Saturday, October 29, 2022

ILI ALPORTIS PLI MULTE

Estimataj, ILI ALPORTIS PLI MULTE "[La laboristoj] diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti. Kaj la alportitajxo estis suficxca por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua" (Eliro 36:5-7). Dum kvardek jaroj la vivo de la Izraelidoj en la dezerto estis misvivita pro la obstineco. Gxi malebligis Moseon atingi la Landon Promesitan. Tamen, ne cxiu el la Izraelidoj estis tute malbona. Ili volonte alportis libervolajn oferojn por la konstruo de la sanktejo. Efektive, ili alportis multe pli ol suficxe. En la tempo de Hxizkija, la popolo ankaux alportis pli multe ol suficxe. La pastroj "mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego" (2 Kroniko 31:10). Mi dubas ke io simila okazeblas en niaj pregxkomunumoj nuntempe. Cxu homoj povas oferdoni superflue por la bezonoj de la komunumo kaj la evangelia misio? Cxu pastoroj au kredantarestroj iam ajn diras al homoj ne plu oferdoni, cxar la komunumo jam ricevis suficxe? Donado ne devas esti afero, kiun la pastoroj kaj la estroj de pregxejoj regkontrolas. Homoj devas esti pretaj doni volonte, elkore, nedomagxante, senhezite, ecx super siaj povoj "cxar Dio amas donacanton gxojan" (2 Korintanoj 9:7, vidu ankaux 8:3, 12; Eliro 25:2; 35:5; 1 Kroniko 29:17; Romanoj 12:8). Multaj rekompencoj atendas iun kiu libere donas (Sentencoj 11:24-25; 22:9; Agoj 20:35; 2 Korintanoj 9:6). Cxu vi ankaux estas preta doni multe pli ol suficxe? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi havu koron de donado ke neniu regkontrolu vin doni al homaro kaj kauzo de Dio.

No comments:

Post a Comment