Saturday, October 29, 2022

ILI ALPORTIS PLI MULTE

Estimataj, ILI ALPORTIS PLI MULTE "[La laboristoj] diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti. Kaj la alportitajxo estis suficxca por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua" (Eliro 36:5-7). Dum kvardek jaroj la vivo de la Izraelidoj en la dezerto estis misvivita pro la obstineco. Gxi malebligis Moseon atingi la Landon Promesitan. Tamen, ne cxiu el la Izraelidoj estis tute malbona. Ili volonte alportis libervolajn oferojn por la konstruo de la sanktejo. Efektive, ili alportis multe pli ol suficxe. En la tempo de Hxizkija, la popolo ankaux alportis pli multe ol suficxe. La pastroj "mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego" (2 Kroniko 31:10). Mi dubas ke io simila okazeblas en niaj pregxkomunumoj nuntempe. Cxu homoj povas oferdoni superflue por la bezonoj de la komunumo kaj la evangelia misio? Cxu pastoroj au kredantarestroj iam ajn diras al homoj ne plu oferdoni, cxar la komunumo jam ricevis suficxe? Donado ne devas esti afero, kiun la pastoroj kaj la estroj de pregxejoj regkontrolas. Homoj devas esti pretaj doni volonte, elkore, nedomagxante, senhezite, ecx super siaj povoj "cxar Dio amas donacanton gxojan" (2 Korintanoj 9:7, vidu ankaux 8:3, 12; Eliro 25:2; 35:5; 1 Kroniko 29:17; Romanoj 12:8). Multaj rekompencoj atendas iun kiu libere donas (Sentencoj 11:24-25; 22:9; Agoj 20:35; 2 Korintanoj 9:6). Cxu vi ankaux estas preta doni multe pli ol suficxe? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi havu koron de donado ke neniu regkontrolu vin doni al homaro kaj kauzo de Dio.

Saturday, October 22, 2022

TEMPO POR RESTI SILENTA

Estmataj TEMPO POR RESTI SILENTA “Ekzistas tempo por cxio, tempo por resti silenta kaj tempo por paroli” (Predikanto 3:1, 7). “Kaj Saul ankau iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektusxis. Sed la sentauguloj diris: Kiamaniere helpos nin cxi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li sxajnigi ke li ne audas" (1 Samuel 10:26-27). Samuel jxus publike estis sanktoleinta Saul kiel unuan regxon de Israelo. La homoj estis kontentaj, ke ili ricevis kion ili deziris. Kelkaj ecx tuj enistigis sin en malkontenton pri la regxeco de Saul: “Kiamaniere helpos nin cxi tiu?” (1 Samuel 10:27). Ili malestimis lin kaj rifuzis al li la honoron kiun oni sxuldis al li. Saul tamen faris ion rimarkinda. La Biblio diris ke li restis silenta. Ekzistas tempoj, kiam ankau ni devas resti silentaj vidalvide de kritikoj kaj malaprobo. Ni devus scii, ke ne cxiuj homoj povas ami nin kaj apbrobi, kion ni faras. Saul restis silenta kaj atendis gxis Dio vengxos lin. Tiu tempo venis. La viro kiu estis malestimata farigxis la liberiganto kiam la amonitoj venis por damagxi al la popolo de Israelo (vidu 1 Samuel 11). Rememoru la pregxon de la psalmisto: "Miaj amikoj kaj kamaradoj repasxis pro mia pesto, kaj miaj proksimuloj starigxis malproksime. Kaj insidis kontrau mi tiuj, kiuj celas mian vivon, kaj miaj malbondezirantoj parolis pri mia pereo, kaj malicojn ili pripensas cxiutage. Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne audas; kiel mutulo, kiu ne malfermas sian busxon. Mi estas kiel homo kiu ne audas kaj kiu ne havas en sia busxo reparolon. Sed al vi, ho Eternulo, mi esperas; vi auskultos, mia Sinjoro, mia Dio" (Psalmo 38:12-16). Ne gravas akuzoj de homoj, se vi gxuste agas, lasu Dion vengxi vin. Oni diras ke kelkfoje silento estas la plej bona respondo al stultulo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio instruu vin kiam resti sitenta malgrau kontrauo.

Saturday, October 15, 2022

EN LA SAMA JARTEMPO

Estimataj, EN LA SAMA JARTEMPO "Kaj Li diris: Mi revenos al vi en la sama jartempo, kaj tiam estos filo cxe Sara, via edzino" (Genezo 18:10). Mirakloj neniam cxesas. Sara kaj Abraham sxajnis diri dum Dio diris al ili ke ili havos sian propran infanon "en la sama jartempo" (Genezo 17:15-16, 19-21; 18:10,13-14) . Kiel cent-jara viro gravedigos naudek-jaran virinon? Nature, estas neeble! Sara priridis gxin, dum Abraham donis al Dio alian alternativon plenumi Siajn promesojn por lia vivo (vidu: Genezo 17:18; 18:12). Tamen, Dio insistis ke Sia promeso fari Abrahamon la patro de multaj popoloj estos plenumita per la filo kiun Sara naskos al li, "Cxar cxe Dio nenio estas neebla" (Luko 1:37. Vidu ankau Genezo 18:14; Jeremia 32:17, 27; Marko 10:27; Luko 18:27). Dio ja plenumis Sian promeson! En Genezo 21:1-2, la Sankta Biblio diras, "Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis. Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris." Mi volas emfazi du aferojn en cxi tiu eltirajxo: a. Dio estis favora al Sara: estis la graco (la nemeritita favoro) de Dio kiu igis Dion rememori kaj plenumi la promeson; b. En la difinita tempo: Dio plenumis Sian promeson por Abraham kaj Sara gxuste je la difinita tempo, ne pli frue, ne poste, sed gxuste je la difinita tempo. Kion vi esperas ke Dio faros por vi? Cxu vi perdis la esperon pri Li? Cxu vi pensas pri alia rimedo kiun Dio faru por vi? Je la sama tempo venontjare, Dio faros tion por vi Siamaniere, kaj gxuste je Sia difinita tempo. Eble tio estos malpli ol unu jaro, unu monato, unu semajno, au ecx unu tago. Memoru, la Eternulo parolis per profeto Elisxa, "Auskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgau en cxi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, cxe la pordego de Samario" (2 Regxoj 7:1). La profetajxo ja okazis plenumigxis en malpli ol unu tago. La altrangulo kiu ne kredis nur vidis gxin sed neniam gxuis gxin. Je la sama tempo venontjare, vi ankau havos unu au pliajn aferojn por atesti pri la boneco de Dio en via vivo. Cxu vi kredas gxin? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Gloru Vin en mia vivo je Via difinita tempo, ho Eternuno!