Thursday, December 31, 2009

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2010!

Estimataj,
NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2010!
Glorata estu la Eternulo por la graco de vido de alia jaro-la jaro 2010.
Kutime, Opeyemi mia edzino, kaj Boluwatife kaj IfeOluwa niaj infanoj kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaro per cxi tiuj pregxoj adaptitaj de Jesaja 54:14-17:
- La Eternulo fortikigos vin per vero;
- Vi estu malproksima de premiteco;
- Vi ne bezonas timi pri io;
- La Eternulo ne permesu iu armi kontrau vi;
- Ecx iu ajn kiu armos kontraĆ­ vi tiu falos antau vi;
- Nenia ilo, kreita kontrau vi, havos sukceson; kaj
- Cxiun langon, kiu batalos kontrau vi en la jugxo, vi malpravigos.
Cxi tio estas la heredajxo de la servantoj de la Eternulo, kaj ili plenumigxos je via vivo cxi-novjare je la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio.
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Saturday, December 26, 2009

SE VI NE VIDUS...

Estimataj,

SE VI NE VIDUS...

"Kaj la fido estas realigo de esperatajxoj, provado de aferoj ne vidataj" (Hebreoj 11:1).

Dum unu el siaj prezentoj je iu kunsido, mia estro je mia laborejo aludis al iu citajxo de iu nekonata verkinto kiu estas tiel inspira al mi. Jen la citajxo angle: "If you do not see before you see, then you will not see." [Esperante: Se vi ne vidus antau ol vi vidas, vi ne vidos.] Por subteni sian punkton, li uzis konstruan planon kiun arkitekto desegnas kaj kiu servas kiel la desegnajxo de la proponita konstruajxo. La arkitekto jam vidis la realan konstruajxon antau ol gxi estas konstruita.

Estas eble neniu ago de fido je desegno de kontrua plano, sed estas rilato inter la duo. Iu populara diro estas jene: Vido estas fido. Tamen, infano de Dio vivas fide, ne vide (2 Korintanoj 5:7). Homo de fido desegnos planon en sia menso kaj laboras por efektivigi la planon. Li jam vidis la realigon antau ol gxi reale okazas. La skribinto de la letero al la Hebreoj asertis ke havi fidon estas vidi la nekapablecon per la okulo de kapableco (11:1). Estas vidi je onia menso tion kio okazos estonte kaj labori al gxia realigo. Ne mirinde, li listigis multajn virojn kaj virinojn de la Malnova Testamento kiuj unue vidis antau ol ili vidis kaj farigxis herooj de fido kiujn ni imitas nuntempe.

Dum ni alproksimigxas al la jaro 2010, kion vi vidas je via menso? Cxu vi vidas bonajxojn okazontajn al vi? Se vi ne vidus antau ol vi vidas, vi ne vidos.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, December 20, 2009

JE LA PLENECO DE LA TEMPO

Estimataj,
JE LA PLENECO DE LA TEMPO
"Sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan" (Galatoj 4:4).
La supra citajxo estas malofte uzita por kristnaskaj predikoj. Tamen, gxi klare malkasas la celon de kristnaskfesto - la nasko de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo, "kiu, estante en la formo de Dio" (Filipianoj 2:6), estis naskita el virino dum la Mosea Legxo estis ankorau funkcianta por ke Li povu reacxeti multe da tiuj kiuj kredas je Li el la sklaveco de peko kaj la legxo. Li venis sub la legxo por ke Li plenumu la legxon (Mateo 5:17). Li estis naskita je tauga tempo, au prefere, kiam la tempo por Lia veno estis matura per tio plenumi la promesojn pri Lia nasko per multaj profetoj antau centoj kaj miloj da jaroj.
Cxi tio estas tre signifa por ni nuntempe cxar gxi konfirmas la fakton ke Dio plenumos Siajn promesojn por ni je la pleneco de la tempo por la plenumo de tiaj promesoj. Dum la promesoj de la unua veno de Jesuo Kristo estis plenumitaj post centoj kaj miloj da jaroj kiam venis la pleneco de la tempo, la promesoj pri Lia dua veno ankau estos plenumitaj kiam venos la pleneco de la tempo por ilia plenumo. Same, kiam venos la pleneco de la tempo, ne gravas la situacio au obstaklo, Dio plenumos Siajn promesojn por cxiu el ni.
Dum ni festas la kristnaskon cxi-jare, cxu la Eternulo jam promesis al vi ion de Sia skribita Vorto au en iu aparta parolita vorto kiun Li ne plenumis? Ne perdu esperon! Kiam vi ne atendos tion, Li plenumos la promesojn je ilia pleneco de la tempo cxar "Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros" (1 Tesalonikanoj 5:24).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 12, 2009

KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?

Estimataj,
KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?
"Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21).
Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio.
Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago.
Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj.
Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).