Saturday, April 19, 2014

LA BATALO ESTAS NUN FINITA

Estimataj, LA BATALO ESTAS NUN FINITA "La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo " (1 Korintanoj 15: 56-57). La latina himno “Finita Iam Sunt Proelia” [esperante: "La Batalo Estas Nun Finita"] estas ofte kantata kiel Paska himno, kaj (en mia parto de la mondo) dum entombigaj servoj. Tiu himno montras la venkon, kiun Jesuo Kristo havas super la potenco de morto. Gxi ankau kaptas la triumfan gxojon de Lia relevigxo kaj la estonteca revivigxo de tiuj kiuj kredas je Li. Ne mirinde, la himno estas kantata dum entombigaj servoj de kredantoj je Kristo. Jesuo Kristo elacxetis homaron estante kiel elacxeto por ni per Sia morto. Li konkeris la potencojn de la infero kaj restarigis la ligilon inter falinta homaro kaj la cxielo. Cxi tiu himno ja festas la batalon batalitan kaj venkitan cxe la kruco de Kalvario. "La povoj de la morto jam plenumis sian plej malbonan," sed Kristo gajnis la venkon. La konflikto estas finita kaj la batalo estas farita. Venko de la vivo estis gajnita kaj la kanto de triumfo komencigxis: Haleluja! Haleluja! Haleluja! La povoj de la morto ja faris sian plej malbonan, sed Kristo dissemis siajn legiojn. Li fermis la oscedantajn pordegojn de infero kaj faris la stangojn el cxielo altaj portaloj falintaj. Ni povas nun eksplodi per krioj de sankta gxojo elprenas: Haleluja! Post tri malgxojaj tagoj en la tombo, Li glore levigxis el la mortintoj. Haleluja! La lasta strofo de la himno estas pregxo - pregxo, ke Kristo, per sia morto, povus liberigi nin el morto tiel ke ni vivu kaj kantu al Li: Haleluja! Jesuo Kristo ja batalis kaj venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko. Kredantoj je Li supervenkas (vidu: Romanoj 8:37). Tamen, tio ne signifas ke ili estas liberaj de la luktoj de la vivo. Fakte, Jesuo Kristo kategorie diris al Siaj discxiploj, ke ili havos problemojn en tiu cxi mondo. La bona novajxo estas ke Li jam venkis la mondo (vidu: Johano 16:33). La impliko de cxi tio por cxiu kredanto estas ke malgrau la fakto, ke Jesuo Kristo venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko, ni devas daurigi kun la diversaj luktoj de la vivo, gxis ni mortos au Jesuo Kristo revenas kun la plena konscio ke Li jam donis al ni venkon. Haleluja! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 12, 2014

LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?

Estimataj, LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO? (Teskto: Luko 19:28-40) Palmodimancxo, la cxiujara soleno antaux Paskodimancxo memorhonorigas la triumfan eniron de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemon. La evento okazis je la unua tago de la Pasiona Semajno. La nomo "Palmodimancxo" devenas el Johano 12:13, "[Ili] prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana?." La soleno komencigxis cxirkaux tria-kvara jarcento p.K. Tamen, cxu la evento havas ian signifon? Cxu ni lernas ian lecionon? La evento montras humilon kaj pacon de Jesuo Kristo (v. 30). Jesuo Kristo elektis enrajdi Jerusalemon sur azeno (vidu Mateon 21:2), ne cxevalo. Azeno simboligas humilon kaj pacon dum cxevalo estas kutime asociita kun forto kaj milito. La rezulto de Lia elekto estis honoro kaj gloro (vv. 37, 38; Johano 12:19). La kristana mesagxo ne estas mesagxo de perforto aux tiranemo, sed mesagxo de paco (vidu: Efesanoj 6:15), cxar "...cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita." La evento pluklarigas tutan transdonon (v. 35). La posedintoj transdonis la azenidon al la fremduloj kiuj venis malligi gxin. Same, la azenido lasis sin esti uzata de Jesuo Kristo surrajdi gxin. Ni devas ankaux esti pretaj transdoni niajn posedajxojn kaj ecx nin mem tute por la uzo de la Sinjoro. La postefiko de la transdoneco estas alia leciono - nemeritita honoro (vv. 35, 36). Estas nekutime seli azenojn, sed pro la trasdono de la azenido, gxi estis selita kaj farigxis ilo por Jesuo Kristo. La azenido ricevis parton de la honoro farita de homo por Jesuo Kristo. Iu ajn kiu transdonas sin al Jesuo Kristo ankaux travivos la gracon - la nemerititan favoron - donitan de Dio (vidu: Efesanoj 1:3-4; 2:4-8). Plue, la nedependeco kaj nekonformeco de homoj estis demonstritaj en la evento (vv. 37-38). Malpli ol semajno [semajnon] post la evento, la sama jerusalema homamaso kiu kriis "Hosana!" estis ankaux tiu kiu kriis "Krucumu Lin!" (23:18-23). Jesuo ne estis surprizita pri ili. Li iam deklaris pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: 'Cxi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi'" (Marko 7:6). Finfine, ni vidas la bezonon cxiam lauxdi Dion en cxi tiu evento (vv. 38-40). Iuj el la Fariseoj volis ke Jesuo haltigu la homojn kiuj lauxdis Lin, sed Li diris al ili fundamentan verajxon: " "...se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios" (Luko 19:40). Cxi tiu signifas ke se ni ankaux rifuzas lauxdi Dion, Li levos aliajn homojn, ecx sxtonojn por lauxdi Lin! Dio ne anstatauxigu min per sxtonoj en Lia vinberejo. Kiel ni celebras cxi-jaran Palmodimancxon, pripensu gxin: Cxu vi scias gxiajn signifojn? Cxu ili havas ian influon en via vivo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2004.

