de Dio. Cxu tiaj homoj atendas la tempon kiam Li montros Tiun kiu Li reale estas al ili antau ol ili rekonos Lin kaj donos al Li la respekton?
Kio estas via rilato kun Dio? Cxu vi reale donas al Li la respekton taugan por Li? Cxu vi ne estas tro intima kun Li ke Li jam perdis vian respekton? Via rilato al Dio, kiel via Patro kaj Sinjoro (se vi reale kredas tion), forte farigas vin timi kaj honori Lin. Unu el tiaj rimedoj fari cxi tion estas obei Lin kaj fari Liajn volojn (vidu: Luko 6:46; Johano 13:13-17; 15:14). Cxu vi faras cxi tion?
Je la servo,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Tuesday, February 23, 2010

DILIGENTO, JEN GXI!

Estimataj,
DILIGENTO, JEN GXI!
"Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Hxur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajo, kaj sur bisino" (Eliro 38:22-23).
"Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela" (1 Korintanoj 4:2).
Multaj homoj volus ke ili servu cxe loko kie oni notus ilin. Ili preferus elstarajn lokojn au oficojn kie alia homoj povus vidi ilin kaj laudi ilin pro tio kion ili faras. Tamen, Dio, multfoje, preferas uzi homojn je sxajne obskuraj lokoj au oficoj por plenumi Siajn diajn celojn kaj rekompencas ilin Siamaniere. Tio kion Li volas de tiaj homoj estas diligento kaj fideleco.
Becalel kaj Oholiab estas nomoj kiujn oni malofte memoras kiam oni rakontas pri la eliro de la popolo Izraela el Egiptujo al la Promesita Lando. Tamen, ili ludis elstaran rolon je la religia travivo de la popolo. Ili estis tiuj kiuj gvidis je la konstruado de la tabernaklo (alie konata kiel "la Tabernaklo de Kunveno") kaj faro de cxiuj mebloj en kaj ekster gxi. Ambau ili gvidis aliajn homojn je la konstruado de cxiuj ajxoj lau la specifoj kiel Dio ordonis al Moseo. Ili estis diligentaj kaj fidelaj je sia servo. Ne mirinde, Dio "plenigis [ilin] per [Sia] spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto" (Eliro 31:3).
Kion Dio konfidis al vi? Cxu vi estas dunganto au dungato? Estu fidela! Diligento, jen gxi! Diligento estas farado lau via plej ebla kapablo je kion ajn vi faras. Oni ne notas vin. Sed Dio ja notas vin. Li diras, "Estu fidela gxis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo" (Apokalipso 2:10).
Jes! Ni adorservas fidelan Dion! Granda estas Lia fideleco. Li eble ne rekompencos vian sukceson, sed Li certe rekompencos vian fidelecon.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 13, 2010

LA REALA VALENTINO

Estimataj,

LA REALA VALENTINO

“Per cxi tio ni konas amon: cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj” (1 Johano 3:16).

“Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Johano 15:13).

La Tago de Sankta Valentino estas cxiujara celebro okazigata je la 14-a de februaro por memorfesti amon kaj karecon inter intimaj kunuloj. Gxi estas tradicie tago kiam amuloj esprimas siajn amon por unu la alia donante donajxojn kiel florojn, kaj aliajn donajxojn, sendante salutkartojn kaj amemajn mesagxojn per portebla telefono kaj ecx amemajn telefonvokojn. Estas multaj tradicioj pri la origino kaj gxenerala akcepto de la celebro. El cxi tiuj tradicio, estis kelkaj homoj kiuj estis koincide nomitaj Valentino inter tria kaj kvara jarcentoj post Kristo kiuj estis mortigitaj pro iliaj amo-rilataj agoj.

Dum cxi tiu celebro estas observita cxiujare, kiom da homoj kiuj kredas je gxi kaj celebras gxin estas pretaj demeti siajn vivojn pro siaj tiel nomataj amatoj? Multaj homoj estas okupitaj per la materiaj au financaj donajxoj kiujn ili donos au akiros dum la celebro. Multaj ecx jam turnis la celebron al tempo por kontentigi siajn amoremajn dezirojn. La homoj kiuj estis nomitaj lau la nomo Valentino je la anktiva tempo kiuj igis nin celebri la Tagon de Sankta Valentino cxiujare estis konataj pro ilia sindona amo. Ili havis amon kiu kostis al ili exc iliajn vivojn pro iliaj amatoj.

Estas Iu kiu sindone amas. Li estas la superega senkompara Valentino. Li estas la Sinjoro Jesuo Kristo kiu pro Sia amo por homaro “ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj; kaj trovigxinte laufigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco (Filipianoj 2:6-8).

Iu ajn kiu volas celebri la Tagon de Santka Valentino devas esti preta fari ion ajn, ecx morton, pro sia amato. La celebro devas esti kun sindona amo. Tio estas la reala Valentino. Felicxan Tagon de Sankta Valentino!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 6, 2010

INTERROMPANTA BENEGO

Estimataj,

INTERROMPANTA BENEGO

"Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau gxenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Marko 5:35-36).

