Saturday, April 14, 2012

KIES KULPO?

Estimataj,
KIES KULPO?
"Kaj Dio diris: Kiu diris al vi ke, vi estas nuda? Cxu vi ne mangxis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne mangxu de gxi? Kaj Adam diris: La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, sxi donis al mi de la arbo, kaj mi mangxis. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi mangxis" (Genezo 3:11-13).
Homoj estas sindefendemaj. Ili cxiam trovas manieron formovi kulpon. Cxi tio estis ekde la tempo de niaj unuaj gepatroj - Adam kaj Eva. Ili mangxis la malpermesitan frukton de la arbo de scio de bono kaj malbono. Kiam Dio montris ilian pekon, Adam sxajne kulpigis Dion kvazaux Dio faris malbonon doninte al li la edzinon. La edzino ankaux kulpigis la serpenton kvazaux la serpento perfortis sxin kaj sxian edzon malobei Dion. Sendube, la serpento eble havis iun por kulpigi se Dio estus doninta al gxi la oportunon. Tamen, malgraux iliaj defendoj, cxiu el ili estis punitaj pro siaj agacxoj. Dio malbenis la serpenton (Satanon) eterne; la virino devas naski siajn infanojn sufere; kaj la viro devas dolore laboradi la teron.
Pensu pri via vivo. Kiun vi kulpigas pro viaj agadoj? Cxu vi estas preta preni la plenan respondecon de viaj agadoj? Vi eble kulpigas iun ajn aux ecx Satanon, sed Dio jugxos kaj repagos vi lauxe. La Eternulo diras, "En tiu tempo oni ne plu diros: La patro mangxis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj malbonigxis; sed cxiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj malbonigxos cxe tiu , kiu mangxis la nematurajn vinberojn" (Jeremia 31:29-30). Apostolo Pauxlo ankaux avertis, "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rilkotos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rilkotos eternan vivon" (Galatoj 6:7-9).
Akceptu viajn kulpojn. Estu preta preni la plenan respondecon de tio,kion vi faris aux malsukcesis fari. Unu el la markoj de matura kristano estas akcepti siajn erarojn kaj esti preta fari korekton.
Je la servo de Di
Bayo Afolaranmi (pastoro)
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de Januaro, 2004.

No comments:

Post a Comment