Saturday, April 28, 2012

ESTAS ESPERO!

Estimataj,
ESTAS ESPERO!
"Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon. Vi vokos al Mi, kaj vi iros, kaj vi pregxos al Mi; kaj Mi auskultos vin" (Jeremia 29:11-12).
Mi jam legis cxi tiun parton de la Sankta Biblio fojojn sennombre. Mi jam audis homojn citante gxin mi jam ecx uzis gxin predikante au kuragxigante per gxi aliajn homojn multfoje. Tamen, kiam mi studis gxin je gxia kunteksto nelonge, mi havis pli klaran komprenon de gxia reala signifo.
La kunteksto de la partajxo estas letero skribita de profeto Jeremia al ekzilitaj Judoj en Babelo. Kvankam la popolo de Judujo pekis kontrau Dio, kaj Dio punis ilin sendante ilin al ekzilo, ankorau, Jeremia konsilis al ili havi kuragxon kaj logxi en tiu fremda lando cxar Dio ne tute forlasis ilin. Li prezentis Dion kiel la joruban proverban patron kiu punas sian infanon per la dekstra mano kaj altiras gxin al si en amo per la maldestra mano. Kio ajn la konsekvenco de kies peko, Dio ankorau estas kompatema kaj pardonema(Daniel 9:9). Li havas intencojn revenigi nin al Si. Li ne forlasos Siajn proprulojn por eterne!
La partajxo de la Sakta Biblio estas vorto de espero por homoj kiuj suferas pro siaj nefaroj. Gxi estas vorto de espero por aliaj ankau kiuj pensas ke Dio jam forgesis ilin. Gxi estas vorto de espero por cxiu ido de Dio. Dio havas intencojn por ni - intencojn ne difekti nin, sed prosperigi nin. Intencojn doni al ni esperon. Intencojn doni al ni bonan estontecon. Intencojn ne forlasi nin ecx dum ni devojigxas. Intencojn auskulti nin dum ni vokas al Li.
"Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita lau sia ordo. Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos. Kaj ili havos filojn kiel antaue, kaj ilia komunumo forte staros antau Mi, kaj Mi punos cxiujn iliajn premintojn. Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; cxar kiu alia kuragxos en sia koro alproksimigxi al Mi? diras la Eternulo. Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio" (Jeremia 30:18-22. Vidu ankau: 19:14; 31:27-28; 32:42-44; 33:6-26; Plorkanto 3:31-33).
Kio ajn la situacio, estas ja espero!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 21-a de Novembro, 2004.

Saturday, April 21, 2012

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

Estimataj,

KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?

"Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. Kaj Li diris : Jxetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi" (Eliro 4:2-3).

Kelkfoje, ni cxiuj sentas neadekvate, nesuficxe, nekapable, nekompetente kaj senhelpe fari ion, dum efektive la rimedoj uzendaj por fari la aferon estas je nia dispono. Moseo trovigxis en tia situacio. Kiel? La Eternulo alvokis lin iri kaj forkonduki la Izraelidojn el la lando de sklaveco. Li provis eviti la plenumon de dia tasko per nekonvinkeblaj senkulpigoj. Li malestimis sin. Do Dio demandis lin, "Kion vi tie havas en via mano?" Moseo eble pensis jene: "Kiel uzeblas simplacha bastono por plenumi tian grandan taskon?" Tamen la "ordinara" bastono farigxis eksterordinara ilo, kiam Moseo transdonis gxin al Dio.

Ankaux la discxiploj de Jesuo Kristo haltis antau disdecidigxo. Ili devis satigi pli ol kvin mil homoj en dezerta loko. Kiel tio fareblas? "Unu el Liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al Li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; SED KIO ESTAS TIO POR TIOM DA HOMOJ?" (Johano 6:8-9). Kiel ili povis nutri tiom da homoj per la luncxo de knabo? Ili neniam vidis Dio super siaj kapabletoj. Tamen Jesuo satigis la homojn per tiu "malgranda" nutrajxo, kaj postrestigis dek du korbojn da krompecoj!