La levo de la filino de Jairo el la mortintoj kiel rakontita de du el la verkintoj de la Evangelio (Marko 5 kaj Luko 8) estas fascina. Jesuo jxus transpasis la lagon de tie kie li estis malakceptita cxar Li sanigis demonhavinton kiam granda amaso de homoj kolektigxis al Li. Inter cxi tiuj homoj estis sinagogestro kiu venis por petegi Jesuon veni kaj sanigi sian mortantan filinon. La viro havis kredon ke Jesuo povas savi lian filinon de la venonta morto. Jesuo ne hezitis sekvi lin por iri kaj savi la filinon. La alia sencela homamaso sekvis ilin.

Dum ili iris, estis interrompo: iu virino kiu havis sangofluon baris Jesuon kaj ricevis sian sanigon de la dekdua-jara-agxa problemo. La dialogo kiu sekvis igis Jesuon atendi plie antau ol Li povis iri al tien, kien Li intencis iri kaj savi la mortantan infaninon.

Ve! Dum ili diskutis pri la kredo de la resanigita virino, iu venis de la domo de Jairo kaj malkasxis la malbonan novajxon: la infanino jam estis mortinta. Ne estis bezono gxeni Jesuo. La portanto de la novajxo rezonis. Kio estus la reago de Jairo? Eble, se estus nenia interrompo, Jesuo atingus lian domon kaj savus la infaninon antau ol sxi mortis. Tamen, Jesuo kuragxigis lin havi kredon.

Malgrau la nekredo kaj mokado de la homoj, Jesuo ankorau iris al la domo kaj levis la infaninon el la mortintoj. La sxajna interrompo farigxis benego por ambau, interrompintino kaj Jairo.

Cxu vi jam vokis al Dio fari ion al vi? Cxu sxajnas ke Li prokastas respondante al vi? Ne perdu esperon! Li estas survoje. Kiu scias, Li eble estas "interrompita" de alia homo. Tamen, la "interrompo" farigxos benego por vi. Eble vi volas ke Dio savu vin de malgranda problemo. Li eble lasas gxin farigxi pli granda, ecx senespera, antau ol Li agos, por ke Lia nomo estu glorata. Memoru la historion de Lazaro. Jesuo intence atendis dum du pliaj tagoj por alporti gloron al Dio. Via "interrompo" estu ankau benego por vi, kaj gloro al Dio. Jxus atendu kaj kredu.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 12-a de Juno, 2005.

Saturday, January 30, 2010

FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 4)

Estimataj,
FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 4)
“Tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antau Mi, diras la Eternulo” (Jesaja 54:17b).
“Kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon” (Filipianoj 3:9).
Cxi tio estas la lasta parto de cxi tiu mesagxo. Ekde la komenco de cxi tiu jaro, ni jam havis pli proksiman atenton pri Jesaja 54:14-17 kiu jam farigxis unu el la plej popularaj cititaj promesoj de Dio en la Sankta Biblio. La profetajxo finigxas per la aserto ke gxi estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo. Kiuj estas cxi tiuj homoj? La “servanto de la Eternulo” estas teologia koncepto en la Libro de Jesaja kiu aludas al Jesuo Kristo. (Eltirajxoj en la libro kiuj esprimas cxi tiun koncepton estas Jesaja 42:1-4; 49:1-6; 50:4-9; kaj 52:13-53:12.) Tamen, ecx antau la tempo de Jesaja, la koncepto estis ofte aplikita al tiuj kiuj faris kelkajn servon, taskon, au mision por la Eternulo. Ekzemple, la termino servanto estis aplikita al Abraham (Genezo 26:24), Isaak (Genezo 24:14), Jakob (Jehxekiel 28:25), Moseo (Readnomo 34:5), Josua (Josua 24:29) kaj multaj profetoj de la Malnova Testamento. La termino rilatas al la termino sanktulo: iu persono eminenta pro pieco au virteco au simple iu konsekrita au sanktigita persono.
La servantoj de la Eternulo al kiuj cxi tiu konsola profetajxo aplikigxas estas la homoj kiuj jam dedicxis siajn vivojn por Dio esti uzitaj per Li kiel iloj de honoro je Lia servo (vidu: 2 Timoteo 2:21). Cxi tiuj homoj kiuj vivas konsekritajn au sanktigitajn vivojn al la gloro de Dio. Gxi devas esti notita ke ili ne estas homoj kiuj vivas sinakirigitajn virtajn vivojn, sed homoj kiuj jam estis sanktigitaj per la sango de Jesuo Kristo kaj jam havis la imputitan virtecon de Jesuo Kristo per fido je Li (vidu: Romanoj 1:17; 3:21-22; 5:17; 10:4; Filipianoj 3:9).
La promesoj je Jesaja 54:14-17 kaj multaj aliaj konsolaj promesoj de Dio en la Sankta Biblio ne estas por cxiu. Ili estas por homoj kiuj estas pretaj dedicxi siajn vivojn al Dio kaj permesi al Li sanktigi ilin kaj igi ilin Liajn ilojn por noblaj celoj. Cxu vi estas unu el tiaj homoj?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se al vi mankus ia parto de cxi tiu mesagxo, au vi volus densigitan version de la tuta mesagxo, skribu rekte al mi cxe . Dio benu vin!

