Saturday, August 8, 2015

DECIDU ESTI DIFERENCA

Estimataj, DECIDU ESTI DIFERENCA "Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesate ne malpurigi sin" (Daniel 1:8). La popolo juda estis kondukita al ekzilo en kaptiteco pro sia malobeeco al Dio. La templo de Dio kaj la urbo Jerusalem - la fieroj de Izraelo - estis detruitaj. La digno de la popolo estis difektita. Ili ne plu estis lando kiu estas libera de eksteraj influoj. Efektive, ili nun estis kaptitoj en fremda lando. Ili ne povis adorservi sian Dion en la maniero kiun ili preferis, kaj iliaj infanoj nun estis sklavoj kiuj servis siajn kaptintojn. Malgrau cxi tiuj malfacilajxoj, Daniel kaj liaj kolegoj decidis diferencigi sin je tiu fremda lando ne malpurigante sin per la ajxoj kiuj aspektis ordinare sed kiuj povis igi ilin for de ilia Dio. Cxi tiuj kvar judaj junuloj ne estis kiel multaj homoj hodiau kiuj estas pretaj fari ion ajn lau modo. Ili decidis esti diferencaj, kaj Dio rekompencis ilin per reputacio kaj pozicio de autoritato en tiu lando de kaptiteco. Cxu vi ankau estas preta decidi esti diferenca je cxi tiu dibocxiga mondo? La Sankta Biblio diras, "Ne sekvu la amason por malbonajxoj" (Eliroj 23:2). Decidu esti diferenca por Dio rifuzante fari ecx tiujn sxajne bonajn aferojn kiuj povas senbriligi la bildon de Dio je vi. Josxua diris al la popolo Izraela, "Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiau, al kiu vi volas servi: cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo" (Josxua 24:15). Decidu esti diferenca por Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).