Same, vidvino de iu profeto estis perdonta siajn du filojn pro sxuldo. Sxi alkuris profeton Elisxa por helpo. "Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? Diru al mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo nenion KROM KRUCXETO KUN OLEO" (2 Regxoj 4:2). Kiel sxi forpagu siajn sxuldojn per tiu "malgranda" krucxo da oleo? Elisxa diris al sxi iri kaj uzi tiun "malgrandajxon". Sxi plenumis lian ordonon kaj jen forpagis la sxuldojn, kaj ecx havigis al si plie!
Simile, mortis la filo de Sxunemanino. Sian bastonon Profeto Elisxa donis al sia servanto, Gehxazi, por ke li iru kaj levu de la morto la knabon. "Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxo de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis" (2 Regxoj 4:31). Li havis neniom da kredo. Li ne povis vidi la eksterordinaran potencon en la "ordinara" bastono.

Honeste rigardu vian propran vivon. "Kion vi tie havas en via mano?" Kion vi havas kiu aspektas "ordinare", "malgrande" aux "sensignife"? Rigardu gxin per okulo de kredo. Vi havas ion, kion aliaj ne havas. Lasu Dion uzi gxin fari Siajn mirindajxojn en via vivo. "[Cxar] la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaux Dio" (1 Korintanoj 1:28-29).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 16-a de Februaro, 2004.

Saturday, April 14, 2012

KIES KULPO?

Estimataj,
KIES KULPO?
"Kaj Dio diris: Kiu diris al vi ke, vi estas nuda? Cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis" (Genezo 3:11-13).
Homoj estas sindefendemaj. Ili cxiam trovas manieron formovi kulpon. Cxi tio estis ekde la tempo de niaj unuaj gepatroj - Adam kaj Eva. Ili mangxis la malpermesitan frukton de la arbo de scio de bono kaj malbono. Kiam Dio montris ilian pekon, Adam sxajne kulpigis Dion kvazaux Dio faris malbonon doninte al li la edzinon. La edzino ankaux kulpigis la serpenton kvazaux la serpento perfortis sxin kaj sxian edzon malobei Dion. Sendube, la serpento eble havis iun por kulpigi se Dio estus doninta al gxi la oportunon. Tamen, malgraux iliaj defendoj, cxiu el ili estis punitaj pro siaj agacxoj. Dio malbenis la serpenton (Satanon) eterne; la virino devas naski siajn infanojn sufere; kaj la viro devas dolore laboradi la teron.
Pensu pri via vivo. Kiun vi kulpigas pro viaj agadoj? Cxu vi estas preta preni la plenan respondecon de viaj agadoj? Vi eble kulpigas iun ajn aux ecx Satanon, sed Dio jugxos kaj repagos vi lauxe. La Eternulo diras, "En tiu tempo oni ne plu diros: La patro mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj malbonigxis; sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj malbonigxos cxe tiu , kiu mangxis la nematurajn vinberojn" (Jeremia 31:29-30). Apostolo Pauxlo ankaux avertis, "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rilkotos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rilkotos eternan vivon" (Galatoj 6:7-9).
Akceptu viajn kulpojn. Estu preta preni la plenan respondecon de tio,kion vi faris aux malsukcesis fari. Unu el la markoj de matura kristano estas akcepti siajn erarojn kaj esti preta fari korekton.
Je la servo de Di
Bayo Afolaranmi (pastoro)
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de Januaro, 2004.