Saturday, January 23, 2010

FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 3)

Estimataj,
FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 3)
“Jen Mi kreis la forgxiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankau kreis ekstermanton por detruado. Nenia ilo, kreita kontrau vi, havos sukceson; kaj cxiun langon, kiu batalos kontrau vi en la jugxo, vi malpravigos” (Jesaj 54:16-17a).
“Cxar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon” (Psalmo 91:9-10).
La suvereneco de Dio estas la temo de cxi tiu parto. Dio estas la Kreinto de la cxieloj kaj la mondo kaj cxio je ili. La historio de kreado en Genezo 1 konfirmas cxi tion, kaj la Psalmisto asertis, “Al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. Cxar Li sur la maroj gxin fondis Kaj sur la akvoj gxin fortikigis” (24:1-2). Li estis tiu kiu kreis cxion en la mondo. Origine, cxio kion Li kreis inkluzive homon estis bona (Genezo 1:31). Tamen, la falo de homo rakontita en Genezo 3 difektis la bonan kreitajxon de Dio, “kaj la Eternulo vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj sur la tero kaj ke cxiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono en cxiu tempo” (Genezo 6:5). Malgrau tio, Dio meniam forkonfesas Sian kreitajxon. La fakto ankorau restas ke Li estis, kaj ankorau estas, la Kreinto. Cxi tio estas tio kion Dio rememorigis al Sia popolo je Jesaja 54:16. Li ja havas la potenco regi la malbonojn.
Homoj kiujn Dio kreis uzas aliajn kreitajxojn por malbonaj celoj. Ili uzas cxi tiujn kreitajxojn kaj siajn pensojn kaj kapablojn por fari malbonon plejfoje. Cxi tio jam igis homojn miri se Dio ja ekzistas, au kulpigi Lin se Li ja ekzistas pro cxi tiuj malbonoj. Cxi tiu mesagxo ne temas pri la pridiskuto pri la problemo de malbono. Alie, la mesagxo temas pri la suvereneco de Dio sur cxi tiuj malbonoj kaj la fakto ke tiaj malbonoj ne superas Lian popolon. Ne gravas tio kion homo faras por difekti la popolon de Dio, gxi ne venkos ilin. Efektive, la popolode Dio venkos tian malbonon finfine.
La mondo estas plena de malbonoj faritaj de malbonuloj kiujn Dio origine kreis esti bonaj. Malgrau cxi tio, se vi estus fortikigxinta per virteco, neniam malbono trafos vi (vidu: Psalmo 91:9-10). Ecx se ia ajn malbono trafus vin, gxi ne venkos vin. Vi ja venkos cxian malbonon kaj malbonulonje la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 16, 2010

FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 2)

Estimataj,
FORTIKIGXU PER VIRTECO (Parto 2)
“Certe, oni sin armos kontrau vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontrau vi, tiu falos antau vi” (Jesaja 54:15).
“En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon” (Johano 16:33).
La unua parto de cxi tiu prediko konkludis per admono permesi al Dio fortikigi nin per virteco. Aldone, estis konfirmita ke premiteco kaj teruro ja ne alproksimigxos al tiu kiu permesas al Dio fortikigi lin/sxin per virteco. Tamen, cxi tiu parto ekvilibrigos la veron. Fortikigxante per virteco ne signifas ke estos nenia problemo. Je la promeso de Dio en Jesaja 54:14-17, Dio klarigis ke oni armos kontrau Lia popolo, sed, tia atako ne estos de Li, kaj Li certe donos al Sia popolo venkon sur la atakantoj. Jesuo Kristo donis similan aserton dum Li estis forlasonta Siajn disxciplojn en Johano 16:33 citita supre.
Oni povas dedukti tri verojn el cxi tiu aserto. Unue, la fakto ke Dio jam fortitikigis iun personon per virteco ne signifas ke oni ne armos kontrau tia persono. Iu ajn infano de Dio kiu faras la volon de Dio ne estas libera el la atako de la malamiko. Cxi tiu atako eble venas ielmaniere. Due, tia atako ne estas de Dio. Je la Parablo de la Loloj, Jesuo diris ke la malamiko, la Diablo, kiu venis kiam cxiu dormis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris (vidu: Mateo 13:24-30, 36-43). Multajn atakojn alfrontas Kristanoj nuntempe kiuj ne estas la faroj de Dio, sed la faroj de la Diablo kaj liaj subuloj. Trie, ne gravas la atako, venko estas certa por tiuj kiuj jam estas fortikigxintaj per virteco. La Eternulo ebligos Siajn amatojn venki ian problemon kiu venas al ili. Ne mirinde, la psalmisto povis kuragxe diri, “Vespere povas esti ploro, Sed matene venos gxojego” (Psalmo 30:5. Vidu ankau: Johano 16:20-22).
Malgrau la fakto ke multaj problemoj venos cxi-jare, sciu ke ili ne estos la faroj de Dio. Se vi estus fortikigxinta per virteco, viaj atakantoj falos antau vi je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).