Saturday, April 7, 2012

SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS

Estimataj,
SE JESUO KRISTO NE RELEVIGXIS
"Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis; kaj se Kristo ne relevigxis.... Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj... (1 Korintanoj 15:12-20).
Cxiujare, la kristanoj tutmonde apartigas dimancxon en marto aux aprilo por rememori kaj festi la relevigxon de Jesuo Kristo. Kial ili alligas tiom multe da signifo al tiu solenajxo? Cxu estas ia diferenco nun, cxu Jesuo Kristo estas mortinta aux vivanta? La fondintoj de la famaj mondreligioj estas ja mortintaj. Kion oni diru se ankau Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj?
Unu el la problemoj de la unua-jarcentaj korintaj eklezianoj kiu igis Pauxlon skribi sian unuan epistolon al ili estis la neo de korpa relevigxo - instruo kiu rampis en la eklezion subinflue de la greka kredajxo pri nemorteco de la animo sole. Laux ordinara greko, estis nenia korpa relevigxo de la mortintoj. Ecx la sadukeoj - sekto de la Judoj - ne kredis je la relevigxo de mortintoj (Mateo 22:23; Marko 12:18; Luko 20:27; Agoj 23:8).
La bazo de la kristanaj mesagxo kaj vivo estas la relevigxo de Jesuo Krsito. Se ni dudek-unua-jarcentaj Kristanoj pridubas la relevigxon de la mortintoj, tial ni devas acepti cxi tiujn ses logikajn argumentojn:
La unua argumento por la relevigxo de Jesuo Kristo kaj aliaj kredantoj estas ke la kristana mesagxo estus vana se Jesuo Kristo ne relevigxis. Pauxlo fiere diris je 1 Korintanoj 2:2, "Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita." Vidu ankaux 1:22; 15:3-4; Galatojn 3:1; 6:14. Krucumo en la unua-jarcenta greka kaj romia mondo estis tre malhonora puno por krimuloj. Se Jesuo Kristo ne relevigxis, cxu fierindas prediki pri krucumita ulo?
La dua argumento koncernas la kristanan kredon. La kristana kredo ripozas sur la krucumita kaj relevigxinta Jesuo Kristo. Estas nenia nomo sur la cxielo per kiu ni devas esti savitaj. Petro klare diris dum sia defendparolado antaux la Sinedrio: "…estu sciate al vi cxiuj kaj al la tuta popolo Izraela, ke en la nomo de Jesuo Kristo, la Nazaretano, kiun vi krucumis, kiun Dio levis el la mortintoj, cxi tiu staras sana antau vi. Tiu estas la sxtono, kiun vi konstruantoj malsxatis, kaj kiu farigxis sxtono bazangula. Kaj en neniu alia estas savo; car ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj" (Agoj 4:10-12). Jesuo Kristo estas la Vojo! Tia kredo je Jesuo Kristo estus vana - malplena, senefika, sensukcesa se Jesuo Kristo ne relevigxis.
La predikantoj de la evangelio estus fifamaj mensoguloj kaj falsaj atestantoj, se Jesuo Kristo ne relevigxis. La Skriboj estus unu el multaj misgvidantaj libroj en la mondo. Tamen reauxskultu Petron: "Cxar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston" (2 Petro 1:16).
Jesuo Kristo estas nia ofera Sxafido kiu "repacigis" niajn pekojn per Sia morto (Romanoj 3:25; Hebreoj 2:17; 1 Johano 2:2; 4:10). Li estas la anstatauxulo por la puno kiun ni meritas pro niaj pekoj. Pro cxi tiu, ni ne estos jugxitaj (Romanoj 8:1), ni estas justigitaj (Romanoj 5:9). Sendube, se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, Lia morto estus vana, kaj ni estus en niaj pekoj, kaj ankoraux portas la kulpon kaj kondamnon de peko. La kialo de la relevigxo de Jesuo Kristo estas la pruvo ke Lia morto efektive liberigis nin de niaj pekoj.
Jesuo Kristo promesis en Johano 11:25-26, "Mi estas la relevigo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ec se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ciu, kiu vivas kaj kredas al mi, por cxiam ne mortos. Cxu vi tion kredas?" Vidu ankaux Johanon 3:36; 5:21; 6:39-40, 44. Se Jesuo Kristo ne relevigxis el la mortintoj, tiaj promesoj estas vanaj, kaj ne nur la mortintaj, sed ecx la vivantaj kristanoj iros inferen. Eterneco estus iluzio.
Se la supra argumento estas vera, kristanoj estus la plej kompatindaj el cxiuj, cxar ili havus nek kialon, nek celon de la vivo. Se kristanoj havas esperon nur por cxi tiu vivo, gxi estos plej katastrofa por ili, kaj nekredantoj estas pli bonaj ol ili.
Cxu la grekoj, la sadukeoj, aux ecx la tuta mondo kredas la korpan relevigxon, cxu ne, la bona novajxo estas ke Jesuo Kristo ja relevigxinta el la mortintoj (Mateo 28:1-6; Marko 16:2-7; Luko 24:4-7; Johano 20:1-9; Agoj 1:3; 2:23-24, 32; 13:30; 17:31; 1 Korintanoj 15:3-4; Hebreoj 13:20). Li estas viva! Li venkis pekon, morton, kaj la diablon!
En 1 Korintanoj 15:3-8, Pauxlo kronikis kelkajn historiajn eventojn kiuj servas kiel pruvo de la relevigxo de Jesuo Kristo. Efektive, Lia apero al kelkaj homoj dum la periodo de kvardek tagoj estas konvinka pruvo ke Li estas viva (Agoj 1:3). Li ankoraux aperas al multaj homoj nuntempe. Lauxdu la Eternulon!
Glorata estu Dio por plenumi Siajn promesojn relevigante Jesuon Kriston el la mortintoj. Tamen, cxu Lia relevigxo havas ian signifon por vi? Cxu gxi havis ian influon en via vivo? Cxu vi travivis la faron de savo kiun Jesuo Kristo perfektigis en Sia relevigxo? Memorhonorante cxi tiun historian eventon ne devas esti sole je aparta tago cxiujare, aux ecx je cxiu unua tago de la semajno, sed je cxiu tago de niaj vivoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de Aprilo, 2004.

No comments:

Post a Comment