Saturday, April 7, 2012

SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS

Estimataj,
SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS
"Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis; kaj se Kristo ne relevigxis.... Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj... (1 Korintanoj 15:12-20).
Cxiujare, la kristanoj tutmonde apartigas dimancxon en marto aux aprilo por rememori kaj festi la relevigxon de Jesuo Kristo. Kial ili alligas tiom multe da signifo al tiu solenajxo? Cxu estas ia diferenco nun, cxu Jesuo Kristo estas mortinta aux vivanta? La fondintoj de la famaj mondreligioj estas ja mortintaj. Kion oni diru se ankau Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj?
Unu el la problemoj de la unua-jarcentaj korintaj eklezianoj kiu igis Pauxlon skribi sian unuan epistolon al ili estis la neo de korpa relevigxo - instruo kiu rampis en la eklezion subinflue de la greka kredajxo pri nemorteco de la animo sole. Laux ordinara greko, estis nenia korpa relevigxo de la mortintoj. Ecx la sadukeoj - sekto de la Judoj - ne kredis je la relevigxo de mortintoj (Mateo 22:23; Marko 12:18; Luko 20:27; Agoj 23:8).
La bazo de la kristanaj mesagxo kaj vivo estas la relevigxo de Jesuo Krsito. Se ni dudek-unua-jarcentaj Kristanoj pridubas la relevigxon de la mortintoj, tial ni devas acepti cxi tiujn ses logikajn argumentojn:
La unua argumento por la relevigxo de Jesuo Kristo kaj aliaj kredantoj estas ke la kristana mesagxo estus vana se Jesuo Kristo ne relevigxis. Pauxlo fiere diris je 1 Korintanoj 2:2, "Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita." Vidu ankaux 1:22; 15:3-4; Galatojn 3:1; 6:14. Krucumo en la unua-jarcenta greka kaj romia mondo estis tre malhonora puno por krimuloj. Se Jesuo Kristo ne relevigxis, cxu fierindas prediki pri krucumita ulo?
La dua argumento koncernas la kristanan kredon. La kristana kredo ripozas sur la krucumita kaj relevigxinta Jesuo Kristo. Estas nenia nomo sur la cxielo per kiu ni devas esti savitaj. Petro klare diris dum sia defendparolado antaux la Sinedrio: "…estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antau vi. Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. Kaj en neniu alia estas savo; car ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj" (Agoj 4:10-12). Jesuo Kristo estas la Vojo! Tia kredo je Jesuo Kristo estus vana - malplena, senefika, sensukcesa se Jesuo Kristo ne relevigxis.
La predikantoj de la evangelio estus fifamaj mensoguloj kaj falsaj atestantoj, se Jesuo Kristo ne relevigxis. La Skriboj estus unu el multaj misgvidantaj libroj en la mondo. Tamen reauxskultu Petron: "Cxar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston" (2 Petro 1:16).
Jesuo Kristo estas nia ofera Sxafido kiu "repacigis" niajn pekojn per Sia morto (Romanoj 3:25; Hebreoj 2:17; 1 Johano 2:2; 4:10). Li estas la anstatauxulo por la puno kiun ni meritas pro niaj pekoj. Pro cxi tiu, ni ne estos jugxitaj (Romanoj 8:1), ni estas justigitaj (Romanoj 5:9). Sendube, se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, Lia morto estus vana, kaj ni estus en niaj pekoj, kaj ankoraux portas la kulpon kaj kondamnon de peko. La kialo de la relevigxo de Jesuo Kristo estas la pruvo ke Lia morto efektive liberigis nin de niaj pekoj.
Jesuo Kristo promesis en Johano 11:25-26, "Mi estas la relevigo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ec se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ciu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas?" Vidu ankaux Johanon 3:36; 5:21; 6:39-40, 44. Se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, tiaj promesoj estas vanaj, kaj ne nur la mortintaj, sed ecx la vivantaj kristanoj iros inferen. Eterneco estus iluzio.
Se la supra argumento estas vera, kristanoj estus la plej kompatindaj el cxiuj, cxar ili havus nek kialon, nek celon de la vivo. Se kristanoj havas esperon nur por cxi tiu vivo, gxi estos plej katastrofa por ili, kaj nekredantoj estas pli bonaj ol ili.
Cxu la grekoj, la sadukeoj, aux ecx la tuta mondo kredas la korpan relevigxon, cxu ne, la bona novajxo estas ke Jesuo Kristo ja relevigxinta el la mortintoj (Mateo 28:1-6; Marko 16:2-7; Luko 24:4-7; Johano 20:1-9; Agoj 1:3; 2:23-24, 32; 13:30; 17:31; 1 Korintanoj 15:3-4; Hebreoj 13:20). Li estas viva! Li venkis pekon, morton, kaj la diablon!
En 1 Korintanoj 15:3-8, Pauxlo kronikis kelkajn historiajn eventojn kiuj servas kiel pruvo de la relevigxo de Jesuo Kristo. Efektive, Lia apero al kelkaj homoj dum la periodo de kvardek tagoj estas konvinka pruvo ke Li estas viva (Agoj 1:3). Li ankoraux aperas al multaj homoj nuntempe. Lauxdu la Eternulon!
Glorata estu Dio por plenumi Siajn promesojn relevigante Jesuon Kriston el la mortintoj. Tamen, cxu Lia relevigxo havas ian signifon por vi? Cxu gxi havis ian influon en via vivo? Cxu vi travivis la faron de savo kiun Jesuo Kristo perfektigis en Sia relevigxo? Memorhonorante cxi tiun historian eventon ne devas esti sole je aparta tago cxiujare, aux ecx je cxiu unua tago de la semajno, sed je cxiu tago de niaj vivoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de Aprilo, 2004.