Saturday, April 5, 2014

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

Estimataj, KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO? "Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. Kaj Li diris : Jxetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi" (Eliro 4:2-3). Kelkfoje, ni cxiuj sentas neadekvate, nesuficxe, nekapable, nekompetente kaj senhelpe fari ion, dum efektive la rimedoj uzendaj por fari la aferon estas je nia dispono. Moseo trovigxis en tia situacio. Kiel? La Eternulo alvokis lin iri kaj forkonduki la Izraelidojn el la lando de sklaveco. Li provis eviti la plenumon de dia tasko per nekonvinkeblaj senkulpigoj. Li malestimis sin. Do Dio demandis lin, "Kion vi tie havas en via mano?" Moseo eble pensis jene: "Kiel uzeblas simplacha bastono por plenumi tian grandan taskon?" Tamen la "ordinara" bastono farigxis eksterordinara ilo, kiam Moseo transdonis gxin al Dio. Ankaux la discxiploj de Jesuo Kristo haltis antau disdecidigxo. Ili devis satigi pli ol kvin mil homoj en dezerta loko. Kiel tio fareblas? "Unu el Liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al Li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; SED KIO ESTAS TIO POR TIOM DA HOMOJ?" (Johano 6:8-9). Kiel ili povis nutri tiom da homoj per la luncxo de knabo? Ili neniam vidis Dion super siaj kapabletoj. Tamen Jesuo satigis la homojn per tiu "malgranda" nutrajxo, kaj postrestigis dek du korbojn da krompecoj! Same, vidvino de iu profeto estis perdonta siajn du filojn pro la sxuldo. Sxi alkuris profeton Elisxa por helpo. "Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? Diru al mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo nenion KROM KRUCXETO KUN OLEO" (2 Regxoj 4:2). Kiel sxi forpagu siajn sxuldojn per tiu "malgranda" krucxo da oleo? Elisxa diris al sxi iri kaj uzi tiun "malgrandajxon". Sxi plenumis lian ordonon kaj jen forpagis la sxuldojn, kaj ecx havigis al si plie! Simile, mortis la filo de Sxunemanino. Sian bastonon Profeto Elisxa donis al sia servanto, Gehxazi, por ke li iru kaj levu de la morto la knabon. "Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxo de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis" (2 Regxoj 4:31). Li havis neniom da kredo. Li ne povis vidi la eksterordinaran potencon en la "ordinara" bastono. Honeste rigardu vian propran vivon. "Kion vi tie havas en via mano?" Kion vi havas kiu aspektas "ordinare", "malgrande" aux "sensignife"? Rigardu gxin per okulo de kredo. Vi havas ion, kion aliaj ne havas. Lasu Dion uzi gxin fari Siajn mirindajxojn en via vivo. "[Cxar] la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaux Dio" (1 Korintanoj 1:28-29). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 16-a de februaro, 2004.